La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jan Hušovský

(1892-)

Slovaka prozisto prenanta temojn por siaj noveloj kaj romanoj ofte el la vivo de l’ iamaj aŭstriaj oficiroj dum la mondmilito. Multaj el tiuj rakontoj okazas sur batalkampoj.

”MAMMA MIA”

Monte Cimone…

Pli terura monto verŝajne ne estis en la tuta itala fronto, ne esceptante Pasubion, Monte Gabriele, eĉ la nigran Krn.

Tiel profunde ĝi staris en la itala fronto, ke ĝi estis preskaŭ de ĉiuj flankoj ĉirkaŭata de italaj pozicioj kaj kun la propra ba-tallinio ĝi estis kunigata nur per 3 kilometrojn larĝa plataĵo, eterne bombardata de peza kaj malpeza artilerio.

Kiam dum maja ofensivo en la jaro 1916 la unuan fojon ni okupis la randojn de ĝiaj krutaj granitmuroj, ĝi ŝajnis al ni esti vera paradizo. La Pinto kaj la duono de la monto estis kovrita de malhela abia arbaro, de loko al loko variigita de alnoj kaj fagoj kaj tuj post la arbaro sekvis sukaj herbejoj, similaj al molaj koloraj tapiŝoj. Je kilometroj estis sentebla la dolĉa odoro de timianeto. Inter ĉi tiuj paŝtejoj ripozis, kaŝite en ombro de fruktoĝardenoj, malgrandaj alpaj vilaĝetoj kun graciaj kampaniloj kaj ruĝaj tegmentoj. Kvankam la loĝantaro estis formigrinta, tamen ĉio estis ĉarma refreŝiga bildo, post tiom da penoj de sanga ofensivo.

Tri tagojn daŭris nia dolĉa ripozo. Ni ĉesis nome antaŭenmarŝi. La kvaran tagon revenis la diskurintaj italaj taĉmentoj kaj per tio komenciĝis furioza batalo por Monte Cimone, kiu daŭris pli ol duonjaron kun egala obstino kaj furiozo.

La paradizo ŝanĝiĝis en teruran dezerton, similan eble al tiuj, kiuj deformis la Ardennajn arbarojn kaj Champagnajn vinberĝardenojn. La mondmilito toleris en sia terura teritorio nenion belkoloran, freŝan kaj hejmecan. Ĉio devis vesti sin per malpure griza uniformo. Grizaj estis la kotkovritaj soldatoj en la malsekaj tranĉeoj, grizaj estis la kampoj plugitaj de grenadoj, grizaj estis ankaŭ la brulintaj restajoj de ruinigitaj arbaroj. Kaj ankaŭ la ĉielo estis eterne griza, griza nebulo kuŝis sur la kamparo, grizaj, nekonsoleblaj estis ankaŭ la pensoj de la lacaj martiroj… Kion vi volas? La koroj mem griziĝis, falis sur ilin malpura ŝimo, kiu venenis en ili ĉion homan kaj bonan.

Tiun tutan plataĵon ni dividis je tri ĉefaj partoj, nome: ”Cimone-Ost”, ”Cimone-West” kaj ”Cimone-Sĝd”. Plej deformita, plej eksponita kaj plej danĝera estis nature ”Cimone-Sĝd”, kun propra pinto Monte Cimone (1230 m), kiu nur proksimume 100 metrojn elstaris el la tuta masivo. Ĉiu el tiuj partoj estis okupita de po unu bataliono, kiuj estis de tempo al tempo anstataŭigataj kaj kompletigataj per rezervoj.

En aŭgusto ni perdis la montopinton pro la malzorgemo de la gardantoj kaj per tio estis minacata ankaŭ nia pozicio sur la aliaj partoj de Monte Cimone. Nia unua linio devis retiriĝi proksimume 60 metrojn de la montopinto kaj tie atendi la taŭgan momenton por reakiro de la perditaj pozicioj.

Imagu, kion signifas kuŝi preskaŭ ĉe la nazo de malamiko tage kaj nokte en diabla fajro de mangrenadoj, bomboj, aertorpedoj kaj flamĵetiloj, maŝinpafiloj; neparolante pri la pezaj kanonoj.

