La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

František Halas

Tre ŝatata inter la samtempaj junaj ĉeĥaj poetoj pro racia konstruo de la verso, kiu estas same logika kaj impresa. El tia malofta kuniĝo rezultas ekstreme intua redono de sentoj kaj ideoj tre komunaj al la nuntempo.

NEKONATA SOLDATO

En drataj bariloj
forgesita Absolon-historio
li pendas tie blanka kaj nuda
eksplodo de magnesio.

Herboartikoj tremas pro teruro
tranĉeo troplenas de falintoj
ĉie latunaj ter-masoj
kaj elventrigita senmorteco
de homo.

Desur rava rozo de hejmo
folioj forblovitaj
poŝto sed neniu priatentas
la formortintojn.

Suprenplaŭdis turoj ĝis al ĉielo
malsuprenfalas ĉarpio de nebulo
falintoj rifuzas bandaĝon
ili silentas kiel Sfingoj.

Rigardu splititan frenezulon
li ankoraŭ emas ekflori
la kasko estas stigmato
la kapo putras en ĝi.

Salujoj de l’ okuloj dise oscedas
kaj neniu premfermas ilin
ąoson de l’ mortintoj
la Luno-Tamerlan
kruele ĝu-rigardas.

Ree malfermitas gastejo de l’ mondo
sub fenestroj la rememoro ululas noktue
la milito estas forgesita
la mondmilito.

Bapto per akvo, bapto per fajro, sangobapto
kaj la soldato ne havas nomon
li havas nur makulojn kiel leopardo
pli grandajn ol kvarkrejcero.

Nekonata Samsono de tomboĉeloj
la sterkon de l’ bukedoj disbatos piede
kiun li iras murdi
kien li iras venĝi.

(T. Pumpr.)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.