La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Martin Rázus

(1888-)

Tre fekunda slovaka verkisto proze kaj verse. La poemoj estas kelkfoje retoraj, ofte patriotaj alvokoj kaj protestoj. La romanoj estas el la historio kaj el samtempo. Tiuj ĉi redonas tre fidinde lian vidmanieron pri la samtempaj okazintaĵoj kaj problemoj en Slovakujo. Grandan sukceson havis lia aŭtobiografia romano Maroŝko, kies unu ĉapitro estas redonita supre. Protestanta pastro. Deputito en la parlamento en Praha, la sola reprezentanto de ”Nacia Partio Slovaka” kun programo de ampleksa aŭtonomio por Slovakujo.

MAROŜKO KOMENCAS STUDI TEOLOGION

Maroŝ ne tre emas studi la teologion. Ekzamenante sian internon, li trovas, ke lia karaktero ne estas por tio. –

Ofte tiu-aliu konsilas lin prefere studi la juron.

”Ĉu vere, vi volus fariĝi pastro? Sed pripensu nur oni eĉ ne bezonos ilin post dek-dudek jaroj.”

Alia ripetas nur:

”Iru en Budapeŝton. En Preŝporok, tio ja ne estas universitataj studoj.”

Tiam li klarigas al panjo, ke li preferus esti advokato.

”Ho, filo mia,” – ŝi deklaras decide, – ”ne pro tio mi zorgis pri vi, ke vi nun fariĝu homo malbenata ĉe la popolo.”

Li primeditas ankoraŭ la interparolon kun Jano pri plej bona okazo servi al sia slovaka popolo, li pripensas ankaŭ siajn verkistajn ambiciojn kaj ĉion ceteran… kaj fine li tamen decidas studi teologion.

Sur la bordoj de la bluonda potenca Danubo bonvenigas lin pli ridema suno, maturiĝantaj vinberoj kaj kelke da kamaradoj el Kremenec, el kie li, fininte la gimnazion, venis en la fino de la libertempo en Preŝporokon.

”Na zdar, Maroŝ” vokas al li tuj la kamaradoj starantaj antaŭ la akademio en Konventstrato.

”Na zdar” brilas liaj okuloj, ĉar li povas saluti tiel publike slovake kaj skui manon al siaj konatuloj: al la granda nigreta ŝtevo, kiu finos ĉi-jare, kaj al Jano, estanta jam en la dua jaro.

Maroŝ komence eĉ ne konsciis, kian signifon havas la saluto ĉi tie, antaŭ la akademio, en la studenta grupo. Sed li rimarkas tuj, ke dum kelkaj proksimiĝante ridetas al li amike, aliaj malafable rigardas lin, apartiĝante de la ceteraj.

Sed, jes, baldaŭ li informiĝos pri ĉio.

”Ĉu vi havas jam loĝejon?” demandis lin Jano. ”Ne ankoraŭ.”

”Venu do kun mi en mian ĉambreton en Bélstrato. Ni povus loĝi kune.”

”Bone.” ”Kaj la balekan ekzamenon vi ne partoprenos?” grimace ekridetas la grandkreska ŝtevo. ”Kio estas tio?”

”Nu, sciu,” faldas Petráš sian pastre razitan vizaĝon, ”tio estas siaspeca enkonduko en la akademiajn studojn. Ĝi okazos hodiaŭ en la gastejo en la montetaro. Venos tien ankaŭ la profesoroj.”

”Kaj kiu estos la prezidanto?” demandas tuj la ĉeestantaj studentoj, unuj slovake, aliaj hungare. ”Kiu? Vi devus fariĝi, Petráš.”

”Ho, ve” li defendas sin – ”mi ne estas la plej aĝa studento; elektu Jenö Gács, kiu studas la akademion jam la sepan jaron.

Jenö, – kaj li aliras la pli maljunan studenton kun plena vizaĝo kaj rimarkebla ventro, en foruzita nigra surtuto kun fermita veŝto kaj malnova ĉapelo – vi havas bonan buŝon, akceptu tion.”

”Se nepre devas esti tiel.” ne rifuzas Jenö.