Terure, terure estis tie…

La arbaro malaperis, kvazaŭ nevideblaj manoj estus ĝin falĉintaj. Restis nur kelkaj frakasitaj trunkoj, iomda seka branĉaro kaj, de loko al loko, soleca, senfolia arbo, milfoje traborita de kugloj de ŝrapneloj aŭ pintaj kugloj de maŝinpafiloj.

Sed tute nuda ĝi tamen ne estis… strangaj fruktoj pendis sur ĝi: ĉifonoj de vestoj, putriĝintaj intestoj, tutaj pecoj de nigriĝinta homa karno, pecetoj de armiloj, tornistroj… Sur la tero kuŝis restoj de grenadoj, rompitaj pafiloj sangkovritaj ĉemizoj, bluzoj. la humo tute malaperis, la herbo forbrulis… nenie restis peceto da verdaĵo, sur kiu povus ripozi la duonfrenezaj okuloj de la bedaŭrinduloj kondamnitaj je morto.

Je morto kondamnitaj? Jes. Ĉar kiu venis ĉi tien sub la montopinton, tiu apartenis pli al morto ol al vivo… Kaj ĉiuj el ni devis eĉ tri-kvar-foje iri sub la montopinton. Kalkulu, kiom el ni povis resti kun sendifektaj membroj. – Ne, ne estis jam ĉi tie loko, kiu ne estus trapenetrita de homa sango kaj granda sufero. Kiom da senlima malfeliĉo vidis tiuj flaviĝintaj, frakasitaj rokoj, kiom da teruraj turmentoj, kiom da mortado.

Tion neniu komprenos, kiu mem tion ne travivis. Ne, neeblaĵo tion kompreni… Kiamanie?

Sed por ke mi venu al kerno de la tuta afero. –

Atakoj ne helpis. La italoj sidis obstine super niaj kapoj.

La ĉefkomandanto, malpacienca kaj ekscitita de tiom da perdoj, decidis refari la agon de la italoj sur Col di Lana. Venis leŭtenanto Mlaker kun siaj pioniroj kaj komencis bori en la granito subteran koridoron. Post monata laboro li venis ĝuste sub la montopinton, sur kiu sidis 4oo nenion suspektantaj homoj. Kvindek kvintaloj da dinamito, 120 kvintaloj da dinamono, tuta reto de diversaj eksplodigiloj kaj por la okazo, se io ne funkcius, ankaŭ elektrokundukilo…

La eksplodo estis okazonta je la kvara matene, kiam la tuta fronto ankoraŭ profunde dormas. Tuj post la eksplodo atakos la unua bataliono kaj okupos la restaĵon de la montopinto.

Mia kompanio ne partoprenos la atakon, sed restos en rezervo.

Tria horo matena.

Ni staras preparitaj en niaj primitivaj subteraj kavernoj.

Vizaĝojn ni havas palajn, ĉar ni ne dormis kaj ni estas emociitaj.

Tria horo kvardek minutoj.

Komencas pli forte bati nia koro. Kiel ĉiam antaŭ decida momento. Malkuraĝo ĝi ne estas, pli verŝajne antaŭsento de teruraj okazontaĵoj. Ni ridetas, sed la lipoj groteske kurbiĝas kvazaŭ en konvulsioj.

La kvara horo.

La tero subite ekbalanciĝas sub la piedoj kaj sur la bruston falas sufoka pezo. Strange, nenian bruon ni aŭdas. Silento.

Kio ĝi estas? ĉu ĝi ne sukcesis?

Ni elkuras antaŭ la kavernon. Sed en la aero zumas jam pezaj masoj. Ĝuste antaŭ ni boriĝas en la teron grandega bloko odoranta de sulfuro kaj ankoraŭ de io alia. Alte en la aero iu terure ekridas kaj subite eksilentas. Homa voĉo ankoraŭ ne estas aŭdebla. Ĉu ĉio mortis en la tuta ĉirkaŭaĵo? Nur en la aero ĝi susuras terure, fajfas, murmuras, blekas, kvazaŭ fabelaj fantomoj sin persekutus kaj batalus en la alto.

Cap…caap…cap…

Senĉese falas de ĉielo centkilogramaj blokoj. Ni devas ree retiriĝi en la kavernon pro la ŝtona pluvo. Kiam ni denove eliras eksteren, jam falas nur delikata polvo kaj kovras la ĉirkaŭaĵon per griza kitelo.

Kaj subite de ie el la malluma nokto longa, trapenetranta ekkrio:

Mamma mia !

