La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Janko Alexy

(1891-)

Artpentristo, kiu ankaŭ verkas slovaklingve rakontojn, el urba medio de nuntempa socio etburĝa, kaj eseojn pri arto.

MIA PATRINO

Kiam ŝi fariĝis nia patrino, ŝi ne havis eĉ unu dimanĉon, eĉ unu labortagon, kiu estus pasinta silente, trankvile.

Kiam, post ses lacigaj tagoj, venis 1a dimanĉo, ankaŭ ĝi mem alportis novan suferon, nur la merititan ripozon ĝi neniam donis…

Mia patrino havis nur matenojn, vekitajn per krio de malgranduloj en lulilo, nur matenojn jungitajn en ĉaron de zorgoj. Ŝi havis nur antaŭtagmezojn en la kuirejo, brogitajn per la haladzoj de la potoj, surŝutitajn per pensoj, kio okazos al ŝiaj infanoj, al ŝiaj naŭ infanoj, kiujn oni devas nutri, vesti, eduki. Ke ŝi pensu, kio okazos al ŝi mem, por tio ŝi jam havis nek tempon, nek emon. Ŝia animo ploris el naŭ vundoj. Ŝia bedaŭrinda vivo, disfalinta je naŭ novaj vivoj, tremis nur por ni, nur pro ni, – ĉar estis nenia espero, nenia ebleco.

Venis tagmanĝo. Larmoj estis en ŝiaj okuloj, kiam ŝi vidis nin, siajn infanojn ĉirkaŭ si. Tro vasta rondo por ŝia forto.

Sovaĝa aro da disputantaj infanoj. Unu estis pli malbona, alia pli trankvila, unu bona, alia malbona, sed tamen ŝi tre amis nin ĉiujn, ŝi nin defendis, suferis pro ni, – ŝi vivis nur por ni.

Ĉion ŝi estus doninta al ni, nur ke ni bone fartu. Sed el kio, el kio? Posttagmeze ŝi flikis malnovajn, eluzitajn vestojn. Eĉ por malgranda ripozo inter la laboro ŝi ne havis tempon. Je ĉi tiu mizera homa maŝino atendis mil devoj ĝis vespero, ĝis nokto. Ŝi suĉigis la etulojn, kiuj ŝin elsuĉis ĝis la sango, ŝi ilin endormigis, – ŝi laboris en muelejo, stalo, en ĝardeno, sur la kampoj, – vintre, somere, printempe, aŭtune ŝi portis sur siaj ŝultroj zorgojn pri tiom da estaĵoj.

Nokte post la tuttaga laboro, ŝi ne kapablis dormi. Dum la sendormaj noktoj ankoraŭ pli forte ŝin maltrankviligis nia estonteco. Kaj se ŝi antaŭ mateniĝo ekdormis, post mallonga momento vekis ŝin penetranta infana kriego el la lulilo. Kaj la tago denore komenciĝis sen ripozo. Kaj ŝi eniris en la novan tagon jam elĉerpita…

Ha neniu, ne eĉ ni, ŝiaj infanoj, havis kompaton al mia patrino. Ni ŝin eluzis ĝis la lasta guto, ĝis la lasta elspiro. Kaj ŝi toleris tion, kvazaŭ la patrino estus kreita nur por sufero, dis-dono kaj sinofero.

Kaj kion faris ni?

Ni per nenio montris al ŝi dankemon, – nek per ekrido, nek per bona vorto.

Sed mia patrino eĉ tion ne postulis de ni. Mia patrino havis jam neniajn pretendojn, jam nenion ŝi atendis, nek de ni, nek de la vivo – eble nur la morton kaj Dion. Ŝi estis nur ombro. Ŝi estis pala kiel kandelo antaŭ forbrulo. Ŝi estis amaseto da lacaj ostoj, kovritaj per seka haŭto. Ŝi estis animalo, sur kiu elstaras la membroj kiel ŝtonoj sur nekulturita kampo. Se oni ne akvumos floron, ĝi sekiĝos. Nenio ekzistis, kio estus ŝpruciginta sur mian patrinon la roson de feliĉo. Ŝi vegetis kiel sklavigita besto, kiu je la kolo tiras la jugon, kaj tamen ŝi devas elteni ĝis elĉerpiĝo.

Ŝi estis amaso da doloroj. Sub eluzitaj vestoj malgrasega korpo. Kio tenis ja kune la manojn kaj la piedojn senĉese laborantajn?

La afliktita, subpremita animo de mia patrino.

Kaj neniu estis, kiu estus al ŝi helpinta, kiu estus ŝin subteninta, aŭ almenaŭ doninta bonan konsilon. Tiam ankoraŭ neniu de ni kapablis kompreni, kio estas la rompita, la vundita animo de la patrino. Eĉ per kontentiga vorto ni ne scipovis ŝin alparoli. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, kiom ŝi suferas, kiom ŝi turmentas sin pro ni.

