La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jakub Arbes

(1840-1914)

Severa proleto el urba periferio. Kuraĝe celis al romanaj komponaĵoj kun vasta sociala amplekso. Perlaborante malfacile siajn vivrimedojn, kiel malbone pagata ĵurnalisto, li tamen sukcesis konservi sian verkistan talenton. Li scias akrevide kaj kritike priskribi sed ankaŭ travidi profunde. Li preferas ofte vivojn neordinarajn,, karakterojn nekutimajn, situaciojn strangajn, aventurojn terurantajn. Li estas romantikulo, kiu aspektas realisme.

ĈIELARKA PUNKTO SUPER LA KAPO

Grizluma kaj sobra tago kliniĝis al fino.

Vibre deflugis dum absoluta senvento la unuopaj neĝeroj al tero jam de frua mateno: sed antaŭ la vespero ekblovis pli forta nordvento kaj de la nuboj komencis ŝutfali la neĝo en tutaj plenmanoj.

Mi rigardis en la neĝblovadon, ĝis min, – enuigitan – la rigardado enuigis en supera mezuro.

Cetere ne estis eĉ eble alie.

La kelkmonata apartigo de la familio, de amikoj kaj konatuloj kaj senekzemple unuforma vivo, kiun mi devis vivi, ne restis sen certa influo al mia alie persista organismo.

Mi ja estis trankvila, ŝajne eble eĉ indiferenta, aŭ almenaŭ rezigna; malgraŭ tio en multaj momentoj, precipe dum longaj vintraj vesperoj kaj ankoraŭ pli longaj noktoj, kiam dum kompleta izoliteco mia fantazio pli forte senbridiĝis, mi estis nepriskribeble malgaja.

Kompreni mian tiaman staton estas tamen eble ne malfacile.

Mi loĝis ja tute sola en simpla, malgranda teretaĝa ĉambreto.

Krom tabula lito apud unu muro, malgranda tableto sub la fenestreto – kontraŭ dika kverka pordo – unu seĝo, kofro kaj breto kun libroj, ne estis en la ĉambreto alia meblaro.

Nur la malgranda kaj nome tiel alte situanta fenestreto, ke mi devis suprengrirnpi la tablon, se mi volis elrigardi en la pejzaĝon, atestis pri ia eksterordinareco.

Ĝi estis kradita kaj mi – malliberulo.

Kompreneble malliberulo, al kiu la konscienco faris neniajn riproĉojn – malliberulo politika kaj, plie, ŝafido deprenanta politikajn pekojn de siaj kolegoj ĵurnalistoj; sed ĉio ĉi tamen nenion helpas, se oni scias, kun kia senekzempla enuo oni pasigis ĉi tie iom pli ol kvaronjaron, kaj estas konvinkita, ke oni simile agrable devos ankoraŭ vivi tempon preskaŭ trioble tiom longan.

Kio kirlis dum longaj sendormaj noktoj mian animon en la malliberejo de Česká Lípa, rezistas priskribon.

La nervosistemo difektita de nenatura vivo komencis jam montri naturajn sekvojn.

La iom post iom veninta melankolio ŝanĝiĝis nerimarkeble en hipoĥondrion.

Indiferenteco, eĉ malfortiĝo de sentemo alternis ĉiam pli senpere kun senteksplodo.

Multfoje mi rigardis dum tutaj horoj senpense en nedifinitan malplenon. Subite vidiĝis antaŭ mia psika vido ia bildo el pasinteco – mia koro kunpremiĝis per neeldirebla doloro kaj la okuloj malsekiĝis…

Alifoje mi senvole pugnigis la manon kaj ekminacis sencele en malplenon; iam mi eĉ sovaĝe ekkriis kaj tuj poste ŝajne senkaŭze ekĝemis – kaj denove mi indiferente ien fiksis la rigardon, ne sciante kial…

Kaj tiel aŭ alimenaŭ simile mi sentis ankaŭ ĉitiufoje, kiam enuiĝinte per la rigardado al la neĝblovado, mi desaltis de la tablo.

Longe mi trairadis la ĉambreton, ĝis fine mi faligis min sur la tabulliton kaj ekrigardis la plafonon.

En la ĉambreto regis jam duonlumo.

