La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

LITERATURA ĈEĤA LINGVO

Ĝi estas lingvo tre antikva. Ĝia historia epoko komenciĝas en la 9-a jarcento, kiam la unuan fojon aperas dokumentoj pri la ekzisto de la ĉeĥa lingvo kiel ĉeĥismoj (”bohemismoj”) en tekstoj eklezi-slavaj (en fragmentoj de Kijev kaj de Praha kaj en la legendo pri sankta Venceslao) kaj kiel unuopaj ĉeĥaj vortoj en tekstoj eklezi-slavaj kaj latinaj. Ili estas la unuaj kaj plej antikvaj memoraĵoj de nia lingvo. De tiu tempo ekzistas dokumentoj pri la ĉeĥa lingvo seninterrompe.

De la 9-a ĝis la 13-a jarcento ni havas tiajn atestaĵojn nur en formo de unuopaj vortoj aŭ frazoj en alilingva teksto.

Pli poste aperas kontinuaj tekstoj, ĉiam pli longaj kaj pli oftaj, kiuj jam donas eblon, ekkoni la ĉeĥan lingvon kaj ĝian strukturon en ĉiuj ĝiaj komponantoj, ĝian evoluon kaj kreemon.

De la epoko de l’ plej antikvaj skribaj dokumentoj ĉeĥaj ĝis hodiaŭ, oni povas distingi proksimume tri ĉefajn periodojn de evoluo de la ĉeĥa lingvo: 1. Epoko de la unua florado en la dua duono de la I4-a jarcento precipe dum reĝoj Karolo IV kaj Venceslao IV; – 2. Epoko de fiksado de l’ literatura formo en la I5-a jarcento pro la influo de Majstro Jan Hus kaj de la religie reforma literaturo. Tiu lingvo ĝojige floradis en la i6a jareento ĝis malfeliĉa katastrofo komenciĝinta per la perdita batalo sur ”Blanka Montoc” (Bíla hora) en I620. Post la tridekjara milito la lingvo degeneris en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. – 3. Novĉeĥa renesanco de la lingvo en la epoko de Jozefo II-a kaj de la kleruleco, en la fino de la 18-a jarcento kaj en la epoko de l’ romantismo, en unua duono de la 19-a jarcento.

Per la kristanismo finiĝis la antaŭhistoria epoko de la ĉeĥa lingvo, kaj komenciĝas ĝia antikva epoko daŭrinta proksimume ĝis la fino de la I4-a aŭ la komenco de la 15-a jarcento. La unua parto de la antikva epoko, pli ampleksa laŭ la tempospaco sed malpli fruktoplena, povas esti nomata epoko prepara; ĝi finiĝas per la 13-a jarcento, dum la regado de la lastaj Premislidoj. La lingvo venas sub la influon de du pli progresintaj kulturoj eŭropaj, la latina kaj la germana, jam de komenco de la 9-a jarcento, sed precipe post la malsukceso de la tendencoj de Cirilo kaj Metodio; kaj post la falo de la regno Grandmoravia, komence de la 10-a jarcento. – La politika situacio efikas eĉ en la formiĝado de la unua literatura lingvo ĉeĥoslovaka, la malnova ĉeĥa. Pro tio, ke la politika gvidado en la ĉeĥoslovaka teritorio translokiĝas daŭre el Moravio kaj Slovakujo en Bohemion, fariĝas Praha la fokuso de la eklezia kaj kultura vivoj; kaj per tio ankaŭ la kerno de la lingva evoluo, respektata de la literatura lingvo, transiĝis okcidenten.

Dum kornence ekzistis eblo, ke la literatura lingvo fariĝos iu dialekto moravia aŭ moravi-slovaka (en la ĉirkaŭaĵo de grava kastelo Velehrad), do iu centre lokita dialekto ĉeĥoslovaka, de post la 10-a jaroento la ĉefan rolon en la kreado kaj evoluado de la literatura lingvo ricevis la dialekto de centra Bohemio (ĉirkaŭ Praha). Ĝi estis helpata de la centralizo de l’ landa potenco en Praha, de post la fino de la 10-a jarcento.