Ho mamma mia!

Tomba silento.

Vundito, flustras la soldatoj, kiuj dumtempe eliris el la kavernoj.

En la aeron ĝi lin eksplodigis.

Kaj denove, jam iomete pli malforte, eksonas:

Mamma, mamma mia.

Post ĉi tiu eklamento okazis io nepriskribeble terura. Kvazaŭ je ordono, de ĉiuj flankoj eksonis vekrioj… kaj la nokto pleniĝis de ĝemado, veado, nehoma rido, ploro, blasfemaj frenezaj vortoj… La tuta monto ŝajnis esti viva, de ĉiu angulo eliradis sonoj, el sub ĉiu bloko, eĉ el la tero… Kio per la eksplodo ne estis mortigita, dispremita aŭ superŝutita, tio mortadis inter la ruboj kaj ŝtonoj de la frakasita montopinto.

La morto havis regalon…

La vekrioj kreskis, kreskis…

– Mi brulas! Estingu min!

– Madono, helpu! Mi oferos al Vi du kandelojn por la altaro, po duonfunto, tiel kiel mi nomiĝas Giovanni Giovannini de Capomaggiore. Ho, almenaŭ nun helpu…

– Manoj miaj! Manoj! Kie estas miaj karaj manetoj! Ooo…

– Bestia Madonna! – blasfemas iu profunde sub ni. – Estu malbenata!

– Kelkaj konvulsie ridas kaj ilia rido estas tiel terura, ke la homoj mankovras al si la orelojn, ĉi tiuj malsentemaj pro milito, krudaj homoj. Rido de frenezuloj, kiuj travivis ĉiujn terurojn de la Infero de Dante. Plejgrandparte ili vokas la nomojn de siaj plej karaj, la nomojn de patrinoj, patroj, edzinoj, fianĉinoj, infanoj.

– Ho Anetta, kion oni faris el mi? – plendas la unua. La piedojn oni al mi frakasis, la sakron disrompis…

– Ne estas Dio! Ekzistas nenia Dio! – ridas la dua.

– Mi mortas! Mamma mia!

– Nur dudekjara mi estas!

Sur la malhela firmamento eksiblas ruĝaj, verdaj kaj blankaj raketoj. La malamiko rekonsciiĝas de la unua surprizo.

Alarmo.

Malantaŭ la montopinto aŭdeblas mallonga pafado. La unua bataliono verŝajne ne havis malfacilan laboron kun la restoj de la ankoraŭ duone senkonscia malamiko. La artilerio ankoraŭ ne pafas, verŝajne atendas la mateniĝon.

Malrapide mateniĝas. Ni komencas distingi unuopajn objektojn. Preterkuras deĵoranto de la atakanta bataliono. La montopinto estas la nia. Nome nur ĝiaj restoj. La malamiko havis pezajn perdojn: proksimume 4oo viroj perdis la vivon kaj 200 ni militkaptis. Laŭdire ni ilin baldaŭ ekvidos.

Kaj ili jam alvenas, unu post la alia, anservice. Vizaĝoj ne estas distingeblaj, ankoraŭ estas duonlumo, el sub ĉies brovoj lumas du ardantaj karbetoj. La okuloj de frenezuloj. Ili estas kurbiĝintaj kaj marŝas necerte, ŝanceliĝante. Ili ankoraŭ ne estas en ĉi tiu mondo, la tero ankoraŭ ĉiam balanciĝas sub iliaj piedoj kaj la okuloj vidas terurajn scenojn. Je la fino de la soldataro iras grandstatura, barbohava centestro, apogante sin sur bastonego. Li ploras. Seka ploro, senlarma, ĝuste nur ke la brusto tremmoviĝas, kvazaŭ en konvulsiaj doloroj kaj el la gorĝo eliras sonoj de vundita besto. Li estas jam longe malantaŭ ni, sed ankoraŭ ĉiam mi lin aŭdas.

Fine ni vidas ĉion klare kaj detale.

La duono de la montopinto malaperis. Sur ĝia loko malfermiĝas proksimume 20 metrojn profunda kaj 8o metrojn larĝa kavo, el kiu ankoraŭ ĉiam leviĝas malpura flaveta fumo.

