La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Viktor Dyk

(1877-1931)

El la generacio impresionisma li trovis al si vojon plej memstaran same en versoj, kiel en prozo. ”Li havis siaj kunuloj la komunan kapablon intense travivi, ĝis la plej delikataj nuancoj analizi kaj subtile noti oscilojn de humoroj kaj konceptoj, pensoj kaj ideoj, sensaj emocioj kaj sentaj deprimecoj. Sed, ĉar li, en sia esenco estis pli ironiulo ol impresionulo, li neniam subigis sin pasive al tiuj impulsoj, sed klopodis stari kritike kontraŭ ili. Lia atentemo koncentris sin al la homo; sed ne al homo, kiel animalo instinkta kaj sensa sed precipe kiel estaĵo etika kaj sociala. Preskaŭ paradokse dediĉis sin tiu ermitulo kaj deklarita individualisto al pasia pripenso de rilato inter individuo kaj komunumo, nacio, socio. – Dyk estis konsekvenca kaj severa etikulo, kvankam li estis elirinta el literaturista grupo etike indiferenta kaj kvankam en sia juneco li mem kruele persekutadis la moralan fanatismon de la ĉeĥaj realistoj” (Arne Novák). La plej altan gradon de perfekteco atingis lia liriko dum la mond-milito, kiam li sciis en versoj nekompareble sugestiaj esprimi sekretajn esperojn de la ĉeĥoj vivantaj sub aŭstria polica premo kaj la krititan sintenon kontraŭ la tiamaj oficialaj ĉeĥaj rondoj. La nun presita ciklo estas el ili.

PROMENADO DE DIOGENO

I.

Vespere malkomfortas hejme seĝo.
Tro peza estas hejma nigra hor’.
Kaj forgesita la infana preĝo.
Doloras pens’. Doloras rememor’.
Neklare vin penetras la sopiro
amikajn manojn teni nun en ĉen’.
Ekstere vibras urbe promeniro.
Lanternon prenu: iru Diogen’!
Kaj tremu vi tra vintra ĉi vespero.
Soleco estas la plej peza sort’.
Momentoj bruaj en la luma sfero
ĝojigos horon, kiom ama vort’.
La varmo venas el proksimo ĉia,
karesi iun ajn estu via vol’!
Grandulojn vidu de nacio via!
Iliaj estas digno kaj titol’.
Vi vidos laborejon de la sortoj.
Valoros la spektaklon via pen’.
La homoj pretermarŝos, ne la vortoj.
Lanternon prenu! Iru Diogen’!

II.

Volupto! Malhumile preteriras.
Jarcentoj penis; kial penos vi?
Ardanta ŝi, dum ĉie frostas, diras:
Mi vivi volas: tial mortos vi.
Plezuro. Havas movojn de serpento.
Pro ŝia rido haltas batalont’.
Pro ŝia saĝo finsukcesas tento.
Honoro? Honto? Vivu ebriigont’!
Flustrinte tiun saĝon, ŝi rapidas
kun sia allogemo en okul’.
En peltoj siaj tute noda ridas,
rigardo ŝia logas en nebul’.
Pokalon por vi, se ŝi tro plenigis,
ne venu pento via al orel’!
Egalas diri: vivis aŭ intrigis.
La mondo tuta estas ja bordel’.
Vi rajtas rabi, semi la detruon,
dum ĉiu rabas, murdas en la ar’.
La mondon vendu por aĉeti ĝuon,
vi estu de orgioj la cezar’.
Kaj vantaj faroj, pensoj sen la fino,
kaj vanta lukto, vanta orator’.
Vi vidas vangojn de publikulino.
Serpentajn movojn. Boa constrictor.

III.