Ŝi egale amis nin ĉiujn. Sian vivon ŝi estus oferinta por ni.

Ŝi ne sciis, kio estas laco, kio estas sufero. Ŝi pensis, ke ĉiu patrino havas similan sorton.

Ŝi ne kontraŭstaris, ŝi ne defendis sin. Ŝi sciis, ke ne ekzistas por ŝi helpo. Tute ŝi fordonis sin al sia sorto…

Kaj ŝi nur plue naskis nin, en kaŝita doloro, humila hontemo, kun eterna timo en la koro. Inter la vivo kaj la morto tremis ŝia sorto, kiam ni en la lulilo kriegis, kiam ni ŝin nokte vekis; por ke ŝi nin suĉigu, kiam ni ŝin dumtage turmentis, por ke ŝi nin endormigu.

Ĝiujare ni plimultiĝis. Ni svarmis en amaso, disputis, interbatalis. La patrino devis esti arbitracio, ŝi devis nin puni per siaj malgrasaj manoj. Sed sub la batoj ni sentis la molecon de ŝia koro, kiu ne sciis fari maljustaĵon al la infanoj. Ŝi vivis en senĉesa timo pri ni. Ĉiu brueto, ĉiu ekkrio ŝin timigis. La tuta doma ŝajnis al ŝi kaptilo, plena de insidoj kontraŭ ŝiaj infanoj.

En sonĝoj ŝi vidis, ke iu el la infanoj rompis al si piedon, alia elpikis al si okulon. Tiom da danĝeroj maltrankviligis ŝian dormon.

Ne estis helpo, ne estis.

Kaj ni ankoraŭ senĉese plimultiĝadis.

Kaj kial?

Neniu scipovis tion diveni, neniu.

Tiom multaj ni ja estis. Ni, pli aĝaj, hontis, ke ni estas tiom multaj. Eĉ patrinon mem tio ĝenis.

Ni ne kapablis kompreni, kial tiuj etuloj tiel senĝene eniĝas en nian familion. Tiuj kriegantaj etuloj fakte ne havis komprenon: Neniu ilin vokis, neniu ilin deziris, kaj ili entrudas sin al ni.

Ni ruinigis nian patrinon, kiu donis al ni sian sangon, sian forton, kiu mortadis ĉiam, kiam ŝi donadis al ni la vivon, por ke ni vivu, por ke ni kiel eble pli multaj vivu.

Kaj ni per nenio rekompencis ŝian grandan oferon.

Kaj ŝi kun ĉiu infano centoble travavis sian vivon. Ŝi timis pro necerteco, kion farus naŭ kompatindaj orfoj, se venus katastrofo. Ŝi tiel forte ĝin antaŭsentis.

Ni, infanoj, ŝin eĉ ne aŭskultis. Kiu senĉese aŭskultu dolorplenajn deprimajn vortojn? Ni ne havis paciencon por ŝiaj ploremaj frazoj. Eĉ iom da kompreno ni ne havis por ŝi. Ne havis ni…

La suferadon de nia patrino ni komprenis nur tiam, kiam ŝi jam ne vivis, kiam neniu zorgis pri ni, kiam neniu nin defendis, kiam la vivo siajn avidajn ungegojn enigis ankaŭ en niajn korpojn, kiam ni spertis, kion signifas perlabori peceton da pano, kiam ni ekkonis, kio estas lukto por ekzistado.

Ŝian grandan oferon kaj grandan doloron ni komprenis nur, kiam estis jam malfrue, kiam ni jam nenion povis al ŝi repagi.

Kaj nun jam delonge estas finita ŝia suferado…

Kiu rememoros je mia patrino?

Kiu preterpasos ŝian tombon sciante, ke tie ripozas patrino unu el la plej bonaj?

Neniu.

En tombejo ĉiuj tomboj estas la samaj, tiel, kiel ĉiuj patrinoj estas samgrandaj heroinoj…

Sed dum la vivo de mia patrino, nek mi mem, nek miaj gefratoj tion sciis. Dio pardonos al ni, ni ne sciis, kion ni faras, ni ne sciis.

La vivo estas tia, ke la tempo forigas el mia penso ŝian paliĝantan memoron. Eĉ ŝian fotografaĵon mi ne havas. Kaj tamen, se malfacilaĵoj baras al mi la vojon, se mi malgaje antaŭeniras, se pro kolero mi preskaŭ sufokiĝas, se mi perdas la fundamenton sub la piedoj kaj vagas en marĉo de eraroj, se mi ŝanceliĝas en dubo, nevole venas sur miajn lipojn la vortoj:

– Panjo mia, panjo.

(Jozef Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.