La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Emill B. Lukáč

(1900 –)

Forme verŝajne la plej bona el la junaj slovakaj poetoj. La sencon de la poezio li vidas en la daŭra lukto de la propra personeco kun ĉiaj problemoj de la ekstera kaj interna mondoj. Ju pli ampleksa la sperto, des pli evidentiĝas la bezono havi humilan koron. La poezio de Lukáč ofte estas religia, la ritmo peza, la verso plena. Ne estas videbla la fino de la daŭra serĉado, vagado, memanalizado, celado al la propra sorteco. Sed la idealo celata de li neniam estas asketisma. Lia religieco ofte signifas la konvinkon, ke la donacoj de la vivo estas la donacoj de Dio.

RABA SENTO

Briletis brako kiel alabastro ĉarma,
je vi sopiris lupe lipo mia varma.

Kronon de l’ haroj vidis mi silkece pompi,
en ĝi mi volis ampasion rompi.

Ondumis brusto… Forta estis tento,
en mi estiĝis stranga raba sento!

Eterna sento, kiu logas viron,
fortan, malfortan, ĉiun kavaliron,
sento sopira, kiun sentas kreitaro,
gazelo bela, same ĉiu homa paro,
senĉesa senĉesa sento: ami, falĉi amon sorĉan,
benitan, pekan, sanktan, amardolĉan,
elsuĉi ĉion luksan, kion povas doni,
okuloj, sino, manoj – ĉion koni;
per brako ĉirkaŭplekti junan inan kolon,
reziston rompi kaj plenumi ŝian volon.

1925 (Pavel Rosa).

NOSTALGIO

Akceptu min, ho mia dom’ antikva,
el kie freŝa iris mi en mondon,
sanktigan verŝu nune sur min ondon,
fantomojn pelu for la ost’ relikva,
akceptu min, ho mia dom’ antikva.

Vi hejma lamp’ malnova kaj orfula,
lumigu gaje de l’ anim nokturnon,
ho, ardon verŝu en malhelan urnon,
por ke malmolo kora iĝu nula
lumu do, lamp’ malnova kaj orfula.

Ho, super lit’, Vi, post vipado plaga,
min rigardanta per okulo trista,
min gvidis dum singulto senrezista
al Vi, ho Kristo, mia voj’ zigzaga,
ho, super lit’, Vi, post vipado plaga.

1927 (Stan. Kamarýt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.