Vera vulkano. Ĉirkaŭeąoso de nigriĝintaj ŝtonblokoj, kelkaj estas grandaj kiel domo. Kia ega forto devis esti, kiu ĵetis ilin ĝis la nuboj. Itataj gazetoj skribis poste, ke kvazaŭ la tero estus malfermiĝinta, en egan alton eksaltis ruĝegaj f1amoj kaj ĝis la ĉielo leviĝis nigra nubo, en kies interno furiozis efektiva fulmotondro. La ektremo de l’ eksplodo estis sentebla multegajn kilometrojn malproksimen, laŭdire ĝis Vicenza.

Niaj soldatoj okupis la krateron kaj post la unuopaj blokoj stariĝis gardantoj. Bedaŭrindaj gardantoj, kio ilin atendos post mallonga momento…

– Mamma mia! Mamma mia!

Ankaŭ la vunditajn italojn ni jam ankaŭ distingas. Disĵetitajn, verdetajn objektojn… Kelkaj duone superŝutitaj, kelkaj frakasitaj je senforma maso. Sur iu loko elstaras el la ruboj duonbruligita brako kun pugnigita mano, kvazaŭ ĝi minacus al la iniciatinto de ĉi tiu imensa katastrofo; tie elrigardas el sub ŝtonego kapo de dispremita leŭtenanto… la okuloj eligitaj, la buŝo tute malfermita… en la momento de ega ekkrio surprizis lin la morto; nemalproksime de ni pendas sur roko sangoplektaĵo de intestoj, renoj, hepatoj; paŝon pli malproksime soleca piedo kies la para kuŝas oni ne scias kie… Kilometrojn malproksimen disflugis unuopaj korpomembroj, la tuta ĉirkaŭaĵo estis malpurigita de la ĉifonoj de homa haŭto, de homaj intestoj, de homa cerbo…

Sed pro kio priskrib ĉi tiun teruregan bildon: mi mem malbone fartas, kiam mi rememoras pri la detaloj.

Ankoraŭ la kvaran tagon sonis la plendplorado de la malfeliĉuloj, kiujn ni ne povis savi, ĉar ili estis tro profunde sub ni.

Poste unu post la alia eksilentis kaj estiĝis plena silento. La terura tragedio finiĝis… Ili mortis pro la perdo de sango, pro malsato kaj pro teruraj vundoj. Kaj ĉiu tenis en la mano, aŭ premis al la buŝo malgrandan objekton: fotografaĵon, kruceton, buklon de haroj, medalionon. Tiel ili foriris de ĉi tiu mondo.

La tagoj fluis. La krateron ni transformis en efektivan fortikaĵon. Subteraj koridoroj, ŝtuparejoj, grandaj haloj, ĉiuj boritaj en graniton, profunde en la interno de la monto, kaj pavimitaj per ligno. En iu longega koridoro senĉese 1aboris granda motoro, kiu movis borilojn, havigis al ni elektran lumigadon kaj krom tio teruregan benzinan malbonodoron.

Dum la borado oni ofte trovis ŝutfermitajn italajn kavernojn kaj tiam iris el ili terurega kadavra fetoro. La kadavroj estis jam putriĝintaj. En unu tia kaverno ni trovis ankaŭ vivantojn.

Kontraŭ sufokiĝo ŝirmis ilin mallarga fendaĵo en la roko, tra kiu eniĝadis freŝa aero.

En la unuaj tri tagoj ili manĝis konservaĵojn kaj biskvitojn, per kiuj ĉiu kaverno estis provizita. Iom da akvo estis en preparita lada ujo. Poste, dum du tagoj, ili manĝis nenion. La sesan tagon ili maĝis la ledon de siaj ŝuoj kaj la okan tagon ili mortigis la plej malfortan kunulon, kiu estis jam pli morta ol viva. Karnon ili manĝis krudan. La dekan tagon sekvis denove unu kunulo, la dekduan tagon la tria kaj estis ĝuste la vico de la kvara, kiam ni ilin liberigis. En unu angulo kuŝis la ostoj de la manĝitoj. Terure estis rigardi la malfeliĉulojn. Ili parolis senlogike kiel frenezuloj kaj kiam ni montris al ili panbulon, ili sin ĵetis sur nin kiel furiozuloj. Ni devis ilin forpeladi per pafilkolboj.

Jam de certa tempo mi observis ĉe la soldatoj ian strangan maltrankvilon. Mi postulis informon de la deĵoranta ĉefserĝento. Neniel li volis diri la kaŭzon. Post longa pripensado li fine konfidis al mi ĉion:

– Oni diras, ke en la ĉirkaŭaĵo de la kratero estas fantomoj.

