La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

K. Matěj Čapek-Chod

(1860-1937)

Aŭtoro de mallongaj noveloj kaj ampleksaj romanoj pri ĉeĥa kaj ĉeĥoslovaka burĝaro, ofte pri ĝia partopreno en kreado de industriaj entreprenoj, komercado, estigado de valoroj sciencaj kaj artaj. Uzante sian admirindan scion pri detaloj el tre diversaj homaj agadoj kaj profesioj, li demonstras, per stilo ofte tre baroka, la determinitecon de la homa sorto. Sed tiu determiniteco aspektas tia, kvazaŭ sub ĝi moke grimacus diablo, kies ironiemo determinas la sortojn por ke rezultu groteskoj dum tragedioj. Tamen li preferas fiksi sian vidon al karakteroj fortaj aŭ almenaŭ forto-ŝajnigaj kaj scias bone komprenigi, kiamaniere la meznivelo tendencas ilin tenti por kliniĝo aŭ almenaŭ por kompromiso. La terura angoro pro la neeblo plibonigi la homon kondukas lin kelkfoje al nihilisma timego pro la vaneco de l’ homa komedio.

Lia teknika naturalisma priskribo en sia kompleteco, kaj lia samtempe ekspresionisma mallongigo en la signifeco de la signoj estas malfacile atingeblaj.

ĈEFSERĜENTO LEMANINSKË

Ĉe la ”tablo de filozofoj”, kiel oni nomis en la loka klube jo la solan tablon, ĉe kiu kartoj ne estis ludataj, denove estis tro vigle.

”Kaj mi diras al vi, ke la tuta institucio de la mortpuno estas maljustaĵo, kiun la homaro efektivigas je si mem,” kriis Lepař, maljuna helpprofesoro, batante per peono en la ŝaktabulon, kvazaŭ li volus sigeli ĉiun sian vorton.

”Denove plia bela frazaĉo,” diris lia kontraŭulo, kun kiu ĵus li finludis ŝakpartion kaj kiu ĉiam havis alian opinion ol lia ĉiuvespera kunludanto. Tio estis la urba kaj fabrika kuracisto, la lasta de la loka kuracista dinastio, kies antaŭuloj ekde praaj tempoj eble estante ankoraŭ barbiroj – plenigadis la lokan tombejon. ”Se vi, same kiel mi, estus vidinta jam mortadi tiom da homoj, kiuj estis mortigitaj senkulpe, sole pro la homa profitemo… ”

Oni disputadis eble jam duonan horon kun malsama sukceso kaj kun varia aprobo de la ceteraj klubanoj; la helpprofesoso Lepařdefendis la vidpunkton, ke la homa societo ne rajtas aldoni al unu murdo aŭ al kelkaj tiaj krimoj ankoraŭ unu pluan krimon, ekzekutante la murdiston, li defendis sian troigatan konvinkon tre ekscitite eĉ ofende; male doktoro Stepka restis trankvila kaj asertis, ke unusola homa vivo valoras neniom kaj, se ĝi krom tio estas danĝera por aliaj vivoj, estas necese simple detrui ĝin, ja en la intereso de la homa societo estus oportune, ekstermi la tutan genton de la murdisto, ĉar la emo al sangaj krimoj estas heredebla.

La ceteraj sciis, ke doktoro Stepka intence troigas por inciti la kolereman Lepařal ankoraŭ pli akraj esprimoj kaj logikaj eraroj, kiuj gajigis la ceterajn klubanojn, kaj ili ridis do senĉese. Lepařfine kuraĝis eĉ aserti, ke verdire kulpo ne ekzistas kaj ke do ne ekzistu ankaŭ puno, ke la krimo estas simple malfeliĉo kaj nenio plu.

En la sama momento okazis io neatendita. Ĉe la supra tablorando, kie ĉiutage sidis maljuna apotekisto, pensiulo de apoteko, kiun eble jam de dudek jaroj gvidis lia filo, falis enkadrigita gazeto, kun bruo simila al ekkrako de kanvergo, kaj malantaŭ ĝi aperis la maljuna, pergamena vizaĝo de la apotekisto kaj liaj okuloj pligrandigataj per dikaj okulvitroj. Kutime li ne miksiĝis en la klubajn disputojn kaj li eble unusola legadis la gazetojn elmetitajn en la klubejo. Sed kiam ajn li aŭdiĝis, ĉiam li parolis aferorilate. Ĉe lia unua vorto ĉiuj eksilentis kaj aŭskultis.

