La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Alois Vojtéch Šmilovský

(1837-1887)

Novelisto kaj romanisto kun temoj malgrandurbaj kaj vilaĝaj, klasikuo de prozo pro estetikaj volo kaj planado. Liaj rakontoj enhavas majstre karakterizajn figurojn, kaj pentras jen idiliajn jen dramajn situaciojn, ofte kun bonhumora vidmaniero, el la epoko de la florado kaj maturiĝado de l’ ĉeĥa klerigita burĝaro.

KUDRILO

Ekde tempo nememorebla li ĝemadis, pikadis kaj sekiĝadis en Koráb. Por plenkreskuloj li preskaŭ ne tajloris.

Liaj klientoj estis kelkaj malnovurbanoj, precipe en la antaŭurbo, homoj de antikvaj tempoj, kiuj kiel kulminon de la tajlorarto rigardis veston malstriktan kaj daŭreman; poste laboristoj vivtenantaj sin per kaloj kaj ŝvito, kaj fine infanoj el pli bonaj domoj ĝis dek jaroj de aĝo: sume homoj, en kies menso ankoraŭ ne trovis sian sidlokon la flugetanta kaj ŝanĝkolora papilio: la Modo.

Pro la modo li ne tro rompis al si la kapon: kvin aŭ ses mondbiletoj, alnajlitaj sur la muro inter la fenestroj, havis la plej freŝan daton – bonvolu ne ektimi – 1850. Koráb estis la nomo de a lasta kaduka unuetaĝa domo en la fino de la antaŭurbo, kie de pratempo oni pagigis pontotributon apud la rompita fosto kaj senkoloriĝinta privilegia tabulo, kaj kie oni veturadis supren sur la deklivo al Nepomuk. Iom transverse kontraŭ Koráb oni vidis nete konstruitajn garbejojn, bienojn de sinjorino Stránecká, kaj la Ventoj de la tuta kalendarjaro kunflugadis tie ĉiutempe por kongresi kun sinjorino Ventreĝino kaj pritraktadis konsiderinde lian ŝildon; ĝi estis nigra tabuleto, pendanta sur hoko, kiu tiukaŭze pendis ĉiam oblikve, jen dekstren, jen maldekstren, laŭ la spirito, kiu ĝuste tiam regis en la kongresejo.

Sur la menciita tabuleto estis skribite per flava argilfarbo sur nigra fono:

Paŭlo Kubásek, fabrik:

Vestojn de amb. Seksoj.

Kubásek aspektis same, kiel ĉiu tajloro eksmodiĝinta kaj falinta en la ruinojn de la forgeso, kiu en sia maljunaĝo ekspertis mizeron: li estis malgrasa kiel ŝindo, alta kiel stango, ĝibeta kiel maljuna lakeo; li flarprenis naztabakon kaj severe eĉ skrupule li zorgis pri la neteco de sia eksteraĵo. Kiam ajn li eliris el Koráb, li estis ĉiam glatigita kaj kombita, tiel ke ĝi estis rigardinda. Kaj koncerne la irmanieron, li vere povis konkurenci kun la urbestra moŝto mem: Li iris gravmiene kaj singarde, zorge evitante la koton kaj akvaĵojn, li neniun iam pretertuŝis, nek toleris, ke iu dumire frote tuŝu lin. Ankaŭ lia interno bele konvenis al lia eksteraĵo: kun ĉiu homo li vivis en bona paco, kj se lin ie premis ŝuldeto – tio vere ne estas mirinda en niaj krizaj tempoj! – kaj se li ne povis plenumi siajn devojn, li ĉiam tiel prudente intertraktis kun la kreditoroj, ke ili ĉiam al li volonte atendis la repagon, vidante, ke li estas ŝuldulo honesta kaj justa, de la ĉapo ĝis la kalkanoj.

Kubásek spertis en sia vivo sufiĉege da suferoj. Estis tempoj, kiam li loĝis en la placo kaj laborigis tri aŭ kvar metihelpantojn de kristnasko al kristnasko. Tamen forfloris tiu roza tempo: Senpere el Vieno venis tajloro Vaňous, kaj tiu faris tielajn vestojn, ke al Kubásek mem aperis ŝvito sur la frunto.