* * *

Vespere rapidas studentoj sur la krutaaj vojoj de la vilaa kvartalo rekte el la konvikto en la montetaron. Ili parolas en tri lingvoj, ĉiu laŭ sia plaĉo kaj scio. Sur monteto super negranda valo troviĝas ampleksa gastejo kun verando. Ĵus oni kunmetas tie la tablojn kun blankaj tukoj, metante sur ilin florojn. Ĉi tien venas la studentoj kaj stare debatas en grupetoj. Eniras ankaŭ Maroŝ kun samvilaĝanoj kaj du konatoj. Unu el ili estas Mirko Koŝan el la distrikto Turiec, junulo kun tute kafkolora nuanco de haŭto kaj okuloj karbe nigraj – alia kun strangforma granda kapo kaj haroj ”erinace” kombitaj. Li nomas sin Jurko Kriepnik kaj estas bonega ŝerculo el ie sub Javorina.

Ambaŭ nomitaj balekoj kaj Maroš Plejbás atendas nun, kio okazos. Ili ne eliris kun la ceteraj balekoj, kiujn gvidis prezidanto Jenö Gács persone.

La vasta halo iom post iom pleniĝas. Pli maljunaj studentoj, plejparte nigre vestitaj, rigardas la alvenintajn jam balekojn. Maroŝ elsentas ian superecon en ilia rigardo.

”Nu, por ke vi komprenu, kara poeto,” diras bonkore la grandulo ŝtevo tirante lin en angulon, ”jen vi vidas tiun nian sanktan teologion. Mi rakontos ion sciindan pri ĝi. Vere, ĉio devus esti tia, kia vi nun vidas. Sed ne ĉio estas oro, kio brilas. Rigardu,” – li atentigas je la enirejo – ”jen venas niaj Gamaliedidoj aŭ majstroj. Tiun kun barbo vi jam konas el Kremenec, li prezidis tie vian maturekzamenon. Estas dekano Matyáš, saĝa profesoro kaj bonulo. Apud li, tiu movema kiel hidrargo, kun viglaj okuloj, estas doktoro Krupan. Li bonege prelegas la hebrean, la filozofion kaj ĝenerale ĉion, kio postrestas. Ankaŭ ne malbona homo, sed estas konsilinde ĝustatempe kolokvii ĉe li. La tria” – li okulsignas al profesoroj – ”tiu estas Gyula Kövess. Verdire, belulo li ne estas. Perdiĝinta poeto, buŝon li havas rimarkindan kaj ne ŝatas sin razi. Li estas kvestoro, estro de la konvikto kaj librovendanto. Gardu vin antaŭ li. Li altrudos al vi la tutan bibliotekon kaj kiam vi pastriĝos, vi devos pagi ĝin kun procentoj… YVi havos ankoraŭ feliĉon konatiĝi kun ekzegezisto Hajŭssi kum suprentorditaj lipharoj kaj en hungaraj botoj. Poste nia ”maljunulo”…”

”Vivu! Vivu!” eksonas ĝojvoĉoj en la tuta halo.

”Jen, li ĝuste venas” grimacas ŝtevo. ”Tio estas la maljuna Mrk. Li ŝanĝis sian nomon, ke ĝi sonu pli lojale, je Mörk, nu vi komprenas… ĉe li notu bone nur ĉiujn spritaĵojn, kiujn li diros prelegante la eklezian historion kaj vi faros ekzamenon sukcesege…”

”Gaudeamus igitur, iuvenes dum sumus…” sonas fortege tra la halo. La teologoj havas belajn voĉojn. Laŭ vero Maroŝ atendis ian: ”Kun Dio ni volas komenci…” aŭ ion similan. Sed oni devas kontentiĝi. Junaĝo estas ja junaĝo.

”Kaj kies estas tiu bela voĉo?” admiras Maroŝ la puran, potencan tenoron, kiu sonas kiel tintado sur vitraj glasoj.

”Tio estas nia Čepčanský. Jen tiu knabo,” li montras fortan studenton en la ĉefa grupo, ”estas Črep, li havas la plej belan bason. Li estas gvidloke en la kantado – kaj ankaŭ en la trinkado” – klarigas volonte ŝtefo al novulo, kies literaturan talenton li alte taksas.

* * *

Dume oni dividas la rolojn por la solena promocio. La profesoroj flankeniĝas kiel rigardantoj. La kvarjaranoj sidiĝas kiel ekzamena komisiono sur prezidajn lokojn. Post sufiĉe longa atendado malfermiĝas la pordo kaj – sekvata de la plej facilkredemaj balekoj, kies nigraj vestoj estas ege kovritaj per polvo, – eniras fiere la ekzamenestro Jeno Gács.

