La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jaroslav Durych

(1886-)

Tre ŝatata prozisto. Dekonvinka serĉanto de la Absoluto, kiun li kredas revelaciita en la doktrinaro de kalolika eklezio. En disputo inter la religiaj tradicioj reformacia kaj kontraŭreformacia, ambaŭ vivantaj en nia nuntempa kultura vivo, li staras ĉe la partio kontraŭreformacia, kies pozicioj estas malpli firmaj laŭ la nombro de aŭtoritatuloj kaj laŭ resono en la popola opinio. Sub la baroka stilo de liaj prozo kaj versoj subestas la postmilita ekspresionismo kritikanta la ruiniĝantajn instituciojn sociajn kaj etikajn kaj pledanta por novaj aranĝoj kolektivismaj sen ia ajn provo skizi almenaŭ la konturojn de la so-pirataj novaranĝoj. El tio rezultas apoteozo de malriĉeco, ekziliteco, *socia revoluciigado; sed samtempe ankaŭ intereso pri subkonscio, ple-zurado pri deformiĝinta realeco, sensa voluptemo ekstaza viziemo.

Pasie li sopiras je savo per kristanaj amo, humileco, simpleco, kaj graco. La monogamio estas la sole ebla idealo de ama vivo; la pilgrimado de viro al la virino destinita al li laŭ la deeterna detemino estas ĉe li *plurfoje centra motivo por konstrui historiojn nuntempajn aŭ el epokoj pasintaj.

TRI DUKATOJ

Jozefo Švestka post la morto de sia patro tuj transprenis la elektroteknikan entreprenon, faris interkonsenton kun la patrino pri la ĉambroj, kiujn li lasos al ŝi nur en neeviteblaj okazoj kaj kiujn li lasos ekskluzive por si, kaj ili fiksis eĉ la horojn, kiam oni ne malhelpos nelongan interparolon. Li ek-siĝis el diversaj unuiĝoj kun bonfara karaktero, li klarigis ĝentile al kelkaj amikaj familioj la multekostecon de sia tempo, poste li superŝutis sin per amaso da laboro kaj baldaŭ montris, kiamaniere oni ŝparas monon kaj regas la entreprenon.

Iom da tempo li tagmanĝis samtempe kun la patrino ĉe la tablo. Sed poste post la sufoka laceco de la antaŭtagmezaj horoj li permesis al ŝi tagmanĝi ne atendante lin.

Proksimiĝis la aŭtuno kun pluvo kaj koto. Iun tagon en la grizan, malafablan korton enveturis unuaklasa nova aŭtomobilo brilante per sendifekta poluraĵo kaj puraj vitroj. La juna mastro subite komencis elveturadi. Li portis vestojn, el kiuj oni povis bone diveni lian havaĵon. Iun tagon li vizitis la bankon kaj igis montri al si dukatajn monerojn. Li elektadis tre zorge, kvazaŭ ili havus diversan valoron. Poste li enpaŝis la aŭtomobilon kaj veturigis sin sur lokojn, kie estas, eĉ dum tago, mizero kaj mallumo.

La maŝino spiregis kaj kuregis supren sur abruptan krutaĵon. La koto ŝprucadis sur la fenestrojn, akvo plaŭdis sub la gumaj radringoj. Ĉe la angulo de du abomenaj stratoj antaŭ enirejo en antaŭurban gastejon la veturilo haltis kaj Jozefo Švestka elpaŝis. Gastejmastro kun malpura velura ĉapeto jam ridetis el la vitra pordo. La veturilo veturis plu tra la strato por povi sin turni, Jozefo Svestka haltis sur la trotuaro, viŝadis sian oran nazumon, kiun li ne bezonis, kaj rigardis la longan vicon de laboristoj, laboristinoj kaj infanoj irantaj tagmanĝi.

Oni aŭdis tagmezan sonoradon, ĝemon, tondron kaj muĝon de fajfiloj kaj tuboj, bruadon de vagonaroj, tintadon de peze ŝarĝitaj veturiloj, zumadon kaj muĝadon de elektra tramo kaj de ĉiuj tiuj aĵoj, kiuj ridinde kuregas tra urbaj stratoj kaj trans-veturas tion, kio ekvagos sub iliajn piedojn. Aroj de paliĝintaj homoj nigrigis la trotuarojn, kvazaŭ ili estus ricevintaj forpermeson el tomboj, por mordi en siaj malriĉaj loĝejoj la amariĝintajn restaĵojn de mizera vespermanĝo. Iris tie ĉi viroj kaj virinoj kun tornistroj kaj kruĉoj, patrinoj kaj infanoj, kvazaŭ vekitaj el sonĝo, serioze, neniu ridis; sole la infanoj ridis, sed tiuj ankoraŭ sciis pri nenio. Ŝajnis, ke la amariĝanta pano kaj la fermentantaj restaĵoj de supo kaj kafo mokas ilin, ke iu ilin trompas per mizera nutraĵo, kiel oni trompas maldikajn ĉevalojn dum mizer-epoko per verde kolorigita balaaĵo. Eĉ la vestoj de tiuj ĉi malriĉaj homoj estis sole iaspeca groteska fantasmagorio, kiu ne povas kaŝi la mizeron de korpo kaj animo, kiel papermaskoj dum la plej simplista maskobalo. Eĉ tiu laboro, pri kiu atestis iliaj kaloj kaj sulkiĝintaj, nigriĝintaj vangoj kaj kavaj okuloj malbonodoris pro la fumo de abomene ridindaj laborejoj, kie oni el koto fabrikas koton kaj el balaaĵo balaaĵon. Ĉion ĉi ekvidis Jozefo Švestka en unusola momento, ankaŭ tiujn homojn, ankaŭ la gastejmastron, kiu aspektis sur la vitro kvazaŭ presita el multkoloraj transglueblaj bildoj, kiajn vendas papervendistoj al malriĉaj infanoj po kvin por krejcero, kaj la figuron de la gastejmastro sufiĉus forskrapi for de la vitro kaj forlavi per salivo kaj li estus for; li vidis kiel turnas sin lia aŭtomobilo, kiu estis ankaŭ nur kompatinda ludilo el ladaj rompaĵoj poluritaj per bot-ciro: kiel la preterirantoj rigardis antaŭe la aŭtomobilon, poste lin, kaj komprenis, ke la aŭtomobilo apartenas al li. Kaj en rapido li ekvidetis estaĵon venantan de supre, sed ties okuloj ne multe perfidis. Iris tri knabinoj, sed ne interparolis, ĉiu iris aparte. Ili estis eble skribistinoj aŭ vendistinoj el la kar-bovenda entrepreno, vestitaj kun duobla malriĉeco, kiu klopodas rimarkigi profesion diferencantan de la profesio de taglaboristinoj per pli bona titolo kaj malpli bona salajro. El iliaj okuloj oni legis, ke ili havas dudek ĝis tridek guldenojn monate, hejme malsaton, ĉambron plenan de gefratoj, nepagitan lupagon, ŝuldon ĉe la butikistino kaj en bretaro unusole la odoron de malvarma kafo kaj de musoj. Tra la nesufiĉe riparitaj truoj de malkaraj gantoj videblis la frosteco de la manoj. La jupoj estis malnovaj, plurfoje rekudritaj. Kaj Jozefo Švestka disbutonumis sian multekostan peltsurtuton, kiun li aĉetis en la plej bona magazeno, tiel ke videblis la efektiva foko kaj perfekta metieco, kaj elmetis el la poŝo ledan ujon; tiam ŝajnis al li, kiom naŭza estas lia pelto, kiom ridinda la fasono, kiom peza kaj abomena estas la brilanta tuboĉapelo sur lia kranio kaj ke la ora nazumo sur la nazo estas kvazaŭ okuloj de insekto naŭza kuranta en malpuraĵo. Pli bone estus fořeti ĉion kaj kraĉi sur tion kaj tamen eble oni povus uzi la fokan pelton por viŝi per ĝi la malsekajn kotplenajn piedojn de la nudpieda vagulino, kiu ie malantaŭ la barilo ŝtelas kaj almozpetas. Li foliumis en la fakoj de la monujo; ĝi estis tre ŝtopita. Dume liaj okuloj leviĝis kaj renkontis la okulojn de la knabino, kiu estis certe la plej mizera kaj la plej malsata. Ŝiaj okuloj lin vidis. Ili estis mallumaj kaj la vizaĝo estis tiom pala, kvazaŭ oni estus ŝin reviviginta el sveno pro malsato, sed ne satiginta. Ili rigardis lin kaj strangaj fajreroj ekbrulis en ili. Ŝia vesto intencis esti pli bona ol la vesto de knabino portanta surdorse sakon da karbo, sed mankeco ridis el ĝi tra la malforte kunkudritaj ŝiraĵoj kaj neripareblaj makuloj. Singardeme ŝi iris, por ne perdi la malfermiĝantajn ŝuplandojn, por eviti la krevon de io ajn en sia vesto, kiu konsistis el ĉiaj ripa-raĵoj kaj pecoj: hejme ne estis versimile eĉ peceto da kudrofadeno. Ŝiaj okuloj jam ne rakontis pri la esperoj de simpla knabino, kiam ŝi post mallonga semestro en komerca lernejo ricevas la unuan postenon kun kelkaj guldenoj, el ŝiaj okuloj oni povis vidi, ke ŝi volonte rezignus pri ĉiuj revoj, kiuj jam delonge neniiĝis, se ŝi nur povus sur io sin ekteni, ien foriri.