Vaňous lin ombrekovris, Vaňous forlogis de li la plej bonajn domojn, Vaňous lin mortigis. Sinjoro majstro Kubásek devis migri en la antaŭurbon kaj el la antaŭurbo post ioma tempo ĝis en Koráb. Zorgoj, malhavo, mizero sin kroĉis al liaj baskoj kaj li ne povis ilin deŝuti kaj devis ilin akcepti kiel konstantajn kaj fidelajn anojn de sia familio. Tamen malgraŭ ĉio Kubásek eĉ tiom da honesto ne perdis, kiom motacilo sur sia vosteto kapablus porti. Li ja siatempe ĝisvivis grandan satisfakcion: tiun Vaňous ruinigis alia Vaňous, tiel ke li preskaŭ malŝate fintajloris, sed kiom tio utilis al Kubásek? Li ne kapablis plu teni lernanton kaj des malpli metihelpanton, kaj kvankam li havis bravan edzinon kaj bravajn gefilojn, li vidis nek finon nek ĉeson de la dolorigaj zorgoj. Se li iam pene serĉis tagmanĝon, li diris al si en animo: Iel oni fartis, iel oni fartos; sen kredo neniu venas en ĉielon.

Kaj li ĉiam iel fartis; ni homoj, kiuj kutimas satmanĝi, ne povas ja kompreni, kiel – tamen la familio Kubásek gardis sian honeston senmakula, ĉar ĝin ili aprecis kiel preskaŭ Dion, kaj iliaj infanoj estis pli bonedukitaj ol la infanoj de la plej riĉaj familioj el la urbo. En tiu tempo, pri kiu ni rakontas, ĉiuj iliaj gefiloj estis jam memstaraj. Ne pasis festotagoj en jaro, ke ili ne estus senditaj al la gepatroj po kelkaj guldenoj.

Sinjorino Kubásek malsekigis ĉiam la monon per larmoj kaj sinjoro Kubásek fanfaronis, kien ajn li venis, kiel bravajn infanojn donis al li Dio. Ke ili estas bravaj liamerite, tion li neniam mencietis, sed li ne povis kudrefermi la buŝon de prudentaj homoj, kaj tiuj ofte prezentis al li sur plado tiun ĉi bongustan rostaĵon; ekzemple la maljuna preĝeja ĥorestro Putynka.

Putynka estis famkonata kiel severa grumblulo, kiu laŭdis nur por unu groŝo, se oni jam meritis laŭdon por tuta guldeno. Ĉe li estis Kubásek registrita en ora libro, precipe pro tio, ke li frapis la tamburojn tiel bone, kiel neniu en la urbo.

Kubásek nombris la paŭzojn harprecize kaj ekfrapetis ĉiam ĝustatempe, eĉ se li havis en tuta Kredo nur unu solan okonan noton. Kaj kiel li vibrigis la tamburojn en la komencfanfaroj!

Putynka mem ne sukcesis ion similan, kvankam li ofte ekzercis tion. Ja jes, la tajloraj manoj! Facilaj kiel plumero kaj elastaj kiel kordo! Multaj el la muzikistoj estus volintaj frapi la tamburojn, sed oni ne povis ellogi permeson de Putynka.

”Aŭ karbo, aŭ neĝo”, diradis la maljuna Putynka, ”cindro valoras neniom”. Per tio li volis diri, ke li ne ŝatas ion duonecan, mezkvalitan, ke li volas havi ĉe la tamburoj homon tutan, kaj tia estis liaopinie nur Kubásek, kiu taksis sian arton same alte. Dum pligrandaj festotagoj eĉ unu solenan meson li ne preterlasis; tiun tempon li oferis jam al Dio kaj – al tamburoj.