Kiel ĉiam, la apotekisto ekparolis sen enkonduko:

”Kiam mia patro fine de la kvindekaj jaroj sendis min en la mondon, por ke mi akiru spertojn, mia unua vojaĝo kondukis min al Ruslando, kie la frato de mia onklo estis staba kuracisto kaj estro de la garnizona malsanulejo en la fortikaĵo Ko en la rusa Polujo. Kiel la onklo bonvenis min, kiel li plaĉis al mi, estas aparta afero. Certe estas, ke dum la deĵoro li estis efektiva tirano, antaŭ kiu ĉiuj tremis, kaj ke eĉ al mi mem ne estis agrable dum lia ĉeesto. Kaj mi konfesas, ke retenis min tiam en K-o, dum tutaj dekkvar tagoj, nur unu kruelaĵo.

En la fortikaĵa malsanulejo kuŝis deliktulo kondamnita al pafmorto, ĉefserĝento Lemaninský. Li alpafis kolonelon per pistolo kaj poste li pafvundis sin mem. Li vendis sian horloĝon, aĉetis dutuban pistolon, kuraĝigis sin per brando kaj, kiam la kolonelo enpaŝis la batalion-kancelarion, li alpafis lin, trapafis liajn tendenojn inter la polekso kaj montrofingro. La kolonelo, kune kun sia adjutanto, fuĝis kaj kaŝis sin post baraĵoj, kvankam la ĉefserĝento havis en la pistolo ankoraŭ unusolan kartoĉon. La kolonelo kaj lia adjutanto estis eksigitaj el la armeo kaj ĉefserĝento Lemaninský, kiun oni levis de la planko, ĉar li pafvundis sin per la restinta kuglo, estis forportita en la malsanulejon, kie oni longe klopodis lin restarigi. Fine oni sukcesis resanigi la vundon, la kuglo enpenetrinte preter la ripoj restis malantaŭe ĉe la spino, la pistolo estis ja tia, ke ne estis eble mortpafi iun per ĝi. Sed Lemaninský malsaniĝis je pleŭrito. Oni sukcesis resanigi lin iom kaj starigis lin antaŭ la tribunalon. Post du horoj li estis kondamnita al morto per pulvo kaj plumbo kaj tuj venontan tagon li estis mortpafota.

Sed kiam li estis rekondukata al la kazemato, li saltis sur la pavimon tra la koridora fenestro kaj rompis ambaŭ siajn krurojn.

Duonan jaron daŭris, ĝis ili resanigis liajn krurojn, sed Lemaninský komencis sputegi sangon. Tio estis lia malnova malsano; dum manovroj li akiris ie ftizon kaj estis komandita en la batalionkacelarion, por provi, ĉu lia malsano pliboni ĝos.

Ĝi ne pliboniĝis kaj, laŭ la ordono de la kolonelo, Lemaninský estis sendota hejmen de la regimento. Ĝuste tial li alpafis la kolonelon, kiun li kulpigis ankaŭ pri sia malsano, ĉar dum ekzerco ŝvitoplena li devis travadi riveron laŭ lia ordono.

Kiam do aperis la sango, kontente ekspiris precipe la ok pafistoj de la bataliono, kiuj estis komanditaj fari la lastan servon al sia kamarado. Sed kiu en la regimento konjektis, ke ĉefserĝento Lemaninský post du provoj de memmortigo evitos la punan mortpafon, por anstataŭigi ĝin per tiel nomata natura morto, tiu eraris.

Ĉiutage okazis kuracistaj interkonsiliĝoj ĉe lia lito, kvazaŭ li estus generalo. Lemaninský estis kuracata laŭ ĉiuj eblaj metodoj, oni verŝis vinon en lin, incitis lian stomakon per arseniko, mallonge dirite pri li komenciĝis obstina lukto kun la morto, el kies brakoj oni nepre volis lin elŝiri, por povi transdoni lin al la morto. Ĉio okazis laŭ la ordono de la nova kolonelo, al kiu oni devis ĉiutage raporti pri la farto de la ĉefser ĝento. La kompatindulo ĉiam pli kadukiĝis kaj ne plu estis tro malproksime de la lasta elspiro, kiam subite lia sanstato favore ŝanĝiĝis. Kaj ĝuste mia onklo estis tiu, kiu trovis la efikan rimedon, ke – laŭ la ordono ripetata preskaŭ ĉiutage – oni sukcesis restarigi Lemaninskýn, tiom, ke li kapablu iri dudek paŝojn de la mallibereja ĉelo ĝis la korta angulo, kie jam de tri kvaronoj de jaro la muroj estis ekipitaj per ligna tabultegaĵo, por ke dum la ekzekuto la elpafitaj kugloj ne resaltu de la muroj kaj ne trafu iun, por kiu ili ne estis destinitaj.

