La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Karel Nový

(1890-)

Aŭtoro de pli kaj pli bonaj noveloj kaj romanoj el la mondo de la pro-letaro kies tipojn li desegnas kerne kaj per akra plumo. Ankaŭ malriĉajn hometojn klopodantajn por sia loko sub la suno.

VIZAĜO KONTRAŬ VIZAĜO

La ĉambreto, kiun Emma kaj Jaromír luprenis, estis tiel mallarĝa, ke du homoj pene moviĝis en ĝi. Jaromír ridetis rigardante la feran liton kaj difektitan kanapon, la eluzitan apogseĝon dormetantan ĉe la fenestro, kiu en la tempo de sia juneco verŝajne gastigis vantajn korpojn de nobelaj aŭstrianinoj.

Tuj post kiam la loĝejposedantoj foriris, la amantoj ĵetis sin unu al la alia. Do, tie ĉi, kiel en Kreŝin, ili denove loĝos kune!

Ili ĉirkaŭprenis sin. En tiu momento estis forgesita la intervalo, dum kiu ili nur de tempo al tempo povis sin vizitadi. Ĉi tie estos silento, interrompata nur per ŝia voĉo! Post unu monato ili ree kultvenis en sano!

Post pago de monata luprezo, restis al ili nur tute malmulta mono, sed ili havos sufiĉe, ĉar ili ne multe manĝos. Cetere ili ne pensis nun pri tio.

– ĉu al vi plaĉas ĉi tie?

– Jes, tre! – ŝi ridetis. Ŝi ne hipokritis, vere ŝi estis plena de kuraĝo kaj de novaj esperoj.

– Kia panoramo, ĉu vi vidis?

Starante apud si, ili sentis siajn brakojn kaj spiron. Ili loĝis en la plej alta etaĝo de la domo, fermanta la Gilgestraton, en senelireja strateto. Ĉu tio ne estas iomete karakteriza? Sed kiomfoje jam Jaromír troviĝis en situacio, el kiu, kiel li erare supozis, ne estis eliro. Elkuri el la tranĉeoj en barpafadon!

Forkuri dum hela tago de Letná trans la ponto en katedralon kaj ties trabaron, kie sidaĉis akademiaj pentristoj, simulantaj laboron kaj tie pasigi tagon kaj nokton kaj alian tagon.

Krepuskiĝis, ie sub ilia loĝejo knaris kaj kriaĉis gramofono.

– Emma?

Li volis nur konvinkiĝi, ĉu li ree ne havas ian ruzan sonĝon.

Ilia rigardo flugis super la malpuraj tegmentoj de vienaj ludomoj, malantaŭ kiuj, en la malproksimo, siluetiĝis Kahlenberg.

Ĉu tio estas norde? ĉu malantaŭ tiu ĉi monteto etendiĝas Moravia Kampo? Kaj post ĝi?

El ĉiu angulo ili penis diveni la direkton, en kiu kuŝas ilia hejmo.

Dank’ al la pentristo Marvánek, kun kiu ili en Praha konatiĝis kaj ĉe kiu li ofte pasigis nokton, Jaromír havis la dokumentojn en ordo kaj Emma trovis laboron en militizita fabriko.

Ili vekiĝis longe antaŭ la tago kaj iris poste en stratojn; li akompanis ŝin. Kia nur estis la mateno! Ili ne vidis la urbon, ili vidis nur sin, sentis nur siajn manojn. Ŝi estis feliĉa pro la kisoj, per kiuj li kovris ŝin, kaj kies resono ankoraŭ ardigis ŝian koron. Postrigardinte ŝin, kiel ŝi malaperis en malhela fabrika veturkoridoro, li troviĝis sola sur la bruanta strato.

Vieno ekfrapis lin kiel la unuan tagon, kiam li venis tien ĉi kun kelkaj kronoj en la poŝo. Sonoris tramoj, bruegis ŝarĝaŭtobusoj. Li venis al la Rosauer-kazerno, ektimis pro ĝia aspekto kaj aŭdinte kriaĉi suboficirojn en ĝia korto, li forkuris.

Fremdeco forpuŝadis lin de la homoj kaj domoj. Se nur jam estus vespero, por ke li povu paroli kun Emma!