Sinjorino Kubásek estis ja brava, laborema kaj pacienca virino, sed Dio donis al ŝi la doton de elokventeco kiel al ĉiu slavino. Ankaŭ krom la tamburado en la preĝejhoro havis ŝia edzo aliajn kapricojn, pri kiuj ŝi ne silentis. Kiel ĉiu tajloro, li emis kudri dimanĉe kaj festi bluan lundon . Tiutage li volonte legis kronikojn, kiujn pruntis al li instruisto Živna. Se Kubásek sidis ĉe kroniko, li ne forlasis la libron, eĉ se la benko sub li bruletus. Kaj multfoje eĉ tagmanĝo mankis; kie do sinjorino Kubásek estus preninta la anĝelan paciencon?

Ankaŭ alimaniere nia majstro estis obstina en sia metio, kaj pro tio kreskis sur lia malfekunda vivokampo abundege da artemizio. La majstrino povus al ni rakonti pri tio historiaĵojn.

Ŝia plej peza riproĉo estis enhavita en la sentenco: Pro kudrilo vi forbruligas kandelon!

Tiu ĉi diraĵo, unuavide senkulpa kaj ne tro enhava, signifis por Kubásek tre malgajan okazintaĵon. Ne bonvolu indigni, se mi ĝin rakontos. Eble vi legis jam pli grandajn naivaĵojn ol estas tiu, kiun vi aŭdos de mi. Nu kaj krome –: saĝa homo legas kiel Kubásek siajn kronikojn; tamen li ne legas nur por legi kaj forgesi la realon, sed por fruktuzi la legaĵon por la vivo. Bona homo ne kredus, kiel grava objekto estas en la tajlormetio la kudrilo. Mi ne pensas tion nur teorie, nome ke la tajloro per la kudrilo pike perlaboras sian ĉiutagan vivon, sed mi aludas la praktikon. Ne estas unu kudrilo tia kiel la alia.

Per iu kudrilo oni sukcesas nenion, eĉ se oni estus la fama kortega tajloro Mottl mem. Per la alia oni kudras tri jarojn, kvin pantalonojn, dek veŝtojn kaj nur nun la kudrilo fariĝas vera kudrilo. Ĝi sukcese elkoviĝis! La fadenon oni povas traigi ankaŭ en mallumo, ĝi mem teniĝas inter la fingroj, kaj – kio estas la ĉefaĵo de la tajlormetio – ĝi kudras per si mem. Lertaj tajloroj havadas tian sian kudrilon: se iu alia tuŝus ĝin, ili farus alarmon; ili, promenante dum blua lundo, kunprenas ĝin bele kaj firme enpikitan. Tia kudrilo estas nepereigebla, kiel la sento de justeco inter la popolo.

Tian kudrilon havis ankaŭ nia majstro Kubásek. Kiel longe li posedis ĝin, li ne memoris plu, sed li ne forgesis pri ĝi, eĉ kiam li nombris la paŭzojn de la tamburoj en la preĝejo. Se oni estus ĝin ĵetinta inter centojn da kudriloj, li estus ĝin trovinta inter ili, kvankam ĝi havis nenian specialan signon en sia pasporto.

Tiu kudrilo kudris al li per si mem, ĝi pikis en la ŝtofon kiel veneno kaj traglitis kiel angilo; se la fadeno estis jam finiĝanta, ĝi preskaŭ aŭtomate haltis, kvazaŭ ĝi scius, ke sen la fadeno ĝi perdas ĉiun valoron.

Diru nun, kial li devus ĝin ne ŝati, kial li devus ĝin ne ami, kial li devus ĝin ne taksi altege!

Estis sabato antaŭ pentekosta dimanĉo. Kubásek devis proksimume dek tagojn tre diligenti. Li ricevis tiom da laboro, ke li ne sciis, kion li prenu pli frue en la manon. Estis ja nur vestaĵoj por geknaboj kaj por malriĉa laborista popolo; sed tiuj ĉi pli ĝojatendas la novan veston prenotan dum festotagoj, ol ĉiu alia. Kubásek kiel prudenta homo sciis tion kaj kudris, ĝis li sentis rigidiĝon en la manoj kaj en la tuta korpo. Li daŭrigis la laboron ankaŭ dum noktoj, por ke li povu plenumi la promesvorton, kaj dum la antaŭa blua lundo li legis nur unu ĉapitron el la nova libro de instruisto Živna, kaj eĉ pro ĉi tio li devis suferi riproĉvortojn de sia edzino. Edzino Kubásek helpis lin, kiel ŝi povis, ŝi ja mem estis preskaŭa tajloro, kaj ŝi neniam ion fuŝis. Dank’ al Dio, la laboro bele progresis.

