La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĝis nun nia plej granda prozistino. Ŝia verkaro signifas grandan suprenpaŝon de la ĉeĥa prozo. ”El romantisma studado kaj adorado de vilaĝa popolo kaj vilaĝa naturo ŝi kreis imagon de pli alta realo ol tiu, kian povas atingi priskribanta folkloristo aŭ analizanta realisto. En epoko, ĉe kies komenco la ĉeĥaj socialaj politikistoj starigis en centron de sia revolucia programo celon liberigi la terkulturistaron, ankaŭ niaj verkistoj entreprenadis por la laboranta kaj amanta, eraranta kaj sin oferanta vilaĝano laboron liberigan. Božena Némcová helpadis kiel poetino.” (Arne Novák). Ŝi estas genia rakontantino de popolaj slovakaj kaj ĉeĥaj fabeloj; kaj majstras la lingvaĵon kaj stilon en ili same bone kiom en noveloj kaj rakontoj el vivo vilaĝana kaj en folkloraj bildoj. La plej granda ŝia verko estas idilia romano ”Avino”. Ŝia vivo estis plena de iluzioj kaj trompiĝoj kaj finis en granda malriĉeco. Ŝi, trompita en sia juneco per spertoj de la edzeca vivo, havis kuraĝon, en tiama tempo tre aŭdacan, provi erotikan vivon memstaran kaj resti samtempe zorgema kaj amanta patrino de siaj infanoj. Ankaŭ laŭ tiu ĉi vidmaniero estas ŝia vivo historio de virino, daŭre avidanta pri sensacio kaj daŭre sin oferanta al devoj de reva idealo, poemo ekstreme kortuŝa. Restis pri tiu riĉa kaj mizera, streĉa kaj kompleta vivo ankaŭ dika volumo de ŝiaj privataj leteroj. Estis inter ili perloj de stilo, ŝi ja ne sciis verki prozon nebonan.
Ni enpresas fragmenton de unu el tiuj leteroj. Ĝi estis skribita antaŭ jaro 1854. La preciza dato kaj adresato ne estas konataj. La verkistino rakontas en ĝi pri sia infanaĝo, konfesas siajn knabinecajn sopirojn kaj pli postan suferon. La citita poemo estas en originalo germanlingva.
Mia animo estas multfoje kiel lago: facila venteto ondigas ĝin kaj la malkvietaj ondoj ne povas reglatiĝi. Penso penson ĉasas kiel nubetoj dum tempesto, unu pli malgajiga ol alia, ĝis tuta firmamento tegiĝas per pezaj nuboj – el kiuj nek pluvas nek tondro frapas, en kiuj nur muĝas kaj fulmas, kiujn uragana vento nur ludeme pelas tien-ien, sed ne disigas ilin kaj ne reheligas la ĉielon… Mi legis foje poemon, kiu al mi tre ekplaĉis. Aŭdu:
Ĉe la lagoKiel fantomoj super lago muĝa Herbej’ pendanta super rokokruto Portreto kara en animokerno, Ho, forpasinta tempo, ho revenu, |
Mi ne konas la aŭtoron. Ĉu ne vere, multiuj el ni tiel eksopiras – sed kio forpasis, tio forpasis; ĉu valorus, eĉ se oni redonus al ni la junaĝon, se la feliĉan menson oni al ni rekrei ne povus? Se mi pripensas la jarojn de mia vivo ekde mia dekjara aĝo ĝis nun, mi miras pri mi mem, kaj mi opinias, ke tio eĉ ebla ne estas: tio ne estas vi! Se vi estus min konintaj dum mia aĝo de dekdu-dektri jaroj – pri tiu tempo mi plej prefere rememoras.