Jen amo. Amo, kies tremas paroj.
Ho am’, tro ofte fluis ĝia sang’.
Rezultu kio ajn el grandaj faroj,
konservi hejmon petas nia lang’.
Brulegas mondoj; ĉio ĉirkaŭ ruĝas.
Tegmentaj eroj falas en la svarm’
En flama maro preĝo Dion urĝas:
Ho restu por ni de la hejmo varm’.
Kaj kiom ajn grandega prezo estu,
kaj celoj estu gravaj kiom ajn.
Por ino filo kaj la edzo restu
kaj la amanto: Estu kiel ajn!
Malvarmas hejm’ kaj lit’, malvarmas ĉio.
Kaj ploras larm’ de forlasita land’.
Al ĉiuj ĉion prenu, ne la mian, Dio!
Jen amo! Jen terura ĝia grand’.

IV.

Jen feliĉul’! Sen hieraŭo estas.
Facile naĝas, kiun portas mod’.
Nenio por li el estinto restas.
Ne konas venkon, sangon de eŝafod’.
Admiru lian filozofan vorton!
Li ride aŭdas: sonas rekviem’.
Malforto tia eĉ egalas forton.
Neniam diros: Perdidi diem.
Sin asimili – granda virto lia.
Kvietas sur ebeno, sur dekliv’.
Laŭ datoj kredo kaj koloro lia.
Evitis ĉion: do eterna lia viv’.
Malgajon, honton li komprenas false.
Abismon lasas, fuĝas supren for.
Tombeja kanto sonas al li valse.
Feliĉa pro malbona la memor’.

V.

Jen optimismo. Kreskas sana ĉial.
Nur bono povas sekvi el prepar’.
Li fidas firme. Diras al si tial:
Sufiĉas fid’. Malgrava estas far’.
Sen timo staras, dum vi vante penas.
Li scias veron, ŝipas laŭ la vel’.
Ĉirkaŭo ĉu malgaje abomenas?
Tro certas li, ke venos li al cel’.
Se abomen’ timigas vian koron,
li scias veron, do pli ridas li.
Dum ridas vi nur malhonoron,
kun sia klara cel’ nur spriton li.
Maldolĉon kaj obstinon kiu festus,
se fido nur sufiĉas por la sav’?
Jen optimismo. Ĉu ĝi granda estus,
se mankus la komforta senenhav’?

VI.

Jen pesimismo. Li silenti daŭras.
Lilie blanka estas lia vort’.
Kaj lia saĝo tre prudente kaŭras.
Mortigas faroj. Ĉio estas sort’.
Li vidas klare. Li observas are.
Malkaŝas la danĝeron en nebul’.
Registras pekojn, ĉar li vidas klare.
Sort’ estas nur. Atendas la saĝul’.
Li arsenalon havas. Li ne mutas.
Armilojn metis li sur ĉiu mur’.
Li argumentojn kaj ciferojn ŝutas.
Li ĉion havas. Fido mankas nur.
Pri ĉio, kial sangas koro via,
ĵus sonas lia voĉo de skeptik’.
Tioma paco en abdiko lia,
ke vi sen vol’ demandas: Ĉu abdik’?
Estadis iel, estos ankaŭ iel.
Kvietas, kiam finas lia dir’.
Esploru vi la ruinejon ĉiel,
sub vortoj vin ne trafos viva spir’.

VII.

Malforto! Via vir’! Sur sia loko
li malboniĝas sub malluma prem’.
Li ne atendas ĝis ekkrios koko.
Se ĝi necesos, li ekkantos mem.
Malforto! Via vir’! Bedaŭru timon
malfortigontan lian sanon tre.
El polvo flugis, baldaŭ trovis limon.
Lin helpu Dio! Polvon manĝos re.
Bedaŭras mi Sisifan lian taskon.
Centoble vane ripetata tem’.
Problemo lia estas porti maskon.
Lin logas, lin elĉerpos ĉi problem’.
Li estas kompatinda masko nura,
tro travidebla. Kiun trompos ĝi?
Ĉu kredi, ke la amo estas pura,
se nekaŝatan timon montras ĝi?
Al Dio juras li kaj al idolo.
Volonte skribos: estas mi kanajl’,
li propramane laŭ la fremda volo
kun sia ornament-inicial’.

VIII.