Ŝi ekvidis, kiel sinjoro pelt-vestita esploradis paketon de bankbiletoj, ŝi vidis lian aŭtomobilon kaj sentis, kiel ŝia vesto ŝin tranĉas per ĉiuj siaj kadukaj fadenoj, per kiuj ŝi riparadis ĝin, en la korpon kaj en la koron. Ŝi suspektis, ke tiuj obtuze rigardantaj okuloj paŝtas sin kiel sovaĝaj bestoj kun akrigita kaj artifika atento en ŝiaj okuloj kaj en ŝiaj pensoj.

Li alternigis dum momento, kiam ŝi povis fari preskaŭ kvin paŝojn, la plej enigman kaj la plej mortan rigardon kun la rigardo de tigra manĝemo, kiu ekbrilis dum unusola momento kaj ne povis esti malatentata de ŝi. Eble ŝi estus ruĝiĝinta pro doloro, se ŝi estus havinta pli da sango. Poste aperis la moka esprimo de memscia supereco kaj malalta malĉasteco.

Kaj ree tio transflugis sur la vizaĝo kiel rebrilo de elsaltinta flamo. Li tenis en la manoj pezan paketon de mono kaj li ĵetus ĝin sub la piedojn de iu, por ke la homoj interbatiĝu pro ĝi, sed al tiuj malriĉaj knabinoj li ne estus tion ĵetinta, ili rajtus sole rigardi, kiel la ceteraj interbatiĝas kaj frapas per pugnoj.

Kiam ŝi iris preter li, li enmetis la manojn en la poŝojn kaj surprenis el la bunta vico de siaj senhonestaj aspektoj la plej stultan kaj la plej lascivan: kvankam li ne estis malbela, kiu vidis lin en tiu momento, devis supozi, ke liaj manoj estas dikaj kaj grasaj, lia ventro ŝvelinta, la dentoj plombitaj per oro kaj la animo malnobla kiel animo de seksperisto. Li sentis bone, ke la mizera, knabino vidis tiun ekspozicion de lia animo kaj ke ŝin en la koro bruldoloras terure kaj freneze io, kio ne estas estingebla eĉ per memmortigo. Li restis ankoraŭ tempeton staranta, por ke ŝi sentu post sia dorso ankoraŭ lian proksimecon; li turnis la kapon post ŝi; ŝi ne retrorigardis, sed ŝi certe sentis, ke li ŝin rerigardas. Kiam li vidis, ke ŝi tiom malproksimiĝis, ke ŝi jam ne aŭdos liajn paŝojn, kiam li iros en gastejon al la diketa mastro, li butonumis sin kaj enpaŝis.

Neniu supozis, kio efektive okazis, kaj plej malmulte la gastejmastro, kvankam li staris en la pordo kaj atendis la gaston.

Jozefo Švestka manĝis laŭ la manĝokarto de kuirejo duaaŭ triaranga kaj trinkis bieron, ne pro gusto sed por ne ŝajni tro rimarkinda.

Dume iris Lidia Smiškova hejmen: Malrapide, ŝi povis ja nenion malfruigi. Ŝi povis resti en la karbovendejo, sed ne ĉiu bezonis scii, ke ŝi ne havas hejme eĉ peceton da pano, nek ĉe si heleron. Hejme, laŭ scio, estis terure, sed almenaŭ la pensoj povas sin dumvoje alkroĉi al io. Hodiaŭ ja estis por ŝi tago de teruriga decido.

Hejme ŝi havis maljunan patron kaj maljunan patrinon.

Labori ili jam ne povis, almozpeti en la proksimo estis malpermesite al ili kaj en pli malproksimajn stratojn ili jam ne sukcesis veni kaj Lidia jam la trian tagon dum ĉiu iro hejmen timegis, ke ŝi trovos almenaŭ unu el ili morta pro malsato.

Estis la mezo de novembro. Jam en oktobro ŝi prenis sian tutan salajron novembran kaj havis ankoraŭ ŝuldojn ĉe la kunulinoj, lupagon ili ŝuldis kaj ili angoris la momenton, kiam ili jam tamen estos elĵetitaj el la mizeraj truoj sur la straton.

Ili loĝis en dometo tie, kie la antaŭurbo jam finiĝas kaj kie komenciĝas brikejoj, ŝtonfosejoj, kaj kie kelkaj sentaŭguloj loĝas en teraj truoj. Ilia dometo estis kvazaŭ kungluita el koto, povis ĉiun tagon fali kaj eble sole tial ne kuraĝis ĝia posedanto elmigrigi la familion Smíšek, por ke la komisiono ne igu la dometon malkonstrui. Proksime estis konstruitaj kelkaj unuetaĝaj domoj, sed la lokon, kie estis konstruita tiu ĉi dometo, neniu volis aĉeti. Ŝi portadis hejmen dudek kvin guldenojn monate, sed nun ŝi estis devigita preni antaŭpagojn kaj labori dum monato sen salajro. La patro antaŭe disrompadis gruzon, la patrino almozpetadis kaj gajnadis kiel mizera pohora servantino, sed nun ili jam ne povis kaj la salajro de ilia filino jam ne sufiĉis por ŝuldoj kaj nutrado. La malsano kaj morto de la lasta filo rabis al ili ĉion. Per obstina laboro kaj multjara malsato ili rezistis kontraŭ la falo de sia familio dum kelkaj jaroj. Ilia mortado daŭris jam longe. Ili ne havis rajton je malriĉulejo kaj la mona subteno estis ofende ridinda. Ili defendis sin kontraŭ memvola morto, kiu sin tion insiste entrudas, kaj ili preferis elekti multjaran morton pro malsato.

Ŝi sciis, ke ŝia veno hejmen estas la unusola manĝaĵo por tiuj ĉi maljunaj homoj. Ĉiam ŝi iris volonte, sed hodiaŭ estis amare al ŝi, ŝi estus volinta plori, ĝis kiam ŝi dispremos siajn okulojn.

Sed pli akutaj ol ŝia malĝojo estis la novaj subitaj naŭzo kaj timego, kiam ŝi nun ekvidis Jozefon Švestka. Ŝajnis al ŝi, ke iu ĵetas al ŝi ŝtonojn kaj kuras post ŝi tiel, ke la koto de sub liaj piedoj ŝprucas al ŝia kapo. Unuafoje ŝi ekvidis lin antaŭ kelkaj semajnoj. Tiam estis mizero, sed tamen ŝi satmanĝis kaj estis pli gaja. Li estis vestita ne sintrude sed bone. Iliaj okuloj sin renkontis kaj ekbrilis. Poste ili reciproke retrorigardis kaj ankoraŭ unufoje.

Poste ŝi vidis lin la duan fojon, ŝajnis al ŝi, ke li jam volas alproksimiĝi, sed ŝi sentis malkonfidon, lia vesto ja povis diri a ŝi, ke li, pro rendevuo kun ŝi, povus fariĝi minimume stranga. Li venis la trian fojon, sed tiam liaj okuloj jam estis malvarme esploremaj kaj ŝi ilin evitis. Poste ŝi vidis lin plurfoje denove, sed ŝi rimarkis, ke li strange aspektas, strange sin vestas, strange rigardas, ĉiun tagon pli okulfrape kaj pli antipatie. Poste li ekzamenadis ŝin ofende kaj moke, vestadis sin pompe kaj afekte tiel, ke ŝi komparadis lin kun malbelaj aĵoj, sed liaj okuloj estis daŭre post ŝi. Kaj hodiaŭ tiu timiga, abomena rigardo, kiu ŝiris la kadukajn kunkudrojn de ŝia vesto kaj mordis ŝin surkorpe! Tio okazis al ŝi hodiaŭ, kiam ŝi estis prenonta kuraĝon por la plej granda doloro. Kvazaŭ tiu rigardo urĝus ŝin por tio.

Ŝi venis hejmen kaj provis rideti. Ordigadis en la ĉambreto, balais, aranĝis la randojn de flikitaj littukoj. La ĉambreto estis malgrandeta, kun unu malalta fenestro, sen kurtenoj.La forno estis malgaja, nur iom da cindro ili estis forgesintaj el estintaj tagoj. Malantaŭ tiu ĉi ĉambro estis ankoraŭ malgrandeta ejo kun fenestreto kiom manplato. Tie estis ŝia liteto ŝanceliĝanta, fendiĝanta, kun malgranda kuseneto kaj maldika kovrilo, ĉar la plumkusenojn ili vendis jam antaŭlonge.

Ŝrankon ili ne havis, sole dratan hokaron por vestoj kaj tiuj ĉifonoj ne estis multaj. En malgranda eluzita kofreto ŝi havis el sia iama dotaĵo iajn ridindajn restaĵetojn. La maljunuloj dormis en la antaŭĉambro sur bretoj, la pajlo estis kovrita per disŝiritaj sakoj. Malbonodoris tie ĉi argilo kaj museco. Ŝi demetis la bluzon, ŝi timis disŝiri ĝin dum laboro, prenis balailon en la malbone nutritajn manojn kaj penis ordigi, ion aranĝi kaj ornami por sia terura edziĝnokto, nesciante ankoraŭ, ĉu ŝi trovos fianĉon. La maljunuloj observis ŝin, sub la glacio de iliaj okuloj pulsis senpove timego, kiu ne havis forton por trarompi per ekkrio.