Bruanta fluo da junaj virinoj elŝprucis tagmeze el la malhela buŝego de la fabriko. Jen ŝi estas, ridetanta, iomete rozkolora, belega! Li ĵetis sin al ŝi, brako sub brako kiel jungeedzoj, knabinoj postrigardis ilin. Li sentis ŝian korpon, kaj kiam ili sidis kontraŭ si en malgranda restoracio, li rigardis nur ŝin, ŝi estis al li tiel kara. Mallaŭte fordancis Vieno, nur ili du estis solaj en la mondo, ŝiaj malgrandaj vortoj kaj briletantaj lipoj.

– Unu jaron da vivo mi donos por unu sola vespero kun vi! ŝi ne respondis, estante enpensiĝinta, sed poste ŝi karesis lin.

Ŝi ĝemspiris.

– Mi devas jam iri, sed vi povas resti ankoraŭ, se vi volas.

Kial ŝi ĝemspiris? li pensis. Ĉu pro tio, ke estas jam tempo por foriri, aŭ pro tio, ke ŝi prenis sur sin la grandan, pezan taskon? Li turmentis sin per tiu ĉi demando.

Ĉiun tagon li akompanis kaj atendis ŝin tagmeze kaj vespere. Kiom ili ĝojis je siaj vesperoj! Dio! Kiam ili estos en Pra-ha! Kun kia fortego Jaromír eklaboros! Li laborgajnos per helpinstruado, eble, ke li trovos eĉ taŭgan antaŭtagmezan okupon.

– Poste ni tuj edziĝos, por ke neniu povu klaĉi. Cetere ĉio ŝanĝiĝos post la milito, estos alia mondo, libera, Emma!

– Ne timu, mi ne forirus de vi, ŝi ridetis. – Brilo eliris el ŝiaj vortoj kaj ridetoj. Sed ŝiaj okuloj restis seriozaj.

Avide li legis sciigojn de la batalkampoj, ĉeĥajn kaj jugoslavajn paroladojn el parlamento, kiuj ĉiam sonis pli kaj pli memkonfide kaj pli atake.

Li sidadis en parkoj, por ripozi post sencela vagado, venadis en laboristajn antaŭurbojn malantaŭ Gĝrtl, kie Vieno aspektis tute alie. Dum la centro de la urbo mensogis kontentecon kaj sekurecon – kvazaŭ ne estus milito! – en la grizaj kaj malvarmaj antaŭurbaj stratoj volviĝis senfinaj frontoj da malgrasegaj virinoj kaj maljunuloj kaj je tiuj staturoj kaj je la paleco de la infanoj! li denove vidis, ke la milito plej multe suferigas malriĉulojn, tiujn, kiuj plej multe kaj plej malfacile laboras.

Bruis motoroj de aŭtomobiloj, sonis kafejoj, en la vinejoj oni kantis, ĉe Ronacher debatis kaj tromanĝegis generaloj, sub la marmoraj tabletoj ĉe Maksim renkontiĝadis la piedoj de ordenportantaj oficiroj kun tiuj de forlasitaj virinoj, kiuj gajnis monon en ĉenkomercoj per sukero kaj furaĝo, per liveraĵoj por armeo, per vestaĵetoj por orfoj de falintaj soldatoj kaj per vestaĵetoj por infanoj, kies patroj ĝis somero certe estos mortigitaj.

Ili perceptis Vienon nur per la supraĵo de la korpo, ĝi restis por ili fremda, indiferenta, ĝi restis kontraŭ ili malamika, ĉar multfoje la homoj post ili sin turnis kaj kraĉis, aŭdinte ilin paroli ĉeę. Ŝi skribis hejmen. Longe ŝi ĉirkaŭiradis la leteron, kovris per ĵurnaloj, premis ĝin inter foliojn de libroj, sed fine tamen ŝi forsendis ĝin. Jaromír ridetis iel indulgeme, kio ĉagrenis Emman. Sed ne estis alie eble; kiu havus intereson je tio, ke la gepatroj ne sciu, kio okazis pri la filino? Kiam ili vagadis en Praha, la situacio estis alia, tiam ne estis konsilinde provoki la surton, la patrino povis veni, ŝi povis vidi Emman kudri ĉe tajlorino kaj loĝi kun Anežka Tratilova, ŝi povis sveni, fari scenon – sed hodiaŭ ŝi ne veturus Vienon!