Estas nature, ke la eklezie kultura influo de la latina kaj gerrnana vidigadis sin precipe en la nomoj de la novaj religiaj kaj kulturaj ideoj, por kiuj la ĉeĥoj ne havis ĝis tiam vortojn.

Tien ĉi apartenas vortoj kiel: kříž (kruco), mša (meso), řím (Roma, la urbo), pogan (pagano), kostel (latine : castellum, preĝejo), oltár (latine: altare, altaro) vánoce (germane: Weihnachten, kristnaska festo) k. s.; aŭ vortoj ĉeĥaj estiĝintaj per traduko aŭ imito de vortoj latinaj: svátost (l.: sacramentum, sakramento), trojice (l.: trinitas, triunuo), prozřetelnost (l.: providentia, providenco), všemohouci (l.: omnipotens, ĉiopova) k. s. Kiom tiuj vortoj taŭgis al lingvaj bezonoj, videblas el tio ke ili aperas preskaŭ sen ŝanĝo eĉ hodiaŭ en la literaturaj ĉeĥa kaj slovaka lingvoj.

Por la unuaj lingvaj memoraĵoj de tiu ĉi prepara epoko estas rimarkinda ilia aspekto ortografia: ilia ortografio nomata simpla, estas nura imito de la ortografio latina, malatentante la signadon de tiuj ĉeĥaj specialaj sonoj, por kiuj ne ekzistis modeloj en la latina skribo. Tiel oni ekz. skribis: cas (por elparoli čas, tempo), dete (por djetje, infanoj) k. s. El tiu ĉi lingva epoko, precipe memorindaj kaj ĝis nun vivantaj estas du majestaj patriotaj kantoj religiaj: ”Eternulo, kompatu nin” (Hospodine pomiluj ny) el la 12. jarcento kaj ”Sankta Venceslao” (Svatý Václave) el la jaroj 1278-1283, kiam, post la morto de reĝo Přemysl Otakar II., dum politika malordo, rabe estris en la lando invadintaj brandenburganoj el Germanujo.

La plej grava epoko de la lingvo kaj literaturo malnovĉeĥa estas la jarcento 14-a, tempo de Luksemburganoj Johano kaj Karolo IV. kaj parte ankaŭ Venceslao IV. La lingvo tiam kreskas batalante kontraŭ fremda elemento (koloniigado germana en Bohemio), sonas pli riĉe en poezio (en ampleksa eposo pri Aleksandro Granda kaj en Kroniko de Dalimil; ĉ. j. 1310), en legendoj (inter kiuj la plej bela estas Legendo pri sankta Katerina, el la epoko de Karolo IV, la plej bona poemo malnovĉeĥa), en studenta liriko erotika kaj parodia (la plej bona, ”Stalisto kaj studento”, estas presita en la Antologio), en religiaj romanoj kaj rakontoj, en amuzaj rakontajoj kaj kronikoj, en vojaĝpriskriboj, en prozo jurista eĉ en kernaj religiaj verkoj de la klasikulo de malnovĉeĥa prozo; Toma Štítný (1381 – 1401) k. a.