”Lidinjo, vi ne rajtas!” ekĝemis la maljunulo.

Sed en tiu ekkrio estis tiom da mizero, ke ŝi ne povis fari alion ol daŭrigi sian laboron. Ŝi traskuetis sian malriĉan kuseneton, la plumaro estis kunpremita, kaj ĉia tia detalo povis havi signifon en ŝia sanga projekto. La maljunuloj ne kuraĝis eĉ spiri pro surprizo antaŭ la giganta sortludo; jam kelkajn tagojn ili estis malsatantaj kaj Lidinjo estis forta kaj juna, ŝi povis facile ilin forigi. Kiom helpas, ke ili ploris kaj timis, ke la patrino rajtas por infano suferi la plej grandan honton, sed infano tion fari ne rajtas, se ĝi ne volas murdi ilin. Volonte ili forirus ien, kie ili povus kaŝi sin de la homoj kaj ĝisatendi la certan morton, sed estis jam malfrue, ili preterlasis la momenton, kiam la fortoj permesis ankoraŭ al ili fari kelkajn paŝojn. Kiam ŝi komunikis al ili sian decidiĝon, ili ne kredis, timis kredi kaj atendis miraklon aŭ ian neatenditan solvon.

Sed la fantoma momento proksimiĝis senhalte. Ŝi konsolis ilin, ke tio estas sole por mallonga tempo, kiam ŝi pli bonfartos, estos pli bele, ŝi aĉetos al si novan veston, ili transloĝiĝos kaj ĉio falos suben kiel ŝtono en koto. Sed tia konsolo ilin mordadis venene.

Ŝi mem estis pereige ekscitita kaj klopodis kaŝi al siaj gepatroj sian eksciton, sed iliaj okuloj estus ŝin vidintaj tra dekobla muro. Ŝi ja vidis plurajn knabinojn, kiuj iris gaje kaj la duan tagon revenadis kun rido kaj provoka mieno, ĝojante je tio, kio ree venos; sed ŝi ne komprenis. Eble tio tamen ne estas tiom terura. Antaŭ sia decido ŝi havis multajn sendormajn noktojn kaj kapdolorojn, sed ŝi vidis la mizeron depost sia juneco, kaj kiam ŝi revenadis tra la grizaj stratoj kun estingiĝintaj domaj fenestroj, pensante pri vivo de knabinoj, kiuj ĝojas kaj gajas, vokis al ŝi la mizero el anguloj: ”Do, kiam venos ankaŭ vi?”

Sed malfacila batalo, manko, malsanoj kaj mortado lernigis ŝin pri malmoleco. Fantomoj sonĝaj flustris al ŝi pri miloj de reloj sub viadukto, pri griza malhela rivero, sed ŝi ja havis iam modestan kaj silentan revon pri malriĉa feliĉo kaj iam brilis la vivo kiel suno en koto. Iam svatis pri ŝi knabo el fabrikejo, li estis kuraĝa kaj aroganta kaj fine ŝin forlasis. Kiam ŝi iradis jam en la kancelarion, svatis ŝin malriĉa vidvo kun kelkaj infanoj. Ŝi vidis, ke la gepatroj estus dediĉitaj al morto kaj ke la vidvo mem ne kalkulis. Poste venis nur kelke da mokemaj junuloj, kiujn ŝi rifuzis.

Hodiaŭ la kancelarion ŝi jam ne atingus. Ŝi havis malsaton kaj estis tro ekscitita. Kio venos! Kia naŭzo povas veni! ŝi sonĝis kvazaŭ en febro, ke povus veni iu, kiu varmigus ŝin per amo, kvankam mallonga kaj dolora, tamen arda, ke tiu tempo tamen forfluus pli facile. Sed kiom valoris mediti! Ĝi estis la lasta momento, frostis en ŝi pro teruro, ke ŝi aŭdacas tro malfrue. Ŝi povis scii, ke ŝi iam estos devigata, kaj ŝi devis tion kuraĝe fari. Pli frue eble ŝi estus povinta sin vendi profitdo-ne, sed hodiaŭ ne restas al ŝi tempo kaj forto por povi serĉi, por povi elekti. Kaj tiam ŝi sentis en la buŝo naŭzon, pli malluman ol la plej mizera doloro, tion, kio estis profunde sub teruro kaj doloro.

Estis merkredo, posttagmezo; tiu tago kaŭterizis sin en ŝia memoro. Ŝi ne sciis ankoraŭ kion kaj kiel ŝi faros; ŝajnis al ŝi, ke ŝi devus demandi, ŝi ja estis tiom nesperta. Sed kiun? Ruĝo kolorigis ŝin, jam ŝi aŭdis la mokon, kaŝis sin en angulon kaj ŝi estus plorinta, se ŝi povus. Eĉ por tiu informpeto mankis jam tempo. Ŝi estus jam antaŭlonge irinta en fabrikejon aŭ por servi, sed antaŭe ŝi ne povis kaj nun estas malfrue. Nun ŝi volonte irus areston, sed oni maldungus ŝin, ŝi perdus la postenon kaj ŝi devus denove komenci en mizero ankoraŭ pli granda. Ŝi ne volis imagi al si la kadavron de la gepatroj. Ja eble transiros kelkaj tagoj kiel tempesto, ŝi maldormos kelkajn maldolĉajn noktojn, ŝi tremetos kelkajn tagojn pro frosteco kaj naŭzeco kaj poste ŝi rekonsciiĝos kaj eble ŝi fartos ne bone sed ankaŭ ne plej malbone. Ŝi tiel sidis longe kaj proksimiĝis krepusko. Ŝi prenis febre kuraĝon kaj elkondukis la gepatrojn el la kabano. Ili protestis kaj vokis per teruraj preĝoj kaj per timegaj ĵuroj por helpo. Sed ŝiaj manoj estis fortaj, ŝi forkondukis kaj forportis ilin al ermita maljunulino kaj petis pardonon, ke ŝi estas devigita anstataŭi en la fabriko amikinon.

”Lidinjo!” ŝi aŭdis ankoraŭ singulton kaj la koro ŝin ekdoloris, ŝi rapidis eksteren por ne fali en la pordo. Kio venos nun! ĉu ŝi ne estos devigita kontentiĝi pri la unua malriĉulo, por ke ŝi povu por kelkaj duongroŝoj aĉeti vespermanĝon?

Kiomfoje ŝi devos iri tra la strato kaj peti eble eĉ kun ploro! ŝi ja perdis eĉ la tempon por tiu fantoma sukceso. Eble ĝi eĉ ne rajtos peti pli grandan sumon por la unua oferto de sia infana korpo, kaj ĉu iu trompos ŝin, mokos ŝin kaj forkuros sen pago kaj ŝi estos malsata kaj mortante ŝi serĉos en la dezerta nokto plue. Jam ŝi estis sur la strato. Estis nebulo, malpeza pluvo ŝprucadis en lumantajn lanternojn, marĉetoj brilis, malsupre bruis stacidomo en lumo de maloj da lampoj.

Kaj tamen estis al ĝi iel facile, preskaŭ gaje. Ŝi aŭskultos, kiel batas ŝia koro, ŝi sentis ĝin bone. Ŝi estis ekscitita kaj atende-ma. Ju pli frue, despli bone. Kaj tamen ne estis al ŝi ĉio egala. Ŝi ektremetis, kiam venis abomena estaĵo, kiu triobligus ŝian malĝojon. Sed kiom valoras kalkuli! ŝi meditis kien iri, kiam ŝi subite ektremis kaj plumba koloro kovris ŝian vizaĝon.

Ŝi ne povis erari, ĝi estis li. Li estis veninta kiel malbona profetaĵo kaj teruro de ŝia rivo. Kiel kaj kien fuĝi? ŝi estis kiel ensorĉita, piedoj ŝiaj ŝtoniĝis. Kaj tamen ŝi volonte kurus, eĉ en la plej malaltan malĉastejon, kaj tie ŝi eĉ ridus kaj ĉion farus, sed sole al li ne! ŝi volus iri preter li rapide, por ke eble – ! Sed ŝi ne povis, ne povis, ŝajnis al ŝi, ke ŝi falos pro sveno kaj vekiĝos en liaj naŭzaj brakoj per la varma salivo de lia idiote kisanta buŝo. Ŝi iris, sed ŝi iris malrapide, kaj devis rigardi lin kiel konsternita besto. Li iris malrapide kontraŭ ŝi kaj rigardis ŝin, kaj despli malrapide ŝi iris, ĝis kiam ŝia koro ĉesis bati kaj ŝi estis devigita halti. Ŝi estus ridinta pro teruro. Ŝi vidis tiujn enigmajn okulojn, kontraŭ kiuj ŝi ne kulpis, kaj tamen ili nun estis venantaj. Li alproksimiĝis kaj demandis malvarme: ”ĉu mi povas iri kun vi?” ŝi tremetis. Estis malvarme, malvarme. Li staris kaj rigardis ŝin. Estis jam malfrue. Ŝi ne volis ekrigardi en liajn okulojn, sed ŝi devis. Ŝi vidia, ke ŝi rigardas ĝis en la koro, ĝis kiam tiu rigardo bruis en la koro. Ŝi resendis rigardon al li, ĉu tamen estas li. Ĝi estis li. Ŝi kapjesis.

