La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Olga Scheinpflugová

(1903-)

Juna tre sukcesa aktorino en ”ŝtata teatro” en Praha. Multon ŝi verkas. Ŝiaj poemoj esprimas erotikon virinan de samtempo kun malofte aŭdata sincereco. Ŝiaj romanoj priskribas konfliktojn de ama kaj familia vivo en nuntempe socia medio.

AVERTO

Ne serĉu, knabinet’, belajn florojn,
al am’ similajn pro velko rapida,
ne serĉu la rosmaren-odorojn,
ardantajn tagojn sonĝ’ sekvas hibrida.

Ŝirprenu, knabinet’, por vi urtikojn,
sovaĝan rubuson, sovaĝan kardon,
manplatoj viaj priploros la pikojn,
manetoj viaj akiros la hardon.

Ne kaptu, knabinet’, orajn muŝojn,
feliĉajn sonĝojn tro ili similas,
venenas, tial ili kaŭzas fuŝojn,
al krabroj kutimiĝu, mi konsilas.

Ne kantu kantetojn, satigas eĉ vort-sonor’,
ne dancu super lupa tru’ petole,
surdiĝu al versoj logaj de Amor’
kaj kredu al la silentanto sole.

1934 (Stan. Kamarýt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.