La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Anna Marie Tilschová

(1873)

Impresionisma verkistino de noveloj ka romanoj iam ampleksaj kaj tre dokumentaj. ”ŝi provis draste priskribi krizojn kapitalismajn kaj de helpaj organoj de kapitalismo dum la mondmilito. Ŝi ree revenadis al agonio de burĝa familio, al ĝia vana deziro renaskiĝi per pli sana sango popola, al ĝia influo al artista kreokapablo kaj kresko de la personeco.” (Arne Novák)

VENTO

Sur la intense blua ĉielo flugis blankaj nuboj kaj en la suna brilo furioze skuis sin ombroj de floroj, kiuj pendis de sur balkonoj. Vento, la senpacienca amanto, taŭzis la harojn de belaj virinoj sub la ĉapeloj, lumigis iliajn okulojn, kolorigis iliajn vangojn, kaj maltrankviligis iliajn movojn. La rustkoloran foliaron ĝi ŝiregis de la arboj kaj malbele mokis la maljunajn homojn, iliajn peltojn. He! Jen mi estas! – ĝi vokis – forkuru! kaŝu vin! Jen mi estas! Senprudente ĝi kuris antaŭen, tintigis la ferfadenojn kiel citron, bubaĉe fajfis tra koridoro kaj ree antaŭen, plu, ĝis kun mokrido ĝi ŝiris malantaŭ stratangulo ĉapelon de sur la kapo de sinjoro.

La sinjoro sekvis senkonsile la ĉapelon, kiu petole kiel pasero saltetadis inter la balaaĵo de la strato. Li sciis, ke ĉiu, kiu kuras post sia ĉapelo, estas ridinda, kaj li eĉ ne trapensis sian penson… la vento-petolulo, kune kun la hazardo, renkonti-gis lin kun konatulino. Ŝi ĉiam ŝajnis al li bela pro sia staturo; li al ŝi, agrabla; sed la sobra vivo tondis kiel prudenta ĝardenisto iliajn sentojn, tiel ke ili ne estis rimarkeblaj en la societo.

Kun tia embaraso li levis la manon al la loko, kie la ĉapelo devus esti, ke la sinjorino, malgraŭ sia bona eduko, ne sukcesis reteni rideton sur la belaj lipoj.

Aliafoje li apenaŭ kuraĝus alparoli la sinjorinon, sed ĉar estis tiu vento kaj ŝi tiel gaja, li demandis:

”Pri kio vi ridas?” ŝi ne plu kapablis reteni sian temperamenton, kaj en la venton, kiu ĉi-momente ree petole tintigis la stratlanternon, ŝi ekridis subite kiel malbonedukita lernejknabino, kaŝ-aranĝinta friponaĵon.

”Vi ne havas ĉapelon – ĉu? Tie ĝi dancas!”

Kaj meze de la strato, kvazaŭ pelata de sensenca taktmontrilo majstra, dancis la nigra ĉapelo de maldekstre dekstren, de dekstre maldekstren, kvazaŭ ĝi ridus pri lia premiteco.

Ankoraŭ vi ne kredas, ke tio estas mi, la vento kaj kaprico, frenezulo, kaj en la vivo la sola Sinjoro. Ili konis unu la alian jam longe, sed verdire ili ne konis unu la alian, same kiel plejparte la homoj en la societo. Nun ili vid-al-vide, sur la trotuaro, kune debatis serioze pri la ĉapelo, kvazaŭ ĝia ekzisto estus intima afero de ili ambaŭ.

”Do, sen ĉapelo vi nenien povas iri… ĉiu ridus!”

”Kiel vi!”

”Kompreneble, kiel mi! ĉu vi havas monon?”

”Mi havas!”

”ĉu sufiĉan?”

”Mi havas… sed mem mi ne scias elekti… konsilu al mi!” ĉio nekutima ŝajnis al ambaŭ en la ventoplena tago subite kutima kaj memkomprenebla.

En la vendejo la sinjoro provis dek ĉapelojn, unu post la alia kaj ĉiufoje, kiam la sinjorino kaptis en la spegulo la zorgoplenan mienon, kun kiu li demetis ĉapelon kaj denove etendis manon al alia, ŝi ne estris sin – ŝiaj lipoj ektremis kaj en la okuloj eksaltis petolaj fajreroj de malico.

”Ne – tiun ne! ĉu vi do ne havas alian?” ŝi turnis sin al la vendisto kun rideto, ”estas nur dekunu da ili!”

Ridetis la sinjoro, ridetis eĉ la vendisto-aŭtomato konsiderante ilin ambaŭ novaj geedzoj, kaj la sinjoro refoje profunde rigardis en la verdajn okulojn en la spegulo. Tuŝproksime malantaŭ li ili lumis helbrilante per io, kio sen ilia volo flugportis ilin ien alten.

”Ĉu vi scias, pro kio nin rigardis tiu homo en la vendejo?” demandis la sinjorino, tuj kiam ili ree eliris.

– ”Ke ni – ”

”Ne!” rapide kaj senpacience ŝi rompis lian parolon, ”bone, ke vi ne scias. Mi petus, ne divenu! Mi tion ne volas kaj vi ne devas tion scii!”

Dume malaperis la suno, la tuta ĉielo kovris sin per granda griza vualo kaj la vento en la stratoj furiozis plu. Ĝi levis la jupojn, puŝis kolere malgrandajn infanojn, ĵetis de la tegmentoj sur ilin ardezon, levis de la tero balaaĵon en frenezaj spiraloj kaj anstataŭ krejceroj ĝi ĵetis sekiĝintajn branĉetojn en la ĉapelojn de almozpetantoj tremantaj ĉe la stratangulo.