El ekstero penetris al mia aŭdo sible tirata kaj tuj poste fajfe interrompata muĝo de l’ vento kaj lulis min en meditadon.

Mi pensis pri nenio; sed mia fantazio tamen laboris. Estis kristnaska vespero kaj tra mia animo migris iuj necertaj rememoroj.

Mi rememoris miajn infanojn. Venis al mi ideo, ke eble ili nun saltetas ĉirkaŭ la kristnaska arbeto aŭ ludas kun la kripo – ke ili eble dum tiuj momentoj eĉ rememoras min…

Mi jam estis post vespermanĝo – simpla kaj ordinara – kaj havis neniajn dezirojn ol okupi mian spiriton per karaj bildoj, kiuj min ĵus ĉirkaŭflugadis, kiom eble plej longe.

Sed – kio jam longe ne okazis, tio okazis la nunan fojon: la palpebroj de miaj okuloj senvole fermiĝis kaj mi ekdormis…

Mia sonĝo estis ĥaosa miksaĵo de efektivaj impresoj de l’ ĵus pasintaj tagoj kaj de hazardaj fantasmagorioj.

Komence mi sonĝis, ke mi staras – kiel okazis ĉiun tagon tage kaj nokte kelkfoje – sur la tablo kaj rigardas dum lunhela nokto tra la fenestro en la pejzaĝon.

Mi vidis ĉion, kiel ĝi vere estis: malgrandan laŭlongan korteton, apartigitan per alta latbariero de granda florĝardeno – dekstre kaj maldekstre ĝardenojn kun fruktarboj – kaj en la fono kampojn kaj herbejojn ĝis la stacidomo, malproksima proksimume dek minutojn da vojo, kaj fine, plej malantaŭe, neklarajn konturojn de montetoj, per kiuj la horizonto estis limigita.

Ĉion tiel klare kaj fidele, kiel mi jam estis ĝin vidinta sennombre da fojoj dum la plej sunbrilaj tagoj.

Mi sonĝis, ke mi rigardas sencele kaj ree tamen, kvazaŭ mi laŭvere streĉe aŭskultus, ĉu ne aŭdiĝos raŭka, iam eĉ fajfspira kaj sufoka, kaj iam eĉ spasma tusado, kiun mi ĉi tie aŭdadis ĉiun nokton.

Fine la tusado aŭdiĝis – el profundo kaj de malproksimo.

Ŝajnis al mi, ke ĝi malproksimiĝas kaj tamen tuj en la sekvanta momento ĝi aŭdiĝis sub la fenestreto kaj mi ekvidis sur la korteto grandan, sed okulfrape ĝibiĝintan figuron en malhela mantelo kaj kun lutroĉapo sur la kapo. Ĝia vizaĝo estis turnita al la fenestreto kaj ĝi troviĝis en ombro: malgraŭ tio ŝajnis al rni, ke mi distingas tute klare ĉiun trajton: ke mi vidas sulkan vizaĝon de proksimume okdekjara maljunulo kun esprimo de senmezura senespero.

Mi vidis ofte tiun fizionomion de distanco sole kelkpaŝa, laŭvere nokton posl nokto, sed ĉiam nur aŭ dum lunlumo aŭ dum malhelaj aŭ grizaj noktoj, iam ĉe malklara brilo de lanterneto.

Tiu viro patrolis tusadante dum la tuta nokto sur la korteto, kiel lia devo ordonis al li.

Tuj la unuan nokton mi alparolis lin el la fenestreto kaj li respondis al mi.

Ekde tiu tempo mi interŝanĝis kun li ĉiun nokton almenaŭ kelkajn ordinarajn vortojn.

Mi eksciis, ke li estas malnova soldato – unu el tiuj, kiuj sangis apud I.eipzig kaj ke li jam pli ol kvardek jarojn dum noktoj gardas en la domo de regiona tribunalo de Česká Lípa por salajro de kelkaj krejceroj po nokto.

Neniam ankoraŭ kortuŝis min la sorto de tiu mizera ekzistado tiamezure kiel ĵus nun – en sonĝo… Mi sonĝis, ke mi nepre devas fari ion por la mizerulo… Sed antaŭ ol venis al mi ideo, kiamaniere, la bildo aliiĝis.