Antaŭ sabatvespero preskaŭ ĉiu laboro estis preta, ĉiuj pecoj forportitaj kaj liveritaj. Restis nur unusola afero, la ĉefa, kaj tiun ĉi lasis la majstro kiel lastan, ĉar li intencis montri per ĝi sian arton.

Lia favoranto kaj amiko, la instruisto Živna, havis krom nuraj knabinoj unusolan fileton, Venĉjon, kiu estis jam preskaŭ kvarjara, Venĉjo estis karesinfano, kiun la paĉjo adoris preskaŭ kiel dion, kaj li estis ricevonta je la pentekosta dimanĉo la unuan pantalonon, unuan jaketon, sume: la unuan viran vesteton. La saĝa Kubásek bone sciis, kion signifas por infano: ricevi la unuan pantalonon, kaj Živna ne devis al li ordoni aŭ lin eĉ je animo priĵuri, ke li ĝismorte estus kolerigita, se Venĉjo ne havus je la pentekosta dimanĉo la veston preta. Venĉjo venadis kun servistino jam ekde ĵaŭdo al Kubásek por demandi, ĉu la pantalono estas jam kudrita. Kubásek lin konsolis per plej sanktaj promesoj, ke li alportos ĝin preta plej malfrue je la sepa horo matena je pentekosta dimanĉo; ĉe tio li aludis, ke la vesteto estos belbela kaj ke certe ĉiu knabo sur la strato postrigardos lin. Ankoraŭ sabate, kiam sinjorino Kubásek estis sur la foirplaco, kaptis ŝin sinjorino Živna kaj minacis, se la majstro ne plenumos sian promesvorton, ke li rajtos nek al ŝi nek al ŝia edzo aperi antaŭ la okuloj. Tiuj ĉi urĝadoj ne tuŝis la majstron. Kubásek estis jam tondinta la ŝtofon kaj preparinta ĉion por kudri. Necesis nur sidiĝi al la laboro; antaŭ noktmezo la vesto povos esti preta, frumatene li povos ĝin gladi. Kubásek pro la kelktaga laboro estis ja laca, ankaŭ la hodiaŭan nokton li dormis malmulte, li sentis premon sur la palpebroj kaj iomete rigidiĝon en la fingroj, tamen oni ne povas prokrasti devigan aferon, eĉ se la fingroj forfalus.

Kubásek iom vespermanĝis, kaj maĉante ankoraŭ panon en la buŝo, elserĉis sian kudrilon, traigis fadenon kaj eklaboris.

La edzinon li sendis en la gastejon Ruĝa bovo por fortiga kruĉo da biero. La unuan kaj la duan fadenon li feliĉe elkudris; kiam li estis traiganta la trian, okazis io, kio al li jam longe ne okazis: Lia kudrilo elfalis el lia mano.

La pia majstro ekblasfemis en la animo kaj komencis ĝin serĉi; sed kvankam cetere li havis bonajn okulojn, li ne povis ĝin trovi.

La majstro ekblasfemis la duan fojon, ĉifoje jam laŭte, kaj tuj poste la trian fojon, sed la kudrilo nenie estis trovebla; ĝi estis malaperinta, kvazaŭ la diablo mem ĝin estus forblovinta.

Kubásek iĝis ĉagrena kaj kolera, ĝis la vejnoj vidiĝis sur lia frunto, kaj puŝis fulmotondrojn el la buŝo kontraŭ la malbenita kudrilo. Jen li ekmemoris, ke oni ne plu bone vidas por serĉi. Li lumigis do du-krejceran kandelon, kiu kuŝis sur la breto, kaj en ĝia lumo li ree serĉis la kudrilon. De sur la klinita kandelo gutis torente sebo sur la plankon.

