La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Timrava

(1867-)

Slovaka verkistino priskribanta trafe en naturalismaj rakontoj la vivon de la vilaĝa popolo.

JE LA FOIRO EN DETVA

Mastro Mojžík manĝigis bovojn, kvazaŭ li pretigus ilin al viandisto. Trifolion, vicion kaj kian ajn bonan furaĝon li trovis, ĉion li portis al ili en la manĝujon, dume la alia brutaro triste rigardis al la miksaĵo. La bovoj grasiĝis; la karno tremis sur iliaj tibioj kvazaŭ oni estus ŝmirinta koton sur ilin. Ilia hararo brilas kvazaŭ tiu de Mojžík, kiam dimanĉe li ŝmiras ĝin per grasaĵo. Ĉiutage kun ĝojo kaj kun plezuro li rigardis ilin en la stalo kaj rakontis al ili: por kiu prezo li vendos aŭ ne vendos ilin.

La foirtago en Detva tuj matene montriĝis bona. Estis foira vetero; venos multe da aĉetontoj – la bovoj bone estos venditaj. Jam antaŭe Mojžík frotas ĝojplena la manojn. Li iras kun la filo. La virinojn, kvankam ili ambaŭ sin proponis, li lasis hejme. I.a virino ja nur malhelpas kaj estas nur por tento, ŝi krias multe kaj ĉiam rapidas. Kaj Mojžík antaŭ ĉio kaj en ĉio tre ŝatis liberon. Je la oka kaj duono antaŭtagmeze ili jam staris kun la grasaj bovoj en la foirejo, en la mezo, sur la plej bona loko. Najbare staris malgrasa bovino kun bovido de iu Plieŝovcano, aliflanke malgrasaj bovoj. Mojžík vidis, ke liaj bovoj inter ili aspektas kiel du cignoj, blankaj, grasaj kaj belegaj. Lia koro kreskis pro ĝojo kaj la vizaĝo estis majesta. Sed li rimarkis, ke la aĉetontoj, promenantaj inter la brutaro kaj ankoraŭ nur observantaj, ĉiuj haltas okule ĉe ili. Ili diras ankoraŭ nenion, sed Mojžík jam scias, ke ili serioze pensas pri la bovoj. Subite ĉe la bovoj haltis belstatura montarano kun ĉapelo larĝa kiel potego. Li fermetis la okulojn, tenante fiere la kapon kaj ankaŭ fiere rigardante la bovojn, li diris tra dentoj:

”Kiom kostas la bovoj?”

Mojžík malrapide rompas peceton da pano el la blanka panbuleto, kiun la mastrino bakis por ili por la vojaĝo, kaj alpaŝas malrapide al la demandanto.

”Kiom kostas la bovoj?”… Li plaŭdfrapas mane iliajn dorsojn.

”Hehej! kial vi etendas vin al fremda posedaĵo?”, li ekkrias subite la bovon, kiu etendis sin al la fojno de la malgrasa bovimo. ”Prefere prenu el la via… Paŭĉjo, donu al ili el la trifolio.

Ĵetu ankaŭ al la bovino tufon da ĝi, por ke ĝi ne enviu.

Kiom kostas la bovoj, bofrato? Nur 95o kronojn, nenion pli.”

”Nur?”, moke diras la aĉetanto. I.i malsuprentiras la ĉapelon ĝis la okuloj, sed lia rigardo ŝateme, akre fiksiĝas al la koloj de la bovoj. ”Ĉu ne mil kronojn? Tio estas pli ronda sumo”, li diras sarkasme, sed la akran, trapenetran rigardon li ne forprenas de la bovoj. Kaj Mojžík, ekrimarkante tiun rigardon, ekpensas ruze: ”Vi ja estas la mia!”

La aĉetanto rigardas la kapojn, pripalpadas la dorsojn, rigardas la dentojn, krurojn kaj ĉion, kio rigardeblas. Li mallaŭdas ilin, kiel li nur scias – dum Mojžík laŭdas, kiel li scias – kaj fiere malantaŭĵetante la kapon li foriras. Mojžík ekridetas kaj iras al la filo, sidanta sur la fasko antaŭ la bovoj kaj amuzanta sin tie, ŝercante kun la konatuloj.

Ankaŭ li iras matenmanĝi. Li detranĉas peceton da lardo, salas kaj paprikas ĝin kaj kviete, malrapide, ne manĝegante, kvankam li estas malsata, li metas en la buŝon. Eĉ unu peceton li ne manĝis tute, kiam alpaŝis ree aĉetantoj. Mojžík lasas la matenmanĝon kaj iras marĉandi, laŭdi. Lia buŝo estas plena de flataj vortoj, kaj la etaj, ridetantaj okuloj de temp’ al tempo flankenrigardas, kie staras la altstatura unua aĉetanto, kvazaŭ li alien rigardus, sed li observas kaj aŭskultas la marĉandon de Mojžík. ”Vi ja vidas, ke ili estas junaj, belaj kaj fortaj. Irigu ilin, por vidi kiel bele ili iras, kiel rekte ili metas la krurojn. Eĉ ne unu falĉas per ili, nek la maleoloj kunfrapi ĝas al ili. Kaj fortaj ili estas! Kiom mi eluzadis ilin en la pasinta somero, ho, ho! Vi eĉ ne imagus, kion ĉion mi laboris kun ili! Kaj junetaj ili estas kiel kokidoj; ili kreskos kiel elefantoj…

Iliaj kornoj staras belege! Sed kion mi ja diru al vi, mia kara, vi ja vidas mem!”

”Diru la lastan prezon!”, diras la aĉetantoj ĉirkaŭirante la bovojn. ”La unuan kaj lastan mi diris, ĉar mi ne ŝatas marĉandi.”

La aĉetantoj flankengetis, ekblasfemis, kiel ĝi decas ĉe marĉandado, kaj iris plu. Mojžík, ĉirkaŭrigardinte, ankaŭ al 1a altstatura montarano, kiu senokupe flankestaras, revenas al la filo kaj lardo. Sed la aĉetantoj ne lasas lin manĝi. Mojžík estas devigata lasi la matenmanĝon kaj iri al ili. Li marĉandas kiel judo. Alvenis eĉ la belstatura unua aĉetanto kaj ankaŭ li pridemandas la lastan prezon.

”Mi jam diris: naŭcent-kvindek!”

”Ĉu ne pli malmulte?”, li koleras kaj ankaŭ blasfemas.

”Ne, mi ne povas, mia kara”, preskaŭ triste diras Mojžík kvazaŭ al li mem estus tio bedaŭrinda. ”Sed kiel vi nomiĝas kaj de kie vi devenas?”, li demandas dume per flata voĉo…La fiera aĉetanto tra la dentoj diras, ke lia nomo estas Ŝebo kaj de kie li devenas. Li foriras, sed denove revenas. Li ekluktis kun Mojžík marĉandante nun tute serioze. Alpaŝas ankaŭ aliaj aĉetantoj. La montarano ruĝiĝas pro kolero, Mojžík pro fervoro. Iliaj manplatoj ekdoloras pro kunfrapado. Post longa tempo kaj granda lukto ili tamen faras kompromison je 880 kronoj. La vizaĝo de Mojžík floras pro la ĝojo, kiam li metas la 440 florenojn en saketon alligitan per ŝnuro al la kolo. 440 florenoj! Tiom ricevi li eĉ ne imagis. Liaj okuloj fajreras kiel ardaĵo.

1903. (J. V. Dolinský.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.