– Vivu! Vivu! – laŭte salutas la alvenantojn ankaŭ la profesoroj. Eĉ la maljuna pedellus academiae, kiu havas jam tridekkvin semestrojn kaj tarnen ne finis ankoraŭ, entuziasmas:

Viiivuu!

La bonvenigo estas sincere kora. Al ĉiuj estas klare, kion devis sperti la balekoj gvidataj de Gács, ĝis ili en tia stato atingis la celon. Tamen pli saĝe agis Maroŝ kun siaj kamaradoj, kiuj ne sekvis la plimulton.

”Ni aŭdu! Ni aŭdu!” – eksonas malpacience en la halo.

Plejparte la ĉeestantoj sidas ĉe blankaj tabloj. Ruĝa vino jam ŝprucas en la glasojn kaj ridemo disvastiĝas sur la vizaĝoj.

”Estimataj sinjoroj profesoroj, karaj kolegoj; ŝatataj balekoj,” la prezidanto de la baleka ekzameno Jenö Gács, en digneco responda al lia rolo leviĝas de la seĝo sur plialtigita prezidantara loko kaj komencas:

”La konfido de vi ĉiuj kaj mia sesjara funda studado en la akademio rajtigas min alparoli vin ĉe la hodiaŭa brila okazo.

Vi, novuloj, verduloj, – li mansignas al la balekoj – stariĝu antaŭ mi en vico. Vi postulas hejman rajton en la sino de nia kara alma mater akademio.

– Kiom da ili estas? – Dek kvin. Ne, dek ok – zumas inter la studantaro rigardanta la balekojn, scivola, kio okazos nun.

– ”Kiu estas tiu kafofarbulo?” – ”Mi ne scias”. – Kaj tiu alta, ruĝeta, kun akra rigardo?” – ”Li estas panslavo, li salutas ”Nazdar” – la okuloj kaj la la buŝoj aktiviĝas.

”Do, la hejman rajton vi ricevos, – daŭrigas Jenö kun oratoraj gesto kaj patoso. – Sed vi devas montri, kion vi scias, kaj precipe laŭ la vortoj de la libro Sentencoj, ĉap. XVII, 22 ”ĝoja koro estas saniga; kaj malĝoja spirito sekigas la ostojn”.

Por ke vi montriĝu indaj al la misio de Moseo, notita en lia II. libro, ĉap. XXXV, 10 – ”kaj ĉiu el vi, kiu estas kompetentulo” – bone komprenu, ne ia murmurulo, – ”venu kaj faru ĉion, kion ordonis la Eternulo.” – Tial antaŭpaŝu en ĉi tiu solena momento! Montru al ni ne viajn maturecatestojn, sed viajn honestajn vizaĝojn. Por ke ni sciu, kiun ni bonvenigas hodiaŭ en niajn vicojn.”

”Bravo, prezidanto. Bravo, bravisimo.” – tondras la aplaŭdo de ĉiuj flankoj, penetrante tra la malfermitaj fenestroj super silentaj ĝardenoj al la stelplena ĉielo. – ”Li vivu!”

”Do venu jam antaŭ nian vizaĝon” – montras Jenö severan mienon, dum ĉiuj, ne esceptante dekanon Mátyáš, eksplodas en rido.

”La baleko numero I. La nomo?”

”Mirko Koŝan,” elpaŝas trankvile studento kun kreola haŭtkoloro. ”Jen mi estas”. ”El kie?” ”El Turiec.”

”Ho,” suprentiras Jenö la nazon simile kiel profesoro Mörk faradas, kaj profunda ironio ekfulmas en liaj okuloj. ”El tie devenas ankaŭ la plej grandaj hungaroj: Kossuth kaj Petöfi?”

”Jes, el tie.”

”Kaj kial vi estas tiel kafkolora?”

”ĉar miaj antaŭuloj devenis el Turkujo. Kiam apud Vieno Jan Sobiesky venkis la turkojn, ili forgesis min en poto kun nigra kafo.”

”Bravo! Bravo!” – sonas la aplaŭdo.

”Ĉu vi aŭdas?” la prezidanto levas la fingron kaj pligrandigas la okulojn. ”Vi bone respondis. De tiu ĉi momento vi estas civis academicus. Plue – baleko nro 2. – Nomo?

”Jurko Kriepnik.” – firme staras la junulo kaj skuas sian strangforman kapon kun erinace frizitaj haroj.

”El kie?” – ”El sub Javorina.”

”Tie onidire kreskas belaj knabinoj.”

”Kreskas!” grimacas la baleko. ”ĉu vi volus iun ricevi?”