Ili ĉesis esti timemaj. Sub la kandelo estas plej nigre. Ili migradis vespere en parkoj kaj dimanĉe forveturadis eksteren el la urbo, satspiri montaran aeron.

Kiom longe ankoraŭ daŭros la milito?

Tagoj amasigis mizeron, malsato serĉis en balaaĵejoj kaj fosis per ftiza buŝego inter fořetaĵoj.

Pluvis. Jaromír eniris kafejon duone plenigitan de soldataj uniformoj, duone de virinoj, kiuj fumis kaj koketumis kun oficiroj. Li troviĝis la unuan fojon sola en publika ejo, kaj havis la impreson, ke ĉiu atente rigardas lin, sed efektive neniu dediĉis al li atenton. Li malkaŝis sian vizaĝon malantaŭ ĵurnalo.

Li legis en ”Achtuhrblatt”: Parizaj ĵurnaloj sciigas, ke la grandega germana kanono, kiu alpafadis Parizon, estis plene trafita de franca flanko.

Sur la franca tero estis jam duonmiliono da amerikaj soldatoj, kiuj komencis partopreni en la bataloj sudokcidente de Blamonte.

Malantaŭ la dorso de Jaromír parolis virina voĉo. Kie li aŭdis ĝin? Li turniĝis: ĉu ŝi ne estas Zoša? Sed Zoša estis blondhara, tiu ĉi estas nigra! Li ree turniĝis. Eleganta sinjorino sidanta kun ŝtaba oficiro ĉesis subite paroli, post momento leviĝis kaj preteriris Jaromír, pafante lin per okuloj, kiujn li bone memortenis de tiu tago, kiam li ree deproksime vidis junan virinon. Li povus ĝisvorte ripeti, kion ili tiam kune parolis. En kia animstato li tiam estis! Ne, la kolorigitaj haroj ne erarigos lin! Se li nur povus demandi, kio al ŝi okazis! Li havis homan intereson pri la virino, kiu donacis al li kelkajn vesperojn en tiu tro malgaja domo galicia.

Li pagis, eliris en la pluvon kaj kuris, sed tamen li venis jam malfrue je duonhoro, Emma estis hejme kaj ŝajnis esti laca.

Ŝi sidis en malnova apogseĝo, salutis lin nur mansigne. Li kisis ŝiajn lipojn nur fluge proponitajn. Li sidiĝis kontraŭ ŝi.

Silento. Pri kio paroli? Pluvo murmuris, sonis voĉoj kaj paŝoj de homoj, virinoj kaj infanoj irantaj sur la Aser-strato en la fronton de malsatuloj.

– Vi estas laca, ĉu ne? – li diris al ŝi.

Ŝi neis per la kapo.

– Mi scias, vi fartis pli bone hejme, en arbarista domo, vi fartis pli bone en Budéejovice! Kaj ĉio estas nur pro mi, la stulta laboro, kaj finfine malliberejo! Kaj mi vivas apud vi kiel kriplulo, kiel vagabondo evitanta laboron. Tio estas terura. Mi diras al vi ĉiam, ke ĝi finiĝos, estas necesa nur unu monato da pacienco, unu monato, unu monato! ĉu mi povos kredi tion?

– Ne, Jaromír, – ŝi diris trankvile, – tio ne turmentas min.

Iel ni ja tamen satmanĝos, kion mi volus pli? Vi zorgos pri mi poste la tutan vivon. Ĉu post unu monato, ĉu post unu jaro? ĉu mi demandas? Vi eraras.

– Kio do okazis al vi, pri kio vi pensas? ŝi neis per la kapo.

Li insultis sin iradante tra la ĉambro. Pro tiu ĉi ŝia malĝojo certe li estas kulpa per sia malfruiĝo! Aŭ ĉu ŝi ĵaluzas, opiniante, ke li rigardas aliajn virinojn? Aŭ ĉu li ne kaŭzis ŝian malĝojon per siaj tro fruaj esperoj je la fino de la milito, je la morto de la monarĥio? Per sia stulteco! Estas terure ekspluati malfortan virinon! Li trovos por ŝi laboron! Kian ajn! Jam antaŭ longe li povis ion serĉi. Du monatojn li mallaboraĉas kaj vivtenigas sin!

Emma jam ree ridetis, sed ŝiaj okuloj restadis seriozaj.