Mi sonĝis, ke mi vagas tra nebulkovrita pejzaĝo – ĉirkaŭe estas videblaj en malproksimo sole necertaj siluetoj de unuopaj palmarboj.

Sed mi turnu min en kiu ajn direkto, ĉie ĉirkaŭas min frosta rigideco.

Mi sonĝas, ke mi erarvagas jam longe – terure longe…

Dum momentoj mi supozas, ke mi alproksimiĝas al tiu aŭ alia palminsuleto; sed tuj mi rekonvinkiĝas, ke mi ne alproksimi ĝis eble eĉ je unu paŝo, ke mi propre ŝanceliĝas ĉirkaŭ unu sola punkto.

Kaptis min stranga angoro.

Mi sentis kiel homo, kiu komencas konvinkiĝi, ke li ne forsavos sin de danĝero, kiun li volis eviti, sed kiu estas per vana klopodo por savo tiom lacigita, ke li jam nenion alian deziras, ol ke la turmenta necerteco finiĝu…

Jen mi rimarkas en malproksima horizonto ian pli luman punkton, kvazaŭ pli hela stelo briletus tra densa nebulo.

Senvole mi ekpaŝas tiudirekten.

Subite vipis ĝuste kontraŭ mi blanka fulmo.

Konsternite mi haltas kaj rigardas en malproksimon.

El la griza nebulo elradias pli palaj strioj kaj en kelkaj momentoj al mi ŝajnas, kvazaŭ mi rigardus en arĝentan brilegon.

Subite mi vidas ĉion en plena arĝentlumo kaj distingas unu el la plej belaj bildoj de Correggio: la mondfaman ”Sanktan nokton”…

Mia angoro ŝanĝiĝas en miregon.

Mi ne komprenas kaj tamen al mi ŝajnas, ke mi ne staras antaŭ nura bildo, sed antaŭ efektiva okazaĵo.

Mi volas pluiri, sed post la unua paŝo la bildo denove ŝanĝiĝas.

Mi sonĝis, ke mi iras dum vintra nokto tra stratoj de Praha kaj aŭdas la sonadon de sonoriloj. Mi rekonas la stratojn kaj komencas konvinkiĝi, ke mi marŝas en la katedralon de sankta Vito al meznokta meso.

Sed subite mi staras en la katedralo mem antaŭ la maŭzoleo de ĉeĥaj reĝoj.

Sennombraj lumoj kaj tamen mistera duonlumo – modera tumulto kaj murmuro – majestaj sonoj de orgeno – ĉio vekas en mia animo kortuŝajn rememorojn el foraj tempoj.

Subite ŝajnas al mi, ke mi aŭdas mian nomon… Mi ne komprenas, kiu kaj kial min povus voki ĉi tie: sed mi aŭskultas pli atente.

Mi aŭdas mian nomon kelkfoje sinsekve – ĉiam pli laŭte – ĝis fine ĝi eksonas kiel angora ekkrio…

Mi vekiĝas – – – – – – –

En unua momento mi eĉ ne komprenis, kie mi troviĝas. Mi aŭdis nur tute klare el malproksimo la obtuzan sonadon de sonoriloj kaj rimarkas, ke la duonlumo ŝanĝiĝis en lunan lumon.

Nur kiam mian aŭdon atingis la siblanta bruo de l’ vento kaj mi ekrimarkis, ke sur la kontraŭa muro vidiĝas la ombro de mia kradita fenestreto, mi rememorigis al mi, kie kaj kial mi troviĝas – en kiaj cirkonstancoj mi ekdormis kaj en kiaj mi vekiĝas.

Sendube proksimiĝis la noktomezo kaj en la urbo oni sonore invitis al meznokta meso. La neĝblovado estis intertempe jam ĉesinta kaj la firmamento heliĝis. La luno, preskaŭ en sia pleno, ĵetis abundan brilon en la ĉelon kaj la siblanta vento estis evidenta pruvo, ke ekstere regas kreviga frosto. Sed ĉio ĉi estis por mi dum la ĵusa momento absolute egala. Eĉ la stranga sonĝo, kiu ĵus min preskaŭ emociis, perdis en maldormo sian misteran povon.