Ili iris senvorte kun okuloj mallevitaj. Sur la ŝoseo estis neniu. Ŝia koro batis tre rapide, sed la decido estis jam preta.

Jam malpeziĝis io en ŝi. Jam ŝi ne pensis pri tio, kio venos.

Enkondukis lin en la kabanon. Trovis peceton de kandelo, bruligis ĝin kaj firmigis sur la tablon. Poste kun ia obstinega malardeco, kiu en alia situacio povis esti ofendo, ŝi diris: ”Demetu la surtuton!”

Li demetis la pelton kaj ĉapelon sur la liton de la maljunulo, sidiĝis sur malnova seĝo kaj apogis la kapon.Li rigardis silente Lidinjon. Ŝi observis lin kaj li aspektis al ŝi alia, ol kiam ŝi vidis lin la unuan fojon. Sed ŝi ne fidis. Ŝi timis, ke la gepatroj, revenos. Ŝi ekparolis lin kun la fiereco de tomba signifo:

”Sinjoro, la tempo pasas kaj miaj gepatroj revenos.”

Li rigardis ŝin kaj dum tiu rigardo ŝi ekhontis. Sed la vorto estis jam elparolita.

”La tempo pasas,” li ripetis mallaŭte, ”ŝajnas al mi, ke estis la plej urĝa tempo por mi.”

Lidinjo rigardis tion kiel signon por sin prepari. Ŝi levis la blankajn manojn al sia gorĝo. Ŝi ne volis lin rigardi, sed tuj kiam iliaj okuloj dum tio renkontiĝis, ŝi jam ne povis cedi kaj ŝi devis sin disbutonumi rigardante en liajn okulojn. Sole per fiera kuntiro de la lipoj ŝi defendis sin kontraŭ la perforto de liaj okuloj, kiuj minacis, ke li estus treege batinta, se li estus malfruiĝinta je tempospaco. Ŝi disŝiris la manikon, kaj ektimis. Ĝi estis kiel la lasta tribunala decido. Ŝi do jam havis nenion por vesti, nun ŝi jam devis esti tiel. Sed ĉu tio iom gravas? ŝi restos tiel! Li metis manon sur ŝian ŝultron. La ĉemizo estis tenita per pinglo, kaj kvankam ĝi estis la plej bona, kiun ŝi konservadis en la kofreto; ĝi estis priplorinda eĉ por ŝi mem. Nun la pinglo sur ŝultro elfalis, kaj en la ĉambra duonlumo ekbrilis kaj pia mallaŭteco la blanko de knabina netuŝita ŝultro. Ŝi atendis. Sed en tiu momento ŝi ekaŭdis ion el la strato. Ŝi ektimis, ĉu ili iras, ĉu ili venas. Ŝi ekrigardis lin kaj ŝia koro ektremetis. Ŝi tenis la defalintan randon apud la ŝultro kaj saltis rapide kaj pasie al la pordo, levis la manon tiel strange blankan kaj riglis la pordon, por ke neniu ilin surpri-zu, kaj li bone vidis, ke ŝi saltis kiel tigrino, kiam oni forprenas al ŝi la idojn; poste ŝi falis sur lian bruston kaj ŝajnis al li, ke ŝiaj blanka frunto, blanka gorĝo, blankaj ŝultroj ĉirkaŭprenas kaj varmigas la liajn, vidis la angoran elspiron de ŝia brusto kaj ŝian tremon.

”Iru!” ŝi elkriis malespere kaj tiris lin post ŝi en la malgrandan ĉambreton, ke oni ne vidu ilin tra nekovrita fenestro. Poste ŝi kuris rapide por la kandelo, ŝi oscilis kvazaŭ, kaj jam ŝi sidis apud li sur sia lito kaj singultis. Tiam li alpremis ŝin al si kaj klinis al ŝi la kapon. Li sentis alfluon de sango al la okuloj; jam li tuŝis per la vizaĝo ŝian vangon kaj liaj lipoj malrapide serĉis ŝiajn lipojn, sed ili ne kuraĝis la kison, nek kuraĝis foriĝi de ŝiaj lipoj. Al ŝi estis strange, ŝajnis al ŝi, ke ŝi estas subite inter miriga silento, tia silento, kia eble ne povas ekzisti en la mondo, eble nur post la tombo. En tiu silento ŝi aŭdis sian koron kiel alarman sonorilon, ĝi batis forte kaj laŭte, sed ŝi ne povis distingi, ĉu ĝi estas timo aŭ nostalgio. Kaj kiam ŝi sentis la proksimecon de liaj lipoj, ŝi rekolektis la tutan forton de siaj brakoj kaj alpremis lin al si, singultante.

Poste ŝi eksilentis kiel birdido kaj rigardis lin. Sur liaj lipoj estis fiera rideto; ŝi rigardis denove en tiujn okulojn. Ŝi rigardis atente kaj ŝiaj okuloj nigris sub la belaj brovoj. Ŝi ekvidis en liaj okuloj larmojn briligitajn per rideto. Ŝi rigardis ilin kun surprizego kaj sentis subite strangan ĝojon, abrupte brulan-tan ĝojon, ke ŝi kuŝas en brakumo sub tiuj okuloj. Ŝi deziris al si, ke li tiel tenu ŝin eterne, ŝi estu malsata kaj nuda, ke ŝi brulu sur la tuta korpo premante sin al li.

Tiam eksonis elekstere bleko, kvazaŭ granda maljuna bufo estus kaptita per fenestra kadro kaj forte kaj akre blekus kaj plendus. Poste dua, kiel se hundo sible ululas ekstere antaŭ pordo, aŭ kiel se al la musoj akvo fluas en la truojn. Poste tiuj sonoj intermiksis sin kaj io plaŭdis malantaŭ la fenestro, kiel se vagantaj vespertoj batas sur fenestrojn. Poste tiuj sonoj rapide plifortiĝis, alternadis kaj malaperadis, jen frapo, poste kelkaj frapoj sinsekvaj, kvazaŭ iu batus per kotbuletoj, poste ululo kaj ploro, kiel se vento siblas, kaj poste ŝajnis al ili, ke tiu ĉi koncerto de sufokataj bestoj havas aspekton de homaj voĉoj, de homaj paŝoj kaj de homaj movoj. Ili aŭskultis streĉe kaj rigidiĝis pro teruro. Ili aŭdis teruran ĝemadon: ”Lidinjo! Infano nia! Helpon!”

Ĝi estis la maljunuloj; ili tamen rekolektis la fortojn, fuĝis el sia ekzilejo, kun freneza peno ili provis savi sian filinon plorante, vokante kaj frapante sur la fenestron. En tiu teruro ili eĉ ne ricevis la ideon elrompi la fenestron. Poste ili timis, ke tiu terura homo ŝin premsufokos. Li eliru mallaŭte kaj ne revenu plu! Kaj ili vidis, ke ĉio estas vana, kaj ke ili povus atentigi la homojn, kiuj poste povus eltiri Lidinjon nudan en la koton – ! Tial ili preferis kaŭri sub la fenestro kiel du agoniantaj muŝoj kaj mallaŭte ploris, povante nek ĝemi nek plendi.

Lidinjo estus volinta stariĝi kaj doni al ili tra la fenestreto signon, ke ili lasu ŝin, sed ŝi hontetis kaj ne volis eĉ por momento el lia brakumo. Ŝi atendis, kion faros li mem. Li observadis ŝin, kaj kiam li vidis ŝian sindonan atendadon kaj mallaŭtan dolĉecon de malriĉeco, li kisis ŝin kun la neretenebla abrupteco de la unua amo, lasante ŝin aŭskultadi la tempeston de sia koro kaj feliĉa amdeklaro.

Kaj ekstere sidis ambaŭ maljunuloj kaj sentis miregon pri sekreto, kiu venis kiel murdo, prenis al ili la infanon kaj faris el ĝi ion alian. Kun ŝia dolĉa blanka korpo la sorto ekludis, kaj tamen ili povis nek malbeni nek plendi. Ili ja devas antaŭe aŭdi, kion ŝi mem rakontos per la buŝo aŭ per la okuloj. Povu tiu ĉi momento esti pli faciligita al ŝi per ia korpardono!

Kiel en sonĝo ellasis sin la du geamantoj el la spasma brakumo kaj ne kredis la teruran potencon de feliĉo. Li ne volis lasi ŝin vesti sin, ne volis adiaŭi ŝian blankan belecon kaj la tutan pompon de la malriĉo. Li kisadis ŝin time kaj kiam ŝi estis vestita, demandis ŝin mallaŭte:

”Junulineto mia, kia estas via nomo?”

”Lidia Smíšková,” ŝi konfidis sin al li.

”Lidinjo, ĉu vi estas mia?” ŝi klinis la kapon kaj eklarmis. Poste ŝi ekridetis kaj fuĝe lin kisis.