Mallonge dirite: Oni persvadis Lemaninskýn, ke li estos amnestiita, ke lia afero statas tre favore: kaj, kvankam li estus ekzilita en Siberion, se li estus amnestiita, la sorĉa vorto ”amnestio” influis lin, kiu dufoje provis memmortigi sin, tiom mirakle, ke okulfrape li komencis refortiĝi. Ĝuste kiam mi venis en K-n, komencis Lemaninský iri jam sen lambastonoj.

Iun vesperon la gardistoj kondukis lin anstataŭ al lia lito en la malsanulejo, kie dum tri kvaronoj de jaro li luktis kun la morto, en teretaĝan ĉelon kun kradfenestro rigardanta en la korton, ĝuste al la angulo ĉirkaŭita de la ligna tabultegaĵo. Du soldatoj kun surfiksitaj bajonetoj restis ĉe li, du starigis sin antaŭ la pordo, venis provoso kaj kapitano-juĝisto kaj prelegis al Lemaninský, ke post dekdu horoj li estos mortpafita. La lasta okazaĵo, kiun la ĉefserĝento Lemaninský vidis dum tiu vespero, estis la freŝaj, blankaj segligneroj, kiujn soldatoj ŝutis en la kortangulon ĉirkaiŭitan de la lignaj tabuloj.

Kaj la venontan tagon frumatene oni mortpafis Lemaninskýn.

Mi vidis la okazaĵon kaj ĝis mia morto neniam mi forgesos.

La korto estis malgranda kaj, kiel ĉie en la fortikaĵaj soldatkonstruaĵoj, ĉirkaŭata de altaj muroj, nur unu flanko estis malfermita. Trans la muro, kiu en tiu direkto estis malpli alta kaj ekipita per pordego, estis videbla la fortikaĵa remparo kun kruda kornico kaj granda ŝtonŝildo, sur kiu la cara aglo etendis la flugilojn; la supro de la remparo flavetis pro juna herbo kaj super ni malproksime ĝuste en rempara eltranĉaĵo montriĝis blueta silueto de malproksima monteto kun ventmuelejo: estis tiel klare, ke la turniĝantaj muelejaj brakoj estis bone videblaj. En la korto staris en grupoj oficiroj parolante duonlaŭte, en unu angulo ariĝis serĝentoj de la bataliono, ĉe kiu servis la deliktulo, sed ĉiuj plejeble malproksimi ĝis de la angulo ĉirkaŭata de la ligna tabultegaĵo. Ekblovetis freŝa venteto, la leviĝanta suno ekridetis per eta rebrilo sur la flavetverda rempara herbo kaj malantaŭ la remparo longsone ekkantis suprenfluganta alaŭdo. El la lunforma fortikaĵeto ĉirkaŭanta la remparon ekaŭdiĝis en la sama momento tamburo, frapoj de soldataj paŝoj kaj samtempe eksonis funebra sonorileto. La pordego malfermiĝis kaj en la korton enmarŝis la kompanio de Lemaninský, en kies frunto rajdis oficiro: La oficiroj salutis, eksonis du komandoj kaj la kompanio formis kvadraton malfermitan en la direkto de la ekzekuteja angulo. De la kompanio foriĝis taĉmento, kiu mem formis moveblan kvadraton, en kiun enpaŝis la soldatju ĝisto kun provoso kaj tiel ĉirkaŭitaj ili marŝis al la koridora pordego kondukanta al la ĉelo de Lemaninský; la gardistoj restis en la korto kaj post nelonge oni alkondukis la kondamniton.