En la 14. jarcento okazis multaj enaj ŝanĝoj lingvaj precipe fonologiaj. Jam en la 12. jarcento kaj en komeco de la 13. jc. okazis vokalmodifo a e, e; a ie, i, en kazoj kiel duša, malnovĉe ĥa duše, pli poste dativo plurala dušám malnovĉeĥa dušiem, pli poste duším k. s.; en la 14. jarcento simile anstataŭigas vokalojn u ˙ en molaj silaboj iu, iu kaj poste i, í; ekz. akuzativo singulara: dušu, dušiu, duši (animon); bož˙, božiu, boží (dian); ie estas anstataŭigata per í: miera – míra (mezuro); anstataŭ Û – uo: bÛh – Buoh (Dio) k. s.; anstataŭ ˙ – au: s˙d saud (juĝo) k. s.; En tiu tempo evoluis ankaŭ la tipa ĉeĥa konsonanto řel la pli malnova mola r en kazoj kiel moře el morie, morje k. s. (řestas elparolata proksimume rŝ, sed kiel unusola simpla oscila konsonanto, ĉe kies artikado estiĝas samtempe susuro sibla).

Tiuj ĉi kaj aliaj ŝanĝoj de la ĉeĥa lingvo ne okazis sur la tuta teritorio de la lingvo ĉeĥoslovaka, sed plejparte sole sur ĝia okcidenta duono, dum la dialektoj orientaj, pli disigitaj de la politika, kultura kaj lingva centro, ne estis atingitaj de tiuj ŝanĝoj kaj konservis plejparte sian staton maljunan.

Ankaŭ laŭ la vidmaniero ortografia ŝanĝiĝas, en la XII. jc., la stato de la malnova ĉeĥa lingvo. Anstataŭ la primitiva ortografio simpla, venas ortografio zeŭgma, klopodanta esprirni la specialajn ĉeĥajn sonojn per liter-grupo, simile kiel ĝi estas ĝis nun en la pola aŭ hungara. Ekz. anstataŭ ĉ oni akribas cz, chz, anstataŭ ŝ sz k. s. Ekz. czas, chzas, čas (tempo).

Kompreneble tiu ortografio havis diferencojn, ofte eĉ en la diversaj manuskriptoj de la sama verko. Kaj, kvankam la malnovĉe ĥaj verkistoj verkis per lingvo ĝenerale unueca, tamen diversloke aperas apartecoj de aŭtoroj aŭ de kopiintoj de tekstoj.

La lingvo nepre bezonis organizanton, kaj tiun ĝi ricevis en persono de unua ĉeĥa filologo Majstro Jan Hus (13701415).

Per la apero de Hus komenciĝas nova epoko de la ĉeĥa lingvo, epoko meza etendiĝanta de la komenco de l’ 15. jarcento, tra florado en la 16. jc. kaj epoko dekadenca en la 17. kaj 18. jarcentoj, ĝis la komencoj de la nacia lingva renesanco, en la lasta triono de la 18. jarcento.

Hus alportis al la ĉeĥa literatura lingvo refreŝiĝon el vivaj fontoj popolaj, donis per siaj verkoj modelon por la ĉeĥa prozo, konvene igis la lingvon konstanta sur la bazo de la dialekta centrobohemia kaj sprite korektis ĝian ortografion. Anstataŭ la malnova ortografio zeŭgma li enkondukis ortografion diakritikan, t. e. li anstataŭigis la zeŭgmojn per literoj supersignitaj, per linietoj kaj punktoj. Ekz. chzazz, czass = cas, rec, pis, delo (= tempo; lingvo, skribu, verko).