”Ĉu ne ŝajnas al vi, kvazaŭ la vento forportus ankaŭ nin?”

”Eble… sed kien?”

”Mi tion ne scias – nur tion mi scias, ke mi volus flugi for de ĉiuj homoj kaj esti ie tute sola kun vi!”

Penso trakuris la verdajn lumantajn okulojn, ŝi kontraŭstaris ĝin, ŝi ne volis ĝin esprimi, sed la propra voĉo ŝin ne obeis.

”Tion, kio estas hodiaŭ,” ŝi diris mallaŭte, kvazaŭ iu alia estus parolanta anstataŭ ŝi per ŝia voĉo, ”neniam ankoraŭ mi sentis, por neniu!” Li rigardis ŝin senkonsile, pete, humile, li estis alia ol ŝi konis lin el la flugmomentaj rilatoj, en teatro, kaj alia ol en la unua momento de ilia hazarda renkontiĝo.

”Kiel vi diris tion?” li demandis heziteme, ”kiel?”

”Tiel!” tremante ŝi ripetis duafoje, ”mi ne estas hejme tia, kia kun vi, kaj neniam mi estis tia… Mi ne koketas – mi sentis tion, kion hodiaŭ, ankoraŭ por neniu!”

”Ne… kiel stranga kaj neebla tio estas…” diris la sinjoro en soleja koridoro, en kiu nur avineto kaŝiĝinta antaŭ la vento ripetis eble jam la milan rozarion. ”Tion, kio estas hodiaŭ, mi malklare ĉiam deziris – kaj ne ekkonis!”

”Eble ĉio nur ŝajnas al vi… eble tio eĉ ne estas mi, sed ventfeino!”

”Aĥ!” li ĝemetis nostalgie, ”mi petas insiste, nur tion permesu… mi ne povas foriri – mi devas iri kun vi ankoraŭ plu!”

”Sed kion diros via edzino?”

”Ne parolu tiel! Same tiel mi povis demandi vin pri la edzo!” Li aspektis denove tiel senkonsila kiel en la momento, kiam la malbona vento prenis lian ĉapelon.

Krepuskis, en la malgrandaj judaj butikoj oni jam estis lumigantaj, kaj senvorte iris ili ambaŭ tremante pro interna malvarmo, ekscito kaj timo antaŭ alia ŝtormo. Ili iris tuŝproksime unu apud la alia, tuŝante unu la alian per la ŝultroj kaj ridetante mistere unu al la alia ĉiumomente. Malproksime for en la nebulo estis iliaj familioj kaj aliaj interesoj, kvazaŭ la vento estus ilin por ĉiam pelinta for de ili, – ili pensis ekskluzive unu pri la alia.

”Estas malvarme!”

”Jes, estas! Ni aĉetu kune kaŝtanojn!” ŝi ekridis jam ne memvole, sed nervoze. Ĉe pala knabino ili aĉetis kaŝtanojn, la sinjoro metis ilin en poŝon, senŝeligis ilin por ŝi, prezentis ilin, kaj la vento muĝis plu. Ili iris tiel, kvazaŭ la vento ekster ilia volo pelus ilin en la nekonaton.

En la parko, flava foliaro faladis de la arboj, momenton ĝi dancis pelata de l’ vento en la aero, kaj poste ĝi metis sin eĉ pli flava en la nigretan verdon de hedero. La parko estis preskaŭ malplena, krom kelkaj studentetoj, kiuj en la krepusko fumis siajn unuajn cigaredojn, promenis tra la parko nur unu melankoliulo kun rememoroj kaj unu amparo. La muĝado de robiniaj branĉoj kuniĝis kun la malproksima bruo trama, hele en la malvarma aero lumis la unuaj lanternoj, kaj ruĝe, kiel grandaj fantaziaj floroj, brulis la arbustoj ruĝigitaj de l’ aŭtu-no.

”Ventfeino… Mi pensas pri tio, kiam mi kiel juna knabo sidadis hejme kaj en la forno muĝis… ofte mi imagis virinon, kiel lumus ŝiaj okuloj sub granda ĉapelo. Nun mi scias, ke jam tiam mi imagadis vin. Ĉu ne, vi estas mia Ventfeino?”

En la parko sur vojeto restis sole la melankoliulo, jam vane rememoranta la amatinon, estis jam preskaŭ mallume, la Flamoj en la lanternoj flagris preskaŭ kruele hele kaj kelkmomente la vento laŭte tintigis ilin.

”Ĉu vi scias,” li diris subite, ”kion verdire mi hodiaŭ perdis? Prudenton!”

”Ni ambaŭ!” ŝi respondis same rapide.

”Ĉu jes?” li demandis eĉ pli rapide, preskaŭ haste, rigardante fikse en ŝiajn entuziasmajn okulojn.

”Jes!” ŝi donis same senpripensan respondon.

Sur la publika ŝoseo de la parko ili firme ĉirkaŭprenis unu la alian kaj kisis sin sur la buŝon tiel ke malaperis la tuta mondo por ili ambaŭ. Ilia sola kunulo, la vento, muĝis el la senhava branĉaro, kiun ĝi krude senfoliigis preskaŭ ĝis kalveco, malbonan kanton al ili: ”tremu, nun mi estas via unusola reĝo!”

El ”Pekulino”, 1917 (Vuk Echtner)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.