”Ĉu vi min atendos? ĉu mi rajtas venadi al vi?”

”Kiam ajn vi volas, restu ĉe mi eĉ daŭre.”

Li elmetis la paperujon kaj foliumis en la konata paketo da bankbiletoj. Li elserĉis maldikan oran moneron. Ĝi estis kvardukato.

”Por memoro” li flustris, kisante ŝian manon, en kiun li enŝovis la moneron.

Lidinjo malŝlosis la pordon kaj la gepatroj eniris. Ili rigardis la fremdulon kun malespera timo kaj ploro.

”Vi mortigis al ni la filinon! Vi mortigis al ni la infanon!”

Li tenis ion en la mano kaj rapide enigis en la poŝon de la maljunulo.

”Ne ploru tiom”, li respondis. ”Ekzistas familioj, kiuj havas sole unu ĉambreton, la patrino spionas kaj kondukas homojn al la filinoj, kaj la infanoj sidas post pendanta littolo kaj atendas. Ĉe vi ne estas tiel.”

Li diris tion malarde kaj neafable, ke Lidinjo subite embarasiĝis.

”Lidinjo mia!” li ŝin alparolis, sed ne diris pli kaj foriris.

– ”Lidinjo mia!” ŝi ripetis sola al si mem, premante la oran moneron en la mano kaj nesciante, al kio kredi.

”Infaneto nia! Kion Dio permesis!” ploris la maljunuloj.

Sed ŝi ekrigardis ilin vigle kaj gaje. Ŝi ridetis.

”Ne timu, mi ne koleras, ne timu!” ŝi montris al ili la oran moneron. Ĝi brilis tiel mirakle kiel neniam vidita gemo. Ĝi eĉ ne ŝajnis esti monero vendata.

”Sed tiun mi ne donos!” ŝi ekkriis kiel infano timanta pri sia ludilo. ”Ĝi estas mia!” Poste ŝi turnadis ĝin en la manplato kaj kisadis. Ŝi pensis, ke estus plej bone, se ĝi estus el fandita metalo por enbruligi sin en manplaton kiel rememoraĵo pri ŝia feliĉo.

La maljunulo ekmemoris kaj eltiris el la poŝo plenmanon da mono. Ili ne sciis, ĉu tio estas sonĝo aŭ farsa komedio. Sed la okuloj de Lidinjo potence brilis.

Longe ŝi ne povis ekdormi. Estis tiom feliĉe al ŝi, ke ŝi ne povis kredi tion. Antaŭ ŝiaj okuloj marŝis imagoj el la tuta vespero kun sia incitema vipanta teruro. Ŝi vidis liajn okulojn, aŭdis lian voĉon, kiel bele sonis ŝia nomo el lia buŝo! ŝi estis al li tiom mire dankema, ke ŝi estus lin sekvinta kaj kiel nova teruro aperadis la penso: ”Nu, se li plu ne venos?” Li ja tion promesis kaj petis ŝin, sed ĉu tio ne estas nura kaprico de riĉulo, kiu ŝin fořetos kiel malpuran ĉifoneron? Sed en tiu momento li estis la ŝia kaj ŝi la lia. Ŝi estas regalinta lin per sia malriĉeco kaj arda dankemo, kaj li donis al ŝi tempeton de feliĉo, kiun ŝi ne atendis. Kiam ajn li venu, ĉiam ŝi estos lia; kiom validas ĉio ajn? ŝi konsekris sin al li kaj tio estas nur unusole en la vivo; ŝi gajigis lin per sia korpo, varmigis lin per sia sango, kaj se la vivo faros kun ŝi ion ajn, tiu ĉi momento de ŝia vivo estis la plej granda.

La duan tagon, jaŭdon, ŝi ne povis iri labori. Ili satmanĝis.

Ŝi devis sidi sur la lito en ĉemizo. La bluzon ŝi ne povis preni. La maljunulino devis ion alporti, eĉ kudrofadenojn kaj kudrilojn.

Lidinjo rekudris por si la bluzon, kiun la patrino al ŝi alportis. Poste ŝi iris aĉeti florojn, puran litotukon kaj kurtenojn, kaj multan monon ne reportis. Ĝi ne estis tiom multa, kiom ĝi ŝajnis. Ili karesis ŝin kaj rigardis ŝin terurigite. Ŝi forkondukis ilin al la maljunulino kaj ili devis promesi, ke ili ne ĝenos.

Ili promesis kiel infanoj. Proksimiĝis la vespero. Lidinjo atendis kun timo. Ŝi prenis novan ĉemizeton kaj ĉion pure preparis, sed ne povis ĝisatendi. Eble li ne venos! Eble tamen venos iu alia kaj estos devigita superigi la postan amaron per la rememoro pri la unua amo! Lanternoj jam lumis. Eble ŝi devus iri renkonte al li. Ŝi ruĝiĝis. Hodiaŭ jam, kiam ŝi amis lin, ŝi jam ne povis. Se li serĉas ŝin, li venos ĝis al ŝi. Kaj tamen, kial ŝi hontetus, tiu feliĉo ja estos tiom mallonge kaj domaĝe pri ĉiu sekundo perdita. Iam li foriros por ĉiam, kaj ŝi bedaŭros, kial ŝi ne iris renkonte al li.

Jen li frapetis. Ŝi ekkriis pro ĝojo.

Li enpaŝis. Lampo lumis sur la tablo, ĉio estis pli klara kaj pli intima ol la tagon pasintan. Li rigardis ŝin gaje, sed Lidinjo mallevis la okulojn, ruĝiĝis kaj ekploris.

”Kial vi ploras, Lidinjo?”

En tiu voĉo estis tiom da sorĉo, ke ŝi premis sin fuĝe al li kaj lasis sin kisi. Kaj ree ŝi saltis al la pordo kaj ŝlosis, kaj denove al li, kaj metis la kapon sur lian ŝultron.

”Lidinjo, ĉu vi min amas?”

”Jes, mi jam devas vin ami!”

Li kisis ŝin kaj forte brakumis. ”Montru, kiom vi min amas!”

”Mi montros,” ŝi respondis ruĝiĝante, ŝi klinis la kapon, per unu mano lin ĉirkaŭprenis kaj per la dua sin disbutonumis, kaŝante en konfuzo sian vizaĝon sur lia brusto.

”Prenu min, mi estas la via! Se vi min batus, se vi min mokus kaj se vi vendus min al iu alia, pro tio, ke vi venis al mi, mi estos ĉiam la via.”

Trankvile ŝi toleris lian rigardon, kiu varmigis ŝian tremantan nudecon. Ŝi kuŝis sur liaj manoj tiom sendefende kaj sindone, kiom ŝi povis dediĉi sin al li. Ŝiaj genuoj kaj kubutoj kuntiriĝis kaj blankis sur lia brusto, la manoj lin ĉirkaŭprenadis kaj la koro mallaŭtiĝis.

”Kiom mi hontus, se mi ne scius, ke vi povas foriri kaj jam ne veni. Mia feliĉo estas tiom bela. Povu ĝi almenaŭ tre longe daŭri!” ŝi diris inter larmoj.

”Lidinjo, por kiu vi hodiaŭ preparis tiom bele vian liteton?”

”Por ni”, ŝi respondis ĝoje, ”por nia feliĉo.”

”Vi diris: por ni! Kiel bele vi tion diris kaj bone tion diris!”

”ŝi rigardis lin malgajiĝinte. Ŝi estis la lia kaj povis lin ŝirmi sole per siaj kubutoj, per la spasmo de ŝiaj membroj.

Tiun nokton la lampo gaje lumis en la antaŭa ĉambro kaj, kiam la maljunuloj revenis ĉirkaŭ noktomezo, ili varmigis sin per ĝia lumo. Ili atendis, sed interne estis mallaŭto. Kiam ili ne povis ĝisatendi, ili ree foriris.

Matenon ŝi vekiĝis inter liaj brakoj, apud liaj lipoj; kaj en la manplato, kiun ŝi dum la dormo metis sur lian bruston, ŝi sentis la ormoneron, kiu estis jam varma per la varmo de ŝia manplato. Ŝi kisis ĝin. Li rigardis ŝin, kiel ŝi sin vestas, kiel ŝiaj okuloj lin serĉas kaj kiel lin evitas. Poste li iris kun ŝi. Ŝi iris denove en la kancelarion, jam ŝi ne havis malsaton, estis gaja.

Antaŭ la foriro li ree enigis plenmanon da mono al la maljunulo ne rigardante lin. Estis mire al ŝi, ke li iras kun ŝi. Ili ne taŭgis unu al la alia; li havis peltsurtuton kaj ŝi sole malriĉan bluzon. Oni returnadis sin post ili. Li ne parolis kaj iris kun ŝi ĝis la forpuŝanta enirejo de la karb-magazeno. Ili renkontadis laboristinojn de tie, kiuj returnadis sin kaj ridis. Lidinjon tio bruligis kaj tamen ŝi ĝojis, ke ŝi iras kun li. Ŝajnis al ŝi, ke ŝia amato volas sin misfamigi antaŭ la homoj, por ke ili sig-nu ŝin, kiam li estos malaperinta. Sed kiom gravas tio! Kiam oni ŝin kalumnios, oni sole rememorigados al ŝi ŝian amon kaj feliĉon, kiuj venis ja nur por mallonge, sed venis tamen.