Viro metier. Pavas sensufere.
Parolas klare, digna en la gest’.
Ekzistas sole lia fako vere
kaj krom ĝi jam nenia rest’.
Kaj ne plu io lin turmentas krize.
Absinton en pokalo trovos li neine.
Ofican taskon faras li precize,
kaj taskojn gildajn. Jes, li, metier.
Venena lin ja ne penetros tedo,
ripozon noktan ĝuos li sincere.
Li diras ne estante Arĥimedo
la arĥimedan: Noli tangere.

IX.

Vesperon malkomfortas hejma seĝo.
Tro peza estas hejma nigra hor’.
Kaj forgesita la infana preĝo.
Doloras pens’, doloras rememor’.
Malvarmas forno. Vintro en anguloj.
En manoj kaj en koro frostrigid’.
Sopiro venas tiam en nebuloj
por trovi iun, kies ridas vid’.
Soleco ŝajnas al vi ja torturo,
torturas super kapo la tegment’.
Vi volus premi manojn trans la muro,
vi volus vortojn bonajn kontraŭ tent’.
Rigardon vian sendas vi malsatan
en malproksimon ian kun envi’.
Kaj serĉas vi la malkvieton fratan,
kaj fraton inter sonĝoj sonĝ’ en vi.
Angore sidas, triste, en malpleno,
kaj sopirante varme pri intim’
lanternon sian prenas Diogeno.
Saĝiĝu! Min aŭdu! Estingu ĝin sen rim’!
Ekstere brilas rido tro trilanta.
Do lasu ilin en feliĉa ŝerĉ’!
Iraĉu hejmen, Diogen’ vi vanta,
vi trovus pli ol indas por la serĉ’!
Vi trovus saltojn, intrigetojn,
mizeron, honton, en la ties kor’.
Mizeraj homoj portas lanternetojn,
sen lumo Diogeno kaŭras for.

1916 (Stan. Kamarýt.)

IDILIO EL WEIMAR

I.

La poŝta veturigisto kun vangoj ruĝetaj kaj skurĝitaj de vento metis la kornon al la buŝo. Ĝia sono gaje ekvibris tra la regiono. La vojaĝantoj, iom dormemaj pro la vojaĝo, eliĝis el sia duonsonĝado. Ankaŭ la ĉevaloj, du fortaj blankuloj, plirapidigis la trotadon; la proksimeco de stalo ilin instigis.

Weimar proksimiĝis.

Du ludemaj, ridetantaj knabetoj rektiĝis senpacience. Iliaj trudemaj naivaj okuloj, puraj kaj bluaj, serĉis la celon de la vojaĝo. Vane ilin tenis la malkvietigita patrino, vane ilin admonis.

Ilia bolanta juneco preteraŭdis la admonojn.

La tria knabo estis enpensa kaj silentema; ankaŭ li sin ekmovis kaj lia maltrankvilo estis eble pli granda ol tiu de liaj fratoj. Sed li, fikse kaj estrante ĉiun emocion, observis la urbon, kiu ĉiam pli klare konturiĝis sur la horizonto.

”Ĉu ni restos ĉi tie, patrino?” demandis unu el la knaboj.

”Jes”, respondis mallaŭte la patrino.

Ŝi estis en funebra vesto. La patro de la infanoj mortis antaŭ nelonge.

”Ĉu estos bele tie ĉi, patrino?”

”Estos,” flustris la patrino. Sed ŝiaj okuloj ne parolis pri fido. Ektenis ŝin korpremo, kiu atakas sentemajn kaj pasivajn estaĵojn antaŭ grandaj ŝanĝoj.

”La avo iros al ni renkonte”, diris la unua knabo. La patrino ne respondis.

La tria knabo demandis pri nenio. Li rigardis nur reveme la turon de la urbo. Li ne atentis la prunojn, preskaŭ maturiĝantajn, kiuj en la tuta aleo altiris avidajn rigardojn de la fratoj.

Li ne partoprenis iliajn parolojn.

Krom la familio estis en la omnibuso unusola viro: serioza, proksimume sesdekjara, kun haroj jam maldensaj kaj blankaj. Laŭ movoj sindetenaj kaj akurataj li estis kredeble oficisto, kies pasio estis precizeco. Li sekvis la infanojn kun atentemo ĉe li neordinara. La ĉeesto de la infanoj ŝajnis lin mildigi kaj dolorigi samtempe; en lia atentemo estis io nervema; li ne parolis; li estis profundiĝinta en siajn pensojn.