– ĉu vi vidis fantomon per la propraj okuloj?

– Ne.

– Kiu ĝin vidis?

– Neniu ĝin vidis.

– Do, kio estas ?…

La afero estas la jena. Nokte laŭdire estas aŭdeblaj el inter la ruboj iaj strangaj sonoj. Foje flustrado, foje veado, alifoje ploro kaj en la kompanio troviĝas homoj, kiuj tute klare aŭdis, kiel io kriis:

– Mamma mia!

– Sensencaĵoj.

Mi kunvenigas la soldatojn kaj klarigas, ke ĉio ĉi estas nur la ludo de la trostreĉitaj nervoj, nuraj halucinacioj. Ni ja vidis tiom da teruregaj aferoj, ke oni ne povas miri pri tio. La soldatoj kredas al mi kaj ankaŭ ne kredas. Pli versimile ne kredas. Mi mem atribuis al la afero nenian gravecon. Por trankviliĝi, tamen mi eliris nokte eksteren kaj ĉirkaŭiris ĉiujn gardantojn. Certe halucinacioj, eĉ signo ne, pri iaj sonoj.

Dum iu malagrabla nokto mi vagadas tra la roka dezerto de l’ kratero kaj ĝia ĉirkaŭaĵo. De l’ ĉielo falas eta delikata pluveto, inter la ŝtonblokoj rampas eroj de la disfalinta nebulo, similaj al fantaziaj monstroj. Eĉ ne unu pafo en la tuta fronto, nur de tempo al tempo flugas alten raketo de la antaŭaj gardantoj kaj surverŝas la regionon arĝentkolora, nenatura brilo. Tiam ĉiu objekto prenas sur sin kontraŭnaturajn fabelajn formojn…

La gardantoj estas malproksime unu de la alia. La vojo estas laciga kaj danĝera, ĉar oni facile povas fali en kvarcent ĝis sescent metrojn profundan abismon. Por ripozi mi sidiĝas sur la plej proksiman blokon kaj rigardas senpripense en la nokton. Proksimume dek minutojn mi jam tiel sidis…

Subite…

Kvazaŭ io ekĝemus. Sensencaĵo. Verŝajne susurado de herbo.

Sed tuj mi rememoris, ke jam de kelkaj monatoj ne estas ĉi tie eĉ unu herbotrunketo. Mi streĉe atentas, sed aŭdas nur la batadon de mia koro. Sur la frunto aperas malvarma ŝvito.

Malbenitaj nervoj.

Denove… ĉu eble zumo de la malproksima arbaro sur 1a deklivo?

Sed ĝi estas tiel profunde sub ni, ke oni ne povas ĝin aŭdi. Kaj mi sentas, ke miaj haroj hirtiĝas. La unuan fojon dum la vivo stariĝas al mi la haroj. Abomena sento. Sed mi ankoraŭ kapablas pensi tute sobre, kaj pripensas, ĉu fakte ne kuŝas iu ĉi tie en la proksimo. Vundita kuriero de gardantoj, ĉar nokte ja ofte eksiblas ĉe la kapo erarvaga kuglo; aŭ soldato, deirinta de vojo, pendanta super abismo… Tiaj aferoj ofte okazas ne nur en malluma nokto, sed ankaŭ dumtage. Mi ekkrias en la mallumon:

– Kiu tie?

Neniu respondo. Mi ekkrias denove kaj la silento estas ankoraŭ pli granda. Plej volonte mi estus ekstarinta, sed la piedoj estas pezaj kvazaŭ plumbo.

Ĉu mi estas freneza? Denove tiu terurega ĝemo… kaj post ĝi novaj ĝemoj… Ili jam venas de ĉiuj flankoj, ĉirkaŭas min, kunpremas… La nokto viviĝas, ĉiu objekto ŝajnas esti viva, venĝema estaĵo… Tio jam ne estas ĝemado, sed senĉesa flustrado, malproksimaj voĉoj, duonsufokita veado… Mi pinĉas min sur la piedoj, por ke mi vekiĝu el tiu ĉi abomena sonĝo; mi eksentas fortan doloron kaj rememoras, ke mi ja maldormas kaj ke ĉio ĉi estas efektivo.Tiu ĉi ekkono estis terura.Kaj la kriado ĉirkaŭe kreskis, kvazaŭ el kvarcent gorĝoj eliradus malesperaj sonoj… mi jam distingas ankaŭ unuopajn vortojn.

