La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tre ŝatata prozistino slovaka. Edzino de negranda komercisto en Turčianský Sv. Martin. En ŝia romano ”Kontraŭ la fluo”, temanta pri politikaj situacioj en jaroj ĉ. 1880, rolas virino ”staranta konscie en batalo nacia, virino konscia apud viro malpli konscia; revivigantino de spirito, aristokratino de la spirito”. (St. Krčméry). Ŝia taglibro pri ŝiaj du idoj ”Miaj infanoj” estas malofta dokumentaro de faktoj pri patrina amo samtempe realaj kaj kortuŝaj.
Posttagmeze mi sidas ĉe malfermita fenestro kaj uzante la trankvilon, kiam la infanoj ne estas hejme, mi legas Marlitte.
Kvankam mi enprofundiĝis en la romanon, mi subite interrompas la legadon, formetas la libron kaj kliniĝante el la fenestro, mi rigardas ĉiudirekten. Malgraŭ enprofundiĝo, mi ekaŭdis en la bruo de pluraj viraj voĉoj sur la strato la dolĉan voĉeton de mia Ivaĉjo – kontraŭ ĝi mi ne estas ankoraŭ sufiĉe hardita kaj ĝi elektrizas min, precipe se mi ekaŭdas ĝin neatendinte.
Mi ne eraris: jen, tie, la infanoj kun Marinjo revenas hejmen de la promeno. Ivaĉjo babilas pri io kaj kiam ili proksimi ĝas al la domo, mi jam distingas la vortojn:… ”taj mi ne plu tusas – – cu ne Majo? Mi jam povas manzi terpomojn kaj nuksojn kaj ĉion – cu ne, Majo?… Mi petos de panjo nuksojn poj la posttagmanzo – jes, nepje!”
Post momento la babila voĉeto sonas jam sur la ŝtuparo, ankaŭ la bone konataj rapidaj paŝoj de malgrandaj kaj grandaj piedoj. Elenjo kondukis supreu ankaŭ la patron, certe ŝi vokis lin el la butiko, kaj Ivaĉjo, ne forgesanta la ĵus priparolitan temon, petas, urĝas de mi nuksojn kaj mielon por manĝi, ili ambaŭ tiras kaj gvidas min en la provizejon; tie ili sin ĵetas kiel malsateguloj al la ŝranko, en kiu ili flaras ankoraŭ kelkajn nuksojn. Baldaŭ estas la pantranĉaĵoj mielŝmiritaj; dum Elenjo per okuloj mezuras la panon, kie ĝin komenci, Ivan formordas peceton kaj la reston li metas sur la fenestron, dirante, ke li iras kun Marinjo disbati la nuksojn.
”Kaj al mi vi nenion donos?” aŭdiĝas de ekstere lia malgaja demando, per kiu li nevolonte malkaŝas, ke Mario certe iel nejuste dividas la nuksojn.
Kiam li poste eniris plendante, ke unu nukso estis tute nigra, alia vermohava, atendis lin nova manko: lia mielŝmirita pantranĉaĵo estis malaperinta de la fenestro. Jen, ankaŭ li devas jam sperti seniluziiĝon, ĝuste kiam li ĝojis pri io.
Li serĉis la panpecon sur la fenestro, sub la fenestro, kaj vidante ĝin nenie, li fine turnis sin al la patro, kien li forigis ĝin. Min suspekti li eĉ ne ekpensis, ĉar li jam havas sperton, ke nur la patro kutimas kaŝi diversajn aĵojn, precipe la manĝeblajn, se oni ie lasas ilin. Ke li bone divenis, tion montris ruzeta ekrideko de Elenjo, kiu certe rimarkis, kiam la patro forprenis la panpecon de Ivan. Kiam la patro ne redonis ĝin, sed riproĉis, ke ĝi certe ne estus okazinta, se li estus pli ŝatinta la panon – tiam mia Ivan komencis kuraĝe defendi sin, ke li vere ne fořetis la panon malŝate, sed nur formetis ĝin, kiam li iris senŝeligi la nuksetojn, – kaj ke la patro ĝin ”perdigis.”