Jen revenis la edzino de Kubásek kun la biero kaj vidante la spektaklon, ŝi indigniĝis.

”Ĉu vi, maljuna, freneziĝis?” ŝi atakis la edzon. ”Ja post la tagmanĝo mi pene frotlavis la plankon por tiu dia pentekosto, kaj vi la tutan malpurigos per sebo!”

Kubásek senvorte daŭris serĉi; la sebo konstante gutis de la kandelo.

”Mi petas vin pro Dio, kion vi faras? Tion ja dum mia vivo mi ne vidis!” komencis ardiĝi edzino Kubásek.

”Nu”, respondis la majstro malvolonte, ne levinte la kapon;

”ĝi falis al mi ien, diabloj scia kien! Ĝi ne havas krurojn, ĝi ne povas esti malproksime”.

”Ankoraŭ komencu blasfemi! Kio falis al vi?”

”Kudrilo”.

”Malmulte parolinde!”

Kubásek rektiĝis, dum sekundo fiksis la oklojn sur la edzinon kaj rediris grave kaj laŭte: ”Mia kudrilo!”

”Nu, lasu la kudrilon kudrilo, kaj prenu alian”, respondis sinjorino Kubásek. ”Pro malinda kudrilo vi forbruligas dukrejceran kandelon!”

”Pro malinda kudrilo? Ĉu vi scias, kio estis mia kudrilo? Eĉ se kvaronfunton da vakso mi devas forbruligi, mi devas kaj devas ĝin trovi!”

”Antaŭ ol trovi ĝin, vi povus havi la pantalonon preta!” Kaj devigante sin al moderemo, diris la majstroedzino: ”Prenu, paĉjo, alian kudrilon, trinku iomete kaj eklaboru! Tiujn ĉi tagojn vi dormis ja preskaŭ neniom. Antaŭ morgaŭ vi ne finos la laboron.”

”Ke vi almenaŭ rekonas, ke mi estas laca de laboro! Kiel mi eklaboru, se mi ne havas mian kudrilon! Per alia mi hodiaŭ neniel plu sukcesos. Mi scias tion. Trovu ĝin al mi; mi ne sentas plu eĉ mian kapon. Per alia kudrilo mi jam ne tuŝos la laboron.”

”Tion vi nur sugestas al vi”, rediris la majstroedzino kaj serĉis helpe de la kandelo, kiu jam-jam elbruladis. La kudrilo nenie estis trovebla. La kandelo forbrulis.

”Estas ja ekonomio”, ŝi rezonis: ”pro kudrilo li forbruligas kandelon.”

Sed la majstro saltleviĝis kvazaŭ vespo estus lin pikinta, prenis la ĉapon kaj elkuregis tra la pordo. Sinjorino Kubásek viŝis sian buŝon per la antaŭtuko kaj pensis: Li iru, ekstere li almenaŭ iom aerumos kaj malvarmiĝos. Ŝi lumigis lampon, prenis tranĉilon, forgratis la sebon de sur la planko kaj komencis frotlavi la malpurigitan lokon. Daŭris longe, antaŭ ol ŝi estis preta, kaj nur nun ŝi rememoris pri la familipatro, kie li estas. Kubásek ne venis. Ŝi kuris malsupren sur la ŝtuparo al ambaŭ najbarinoj por demandi pri li. La majstro ne estis tie kaj ili diris, ke ili lin ne aŭdis iri supren.

Sinjorino Kubásek elkuris antaŭ Koráb sur la straton, rigardis ĉiudirekten. Ekstere estis jam mallumo kaj pluvo prepari ĝis; de nenie oni aŭdis paŝojn. La majstroedzino eksentis angoron pri la edzo. Tion ĉi ankoraŭ neniam li faris dum la tuta tempo de ilia kunvivo; kaj pro tia bagatelaĵo: pro mizera kudrilo, kiaj estas du aŭ tri por unu krejcero!

