La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Laco Novomeský

RINGOJ

Stela kaj luna
lumo super urbo ne jam centras,
kaj lampo super trotuaro
ombrajn nigrajn ringojn pentras.

Nokta mallumo
en la arteriojn verŝas vivosvingojn,
mallumo nokta
pentras sub okuloj homaj nigrajn ringojn.

(Stan. Kamaryt)

EN FENESTRO DE ARESTEJO

Saliko trista post la alta muro
pro kompato vigle riverencas.

Pro via akcidento:
publikulinoj,
arestitoj,
vaguloj,
neniu alia malĝoje kondolencas.

Jen sube urbo en sunbrilo ardas.

Ho, Ostrava kaj Roma malproksimas!

Vi cezar’ Nero, ne laŭ via ritmo
mi mian altan kanton rimas.

Publikulinoj,
arestitoj,
vaguloj
sidiĝas kun Kristo ĉe tablo tagmezon ĉiun:
per pano kaj akvo ilia tago ja plenas.

Kristan korpon nigran signas per kruco,
transformo de akvo en vinon ne venas.

Kvankam por ni neludatajn, ni tamen aŭskultas
bojantajn eĥojn de soldat-orkestro.

Nur suno, la bonulo, etendas al ni manojn
por premi ilin tra fenestro.

(Stan. Kamaryt)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.