La husana movado, el kiu maturiĝis ankaŭ la granda pensulo Petr Chelčický (1390-146o), kaj la nacia konscio, fortiĝinta tiom mirige pro la husanismo, helpadis al la disvastiĝo de la ĉeĥa lingve kaj al la pligrandigo de ĝia respekto en la lando, eĉ ekster ĝi. Bedaŭrinde, la ĉeĥa reformema movado enhavis pro sia asketismo ne unu danĝeron por la evoluo de la ĉeĥa lingvo. Estis bezone nutri la evoluon de la lingvo ankoraŭ per ia alia regenera principo. Tia fariĝis – precipe de post la dua duono de la 15. jarcento, post la fino de la husanaj tempestoj – la humanismo. Tiel vivis la ĉeĥa lingvo en la 15-a kaj 16-a jarcentoj per tuteca kaj diversfaka vivo, precipe kiam el la kombino de la plej belaj floroj de l’ ĉeĥa kristanismo en Bohemio kaj Moravio, la idealo de Ĉeĥaj Fratoj kun la eŭropa humanismo kreskas, inter la anoj de la llnuiĝo de Fratoj, brila generacio verkista, kiu donacis al sia nacio la plej gravajn verkojn de sia epoko. La normojn, kiujn la Fratoj sekvis, enhavas unu el la plej memorindaj libroj ĉeĥaj Gramatiko ĉeĥa (Gramatika česká) el la j. 1571, verko, de ĉiuflanke klera episkopo de la Unuiĝo Jan Blahoslav (1523-1571). La plej ŝatata verko de la Unuiĝo estis la fama ses-voluma Biblio de Kralice (1579-1593); ĝia brila lingvo, el kiu spiras la efektiva spirito de la ĉeĥa lingvo, kulminigas la unuecon de la literatura lingvo sur la teritorio ĉeĥa kaj slovaka kaj ĝi fariĝas, ankoraŭ en fino de la 18-a kaj komenco de la 19-a jarcentoj, bazo por la novĉeĥa lingvo literatura. Per la Biblio de Kralice estis fiksita ankaŭ la tiel nomita ortografio de Fratoj, nomata ankaŭ laŭ la Biblio ortografio de Kralice. Ĝi estas la iom ŝanĝita ortografio de Hus, parte malbonigita, parte malmulte transformita. Laŭ ĝi ekz. la silaboj ňe, Ð/e, Ðee – laŭ ortografio Husa ne, de, te – estas signataj kiel en la nuna ĉeĥa: ne, de, te.

Baldaŭ poste, post la epoko de pasiaj bataloj pro religiaj en la ĉeĥa teritorio, venas la plej granda katastrofo por la ĉeĥaj nacio kaj lingvo. Tuj en la komenco de la tridekjara milito, en la j. 1620, en batalo sur ”Blanka Monto” (Bílá hora) apud Praha, estis tute venkita la armeo de la ĉeĥoj ribelintaj kontraŭ la habsburga imperiestro Ferdinando. De tiu malvenko komenci ĝas la dekadenco kaj persekutado de la ĉeĥa lingvo kunigita kun la persekutado de la riĉa kaj valorega nekatolika literaturo ĉeĥa. Tiu persekutado pliintensiĝis en la 18-a jarcento.

La lingvo ĉeĥa cedas iom post iom el la delegitaroj kaj tribunaloj, el la urbodomoj kaj preĝejoj kaj estas anstataŭigata per la germana. La enlanda literatura verkado, plejparte kun tendenco kontraŭ-reformacia, kaj eĉ la verkoj pri ĉeĥa gramatiko konvinke atestas pri la granda dekadenco lingva, kies plej profunda grado estis atingita en la dua duono de la 18-a jarcento.

Kaj intertempe, ekster la limoj de la patrujo, mortas la lastaj ĉeĥaj generacioj de ne-katolikaj ekzilitoj verkantaj en fremdlando eminentajn verkojn ĉeĥajn; inter ili plej supren levas sin la figuro de Jan Amos Komenský (Johannes Amos Comenius, 1592-1670), unu el la plej eminentaj spiritoj de la samtempa homaro. Komenský verkis ankaŭ ampleksan verkon Trezoro de la lingvo ĉeĥa (Poklad jazyka českého) vidiganta la gramatikan, vortaran kaj frazeologian riĉecon de la ĉeĥa lingvo; sed tiu verko forbrulis kiel manuskripto, dum tragika vaga pilgrimado de la maljuniĝinta scienculo, en la pola urbo Leszno (j. 1656). Komenský perdis tie per tiu brulo sian tutan havaĵon, grandan bibliotekon kaj areton da manuskriptoj, sed pleje li bedaŭris la perdon neripareblan de la ”Trezoro de la lingvo ĉeĥa”.