Iu venas el la urbo; li iras kvazaŭ sur bareloj.

Eble estas Kubásek! La sango kaj spiro haltis en ŝi. La iranto alproksimiĝis; pezo de cent funtoj falis desur la koro de sinjorino Kubásek: Ŝia edzo ne estis tio. Ŝi ekkuris en la antaŭurbon kaj iris rigardi en la gastejon ĉe Bovo.

Tie Kubásek eĉ tute ne estis.

Alian gastejon li neniam vizitis. La majstroedzino revenis hejmen. El la korto de sinjorino Stránecká eliris al ŝi renkonte stalservisto.

”Ĉu estas vi, sinjorino Kubásek?”

”Jes, mi estas. Ĉu vi ne vidis mian edzon Kubásek?”

”Ĵus mi vidis lin. Malantaŭ la korto li promenas ĉe la puto.

Mi demandis lin, kion li faras tie, sed li ne emas tro paroli.”

Sinjorino Kubásek sagrapide ekkuris de la strato supren sur la kampolimon kaj preter la garbejoj malantaŭ la korton, kie estis la puto.

La puto estis jam ekster la korto kaj eĉ dumtage ne estis tie gaje. Apud la puto staris ŝia edzo. Sinjorino Kubásek alkuris al li, prenis lin per ambaŭ manoj je kubuto kaj alparolis lin afable, milde:

”Maljunuleto, venu hejmen; estas ja malvarme ekstere, vi povus malvarmumi. Venu, mia maljuna, venu; la biero al vi tute sengustiĝos.”

”Bone, ke vi venas, edzino,” respondis la majstro obtuze.

”Je unu kvaronhoro pli malfrue kaj mi estus jam tie ĉi en la puto.”

Sinjorino Kubásek froste ektremis.

”Lasu tian pekan parolon, maljunuleto! Vi ja estas kristano kaj ni jam tiom eltenis kune, kaj morgaŭ estas pentekosta dimanĉo!”

”Prave, pentekosta dimanĉo! Kaj mi hodiaŭ ne taŭgas plu al laboro kaj mi ne elkudros la vesteton por la knabo de Živna, kvankam mi sankte promesis, ke tio estos. Mi estas malinda viro, ke mi ne plenumis la promesvorton, kaj eĉ al Živna, kiu jam tiom da bono faris al mi: kaj Venĉjo ĝojatendas la novan vesteton kiel dian kompaton. Ho, pri tio mia kapo neniam forgesos.”

”Lasu do tiajn ideojn! Neeblo estas neeblo. Mi jam ĉion pravigos ĉe Živna. Venu, maljuna, hodiaŭ vi ne povas plu labori; tiom da noktoj vi ne dormis, vi ripozos. Venu, kaj morgaŭ vi estos ree vigla kiel lojta fiŝeto. Venĉjo havos vesteton por alia festotago.”

Kubásek lasis sin forkonduki. Hejme li eltrinkis la bieron kaj la edzino kuiris al li teon el sambukfloroj. Li lasis sin malvesti kaj kuŝigi en la lito. La edzino Kubásek ne foriris de li, antaŭ ol li ekdormis. Estis jam longe post noktomezo. Matene, apenaŭ frotmalferminte la okulojn, rigardis Kubásek al la tablo apud la fenestro, kie kuŝis la nekudrita vesteto de Venĉjo. Li nubigis la mienon kaj malgajiĝis.

Edzino Kubásek estis jam preskaŭ kuirinta la matenmanĝon. Ŝi turnis sin al li kaj afable parolis: Dormu ankoraŭ, paĉjo, dormu, vi nenion malfruis. Apenaŭ mi matenmanĝos, mi kuros al Živna por likvidi tiun vian aferon. Ne zorgumu, ĉio reboniĝos. Post kiam mi revenos, vi bele matenmanĝos kaj razos vin. Ni havas pentekostan dimanĉon, vi devas iri al la solena meso kaj plezure frapos la tamburojn. Por tagmanĝo mi faros al vi bovidaĵon sur bulbo kaj ie mi havigos al vi kukumon por salato.