Mia korpo estis jam ekflorinta – tamen mi estis ankoraŭ duone knabino kaj duone infano – ĝi ne estis plenforma, ronda, mi ankoraŭ ne hontis antaŭ knaboj grimpi sur arbon, aŭ irante el lernejo levi la jupon al genuoj kaj vadi tra akvo; nek ĝenis min rajde eksidi sur ĉevalon kaj kurpeli ĝin sur herbejo. – Tio estis tempo, kiam min ankoraŭ ĝojigis novaj ŝuoj, vesto aŭ rubandoj kaj mi ne povis ĝispacienci dimanĉon, kiam estis permesate surpreni ilin en preĝejon. Mi ankoraŭ ne hontis, se la patrino en ĉeesto de homoj donis al mi dorsobaton, ĉar mi igis brulkuiriĝis bulborostaĵon, nek opiniis mi kiel gravan aferon, se la patro antaŭ la knaboj – studentoj – diris al mi: Rektigu do la dorson, ne staru tiel ĝibe kaj ne levu ĉiam la nazon supren, vi stulta Gredl! – tio estis lia preferata insulto. – Tiam ankoraŭ, se viroj haltadis dirante: Diable, bela knabino ŝi estas, ne restis al mi la vortoj en la kapo. – Ridi, danci – ĉu sur draŝejo, ĉu en ĉambro de geservistoj, ĉu sur herbejo – ĉio estis egala, nur se mi povis danci. – Gaja mi estis, petolema, mi sur arbojn grimpi, sur ĉevaloj rajdi, kun knaboj interbatiĝi kaj casludi – tio estis mia plej granda ĝojo. Sed mi estis obstina, mi malvolonte cedis. La patrino – severa kaj vortŝpara al ni geinfanoj – ĉiam al mi ĉion abrupte ordonis kaj pro ĉio tuj punis, kaj mi estis devigata ŝin ĉiam pentofare pardonpeti kaj danki. Tio estis por mi io terura kaj mi neniam faris tion, eĉ se ŝi estus min ĝismortige batinta. Multfoje min la sento instigis al tio, tamen la piedo ne moviĝis de-loke kaj la buŝo ne malfermiĝis. La patro povis igi min fari kion li volis, li konis min, kaj ĉiam afable parolis al mi, kaj estus por li eĉ en fajron saltinta, se li min alrigardis per sia bela blua okulo kaj diris: Iru, Beta mia, kaj faru tion aŭ tion-ĉi. – Eĉ la puno de li ne dolorigis min tiel – kaj mi meritis ja ĝin, escepte unu fojon: pro tiu kiso! –
Tiam mi ankoraŭ varmkore ankaŭ preĝadis! – Kvazaŭ starus nun antaŭ mi tiu ĉambro kun multo da bildoj kaj bildetoj. –
Kaj unu bildo: Kristo kaj Samaritanino – tiu tre plaĉis al mi – mi okulojn eĉ ne forturnis dumpreĝe, kaj mi tiel longe rigardis al ĝi, ĝis tio ne plu estis nura bildo! – Antaŭ miaj okuloj li staris en korpo, al li mi preĝis, lin mi petis pri ĉio, kion mi iam bezonis. La patro laŭdis min, ke mi estas pia, li metis min kiel modelon al la aliaj, kiuj dum preĝo vespere kutimis dormi kaj tage oscedis kaj interpuŝadis sin. Ili ne vidis antaŭ si vivantan portreton de Kristo. – Tiam mi legis plej ŝate Historion pri Genova, tiam mi multe revis pri sorĉumitaj princinoj, pri faroj nekredeblaj, kaj mia plej preferata fantaziaĵo estis – foriri en monaĥinejon, kaj nur pro tio, ke mi aŭdadis, ke la monaĥinoj multon lernas samkiel studentoj, kaj tio estus por mi plej granda ĝojo.