Li fariĝis malgaja, faldis jam la buŝeton por ekploro pro tia maljusteco kaj la patro nun komprenis, ke li devas streĉi alian kordon. Tial li prenis la manon de Ivan, ili foriris en alian ĉambron (Elenjo, kiel malgranda scivola atestanto, postiris ilin) kaj tie ili vokis la panpecon, ke ĝi donu signon, kie ĝi estas. Sed ĉar ĝi malatentis tion, la patro komencis al ĝi fajfi diversajn allogajn melodiojn – kaj fine ili ambaŭ revenis al mi kaj Ivaĉjo kun gajaj okuletoj, lekante siajn mielumitajn lipojn, montradis al mi la pantranĉaĵon allogitan per la fajfado de la patro.
Jen, tiel alternas ĉe li ĝojoj kun malĝojoj.
Antaŭ nelonge ree Elenjo tre ekfunebris. Ŝi alportis en la ĉambron paseron, ke ŝi ricevis ĝin sur la korto de s-o H., sed ĝi estis tute elĉerpita, okuletoj senbrilaj, duonfermitaj.
Oni sentis kordoloron rigardante ĝin. Elenjo ĝin alparolis – ŝi volonte iel helpus ĝin. Ivaĉjo sin premis al ŝi kaj penis ripeti, kion ŝi diris. Ili kuŝigis la pasereton sur la divaneton de la pupo kaj kovris ĝin per diverskoloraj tukpecoj el pupa vestaro: tiel ĝi, bedaŭrindulo –proleteto ripozis, ne konsciante sian situacion.
”Ĉesu nur turmenti ĝin kaj lasu ĝin trankvile kuŝi” – mi instigis ilin, forirante fari mian laboron.
”Mi ne tujmentos zin, veje ne – cu ne, Elnjo?” – fervoris diri Ivaĉjo.
Sed tamen ne daŭris longe kaj li postkuris min:
”Panjo, iju, donu al pasejeto manzi ion, zi malfejmas la buŝeton”.
Estis neeble konvinki lin, ke la pasero ne volas manĝi: li nur insistis, malgaje min rigardante:
”Vi, donu al zi supeton, panjo, vi!”
Li kredis, ke mi nepre sukcesos satigi la pasereton, sed kiam mi ne volis cedi, li prenis etan pupan paton por alporti akvon. Baldaŭ li portis ĝin plenigitan, tre atentante ne elverŝi la akvon.
Post iom da tempo mi iris por rigardi, kion ili faras kun ĝi kaj mi trovis Elenjon verŝantan per arĝenta kulereto akvon en ĝian beketon – pli bone dirite, ekster ĝin. Mi tuj ekkaptis ŝian manon, ĉar mi vidis, ke la pasereto estas jam tute morta, eĉ la lasta fajrereto de vivo en ĝi estingiĝis.
Kiam mi diris tion al la infanoj, mia Elenjo ne bezonis pli: ŝi ekploris, kortuŝe ĝemante, tute alimaniere ol ŝi kutime ploras, se okazas io kontraŭ ŝia volo.
Vane mi pens ŝin ĝojigi, ke la pasereto fartas ja bone, nenio ĝin doloras, neniu povas ĝin malbone trakti k.s. Ŝia dolorigita koreto tre estis trankviligehla.
Ivaĉjo ne konceptis tion ankoraŭ, nur embarasite li rigardis jen Elenjon, jen min, jen la mortintan pasereton.
Li revigliĝis, kiam Elenjo, kvietiĝinte sian eksciton, faris planojn, kiel ŝi enterigos la pasereton, plantos sur ĝian tombon florojn – kaj li ĝojis, ke poste ĝi fartos tie tre bone.
Sed Elenjo ankoraŭ foje satploris, kiam ŝi imagis, ke la pasereto fine putriĝos tie.
La homo jam de la infaneco timas la morton, pereon; tuta lia sento kontraŭas ĝin kaj ne volas pri ĝi sci – kaj tiu sento fontas el nemortema animo, malliberigita en mortebla korpo.