La majstro senvorte rigardis la horloĝon apud la pordo.

Estis preskaŭ duono antaŭ la sepa; plej malfrue je la sepa la laboraĵo estis liverota. El lia afliktita brusto eliĝis ĝemo. Sinjorino Kubásek ligis sian plej belan kaptukon ĉirkaŭ la verto, transĵetis lanan ŝultrotukon kaj rigardinte dum momento en la spegulon sur muro, ŝi foriris. La majstro ellitiĝis kaj iris serĉi tiun sian kudrilon, preskaŭ foruzante per rigardo la okulojn.

La kudrilo nenie estis trovebla. Tio ne okazis per si mem, li murmuris al si, tio estas fatala signo. Dio disponu. Li eksidis, kunmetis la manojn sur la genuoj kaj klinis la kapon. Li rememoris pri la puto malantaŭ la kordo de Stránecká kaj pri ĉiuj hieraŭaj pensoj, kiuj lin tiel senprudentigis, ke li estus preskaŭ saltinta en puton. La honto, bedaŭro, malŝato de si mem preskaŭ senigis lin de prudento. Se iu en la urbo scius pri li tion, kion tiu pensus pri li? La konscio, ke li, maljuna, prudenta homo, intencis fari tiel malnoblan agon, tiom turmentis lin, ke li tremege ĉagreniĝis pri si mem.

”Paŭlo, Paŭlo!” riproĉis lin la turmentata konscienco, ”kien malaperis via reputacio? Kiel malbelan kuiraĵon vi preparis por vi?!”

Li stariĝis kaj volis sin lavi; sed li ekmemoris, ke li ankoraŭ ne estas razita. Li faris preparojn por tio: li starigis poteton sur la tablon kaj apogis al ĝi spegulon. Li sapumis la vangojn kaj akrigis la razilon. Li komencis sin razi, sed lia mano tremis kaj, ho ve! li vundis sin kaj sango aperis sur lia vango. Nu, ne estos tro malbone, li pensis kaj daŭris sin razi. Subite li ekskuiĝis kaj ekkriis. Lia tuta dekstra vango sangruĝiĝis, kaj la sango miksita kun sapaĵo, torente gutetis. Li stariĝis. Jen revenis edzino Kubásek. Ekvidinte la edzon sanganta, ŝi morte paliĝis.

”Sinjoro Kristo! Paĉjo!” ŝi ekkriis timigite.

”Donu al mi akvon kaj lavu min. Mi tranĉvundis min.”

Sinjorino Kubásek lavis lin kaj respiris. Sur la maldekstra vango havis li supre malgrandan, sed sub ĝi grandan tranĉon.

Li daŭre sangis, la sango neniel haltis. La majstroedzino ŝirpecigis tindrospongon kaj gluis liajn tranĉvundojn. Fine ŝia operacio estis preta. Kubásek rigardis en la spegulon. Aĥ, ve al mi, ve! li plorĝemis malgaje. Hodiaŭ mi ne povas iri sur la preĝejĥorejon. Kiu frapos la tamburojn? Ho mia reputacio!

Ĉe Živna mi perdis ĝin, ĉe Putynka mi perdos ĝin ankaŭ. Ĉio turnas sin kontraŭ mi! Prefere mi estus saltinta en la puton.

”Ne estas ja ankoraŭ la oka horo kaj antaŭ la dekunua vi povas iri en la urbon kaj en la preĝejon.”

”Tion mi espereble ne faros! Ke oni pensu, ke mi estas interbatiĝulo el brandejo! Plenumu, edzino, mian deziron, kaj silentu. Mi estas homo bedaŭrinda. Lasu min al mia sorto.”

”Vi ja povas per tuko kovri la vizaĝon.”

Kubásek kapneis kaj perdis la memfidon. En la animo li priploris sian perditan reputacion. La tutan antaŭtagmezon li sidpasigis senvorte; kiam estis la dekunua, li eligis larmon kiel pizo. Li ne matenmanĝis kaj preskaŭ ne manĝis ankaŭ tagmeze. La manĝopecoj kreskis en lia buŝo, ke li ne povis gluti ilin.

