La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ĉeĥoslovaka lingvo havas ortografion laŭprincipe foneti kan, tio signifas, ke ĉiu litero signas ĉiam la saman sonon.
Tion ebligas longa vico de supersignitaj literoj. Ni donas liston de čeĥoslovakaj literoj diferencantaj en prononco de la esperantaj.
Vokaloj:
Streketo super vokalo signifas, ke ĝi estas longa. á = aa é = ee í = ii ó = oo ú = uu ý = ii ou = diftongo oŭ ie = diftongo: (proksiniume) je |
Krome memoru:
y = i ů = diftongo (u)o ä = e (tre malfermita) ě = je |
Konsonantoj:
Hoketo super konsonanto signifas ĝian ”moliĝon”. č = ĉ d’ = dj ch = ĥ l’ = l, sed apogante la langon sur antaŭan palaton. ň = nj ř= rŝ š = ŝ t’ = tj x = ks ž = ĵ |
La akcento estas ĉiam sur la unua silabo de la vorto.
Virina nomo finiĝas per á, ofte ĝi estas derivata de la vira per sufikso –ová. Ekz. edzino aŭ filino de sinjoro Novák estas nomata Nováková.
Ĉar ni pensas, ke rigardo sur tiujn ĉi listojn ebligas facilan prononcon de la ĉeĥoslovakaj nomoj, ni ne donas en la tekstoj la elparolon, kiu iam povus aspekti ĝena.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.