Tiutempe – mi ne havis ankoraŭ aĝon de dektri jaroj, mi venis al Chválkovice, – urbeto malproksime de mia hejmo, eble unu horon da marŝo –. Mi vivis en familio de bienadministristo por lerni ĉe instruistino kudri kaj ĉe instruisto pianon kaj germanan lingvon. En kia ĉirkaŭaĵo, inter kiaj homoj mi vivis ĝis tiu tempo, tion vi povas plejparte legi en la libro Avineto – krom kelkaj personoj pliaj. – En Chválkovice mi venis en alian medion – tie komencis miaj unuaj romanoj, naivaj, kiuj al mi ĉiuj restis en la memoro, sed neniu en la koro.
Sed mi komencis paroladon, kvazau mi estus ano de Akademio kaj havus taskon skribi mian biografion, ne ekpensante, ke mi vin per tiaj infanecaj rememoraĵoj enuigas. Pardonu, sed tia estas jam la afero ĉe mi, ke rememoro pri mia junaĝo, kvankam ĝiaj okazaĵoj estis nur bagatelaj, ĉiam min varme kortuŝas kaj ke mi volonte parolas pri ĝi. Postkiam mi mortos, vi povas skribi mian biografion – mi po-momente ĉion diros kaj skribos al vi, mi ja ne havas kialon ion prisilenti: nek la sopirojn de la knabinkoro, nek kiel mi lernis la belon koni, nenion – nepre nenion. Sed unu fojo mi ne povas ĉion priskribi, ĝi tedus vin, ĉar mi volonte komencas paroli detalojn kaj ĝojas pro infanecaj bagatelaĵoj, kiuj la leganton ne povas interesi, eĉ se li estus amiko… Se mi iam malsupreniras en Valhalon de mia koro, mi volonte haltas antaŭ bildoj de mia knabinaĝo – tio estis ja la plej bela tempo – mi ne perdis mian idealon; edziniĝante mi neniun amis, mi priploris nur mian liberon – mi plendis, ke por ĉiam estas detruitaj belaj revoj kaj idealoj de mia vivo. – Mi serĉis mian propran idealon, mi opiniis, ke en la amo al viro mi trovos kontentigon de ĉiuj miaj sopiroj, kompletigon de mi mem… Multa lumo ekfajreris al mi sur vojo de la vivo, mi kredis, ke tio estas brilo de stelo, sed estis ĉiam nur vaglumeto, kiu estus min erargvidinta en marĉon. Vi, frato, trovus en la Valhalo portretojn kronitajn per rozoj, hedero kaj edelvejso kaj ornamitajn per perloj, ankau kadrojn sen bildo. Kelkfoje estis ankaŭ sur tiuj portretoj – mi opiniis – homoj idealaj, sed mi devis malgaje rekoni, ke temis nur pri aĉa fuŝverko! – La koloroj paliĝis, restis malpura papero – kaj tiun mi elĵetis… Sed la kadro restis al mi por rememoro, ke ne ĉio estas oro, kio briletas. – Mi spertis dum mia vivo multajn dolorojn, amarajn pritrompojn, mi staris ĉe abismo de malespero – tamen malgraŭ ĉio mi ne perdis fidon kaj amon al homoj! Ofte mi komprenebl;e sentas min malfeliĉa, superflua sur mondo, tiel ke mi kun sobra menso forirus el la mondo, tamen tiuj tempoj ree forpasa – sed tiaj bataloj multfoje rabe forportas pecon da vivo! – Vi skribas al mi, ke mi povas havi plezuron en laboro por miaj infanoj – nu, vi pravas. Mi amas miajn infanojn kaj volonte laboras por ili kaj laboros, dum mi kapablos. Tamen, se ili ne ekzistus – ĉio estus alia! Sed kion vi skribas, ke mi prave povas esti fiera pro tio, ke la nacio min estimas, kaj ke oni min respektas – vere, tion vi mem ne kredis skribante ĝin – kaj mi nur priridetas tion… Honesta koro, sincera peno estiĝi ĉiam pli perfekta, utili al nacio laŭ ĉiuj miaj fortoj – jen estas la unusola afero, kiu min altigas super la ordinarajn virinojn, kiuj vivas por nenio en la mondo.
Antaŭ 1854. (T. Pumpr)
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.