Post la tagmanĝo edzino Kubásek serĉis inter la vestaro sur pendhoko, kiu anstataŭis la ŝrankon, kaj laŭ kutimo ŝi trapalpis ankaŭ la veŝtopoŝojn. Jen ŝi ekkriis ĝoje: ”Mi jam havas ĝin!”

Kubásek saltleviĝis kaj liaj okuloj ekfajreris. La edzino alportis al li lian kudrilon; ĝi estis en la poŝo de lia labortaga veŝto. Kara Dio scias, kiamaniere ĝi venis tien. Kredeble ĝi falis tien, kiam li estis traiganta la trian fadenon. Kubásek revigliĝis kiel ĥameleono, se oni ĝin akvumas post longa transporto al Egiptujo. Li sendis por kruĉo da biero, sidiĝis ĉe la tablo kaj rekomencis kudri la vesteton de Venĉjo. Vespere ĝi estis preta, la majstroedzino forportis ĝin al Živna kaj petis tie ankoraŭfoje pardonon por sia edzo.

Kubásek preskaŭ timis eniri en la urbon kaj de malproksime li evitadis Živnan kaj Putynkan. Tamen li foje neatendite renkontis Živnan. La sinjoro instruisto recitis al li litanion de riproĉoj kaj Kubásek ne protestis. Nur unu larmo gutis el lia okulo. Tiu larmo moligis Živnan. Li premis manon al la majstro kaj diris al li, ke li venu por pruntepreni libron. Samtage vokis lin Putynka, la ĥorestro. Tiu ĉi estis pli timinda patrono, kaj li tiamaniere vortatakis Kubásek, ke ne restis sur li eĉ unu fibro seka. Kubásek akceptis senvorte la merititajn riproĉojn, kaj kiam Putynka volis nepre scii, kial je la pentekosta dimanĉo li forlasis siajn tamburojn, li rakontis al li ĉion, kio okazis. Putynka aŭskultis lin, prenis gravmiene naztabakon inter la fingrojn, pesis ĝin en la dekstra mano kaj enflaris laŭ sia laŭta maniero. Post eta paŭzo li respondis kortuŝite: ”Postmorgaŭ ni havas pagatan funebran meson je la naŭa. Venu, Kubásek, frapi la tamburojn. Vi ricevos unu guldenon.”

De la mortinta Putynka mi audis tiun ĉi historieton pri la kudrilo. Oni diradis pri Putynka, ke li estas saĝa homo, nome tiukaŭze, ke se li rakontis ian okazantaĵon de vivo, li neniam parolis vane, sed li ĉiam ion tendencis, kion li fine eldiris, por ke ĉiu lin bone komprenu. Ankaŭ la kudrilo de Kubásek ne estis preterlasita de lia saĝo.

”Ni metu manon sur la koron, li diris al mi ĉe la fino, ĉu ne havas ĉiu el ni sian kudrilon, pro kiu li forbruligas kandelojn?

Kaj ne nur ni opaj homoj, sed ankaŭ tutaj nacioj…”

”Mi rekonas, ke vi pravas,” mi rediris, almenaŭ mi jam kelkfoje forbruligis kndelon pro kudrilo. Ni homoj estas ja tiaj: por bagatelaĵo ni oferas iam multon, ofte eĉ la propran bonfarton.

”Jes, jes, mia kara sinjoro,” aldonis Putynka, ”tamen ni ne forgesu ankaŭ prudente kaj sanmense pesi eĉ la plej bagatelan aferon, ĉar afero laŭŝajne malgranda povas havi grandajn konsekvencojn.”

”Prave,” mi jesis, ”unu skatolo da alumetoj kostas ja nur unu krejceron, sed da fiodoro en ĝi estas por kvin bohemaj groŝoj.”

”Jes, jes,” li aprobis kontente kaj prezentis al mi sian tabakujon.

Kaj estis granda privilegio, se Putynka al iu ĝin prezentis.

1884 (T. Pumpr)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.