Li adiaŭis ŝin kaj ŝi malaperis en malluma koridoro, kvazaŭ ŝi estus superŝutita en karba minejo. Oni kredis al ŝi, ke ŝi malsanis. Ŝi estis tiam pala, hodiaŭ ŝi estis freŝa. Poste disfamiĝis, kiel akompanis ŝin viro ridinde lukse vestita kaj ŝi aŭdis terurajn spritaĵojn. Al ŝi estis varme kaj froste, ŝi estus volinta kapti la frenezan feliĉon permane kaj premi ĝin al la brusto. Estis strange al ŝi, kiam ŝi devis pensi pri la fino. Iam venos fino. Ŝiaj okuloj sangploros pro li, kaj tamen ŝi kontentas, ke ĝi tiel okazis. Ŝi sentis, ke ŝi ŝuldas al li ion grandan, kion ŝi ne povus pagi al li eĉ per la plej bela korpo. Ŝi aŭdis malbonajn vortojn kaj sekan ridon, la maljunaj dungitoj proponis ŝian rezervigon por si, kiam ŝia nuna fianĉo ŝin forlasos, kaj la knabinoj ridis tiel laŭte, ke fine ŝajnis al ŝi, ke eĉ la pupitroj, decimalaj pesiloj kaj malpuraj muroj ŝin priridas.

Sed plej volonte ankaŭ ŝi mem estus ridinta kaj eĉ fiere fanfaroninta. Multan laboron ŝi ne faris, ĉar ŝi estis ekscitita. Kaj kiam eksonis la fajfiloj per angora kaj moka bleko al la fumi-gita firmamento, ŝi ekskuiĝis, kvazaŭ frapita sur la frunton.

Ĉiuj vestadis sin kaj rapidis hejmen. Ĉiun tagon ŝi vidis lin kaj evitis lin kiel serpenton; kaj se ŝi lin hodiaŭ ekvidus, kiom ekridetus ŝia koro! ŝi eliris ekctitita kaj timis ĉirkaŭrigardi. Li ja ne povis veni hodiaŭ, estis la tutan nokton ĉe ŝi!

Kaj kiam ŝi lin ekvidis, ŝi ektremetis. Ŝi vidis simple vestitan junan viron en mallonga surtuteto, ne tro nova kaj nekara, kiajn portas laborejestroj en laborejo. Nenio restis sur li el tiu timiga masko, kiu ŝin terurigadis morde dum la lastaj semajnoj. Li estis vestita alimaniere, lia mieno estis alia, eĉ liaj haroj estis alimaniere kombitaj, kaj lia rigardo sole sur ŝi. Neniu estus lin ekkoninta sur la strato, sed la okuloj de la amo lin ekkonis. Ŝi rapidis al li, 1i kaptis ŝin kaj ili kondukis sin kiel centoj da aliaj malriĉaj geamantoj, kiam vespere ili revenas el la laboro. Li pridemandis ŝin, kiel ŝi fartis la tutan antaŭtagmezon, sed ŝajnis al ŝi, ke li scias ĉion. Ili ne iris hejmen. Ili vagis tra tiuj grizaj stratoj, kie malriĉaj, eluzitaj dometoj mik-sas sin inter domojn kun disfalantaj fasadoj, kie la pavimo estas tiom malglata kaj griza kiom la vivo de la homoj, kiuj tie loĝas, kie el la butikoj oni sentas odoron de varoj, el gastejoj aŭdas orkestrionojn, kie estas jam la fina stacio de la tramo, kaj kie la kabanaĉoj de malpuraj knabinoj kaj harplenaj batalaĉemuloj tiel strange ridetas en la grizan taglumon. Ambaŭ parolis pri tio, kion ili ĉirkaŭ si vidis; poste ili sidiĝis sur benketo sub malnova robinio, malpura de fulgo, kaj tiom malnobligita inter karba fumo kaj malklara nebulo, kaj ripozadis.

Ili aĉetis al si en butiko bulkon kaj manĝis. Kaj ili havis nenian alian deziron. Ili observis sin mem inter tiu mistera kaj tiom malmulte komprenata scenejo, kie la vivo de miloj trenas sin furioze kaj tamen putre, kvazaŭ ili estus surmetitaj en veturilojn kun balaaĵoj, kaj ebriaj veturigistoj returigus ilin ien ekster tiu ĉi fantoma urbo sur senfruktan kampon aŭ kotplenan truon. Kaj al Lidinjo estis bone. Kiom gravas, ke ŝi estos fořetita! ŝi ĝisvivis, ke el pesta nebulo eliĝis nigra murda tempesto kaj efektivigis en ŝi verkon senmezuran. Ŝi konis nun la kruelan belecon de la vivo kaj ĝian odoron ŝi flaros inter mizero kaj naŭzo, karba fumo kaj griza moko, en malriĉo kaj malrespekto, sed ŝi flaros ĝin akre kaj dolĉe ĝis sia morto ie sur pajlo aŭ sur nuda tero. Ŝi kuŝigis la kapon sur lian ŝultron kaj mallaŭte lin dankis, kvazaŭ ŝi flustrus el febra sonĝo.

Proksimiĝis la dua horo. IIi stariĝis kaj ŝajnis al ili, ke ili estis dormintaj kiel laboristoj lacigitaj de peza laboro en angulo apud barilo. Li gvidis ŝin ree al la nigra enirejo kaj iliaj paŝoj malaperis en la bruo de la vivo.

Ŝi laboris kviete; la laboro ŝin ĝojigis. Ŝi parolis kun ĉiuj kaj la knabinoj jam ne priridis ŝin. Ŝi estis jam la ilia, estis sub-metita ankaŭ al ilia sorto kaj jam ne estis escepta inter ili. Kaj en la paŭzoj ili parolis kiel infanoj.

Vespere ŝi jam ne atendis. Ŝajnis al ŝi, ke la verko estas jam finita. Sed li venis tamen. Li prenis ŝin sub la brakon kaj ili iris iel senzorge kaj gaje. Li portis malgrandan valizon. Ili ne iris rekte hejmen, vagis tra pli vivaj stratoj, preter lumigitaj butikoj kaj plezure aŭskultis la tintadon kaj bruadon de elektra tramo, la sonorilan sonadon kaj la pordan klakadon, homan kriadon. Ili ne parolis kaj, kiam la butikoj jam estis fermataj, ili ekiris al la malhelaj regionoj de ŝia hejmo. Estis vendredo kaj la maljunuloj estis hejme. Lidinjo signis al ili por foriri. Ili devis foriri, tio jam estis la nesto de ilia infano, ili devis foriri antaŭ ŝia feliĉo; eĉ se ili estus devigitaj dormi en la koto de la strato.

Li malligis la valizon. Ĝi enhavis belan trikitan jaketon, tian belan, kian portas knabinoj por foiro kaj vartistinoj; krome jupon el bona kotonŝtofo kaj malgrandan ĉapeleton, kiu estis kunfaldebla en valizon, kaj ŝtrumpojn kaj ŝuetojn, tiajn simplajn kaj belajn. Ŝi devis ilin provi kaj, ili taŭgis ekster ĉia atendo.

”Kiel vi povis aĉeti tiel bone sen mezuro kaj sen provado?”

”Mi ja vin konas, Lidinjo! Mi brakumadis vian korpon kaj ĝi restis en miaj manplatoj. Mi karesis kaj kisis vajn artikojn, laŭ la palpo mi ekkonos, kion vi bezonas. Mi ne bezonas vin kunpreni kaj mi aĉetas bone.” ŝi ridetis pro ĝojo. Ĝi bone taŭgis al ŝi kaj ŝi juniĝis. Tiam li eltiris la paperujon, kiun tamen li ne lasis hejme, kaj donis al ŝi ree kvardukaton.

”Tio estas por hodiaŭo. Hodiaŭ mi estis tie ĉi la lastan fojon”.

Ŝi tremetis, kiam ŝi prenis la memormoneron kaj en la okuloj aperis larmoj. Ŝi opiniis, ke ŝi eltenos tiun momenton kun dolora malardo, sed nun ŝi ne povis.

”Ĉu vi iros min akompani?”

”Vi foriras de mi kaj ĉu la lastan fojon ne – ” ekkriis Lidinjo, sed haltis en la mezo de pasia kaj kuraĝa alvoko kaj ekbrulis per arda kaj malhela pudoro.

”Ĉu mi devas?” li demandis tre mallaŭte.

”Vi nepre devas!” ŝi ekkriis kaj enigis sin inter liajn brakojn.

”Vendu min, trenu min kien ajn, mi iros volonte” ŝi ploris sur lia brusto, ”sed estu almenaŭ nun mia, dum vi estas ĉe mi!”

”Nu, mi estas via,” li diris malarde.