Mi restis kuŝi surdorse, kiel mi vekiĝis.

De tempo al tempo transflugis malpezeta nubeto la lunon – en mia ĉelo mallumiĝis; tamen post momento en ĝi ekregis ree antaŭa duonlumo.

En mia animo ekvibris rememoroj… Mi estis neeldireble korpremita…

Tiel mi kuŝis kun malfermitaj okuloj kelkajn minutojn.

Kelkfoje mi fiksis la rigardon sur la malhelan silueton de la kradita fenestreto sur la kontraŭa muro kaj unufoje mi senintence levis la okulojn ankaŭ al la plafono.

Sed kio okazas?

En mallarĝa strio de la lunlumo, enpenetranta tra la fenestreto, mi rimarkas en la aero ian pli luman punkton.

En la unua momento ĝi eĉ preskaŭ ne estis surpriza. Mi ekrimarkis ĝin nur kaj rigardis ree la kontraŭan muron.

Post momento – sed pli eble instinkte ol konscie aŭ eĉ kun ia intenco – mi ekrigardis denove al la plafono.

La punkto ŝajnas troviĝi sur la sama loko kiel antaŭe: proksimume unu kaj duonon da tuto for de la plafono kaj preskaŭ super mia kapo.

Mi observas ĝin pli atente kaj trovas, ke ĝi malklare brilas, kvazaŭ la lunbrilo reflektigus de ronda malseka korpeto.

Tiu kuriozaĵo, kiun mi aljuĝis al ia optika trompo, ne estus kaptinta mian atentemon por pli longe, se mi ne estus rimarkinta, ke la malklare brilanta punkteto ŝanĝas ne nur sian brilon, sed ankaŭ sian pozicion.

Dum momentoj al mi ŝajnis, ke ĝi brilas eĉ en malbelaj koloroj ĉielarkaj kaj ke ĝi malaltiĝas kaj tuj ree leviĝas perpendikle alten.

Mi dediĉis al la stranga aperaĵo pli akrigitan atenton.

Mi rektigis min kaj post momento eĉ leviĝis.

Deflanke observita, la punkteto ŝajnis al mi pli granda kaj brila; sed ĝi estis tro alte super mi. Observite de la pordo, sekve kontraŭ la fenestreto, ĝi malaperis aŭ mi almenaŭ ĝin ne rimarkis, sed – tuj kiam mi staris ie ajn inter la fenestro kaj la punkto, mi ekrimarkis ĝin ree pli aŭ malpli klare.

Post pli longa tempo de observado mi svingis la manon en la aeron kaj al mia granda ekmiro mi rimarkas, ke la brila punkteto forbalanciĝis en la direkton, kien mi svingis la manon, sed ke ĝi samtempe kun frapa rapideco suprenleviĝas, ĝis ĝi malaperas en duonlumo.

Tiu malapero ekscitis mian scivolon en ankoraŭ pli granda mezuro. Dum momento mi fikse rigardis la lokon, kie la ĉielarkkolora punkto malaperis: srd kiam ĝi ne plu aperis, la rigardado fine tamen tedis min. Kaj mi ree ekkuŝis kiel antaŭe.

En la spirito mi klopodis klarigi la simplan sed tamen tiel strangan aperaĵon per natura maniero. Kvankam venis al mi tia aŭ alia ideo, tamen nenio kontentigis min.

Estas tute nature, ke mi ekarigardis la plafonon en diversaj intervaloj kelkfoje; sed mi vidis nenion plu.

Subite mi rimarkas la misteran punkton denove kaj proksimume en la sama loko kiel la unuan fojon kaj krom tio – mi vidas tute klare, ke ĝi rapide malaltiĝas.

Senvole mi rapide eksaltis por konvinkiĝi, kio estas la kaŭzo de tio; sed la punkto malaperis en kelkaj sekundoj kiel la unuan fojon…

Mi ekridis kaj tamen mi estis – mi konfesas tion – iel ĝenata.