Li estis grandegulo kaj malgraŭ tio, ke per sia mano li peze pendis sur la brako de la pastro lin kondukanta, je tuta kapo li superis ankoraŭ la bireton de la pastro. La ĉapon li havis malsuprentirita ĝis la okuloj kaj la kolumo elstaris malproksime de lia nuko; li spiradis malfacile kaj dum la mallonga vojo la gardistaro devis dufoje halti pro li, ĉe kiu okazo li malbutonumis la jakon sur la kaviginta brusto kaj dum spirado brilis liaj blankaj dentoj sub liaj karbonigraj lipharoj. La serĝentoj eksalutis, kiam oni kondukis la deliktulon preter ilia grupo; Lemaninský adiaŭe eksvingis la manon. Oni starigis lin antaŭ la kompanio kaj laŭtlegis la verdikton al li. Dum tio li spiregis tiel, ke per la mentono konvulsie li kaptadis aeron, ĝis aperis la laringo de lia malgrasa kolo.

Kiam ili tralegis la verdikton, eksalutis la provoso kaj post li ankaŭ la kondamnito kaj la gardistoj starigis sin flanken. La kondamnita ĉefserĝento staris nun inter la provoso kaj la pastro, kiuj apogis lin ambaŭflanke kaj estis evidente, ke li klopodas stari rekte kaj luktas kun nenio alia, krom kun sia malsano, sia korpa mizero, ĉe ĉiu spiro li malfermadis kaj refermadis la lipojn.

La surĉevala oficiro demandis la deliktulon, ĉu li havas ian deziron ankoraŭ. Lemaninský respondis per terura tusado, kiu skuegis lian korpon kvazaŭ ventego betulon. Li tusis kaj la pastro metis tukon al lia buŝo; sur la blanka tolo aperis granda makulo. Estis evidente, ke oni intencas ekzekuti mortantan homon.

Kiam la tuso kvietiĝis, respondis Lemaninský per sonora voĉo – kio ofte surprizas ĉe progresintaj ftizuloj, kio tamen estas rezulto de resono en grandaj pulmaj kavernoj – ke li ŝatus vidi ankoraŭ la oficirojn de la kompanio.

Ĉi tiuj staris jam malantaŭ la fronto, ĉar estis ja pafote. La komandanto ordonis al ili, veni denove antaŭ la fronton, por sin montri. Ili starigis sin antaŭ Lemaninský, kiu per longa rigardo alrigardis unu post la alia. Ili staris antaŭ li kvazaŭ antaŭ generalo, neniu el ili eĉ ekpalpebrumis.

Apud mi aŭdiĝis singulta plorego; rigardinte flanken mi ekvidis la soldatjuĝiston kun oraj epoletoj sidantan sur benko apud muro kaj plorantan en la manplatojn, ke la larmoj fluis tra inter liaj fingroj. Ĉirkaŭe oni vidis sole palajn vizaĝojn, kvazaŭ brulus bengalfajro.

La oficiroj estis jam denove malantaŭ la fronto kaj Lemaninský havis ankoraŭ unu deziron. Li postulis, ke oni donu cigaredon al li. Ĉiu vorto estis aŭdebla, tia silento estis.

La surĉevala oficiro diris pole:

”Feĉjo, ne plilongigu la turmenton al vi kaj al ni…”

”Kiel Dio volas,” diris Lemaninský firme kaj ambaŭ, la pastro kaj la provoso, surgenuigis lin en la seglignerojn. La pastro fervore parolis al li pri eterneco kaj, dum la provoso ligfermis liajn okulojn, la kondamnito spiradis kaptante senĉese la aeron. Eĉ la provoso foriris jam kunpreninte la ĉapon de sur la kapo de la surgenua ekzekutoto, sole la pastro ankoraŭ ĉiam parolis en lian orelon metante krucforme liajn manojn sur la bruston.

Ankaŭ la pastro volis foriri jam, sed en la silento klarvoĉe sin aŭdigis la kondamnito:

”Oni pafos ja ĉi tien!”