Kaj subite tute klare ekveas iu:

– Mamma mia!

– ”O, mamma, mamma mia!

Responde eksonas terurega krio:

– Mamma mia! O, Santa Madonna! Madonna immaculata!

Mi memoras ankoraŭ je tio, ke post longa klopodo mi fine leviĝis de l’ roko kaj komencis furioze kuri tra la roka dezerto, saltante de ŝtono sur ŝtonon, pensante je nenia danĝero, kuregante sur la rando de l’ abismo… Kaj la kriado ne ĉesas; al mi ŝajnis, ke el sub ĉiu ŝtonego manoj de skeletuloj klopodis kapti mian longan soldatmantelon…

Mi jam mem ne scias, kiel mi venis al la plej proksimaj kampaj gardantoj. Ili estis lokitaj, same kiel ĉiuj aliaj, en komforta, profunde sub la tero borita kaverno, bone lumigita, kun sekaj, glataj muroj. Ho, kia dolĉa sento, vidi la bonanimajn vizaĝojn de soldatoj kaj observi la sobrajn detalojn de armilaro. Nun kiam mi jam estas inter la homoj kaj aŭskultas ilian maldelikatan parolon, ŝajnas al mi, ke ĉio, kion mi antaŭ momento travivis, estis sonĝo. Kun skeptika ekrido mi rakontas al serioza barbohava kaporalo pri la stranga plorado sur Monte Cimone kaj atendas, ke ankaŭ li ridetos kaj skuos dubeme la kapon. Sed li serioziĝas, rigardas senmove en angulon de l’ kaverno, ordigas al si porcelanpipon kaj fine rimarkas prudente:

– Pri tiuj aferoj pli bone estas ne paroli.

La soldatoj jesas kaj unu post la alia ekparolas:

– Vere, ne estas bone rememorigi la noktojn de Cimone.

Kompreneble, mi estas hodiaŭ konvinkita, ke tio estis nur certa speco de amasa epidemia freneziĝo, kion koncedas ankaŭ la medicina scienco. Imagu nur: unue la senrezulta atakado de l’ montopinto, poste la ega detruado kaŭzita de grenadoj, bomboj, flamĵetiloj; post la eksplodo la fantoma aspekto de l’ kratero… la nervoj devis ĉesi funkcii. Mirinde, ke temis nur pri periodaj halucinacioj kaj ke ni tute ne freneziĝis.

Sed unu monaton poste mi travivis ion tiel teruran, maleblan, neniel klarigeblan, ke kompare kun tio la nokta veado sub la kratero ŝajnas al ni tre bagatela kaj versimila…

Post la priskribita nokto mi foriris baldaŭ por unumonata libertempo, ĉefe pro miaj nervoj. Kiam mi revenis, la bataliono estis ree sur la malnova loko en la kratero. Tie jam ĉio estis verdire lukse aranĝita. Subtere estis normalaj haloj kun litoj kaj pajlosakoj, vasta manĝejo por la soldataro, legejo, kantino, kapeleto, razisto, kuirejoj, kursejoj por soldataro kaj por oficiroj; ĉio ĉi je 400 metra distanco de la malamikaj gardantoj, en la antaŭĉambro de la morto… unuvorte, mankis al ni nenio, krom taglumo. Sed kiu volis, tiu povis iri en la krateron por sunumi, se li ne timis la pezajn bombojn, kiuj tro ofte faladis antaŭ la elirojn de l’ subtero.

Mi mem ricevis apartan loĝejĉambron, kie mi aranĝis ĉion tute hejmece. Telefonistojn mi havis en la maldekstra apuda ejo, kurierojn kaj serviston en la dekstra. Sufiĉis nur voki aŭ ekfajfi, kaj tuj oni min priservis. Ideala komforto. Nur unu afero malbonigis al mi la humoron; la egaj aroj de ratoj. Diablo scias, kiamaniere ili venis ĉi tien sur la pinton de la monto – subite ili estis ĉi tie – kaj ne eblis ilin ekstermi. Ĉien ili enpenetris: en la magazenojn, en la manĝejon, en la oficirajn ejojn, kaj oni devis esti lerta por ŝirmi kontraŭ ili la manĝajon.