Kaj nun jam estis jen Weimar, silenta urbo, tiam tiel fama.

Oni skribis la jaron 1827. La veturilo ruliĝis tra la stratoj; la gaja krietado ne ĉesis, interrompata nur per krakado de vipo.

Subite ekpuŝo. La omnibuso haltis. Ili estis ”Ĉe la elefanto”, ĉe la fino de ilia vojaĝo. La maljuna viro rigardis post la foriranta familio. La malgranda silentema knabo memorigis al li iun konatan, tre konatan kaj bonan, kiu estis nun morta. La maljunulo observis longtempe enpense la aeron post li kaj poste per pezaj paŝoj foriris en la prezentitan al li ĉambron.

II.

Estis malserena, pluva mateno.

La kelnero, kiun la vojaĝanto sendis kun vizitkarto, revenis kun la komuniko, ke la sinjoro sekreta konsilisto estas iom malsaneta kaj ke li ne akceptas. Tuj kiam pasos la misfarto, li akceptos volonte. La ĝentila kaj ĉiam akurata fremdulo ne kapablis ĉi foje sekretigi la ĉagrenon, kiun al li kaŭzis la atendado.

Li ekmurmuris ion apenaŭ aŭdeblan. La kelnero riverencis embarase kaj malaperis.

La soliĝinto alpaŝis al la fenestro.

Tio do estis la urbo, kiu tiun tempon estis Mekka por Germanujo kaj eĉ por eksterlando; malgranda urbeto, fama en la mondo. La restadejo de malgranda princo, unu el tiom multaj germanaj, fariĝis celo de turistoj el proksime kaj malproksime, ĝi altiradis spiriton kaj scivolemon: estis loĝloko de Wolfgang Goethe.

Sed tio ne estis nervema malpacienco ekvidi la grandan viron; ne estis la nekutima timemo, kiu atakis la spritulon Heine antaŭ la vizaĝo de la Weimara maljunulo: ne estis sentoj, kiuj plorigis la nesocieman, maldolĉan Grillparzer, kiam al li Goethe prezentis la brakon vidante lin iri al tagmanĝo.

Kio estis Goethe por ĉi tiu viro, viro kun mieno severa kaj tamen malgaja, kio estis la paganisma poeto por oficisto konanta sole sian devon?

La verko de Goethe kuŝis preter la sfero de Karl von Rädern.

Goethe estis por li aŭtoro de ”La suferoj de Werther.”

Io alia, malproksima de literaturo cent mejlojn, gvidis liajn paŝojn kaj ardigis liajn pensojn. Venadis rememoroj kaj ĉiu havis sian doloron… malbonan, silenteman, maljunulan doloron.

Tiu pri kiu li rememoris observante la stratojn kun mieno de malamikeco, estis lia filo, tiom simila al la knabo el la omnibuso. La fino de ĉi tiu filo vekis malamon kontraŭ la poeto en la koro de la patro. Ho, li estis bela knabo, blondhara, gracia knabo kun bluaj, revaj okuloj. En la karesemon al la stranga kaj malmulte komprenata infano kunfluis ĉiu ambezono de la severa soldata prokuroro. Rememoro pri la mortinto venigis lin al Weimar. Kaj nun, kiam li rememoris pri la knabo ripozanta en nefama kampara tombejo, pri la lasta el siaj infanoj, peza malsereno kovris lian frunton. La Ekscelenco malsanis kaj ne povis akcepti lian viziton.

III.

Karl von Rädern staris antaŭ Goethe.

La poeto estis vestita en nigra vestaĵo kaj sur la brusto havis ordenan stelon. Li staris rekte, preskaŭ rigide; kaj ĝuste nur la rigideco povis veki la impreson de perforta sinregado.

Lia rigardo, ne senfortigita de preskaŭ okdek jaroj, supraĵe tuŝis la viron atendantan tiom de ĉi tiu renkonto.