Kaj li demetis la manojn de la brusto al la talio. La oficiro donis jam signon per poŝtuko al la pastro, ke li foriru, jam ekcelis kvar pafiloj, du al la kapo kaj du al la brusto kaj la oficiro komandanta la pafistojn levis jam la sabron, por doni signon al la ekpafo – sed en la sama momento Lemaninský per la mano tiris ja nigran tukon de sur la okuloj al la frunto, rigardis en la plej proksiman pafiltubon celantan al lia kapo, premis la nazon inter la polekson kaj montrofingron kaj eligis la nazmukon tiel kiel kutime faras tion litovaj paŝtistoj, trankvile li frotpurigis la fingrojn sur la pantalono, tiris la tukon denove sur la okulojn kaj remetis la manojn al la talio…

En la sama momento la sabro de la oficiro malleviĝis al la tero kaj tuj poste eksonis pafo.

Aperis fumnubo, en kiu ĉiuflanken flugis iaj buletoj kvazaŭ pecoj de musko, kaj Lemaninský renversiĝis, kvazaŭ la soldatoj estus puŝintaj per la pafiloj en lignoblokon, kiun antaŭe oni klopodis ekvilibri. Li eĉ ne havis tempon por dismeti la krurojn, li restis kuŝanta surdorse kun kruroj genufleksitaj. Eĉ kvaronsekundon li ne estis mortanta.

Aŭdiĝis du, tri konfuzaj ekkrioj, oni venigis soldaton, ke li alportu la mantelon de la ekzekutito. Li alportis ĝin kaj kovris per ĝi lian korpon, sed antaŭe per piedo li estingis la surbruste bruletantan jakon.

Oni komandis: ”Al preĝo!” la pastro faris poste ankoraŭ mallongan rusan parolon, la komandanto returnis sian ĉevalon al la fronto de la kompanio, li volis komandi, sed en la sama momento li falis de sur la ĉevalo, apenaŭ oni sukcesis kapti lin; la kompanion devis forkonduki alia oficiro.

En la angulo ekipita per la tabultegaĵo restis kuŝanta la mantelo, el sub kiu elstaris la grandegaj piedoj de Lemaninský.

Oni starigis gardiston apud li.

Kiam alproksimiĝis mia onklo, la provoso levis iom la mantelon kaj diris:

”Belege,via moŝto, bone ili pafis, bravuloj!”

Nu vere. Unu el la kugloj rompis la fruntan oston tiel, ke tio aspektis, kvazaŭ oni metus la haŭton trans tabulan rondon, la alia penetris en la vizaĝoston kaj en la malgranda, ronda trueto videblis stelo el frakasitaj ostetoj, la tria rompis la ŝlosiloston kaj la kvara, kiu ekbruligis la jakon, rekte trafis la koron.

Mi rapidis el la korto kaj ekstere kun teruro mi forŝiris kelke da ligneretoj de la ekzekutejo, kiuj gluiĝis sur miaj ŝuoj.

Proksime al la malsanulejo disvastiĝis la sur la remparo la malbonodoro de la pafoj, preskaŭ senspira mi kuregis malantaŭ la remparon.

La herbo pompis per roso briletanta en la lumo de la suno ĵus leviĝanta malantaŭ monteto, alaŭdo, revenanta de sia ekskurso en la lazuron, flugetis de supre kun gajaj triloj; certe ĝi estis la sama, kiu ekflugis, kiam oni alkondukis Lemaninskýn.”

La apotekisto eksilentis, kaj ankaŭ ĉiuj ĉirkaŭe silentis, en kalkaj vizaĝoj vidiĝis eĉ dolora streĉeco; ja eĉ kartludantoj ĉesis ludi kaj aŭskultis. Konsiderinde longan tempon estis silente, ĝis subite la helpprofesoro Lepařekkriis:

”Tio ne pruvas ja, ke la mortpuno estas justa!”

La maljuna apotekisto ĝuste estis surmetanta la okulvitrojn.

Dum la ekkrio de la profesoro liaj manoj haltis senpere apud la vizaĝo kaj la apotekisto mallonge ekrigardis la profesoron, preskaŭ li enpikis siajn okulojn en lin, poste li levis la gazeton de sur la tablo kaj denove li malaperis malantaŭ ĝi.

I.epařen sia disputavideco eĉ ne komprenis, kion la apotekisto volis pruvi.

1904 (M.E.P.)

(La supre rakontata afero okazis preskaŭ precize tiel sed ne en la rusa K-o, kien lokis ĝin la aŭtoro pro facile kompreneblaj kialoj, sed en Olomouc proksimume en la jaro 1885. La ekzekuton li ĉeestis estante ĵurnalraportisto.) – Rim. de trad.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.