– Nu, Emma, kiel ĉion solvi, konsilu! ŝi eksplodis, kiel subite vundita:

– Neniam plu mi havos infanon, Jaromír! ŝi ploris. Kion signifas ĉiu mizero kontraŭ tiu ĉi dolorego!

Li penis ŝin trankviligi.

– Eble estas pli bone, ke ĝi ne naskiĝis. Se ĝi iam devus travivi tagojn plenajn de mizero kaj sufero! Kiel ni nun, hieraŭ, antaŭ unu jaro! Mi ne scias, ĉu ĝi dankus al ni, ke ni vokis ĝin en la mondon. En la venenitan kaj murdeman mondon. Emma!

Kiom malmulte li komprenis ŝin!

– Ne mi, ne vi! Sed ili ne havis la rajton ĝin mortigi en mi!

Mi pardonis al ili, sed mi ne pardonos, se mi ne plu iam havos infanon! ĉu vi aŭdis, ke multaj virinoj post aborto fariĝas nefekundaj?

– Tio ne estas vero, Emma! ŝi neis per sia obstina kapo, kaj li sidis afliktite. Ŝi ekdormis sur la brakoj, metitaj sur la tablo.

Li rigardis ŝin, ŝiajn malgrasiĝintajn vangojn, bluajn vejnoplenajn tempiojn, kaj ekmemoris pri la idilio, en kiu ŝi estis kaŝita kiel en silko. Ĉu li rajtis elŝiri ŝin el ĝi kaj venigi ŝin ĝis ĉi tien? Kion li donis al ŝi kompense por la forrabita feliĉo de la senzorga juneco? Li eksentis riproĉojn rigardante ŝiajn paliĝintajn lipojn. La ungojn ŝi havis difektitajn de maŝinskribado kaj de la akvo, per kiu ŝi lavis la vazojn kaj frotegis la plankon. Li levis ŝin kaj portis al la lito.

– Mi senvestigos vin, karulino! Dormu, vi estas laca. Ŝi estis tre malpeza en liaj brakoj.

Senvestigante sin mem, ŝi enlitiĝis, sed ne plu ekdormis, ŝi aŭdis lin, kiel li iradis mallaŭte tra la ĉambro, por ŝin ne ĝeni.

Pri kio pensas tiu ĉi viro, kun kiu ŝi ligis sian junan vivon?

Neniam tiel klare li vidis la kurblinion de la sorto de Emma, kiel en tiu ĉi momento. Kial li renkontis ŝin sur la vivovojo?

Li sentis, ke la ardeco de ŝiaj sentoj malvarmiĝas tago post tago: ĉu ankaŭ ŝi ne meditas kaŝe pri tio kaj ne bedaŭras? ŝi eligis la manon de sub la kusenego kaj diris mole:

– Jarĉjo, venu al mi kaj diru, kio estas al vi?

– Ĉu vi ne dormas?

Li sidiĝis al ŝi sur la lito-randon kaj kisis ŝian manplaton.

Ŝia nuda brako kuŝis sur liaj genuoj trankvile kaj sindone.

Kortuŝis lin ŝia sindonemo kaj li ne plu povis sin regi.

– Mi pensas pri tio, kial mi tiris vin en tiun ĉi – li serĉis la vorton per kiu li kaŝus la ĝustan karakterizon de la situacio en tiujn ĉi cirkonstancojn – li diris.

– Mi mem estas kulpa. Mi ja havas mian propran volon, vi nenion sugestis al mi.

– Ne penu min senkulpigi. Vi estas tro bona kaj pro tio vi kulpigas vin mem. Tiun ĉi sorton kaj mizeron kaŭzis mi.

Eble ŝi volis ekrideti, sed la provo je rideto malsukcesis.

– Mi vidas klare, kara Emma, ne penu min senkulpigi. Mi diras honeste al vi: via situacio estas pli malbona ol la mia.

Min oni povas kapti kaj aresti. Kaj poste sendi denove en la fronton. Bone, ĉion tian mi jam travivis. Sed vi – kion vi faros? Kion vi komencos?

Li eksilentis kaj atendis, ke ŝi fortigos lin per vorto aŭ per tuŝo. Ŝi diris nenion, nur nerimarkeble ekĝemis.

Fragmento el romano, 1928 (B. Sklenĉková)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.