Vane oni pendigis sian panosakon meze de la plafono: la rato rampis en konvenan alton – saltis – kaj estjis jam en la panosako. Ni provis per vitro, per veneno – vana klopodo.

Precipe por mi estis tio ege malagrabla. Mi sentas ian troigitan abomenon kontraŭ ĉio, kio grimpas kaj rampas, precipe kontraŭ blatoj, cimoj kaj ratoj. Mi pensas, ke mi mortmalsaniĝus pro abomeno, se hazarde tia estaĵo venus en miajn manojn. Dum multaj noktoj mi maldormis pro timo de ratoj kaj prefere mi dormis dumtage ekstere en la kratero inter ŝtonaro.

Iun nokton mi same ne povas dormi pro tiuj aĉuloj. Jam kvar horojn mi kuŝas sur la matraco kun pistolo en la mano, preta ekpafi, se montriĝos eĉ nur la vosto aŭ nazopinto de rato. Sed la ratoj – kvazaŭ ili antaŭsentus, kion mi intencas – restas kaŝitaj sub la pavimo kaj faras teruran bruegon. Poste, antaŭ mateniĝo, mi havis pezan sonĝon. Mi ne scias precize, kion mi sonĝis; nur tion mi memoras, ke iu senĉese atakis min kaj volis atingi mian kolon, por ke li min sufoku. Mi defendas min furioze, sed la fortoj malaperas, mi falas sur la teron… Terura bruego kaj sur mia brusto eksidas io premanta, monstra… Ĝi ĉirkaŭprenas, kvazaŭ en feran prenilon, ambaŭ miajn brakojn, mi jam sentas proksimiĝi la lastan momenton, la spiro ĉesas, la koro mortas… Kun la streĉo de la lastaj fortoj mi eksaltas kaj komencas krii per nehoma voĉo pri helpo, kaj…kaj mi vekiĝas en mallumo, dancante meze de la ĉambro kaj vokante ankoraŭ ĉiam la helpon…

Venas kurieroj, servisto, telefonistoj, ĉiuj timigitaj. Nur tiam mi eksilentis, kiam oni faris lumon kaj kaptis min, ĉar mi jam tre ŝanceliĝis pro la elĉerpiĝo de la fortoj.

Malrapide mi rekonsciiĝas, nur miaj manoj estas ankoraŭ ĉiam mortrigidaj. La homoj observas min embarasite, en iliaj okuloj mi klare vidas, ke ili min rigardas kiel frenezulon.

Por ke mi iel min senkulpigu, mi rakontis al ili la sonĝon.

– Apopleksio, – opiniis zorgeme mia servisto Francisko.

Ĝi ofte atakas homon dum la dormo.

– Aŭ rato trakuris sur viaj brakoj – pensas unu kuriero.

– Ankaŭ inkubo ĝi povis esti – meditas la komandanto de la telefonista patrolo. – Ĝi eksidas sur la brusto kaj malhelpas spiri. Ofte eĉ mortsufokas…

Sed brakoj miaj, brakoj! Ankoraŭ ĉiam mi sentas sur ili tiun feran kunpremon, apenaŭ mi kapablas ilin ekmovi. Oni demetas al mi la bluzon, forigas la ĉemizon… Sur ambaŭ brakoj po kvin malhelbluaj punktoj. Oni rigardas min embarasite kaj heziteme, kun certa timo ili balancas la kapojn.

– Neniu estis ĉi tie krom la sinjoro leŭtenanto.

– Kaj la pordo estas ŝlosita de ekstere.

La pordo estis fakte ŝlosita, do neniu povis eniri al mi. Ni traserĉas la ĉambron.

– Tie kuŝas io apud la lito! – ekkrias Francisko kaj montras per la fingro ion malhelan kaj blankan.

Estis tie pecoj de ŝtonoj kaj du blankaj manoj de skeleto.

En unu fendaĵo super mi verŝajne la ŝtonoj malfiksiĝis kaj glitis en la ĉambron, kune kun la restaĵoj de superŝutita itala soldato.

La bruo do estis klarigita. Nur tio estis stranga, ke ambaŭ manoj de la skeleto havis kurbigitajn fingrojn kaj ke ĉi tiuj pintaj, fingroj estis ĝuste konformaj al miaj malhelbluaj makuloj…

Fragmento el romano.

(Pavel Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.