Aŭgusto 1881.
Mi tranĉis en kuirejo la fungojn-agarikojn. Ivan laŭ sia kutimo ĉien sekvis min, konstante babilante, ĉiam okupata de io, kaj demandis min pri ia afero. Mi senpripense nur jesadis, kiun eraron mi ofte faras, se mi estas okupata per laboro kaj enpenso pri kutimaj aŭ eksterordinaraj zorgoj. Nur kiam mi rimarkis, ke li disrompis belan fungon, mi admonis lin:
”Ne agu tiel, ne difektu al mi la fungetojn”.
”Sed ci tion mi jam povas fojzeti – cu ne veje?”.
Mi denove senpripense jessignis, ne atentante la enhavon de lia demando. Kaj jen, šŝ… elflugas tra la fenestro sur la korton la fungo, kiun li antaŭ momento disrompis.
”Ho, kion vi denove faras – vi volas elĵeti la fungetojn?” – mi ekriproĉis lin kaj facile batis lian kulpintan manon.
Li ne komencis plori, sed ekrigardis min ne komprenante, demande, eĉ time. En liaj okuletoj oni tuj povas vidi ĉion, kio okazas en lia animo.
”Sed vi ja pejmesis al mi…”
Nur nun mi ekkomprenis la tutan aferon. Li, post mia riproĉo, ke li ne difektu la fungojn, konjektis, ke disrompita fungo estas jam senvalora. Kaj li trovis plej oportuna tion elĵeti tra la fenestro – pri kio li ankaŭ petis mian permeson.
Kaj jen mi, sen ia averto, akre riproĉas lin – jes, mi eĉ manfrapas lin pro ago, kiun li juĝis ĝusta, ĉar mi ja donis al li permeson; ne estas mirinde, ke liaj karaj okuletoj kun tia riproĉo ekrigardis min.
Penta kordoloro ekkaptis min kaj mi serĉis rimedon por rebonigi la maljustaĵon kaj konservi la estimon. Sed li ekparoletis:
”Panjo, se mi ijos sejĉi la fungon malsupjen en la kojton, ci ne batos al mi la manon?”
Tio kortuŝis min ĝis ploro.
”Ne, pro tuta mondo, ne, mia karuleto” – mi certigis lin, prenante lin sur la brakojn.
Sed li rapidis sin liberigi. Lin okupis la deziro ripari la faritan eraron, kiu laŭvere estis eraro de la patrino. Li malsuprenpaŝetis la ŝtuparon por serĉi la elĵetitan fungon kaj baldaŭ mi ekaŭdis lian agrablan voĉeton: li plendis al iu, ke li difektis la fungeton kaj panjo manfrapis lin pro tio.
Mi vokis al li, ke li ne serĉu plu, ke la fungeto falis verŝajne en ian marĉeton, sed li jam portis ĝin, feliĉe trovitan, supren; pura ĝi blankis en lia maneto, kaj li plezure donis ĝin al mi en la ŝtuparangulo, kien mi venis al li renkonte.
Lia koreto pleniĝis per plena kontentiĝo. Li rebonigis la eraron kaj per tio – laŭ lia imago – li ankaŭ nuligis la nebezonan, maljustan manfrapon de panjo, kvazaŭ ĝi eĉ ne estus okazinta.
Ĉar lia demando: ĉu mi denove ne batos lian manon, se li trovos la difektitan fungeton, fakte havis tian sencon, ĉu tiam la manfrapo jam ricevita perdos la validon?
Per la korekto de la eraro senvalidiĝas ankaŭ la puno. Ke la tuta eraro estis ĉe la panjo, tion liaj senkulpaj okuletoj ne vidis.
Kiam oni tiel de proksime trasentas la kortuŝan, sanktan senkulpecon de la infana animo, nur tiam oni komprenas Kriston, kiu diris:
”Lasu la infanojn veni al mi, ĉar ilia estas la regno ĉiela”.
1881. (Vlado Jukl)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.