Nur la klerula epoko, en la fino de la 18-a jarcento, alportis al la ĉeĥaj landoj liherigon de la premoj kulturaj, eklezia kaj parte ankaŭ nacia, forigis de la popolo la socian subpremon kaj preparis grundon por la ĉeĥa nacia kaj lingva renesanco.

Tiam komenciĝas en Bohemio denove serioza esplorado scienca, kio videblas ankaŭ en la ĉeĥa lingvistiko. Estas nature, ke la unua klopodado de la ĉeĥaj patriotoj estis dediĉita al la lingvo; aperas ”defendoj” de la ĉeĥa lingvo, estas eldonataj malnovaj ĉeĥaj libroj, estas fondataj gazetoj, estas fondata ĉeĥa teatro; oni komencas studi la lingvon de la pli feliĉaj tempoj, la lingvon ĉeĥan kaj la lingvon de florado en la meza epoko; oni turnas la atenton al la lingvo kaj literaturo popolaj, precipe al la popol-kantoj.

Estis feliĉo por la ĉeĥa nacio, ke ĝi havis tuj sur la sojlo de sia renesanco tian eminentan kaj diversflankan filologon, kia estis Josef Dobrovský (1753-1829). Tiu ĉi patriarko de la slava kaj ĉeĥa filologioj penetris profunden en la strukturon de la ĉeĥa lingvo kaj en ĝian evoluon kaj akravide li montris la lingvon de la Fratoj kaj nedifektitan parolon popolan kiel ĉefajn fontojn de renaskiĝanta lingvo novĉeĥa. La ĉeĥa denove iom post iom eniras en la lernejojn kaj estas kreataj societoj por ĝia kulturado. Per tradukoj el fremdaj literaturoj kaj fervora kulturado de sciencoj estas multigataj frazeologio kaj vortaro. Jam tuj ĉe komenco de studoj pri la ĉeĥa lingvo aperas verko tre eminenta en sia tempo : ”Vortaro de la lingvo ĉeĥa” (Slovník jazyka českého) de la senlaca patrioto Josef Jungmann, en kvin gigantaj volumoj, en la j. 1835-1839. Sur ĝia bazo estis poste eldonita rimarkinde kompletigita per nova vortar-materialo la ampleksa ”Ĉeĥa-germana vortaro precipe gramatike frazeologi.” (Česko-némecký slovník zvlášté gramaticko-fraseologický) en Praha (1878-1893) de Frant. S. Kott, en 7 volumoj; poste pliampleksigita per tri pluaj volumoj en j. 1896-1906.

En la jaro 1848 enpaŝas la nacio, renaskiĝinta naciece kaj lingve, en la lastan etapon de sia luktado por kultura kaj arta memstariĝo kaj politika kaj nacia liberiĝo. La dua duono de la 19-a kaj unuaj jaroj de la 20-a jarcentoj estas tre signifa periodo en la nacia vivo. Tiam la ĉiuflanka florado de literaturoj beletristika kaj scienca, kunigita kun tendencaro al nacia ĉeĥa kulturo kaj arto, nutras spirite ankaŭ la nacian movadon politikan kaj preparas tiamaniere la grundon por nacia revolucio kaj memstareco. Tiu ĉi signifoplena epoko estas karakterizata ne sole per intensa kaj ampleksa disvastiĝo de la lingvo ĉeĥa, sed ankaŭ per kulmino en ĝia scienca esploro.

Malmultaj lingvoj eŭropaj estis tiom detale kaj perfekte priskribitaj kaj analizitaj fonologie, morfologie, kaj sintakse, kiom la ĉeĥa en la monumenta verko ”Historia gramatiko de 1a lingvo ĉeĥa” (Historická mluvnioe jazyka českého) de Jan Gebauer (I-a volumo en 1894, III/1. en 1896, III/2 en 1898 kaj 1909; IV. post la morto de l’ aŭtoro en 1929).