Kaj kiam ŝi kun delikata rapideco sin malvestis kaj lin priservis kun la tuta doloro de adiaŭo, kiam la larmoj fluis sur ŝiaj vangoj kaj ŝia korpo tremis kun la pompo de la plej peza malĝojo, lia rigardo estis malmola kaj malarda tiom, ke estis angore al ŝi. Li lasis sin gvidi de ŝi kaj en liaj movoj ne estis delikateco, en liaj okuloj ne estis kompato. Sola ŝi suferis kaj vokis per am-deziro kaj kor-ploro. Ŝi adiaŭis; kiom rapida estis tiu adiaŭo! ŝi vidis, ke lia amo ŝin jam ne varmigas, tial ŝi volis almenaŭ lin varmigi kaj doni al li ankoraŭ ĉion, kion ŝi povis, por la lasta vojaĝo. Kiam ŝiaj manoj falis pro laceco, li ellitiĝis. Ŝi kaŝis malespere la vizaĝon. Ne mortis ŝi kaj vivos ankoraŭ longe. Li staris jam antaŭ ŝi, preta por foriri.

”Lidinjo, mi foriras, ĉu vi iros min akompani?” ŝi stariĝis rapide, vestis sin. Ŝi devas. Ĝi estos malĝoja iro, sed tamen ĝi estos bela. Malĝoja ja estis ŝia tuta amo. Ŝi vestis tion, kion li estis alportinta. Ŝi estis tiom beleta kaj kortuŝa.

Li rigardis ŝin senpacience.

”Prenu kune ĉion bezonan, eble vi jam ne revenos ĉi tien!” ŝi ne estis surprizita. Prenis kelkajn mizerajn aĵojn, iajn dokumentojn kaj libretojn kaj estis preta.

”Ĉu vi volas iri tien, kien mi metos vin?”

”Mi volas.”

”Eĉ en grizan, malhelan domon, kie estas malgajo kaj mizera malĝojo?”

”Eĉ se vi estus amaĵ-peristo, mi iros, kien vi ordonos al mi!”

”Do iru!” Kaj liaj okuloj ree ricevis teruran malsatan esprimon. Lidinjo ankoraŭ duonestingis la lampon kaj la lastan fojon fuĝe rigardis tiun ĉi lokon, kiu estis por ŝi tiom bela kaj kara. Ili eliris en malhelan straton. Ŝi ne povis eĉ adiaŭi la gepatrojn. Ŝi iris kaj pensis pri nenio. Ŝi ne atentis lumojn, relojn, tegmentojn, kamenojn, homojn, ombrojn. Venis al tramstacio. Estis jam malfrua horo. Kiam ili enpaŝis en vagonon, ŝi ekpensis, kien versimile li ŝin veturigas. Estis ĉio egala al ŝi. El lia graco ŝia vivo iĝis vivo, el lia volo ĝi fariĝu eĉ tombo. Radoj de vagono sub ili bruis kaj saltis, la vagono sin movis senregule, la kondukisto frapis sur sonorilon. Ili enveturis en la ĉefstraton. Domo apogis sin je domo en longa vico, tiuj domoj havis senfinajn vicojn de fenestroj, estis tiaj vicoj pluraj super si, kaj la pordoj de ĉiuj estis ŝlositaj. Estis dezerte kaj tamen ne estis malgaje. La urbo mire grimacis kontraŭ la nokto kaj muta rido de laceco kaj iluzio de dormo sidis kiel ĉifoneraj fantomoj sur kornicoj kaj tabuloj. Ili elvagoniĝis kaj iris kelkajn paŝojn piede. Haltis antaŭ neafabla domo kun granda pordego. Li eltiris ŝlosilon kaj malfermis. Malvarmeto, troplenigita de iaj vaporoj, salutis ilin. Poste la pordo fer-miĝis. Li kondukis ŝin en mallumo en la duan etaĝon. Poste ree kraketis ŝlosilo en la pordo; li enŝovis ŝin delikate en malluman ejon. La kurteno ne estis kuntirita, ŝi distingis kelkajn pecojn de meblo. Li eniris, ŝlosis, demetis la surtuton kaj turnis la konektilon de la elektra lumo. La lumo ŝin blindigis. Ĝi estis malgranda ejo kun simplaj oficejaj mebloj, estis tie pupitroj plenaj de kontlibroj kaj korespondaĵoj, lito kaj otomano. La lito estis jam preparita.

”Vi estas laca, senvestigu vin kaj kuŝiĝu! Ne atendu je mi!” ŝi estis ĝenata, kiel infano ĉe fremdaj homoj. Kio ĝi estos! Sed li invitis ŝin kaj ŝi estis devigita. Ŝi kuŝiĝis en la molajn kusenojn kaj meditis. Ŝi aŭdis, ke li sidiĝas ĉe la tablo, faras el ĵurnalo lamp-ŝirmilon kaj skribas en kontlibroj. Ŝi ne povis ekdormi, sed ŝia spiro estis kvieta. Ŝi meditis senzorge, kio okazos pri ŝi. Eble li kondukis ŝin sole kiel frenezan homon tra la urbo kaj morgaŭ iu venos, estos krio en la domo, ŝi estos elpelita kaj batita. Sed ne gravas! ŝi ekridetis pro tiu ideo kaj tiu rideto jam restis sur ŝia vizaĝo. Poste ŝi ankoraŭ sentis, ke li ŝin observas; li pensis, ke ŝi jam dormas, klinis sin al ŝi kaj kisis delikate ŝian buŝon. Ĝojo trais ŝian korpon, ŝi estis volonte ripetunta lian kison, sed ŝi opiniis, ke ŝi difektus lian ĝojon. Ŝi havis la kunpremitan manplaton apud la vango. Li klinis sin al ŝi kaj kisis tiun manplaton; tiu malmulte malfermiĝetis, io kraketis. Li ekkonis, ke ĝi estas la kvardukatoj, kiujn li donis al ŝi. Ŝi kunpremis ilin. Poste li senvestigis sin, estingis la lumon kaj kuŝigis sin sur la kanapon. Kiam ŝi estis ekdormanta, ŝi aŭdis ankonaŭ la bruon de malfruiĝintaj tramoj.

Kiam ŝi vekiĝis, estis griza tago. Jozefo Švestka sidis kaj skribis, iom post iom li telefonis. Sur tableto ŝi havis preparitan kafon kun bulkoj, ŝiaj vestoj kaj ŝuoj estis purigitaj, estis preparita ankaŭ lavovazo kaj ĉio bezona. Li diris al ŝi bonan matenon. Ŝi vestis sin rapide, pensante ke ŝi vekiĝis malfrue. Ŝi ne kuraĝis lavi sin, nur kiam li ŝin invitis.

”Hodiaŭ vi ne estas devigata iri en la kancelarion, mi jam telefonis. Mi havas nun multan laboron, vi devas dume iom enui”, li diris flegme.

Li skribis rapide, telefonadis; ŝi miris la singardemon kaj la nenoblecon, kiujn montris liaj interparoladoj. Post momento venis servistino, rapide sen bruo ordigis. La juna sinjoro denove skribis, duonlaŭte kalkulis, minutoj pasadis, la tago estis griza. Estis sabato. Venis laboreja estro kaj sciigis, ke li devis ĵus maldungi knabinon. La ĉefo aŭskultis lin distre kaj donis al li kvinguldenon por anonco. Lidinjo estis ekscitita pro tio. Tio estus io por ŝi! ŝi devas peti; eble ĝi ne tro decas al ŝi, sed estas necerta ĉio, kio venos; ŝi provos. Sed la juna sinjoro estis skribanta kaj kalkulanta; ŝi estis kvazaŭ sidanta sur dorno. Kiam li finos, ŝi petos lin. Tra fenestro ŝi vidis malproksime ĉe stratkruciĝo horloĝon; estis jam la dekunua. Kiel tiu tempo kuras! Kiam li diros al ŝi, ke ŝi jam iru kaj ne aperu plu?

Post tempeto li rapide stariĝis, fermis la libron kaj diris:

”Nu, kaj nun ni iru!”

Li prenis la ĉapelon, donis al ŝi ŝian trikitan jaketon kaj ĉapeleton kaj ili iris malsupren. Ŝajnis al ŝi, ke nenio ŝin jam surprizos. Ŝi volis lin peti pri tiu posteno, sed la tempo ne estis taŭga. Ekstere staris aŭtomobilo; li sidiĝis apud ŝi. Kaj jam ili ien rapidis kaj haltis antaŭ trietaĝa domo kun kelkaj ladaj tabuloj. Ŝi prenis kuraĝon kaj flustris timeme: ”ĉu mi povus permesi al mi sendi petskribon pri tiu posteno?”

Lian rigardon ŝi ne komprenis. Ŝi ne povis diveni, ĉu ĝi estas senmorala aŭ ruza. Ili enpaŝis antaŭĉambron. Tie li diris al ŝi rapide: ”Eble ni interkonsentos. Nur nun rapide subskribu, por ke ni ne perdu la tempon!”

Kaj li jam rapide enŝovis ŝin en ian oficejon; estis tie oficistoj kaj servistoj, ŝi ekrimarkis ankaŭ pastron, ĝi eble estis ia ofico por malriĉuloj aŭ oficejo de bonfara societo, ĉar sur benketo sidis iaj mizeraj homoj atendante. Skribisto ĵus demandadis du virojn, kiam ili eniris kaj duonaŭdis la respondon:

”Ni petas ne perdigi la tempon de tiu sinjoro, ni atendos; ĉio estas en ordo kaj ni garantias per la nomo de la firmo.”

”Bone”, diris la skribisto, kaj turninte sin al Švestka: ”Do bonvolu tie ĉi subskribi!”