La neklarigebleco de la stranga aperaĵo ekscitis ne nur mian scivolon, sed ankaŭ la malsane senteman fantazion. Venis al mi multaj ideoj, kiujn mi tamen tuj resendis en la regnon de fantomoj kaj superstiĉoj; sed tamen mi sentis nur kiel homo, en kies animon malgraŭ ĉiu rezisto enŝteliĝas io, kio ne estas malsimila – al timo…

Mi dediĉis nun la plej zorgan atenton ne nur al la loko, kie mi estis rimarkinta la ĉielarkan punkton, sed ankaŭ al la loko, kie ĝi malaperis. Kelkfoje mi svingis ambaŭ manojn en la aeron, mi supreniris eĉ sur la tabulliton, por esti pli proksime al tiu loko; sed ankaŭ nun mi rimarkas nenion.

Do mi kuŝiĝis denove kaj dediĉis nun la atenton ekskluzive nur al la plafono super mia kapo.

Minuto pasis post minuto, sen ke mi estus ion rimarkinta.

Subite mi vidas la ĉielarkkoloran punkton denove. Ĝi malsupreni ĝas malrapide perpendikle ĉiam pli… Mi eksaltis.

Jen mi rimarkas, ke la punkto ŝanĝis sian direkton kaj anstataŭ malsupreniĝi perpendikle, ĝi malaltiĝas oblikve en la direkto al la fenestreto super la tablo. Ne deturnante miajn okulojn de ĝi mi eksaltis sur la tablon kaj ekbruligis alumeton.

Kaj nur nun mi rimarkis tute klare, ke ĝi estis malgranda flaveta araneeto rampanta rapidege laŭ longa oblikva araneaĵo de la plafono al la kradfenestreto.

Estas nature, ke mi komencis ridi el tuta animo. Sed la araneeto malaperis kaj mian atentemon kaptis la neĝkovrita pejza ĝo en plena lunbrilo.

Mia rigardo rondflugis ĉirkaŭe sur la pejzaĝo kaj forvagis ankaŭ en la korteton antaŭ la fenestreto, kie kuŝis en la neĝo homa figuro.

Laŭ la mantelo kaj la lutroĉapo mi ekkonis la noktogardiston.

Ceteron mi divenis. Verŝajne la maljunulo alproksimiĝis sub la fenestron de mia ĉelo kaj aŭ pro malforto aŭ ĉar li estis ebrieta – –

En palpebruma rapido mi malfermis la fenestreton kaj ekkriis en la silentan nokton.

En la ĉelon enblovis frosta aero, ĝis mi ektremis. Sed al mia ekkrio neniu anoncis sin kaj la figuro en la neĝo sub la fenestreto eĉ ne movis sin.

Kio sekvis, tio rezistas priskribon.

Mi estis konvinkita, ke la mizerulo aŭ estas jam morta, aŭ en mortdanĝero. Mi vokis, kriis kaj kriegis – sed en silentan kaj samtempe lunhelan nokton …

Minuto pasis post minuto. Mi desaltis de la tablo kaj frapegis kaj piedbatis sur la pezan kverkan pordon – mi frapegis kaj bategis per kio ajn, kio venis en miajn manojn, sur la murojn dekstren kaj maldekstren… Sed nenio helpis…

Ĉirkaŭe nenio aŭdiĝas krom sibla vento – eĉ la bruo de sonoriloj en malproksimo estis jam silentiĝinta…

Kaj ree mi suprensaltis la tablon kaj ree – mi vokis, kriis kaj kriegis… Dum momentoj mi kondutis kiel homo seniĝinta de sensoj; sed nenio helpis…

La maljunulo en la neĝo kuŝis sen movo kaj nenie viva animo aŭdiĝis.

Fine proksimume post duonhoro mi ekaŭdis homajn voĉojn kaj baldaŭ poste aperis sur la korteto la provoso. Kelkaj vortoj sufiĉis por klarigo. La provoso kun streĉo de ĉiuj fortoj entiris la maljunulon ien en la domon kaj mi restis en mia ĉelo ree sola.

Mi fermis la fenestron kaj ĵetis min laca sur la tabulliton: sed al dormo ne estis eble eĉ pensi. Mi ekdormis nur antaŭ la mateno kaj estis turmentita de teruraj sonĝoj, kies centro estis la araneeto, sen kiu la maljuna noktogardisto sendube estus senhelpe pereinta.

1889. (V. Ĉech)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.