LITERATURA SLOVAKA LINGVO

La literatura slovaka lingvo estas la pli juna el la du literaturaj lingvoj evoluiĝintaj sur la teritorio de la ĉeĥoslovaka lingvo. Literatura lingvo kaj aparta literaturo slovakaj ekzistas nur iom pli ol cent jarojn. Pli frue, precipe de la 15-a ĝis la 19-a jarcento, vivis ankaŭ en Slovakujo, kiel lingvo literatura, la ĉeĥa: komuna kulturlingvo de de ĉeĥoj kaj slovakoj, gente kaj lingve tre proksimaj.

Nur en fino de la 18-a jaroento Anton Bernolák (17621813) kaj en mezo de la 19-a jarcento Ludovit Št˙r (1815-1856), M. M. Hodža (1811-1870) kaj J. L. M. Hurban (1817-1888) donis bazon por memstara literatura lingvo slovaka. Jam antaŭ Bernolák oni trovas en ĉeĥaj literaturaĵoj en Slovakujo nekonsciajn koncedojn fonologiajn, morfologiajn kaj vortarajn al la popola lingvo slovaka. Konscian provon enkonduki la slovakan kiel lingvon literaturan faris Anton Bernolák. Li fariĝis fondinto kaj leĝdoninto de la literatura slovaka lingvo per latine verkitaj traktaĵoj filologiaj kaj gramatikaj kaj per ampleksa ”Vortaro slovaka-ĉeĥa-latina-germana-hungara” (Slowar Slowenskí Česko-Latinsko-Ñemecko-Uherskí) en Buda (Budapest) en j. 1825-1827. La slovaka lingvo de Bernolák bazi ĝis sur dialekto okcident-slovaka kaj ne transvivis unu generacion.

Male, la provo de L. Št˙r kaj liaj amikoj, en la mezo de la 19a jarcento, sukcesis. Ili uzis kiel bazon de la literatura slovaka lingvo la dialekton centro-slovakan. La lingvo de Št˙rnaski ĝis en j. 1844, kvankam decidite pri ĝi estis jam pli frue, precipe en la konata kunveno de Št˙r, Hodža kaj Hurban en Hlboké (1843). La unua slovaka libro en la nova literatura lingvo estis la dua jarkolekto de la almanako eldonata de Hurban ”Nitra” (nomo de la urbo) el j. 1844. Du jarojn poste komencis Hurban eldonadi la revuon ”Slovakaj rigardoj en sciencojn, artojn, literaturon” (Slovenskej pohlady na vedy, umenie, a literat˙ru) kaj la saman jaron (1846) aperigis Št˙r du verkojn por argumenti por la literatura slovaka lingvo: ”Dialekto slovaka aŭ bezono verki en tiu ĉi di.alekto” (Náreĉia slovenskuo alebo potreba písania v tomto nárečí), kiu ĝin defendas; ”Instruo de la lingvo slovaka” (Nauka reĉi slovenskej), kiu enhavas gramatikon de la lingvo. La ideo de Št˙r akiris baldaŭ entuziasmajn adeptojn inter la slovaka junularo eĉ inter pli aĝaj verkistoj, kiaj estis K. Kuzmány (1806-1866), D. Lichard (1812-1882) k. a. Baldaŭ ricevas la slovaka de Št˙r ankaŭ poezian konsekron per eminentaj poemoj Marina kaj Detvan de Andrej Sládkovič (1820-1872).