”Gardu min Dio! Tion mi ne povas pro malfacila studado.

Sed, baleko, kial vi havas kvarangulan kapon?”

”ĉar oni ĝin anguligis, kiam la vian oni rondigis.”

”Kaj kial vi frizas la harojn supren, erinace?”

”ĉar mi ne estas Napoleono.”

”Hahaha” – ridegas la ĉeestantoj, precipe pro la grimacoj, kiujn faras la baleko kaj la prezidanto. ”Bravo! Bravisimo!”

Maroŝ rigardas la komedion, kiu ŝajnas al li iom malsaĝa.

Li atendis ion seriozan, saĝan, kaj nun? Li aŭdas kiel Jenö deklaras tiun aliun civis academicus. Li senpacience staras kaj preferus malaperi. Sed li obeas al la okulsignoj de Jano kaj ŝtevo kaj restas.

”Baleko numero 10”, – fine vokas lin Jenö. ”La nomo?”

”Martin Plajbás.” – ”Sed oni nomas lin Maroŝ” – mencias ŝtevo en angulo.

”Tial: Maroŝ Plajbás?” – plilongigas la prezidanto riproĉe sian vizaĝon. – ”ĉiu baleko devas ja nepre scii, kiel li nomiĝas”. El kie?

”El St. Petro-Paŭlo.”

”Nu, prefere diru tuj, ke rekte el la ĉielo – el la rondeto de sanktuloj”.

”Do, rekte el la ĉielo de la sanktuloj”, – diras Maroŝ akre.

”Ni vidos! ĉu vi tarokludas?”

”Tion mi ne ludas.”

”ĉu vi povas distingi inter la vinkvalitoj?”

”Ne, tion mi ne scipovas.”

”Kaj dancado?”

”Mi ne dancas.”

”Amatinon vi havas?”

”Mi ne havas.”

”Hm.” kaj Jenö dum la ridado de la ceteraj metas fingron sur la frunton. ”ĉio ŝajnas pruvi, ke vi venas efektive el tie.

Nu, kaj kion oni faras tie?”

”Oni pripensas, kiamaniere ekspedi vin per la plej mallonga vojo en la inferon.”

”Ho, kia impertinentulo”, – – rimarkigas la prezidanto.

”Mi nun donas la demandon… ”

”Por ke la afero estu klara: Oni pripensas, sed nur pri la prezidanto de la baleka ekzameno”, – rimarkas profesoro Kövess.

”Tiel estas! Tiel!” – sonas tra la halo. ”Hahaha.”

”Mi prezentas la demandon,” daŭrigas Jenö digne, ”ĉu ni donos al Plajbás Maroŝ la rajton de civis academiae?

”Jes. Jes,” – forte bruas el la komisiono de la kvarajaranoj, kiujn la ceteraj subtenas. – ”En la inferon iros nur vi sola.

Nur vi, Jenö.”

”Bone,” – li ekrigardas gaje, ”sed nur postkiam mi finstudos.”

”Haha! Oni devos tre pacience ĝisatendi.” – eksplodas la rido en ĉiuj anguloj. Laste estas ekzamenata la baleko nro 18 poste disvolviĝas jam bonega amuzo. La kanto, ŝerco kaj juneca ĝojo alten ĵetas siajn ondojn… Ankaŭ la profesorojn ĝi ekkaptas. La glasoj kunpuŝiĝas kaj ruĝa vino en ili fajretas, dum brulas jam la koroj kaj okuloj.

”Trinku ni, trinku ni, ho amikoj,
mallonga estas la vivo, eterna la tombo”.

komencas per sia bela, plena voĉo Čepčanský, levante la glason. Tuj lin sekvas ĉiuj, kiel lavango:

Nur unu fojon vivas la homo
kaj ĝui la vivon, jen ĉefa rekono.

Trinku, fratoj, trinku ni…
trinku, fratoj, trinku ni…

La kanto sonas malproksimen, profunde en la silentan, stelan nokton, falas sur la montetojn kaj iliajn senhomajn aleojn.

La elspezoj iras kompreneble je la konto de la balekoj. Fremda rigardanto havus impreson, ke ĉi tie amuzas sin granda familio, kiu sin reciproke komprenas kaj amas. Ankaŭ Maroŝ, reveninte malfrue nokte hejmen kaj kaŝinte sin sub sian kusenegon, havas la impreson, ke li ne fartos malbone en ĉi tiu urbo kaj en la akademio.

1932 (Vlado Jukl.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.