Sed nun antaŭ la staranta Goethe la ardo de sinjoro von Rädern estis malvarmiĝanta. Kion ĉion li volis diri, kion li esperis de ĉi tiu momento? Li serĉis en sia memoro la malmildajn kaj senceremoniajn vortojn de akuzo, per kiuj li volis reteni la maljunulon en nigra vestaĵo kaj kun ordena stelo. Li serĉis sian antaŭ longe preparitan paroladon. Ĉu ne estis lia profesio persekuti krimojn? Pruvadi kulpon de krimuloj? Ĉu li hezitis iam por momento proponante morton?

Longa, sed al la poeto ne nekutima paŭzo estiĝis. La maljunulo de Weimar estis kutimiĝinta al emlarasoj de vizitantoj.

Li atendis pacience.

Fine ekparolis la fremdulo per voĉo ne memcerta: ”Mi havis filon, ekscelenco.”

Goethe signis afable per la kapo; liaj esploremaj okuloj ne ŝanĝis sian esprimon. Eĉ la stranga turniĝo de la parolo la poeton ne surprizis. Li ŝajnis nekapabla pri io ajn miri.

”Mi havis filon,” daŭrigis Karl von Rädern, la soldato. ”Li estis brava knabo; diligenta, konscienca. Li estis mia lasta infano, mia espero kaj konsolo.”

La akuzanto trovis sian ekvilibron: li parolis nun plensone kaj firme.

”Iun tagon,” daŭrigis la parolanto kolektante fortojn al decida atako, ”venis en la manon de Henriko ekzemplero de via libro, ekscelenco. Ĝi estis ’La suferoj de Werther.’ Li fariĝis nesociema, fermita. Li evitadis homojn. Evitadis eĉ min.

Fremdiĝis al ĉio, kio por li estis kara; li eniĝis en iajn malbonajn pensojn. Pastro Wörre min avertis; mi konsideris ĉion nur ordinara krizo de lia aĝo. Antaŭ tri semajnoj ni aŭdis en la ĝardena altano pafon. Henriko sin mortigis per pafo el pistolo, kiu falis el lia mano, antaŭ ol ni venis al la kadavro. En la surbrusta poŝo ni trovis libron. Ĝi estis ’La suferoj de Werther.’

Li estis, ekscelenco, mia lasta filo.”

Karl von Rädern jam nepre venkis sian komencan timemon.

Li povis esti kontenta pri sia verko. Li prezentis tion, kio devis esti akuzo kaj verdikto samtempe, per tono malmilda kaj frostiga.

Goethe sekvis ne tute atente la enkondukon de la parolo.

Sed poste lia atento koncentriĝis al la rakontado de la patro.

Li signis kvazaŭ konsente: lia rigardo ne forlasis la parolanton.

Ĝi estis nekontestebla intereso. Kiaspeca? Sinjoro von Rädern ne sciis. Kion ĉion rememorigis al la tre maljuna poeto liaj vortoj? Kiajn delonge forsonintajn tonojn?

Sinjoro von Rädern, la akuzanto, finparolis. Li volis ankoraŭ ion aldiri, sed la gorĝo ne eligis sonon. Kaj la ĝena sento de necerteco, regita tiom feliĉe dum la rakontado, inside revenis. Ŝajnis al li nun, ke li parolis ion, kio ne havis sencon.

Li esperis, ke la akuzo, ĵetita vidalvide al la poeto staranta rande de tombo, alportos senpeziĝon al la patro. Sed li ne sentis mildiĝon.

En la okuloj de Goethe eklumis rememoro. Rememoro sen malkvieto kaj riproĉo. Li staris netuŝita kaj kun aspekto de serera majesto antaŭ la fremdulo.

”Interesa kazo,” li diris poste enpense, atendinte dum momento daŭrigon, kiu ne alvenis.

”Siatempe okazadis similaj kazoj,” li daŭrigis, rigardante sinjoron von Rädern per la serenaj, kvietaj okuloj. ”Sed nun jam delonge nenio simila okazis. Ĉu vi ne povus al mia pentristo pruntedoni la portreton de via filo?”

1905. (Oldř. Stéch.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.