Švestka subskribis kaj transdonis la plumon al Lidinjo:

”Rapide subskribu tie ĉi!” ŝi subskribis efektive tre rapide kaj neniel zorgis pri tio, kion ŝi subskribas. Apenaŭ ŝi povis lin postsekvi, tiom li rapidis el tie ĉi. Ili jam forveturis denove kaj post momento ili estis ree en la oficejo. Ŝi eniris kun li en sobre elegantan manĝoĉambron kaj tagmanĝis. Ĉe la nigra kafo li ekfumis cigaron.

Venis maljuna sinjorino.

”Fraŭlino Lidia Smišková”, li prezentis.

La maljuna sinjorino prezentis al ŝi la manon. Lidinjo kisis ĝin respekte.

”Mi invitis ŝin al ni, sed hodiaŭ mi estas tre okupita ĝis la vespero. Tial mi ŝin transdonas dume al via afabla protekto.”

Li salutis kaj foriris. La maljuna sinjorino nekonfide ŝin observis. Ili komencis interparoli pri ĝeneralaĵoj. La respondoj de Lidinjo, komence hontemetaj, iĝis post tempeto pli simplaj kaj klaraj. Poste la maljuna sinjorino foriris kaj alportis ian ŝtofon; esploris ĝin per okulvitro.

”Vi povus vesti vin kaj ni irus por tempeto eksteren”, ŝi diris donante al Lidinjo la alportitan aĵon. Ĝi estis lana vesto por promeno, simpla sed bela. La maljuna sinjorino helpis ŝin dum la restado. Ili veturis per aŭtomobilo en la centron de Praha, elpaŝis antaŭ granda hotelo, prenis posttagmezan manĝon, trarigardis la mod-gazetojn kaj ree forveturis. Ili elpaŝis apud flor-vendejo. La maljuna sinjorino aĉetis por ŝi belajn blankajn rozojn, orkideojn, siringojn. La grandan bukedon ili demetis en la aŭtomobilo. Poste ili iris preter brilaj magazenoj kaj la aŭto ilin sekvis. Ili rigardis diversajn luksajn varojn kaj la maljuna sinjorino vizitadis kun ŝi magazenojn kaj aĉetadis belajn kaj delikatajn aĵojn. Ili renkontis Švestkan.

Li estis elegante vestita, sed ne okulfrape kaj arogante kiel tiam en la kota strato. Salutis respekte kaj ili sidiĝis en la veturilo.

”Tio ne estas la plej sagaca savo el la hodiaŭa vespero, sed ĉe ni estus enue kaj mi estas hodiaŭ tre laca kaj la fraŭlino versimile ankaŭ, do estos plej bone viziti teatron.

Ili haltis antaŭ la Nacia Teatro. Li gvidis ilin en loĝion. Oni ludis ian grandan operon. Lidinjo pli revis ol aŭskultis. Ŝiaj pensoj vagis en tre malproksimaj mondoj.

Poste ili vespermanĝis en restoracio kaj veturis hejmen. La maljuna sinjorino ŝin kondukis en sian vidvinan ĉambron. Ili deziris al ŝi mallaŭte bonan nokton kaj ree sonis en la ekdormadon de Lidinjo bruado de vagonoj.

Estis dimanĉo. Longe ili dormis, poste oni silentis. Lidinjo volis ion demandi, sed ŝi ne povis. Posttagmeze ili estis en koncerto, en teatro, en kafejo kaj neniu emis hejmen. Ili hejmeniris noktmeze.

Matene Lidinjon vekis la maljuna sinjorino mem. Venis Švestka kaj Lidinjo ruĝiĝis. Ŝi estis antaŭ li kaj antaŭ la malju-na sinjorino sole en sia flikita ĉemizeto kaj pruntita jaketo, la maljuna sinjorino ŝin vestadis. Ŝi volis doni al ŝi alian ĉemizeton, sed la filo ne permesis. Ili donis al ŝi la veston, en kiu ŝi kun ili promenis. Estis mirige al ŝi, estis ankoraŭ mallumo kaj lanternoj lumis. La maljuna sinjorino vestis ankaŭ sin. Ŝi alpinglis al Lidinjo bukedeton de violoj kaj starigis ŝin antaŭ la spegulon. Ŝi vidis, ke ili ĝin observas. Ŝi ekridetis kun infa-na ĝojo. Ĝi bone sidis al ŝi. Tion eble ili donas al ŝi kiel rekompencon, por liberigi sin de ŝi. Jam ili rapidis. Dumvoje Švestka flustris: ”Mi pensas, ke vi estas inteligenta. Ĉio dependas de vi, se vi ne timas malbelan nomon.” ŝi volis lin pri io demandi, sed jam ili veturis. Ŝvestka ridetis kaj diris: ”Vi miras, ke ni tiom ofte veturas en aŭtomobilo; sed tio sole ankoraŭ hodiaŭ. Morgaŭ vi iros piede.”

Kiom ete ĝi valoris por ŝi!

Estis ankoraŭ duonlume, kiam la veturilo haltis. Ili iris en preĝejon. Ŝi preskaŭ ĝojis, ŝi sentis la bezonon preĝi. Ili iris en la sakristion. Iom ŝi miris, kiam la maljuna sinjorino mansignis al ŝi, ke ŝi surgenuiĝu. Tio estis tre malfacila por ŝi. Ŝi devis konfesi la pekon, kiu estis al ŝi la plej granda feliĉo; devis esprimi bedaŭron pri tio, pro kio ŝi Dion dankis. Ŝi konfesis kaj dume eniris kelkaj homoj. Kaj kiam ŝi, kun larmoj en okuloj, stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis, oni devis ŝin ekkapti, ke ŝi ne falu. Ŝi ekvidis siajn mizerajn gepatrojn malriĉajn kaj timi-gitajn, ŝi estus volinta krii kaj estis al ŝi kvazaŭ antaŭ terura sakrilegio.

Sed dum la sono de la sonorileto fluis larmoj el ŝiaj okuloj kaj estis al ŝi dolĉe kaj nostalgie, kvankam ŝi ne komprenis, kia ĝi estas repaciĝo. Eble por ke ŝi povu elplori ĉion kaj silentiĝi post ĉio. Poste oni denove ordonis al ŝi, ke ŝi surgenuiĝu; Jozefo ŝvestka surgenuiĝis apud ŝi, venis pastro kaj Lidinjon kaptis angoro, teruro, tremo, kiam ŝi aŭdis demandon. Ŝi estis aŭdanta malantaŭ si ploron kaj ne sciis, kio okazas. Ŝi preĝis al Dio, ke li veku ŝin el tiu angora, moka sonĝo.

Sed la figuroj ne malaperis antaŭ ŝiaj okuloj kaj ŝi aŭdis el la buŝo de Jozefo ŝvestka malmolan kaj malcedeman vorton:

Jes.

Poste ŝi mem aŭdis tiun demandon kaj timis, ke ŝi svenos.

Sed li eble ĉion ordonis kaj ŝi devas akcepti lian volon. Tial ŝi konsentis kvazaŭ ŝi estus falanta en tombon. Sed jam li metis malmolan oran ringon sur ŝian fingron, pri kiu ŝi ne povis dubi, kaj li atendis. Estis tiom malfacile por ŝi surmeti al li lian ringon. Kaj jam li kisis ŝin sur la lipoj antaŭ ĉiuj homoj kaj antaŭ Dio. La gepatroj rapidis al ŝi sufokate de ploro, ŝi sentis, ke ili kisas ŝin, ke krucsignas ŝin, ke la maljuna sinjorino ŝin kisas.

Poste ili veturis kaj estis edziĝfesto.

Sekrete ŝi sukcesis sendi serviston en la urbon. Kaj kiam vespere ŝia viro ŝin ĉirkaŭprenis en ŝia malriĉa ĉemizeto, kiu restis al ŝi kiel unusola doto, li ekvidis sur ŝia blanka bela kolo oran ĉeneton kaj sur ĝi tri grandajn orajn monerojn.

”Kion vi portas, Lidinjo?”

Ŝi alpremis ilin al sia brusto. ”Ili estas miaj, ĝi estas mia plej bela rememoraĵo. Dum mi vin amos, mi ne demetos ilin. Estas en ili via animo. Vi aĉetis min per ili kaj mi amas vin, ĉar vi estas min aĉetinta!”

Li kisis pro tio ŝiajn lipojn, sed li sentis, ke li kisas ŝian koron.

”Lidinjo mia! Kiel bone mi atendis kaj embuskis por povi vin rabi! ĉu mi hodiaŭ povas fieri?”

Poste li flustris:

”Lidinjo, ĉu vi amas viajn gepatrojn?”

”Vi scias!”

”Amu do ankaŭ mian patrinon. Pro vi mi multon pardonis al ŝi.”

Ŝi premis lin sur sian belan korpon. Li kisis ŝian bruston brilantan pro la rebrilo de la moneroj.

”Lidinjo, se mi estus reĝo, mi konstruus por danki pro vi templon; se mi estus ĝardenisto, mi kulturus novan tre belan rozon je via honoro; sed mi povas nenion alian ol flustri vian belan nomon per miaj lipoj.”

1914 (Stan. Kamarýt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.