Depost tempo de Št˙r ĝis la tagoj hodiaŭaj, la literatura slovaka lingvo transiris ankoraŭ diversajn ŝanĝojn. La lingvo de Št˙r estis ja tuj ĉe la komenco akceptita principe preskaŭ ĝenerale, sed ortografia unueco ne ekzistis. Baldaŭ aŭdiĝis voĉoj kontraŭ la fonetika ortografio de Ŝt˙r kaj kontraŭ kelkaj dialektaj formoj de lia lingvo. Precipe M. M. Hodža akre kritikis la Št˙ran ortografion kaj esprimis novajn normojn, kiuj poste unuecigis kaj kontentigis ĉiujn slovakojn. Tiel jam en la j.

1851 en Bratislava interkonsentis la slovakaj verkistoj katolikaj kaj protestantaj pri adaptiĝo al la literatura slovaka lingvo kaj al ĝia ortografio laŭ la normoj de Hodža. Laŭ la principoj de tiu interkonsento verkis M. Hattala ”Mallongan gramatikon slovakan” (en Bratislava 1852), alproksimigante la slovakan al la ĉeĥa. Tiu ĉi gramatiko, aprobita de la societo ”Patrino slovaka” (Matica slovenská), fariĝis efektiva bazo de la nuna slovaka literatura lingvo. Inter la kulturantoj de la slovaka gramatiko poste precipe eminentiĝis Samuel Czambel (1856-1910) kaj Jozef Škultéty (*1853). Precipe la ”Gvidlibro de literatura lingvo slovaka” (RukoväÐe spisovnej reĉi slovenskej) de S. Czambel (1I-a eldono 1902, en Turčiansky Sv. Martin) per siaj 2-a kaj 3-a eldonoj reviziitaj kaj adaptitaj de Škultéty en la jaroj 1915 kaj 1919, fariĝis direktodona verko por la evoluo de la literatura lingvo slovaka. E1 la granda vico de la gvidlibroj pri gramatiko kaj vortaro, krom multaj lernolibroj por ĉiuj gradoj kaj tipoj de slovakaj lernejoj, precipe grava estas ”Regularo de slovaka ortografio kun alfabeta ortografia vortaro” eldonita de ”Patrino slovaka” kaj aprobita de ministerio de instruado kaj popola klerigo en Praha en j. 1931.

En la plej lasta tempo oni laboras en Slovakujo tre diligente pri ĉiuj fakoj de slovaka filologio. Sed daŭre restas, kiel la plej gravaj taskoj: scienca gramatiko kaj vortaro de la literatura slovaka lingvo.

La restarigo de la nacia memstareco de ĉeĥoj kaj slovakoj inter la limoj de la Ĉeĥoslovaka respubliko malfermis por la literaturoj ĉeĥa kaj slovaka, kaj por la kulturado de ambaŭ literaturaj formoj de la nacia lingvo, novajn eblojn kaj horizontojn neatentatajn antaŭ la renverso. Tri ĉeĥoslovakaj universitatoj (en Praha, Brno, Bratislava), vico de sciencistaj societoj en Praha, Brno, Bratislava, Turĉiansky Sv. Martin organizis, ofte laŭ la sama plano, esploradon de la ĉeĥoslovaka lingvo kaj de ambaŭ ĝiaj literaturaj formoj. Kiel por la ĉeĥo, krom lia literatura ĉeĥa, ankaŭ la slovaka estas lia literatura lingvo, same, al la slovako, krom lia slovaka, ankaŭ la ĉeĥa estas lia necesa lingvo literatura, precipe en literaturo scienea.

En la Ĉeĥoslovaka respubliko neniam iros la evoluo de la du literaturaj lingvoj kontraŭ si, sed iliaj vojoj estos paralelaj, apud si. La samaj pro siaj komunaj bazo kaj evoluo, siaspecaj ĉiu el ili ambaŭ per koloro kaj karaktereco de sia aparta genteco, la literaturaj lingvoj ĉeĥa kaj slovaka estos instrumentoj de la komuna nacia kulturo ĉeĥo-slovaka kaj ĝiaj reprezentantoj inter kaj ekster la limoj de sia teritorio.

El la manuskripto tradukis Stan. Kamarýt.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.