La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jozef Gregor Tajovský

(1874-)

Slovaka realisma verkisto: same bona kaj sukcesa dram-verkisto. Liaj dramoj kaj komedioj estas ofle ludataj en la tuta respubliko.

RENKONTO

Se mi estus pentristo, mi pentrus al mi jenan bildon: Post varmega, seka somera tago, la suno ĝuste nun malaperadas malantaŭ la malproksima horizonto. La lastaj radioj ankoraŭ blindigas la okulojn, rapide leviĝas sur la arbojn, en la aeron kaj en la maldensajn blankajn nubojn. Kaj se dumtage estis malfacile ĉirkaŭrigardi pro akra lumo kaj varmego, nun kvazaŭ sub grandega ŝirmilo, oni povas jam malfermi la okulojn kaj rigardi la pentrindan ukrainan regionon.

Iom malebena regiono, ĉie nur kampoj, nur de loko al loko ereto da malhela verdaĵo, ankoraŭ nedistingebla, ĉu arbaro aŭ fruktoĝardenoj kaj en ili kaŝitaj vilaĝoj. Flavaj falĉitaj kampoj, stoplejoj, ie eĉ areo da nematura greno, aŭ da alia kreskaĵo kaj herbo. Sur molaj kampovojoj jen leviĝas, jen alteriĝas polvo post veturilo ŝarĝita per greno (sur ĝi flirtas buntaj kostumoj de ukrainaj virinoj). Dum la lumo rapide malaperas, malheliĝas la blankaj nuboj en okcidento, borderitaj per oraj puntoj: eĉ ili estas enviaj, kaŝas kaj kovras abundon da lumo.

En la ondosimila regiono la horizonto jen larĝiĝas, jen mallarĝiĝas; se oni venos en valon, ekbrilas tie rivereto, kies fluon oni ne tiel rapide divenos, aŭ lagoj kun grandega kanaro, blankaj floroj de nimfeoj, kiuj kontraŭ la vento kovras sian kaliksimilan floron per larĝa folio.

Akompanate aŭ malatentate de la rigardo de ĉie estanta cikonio, oni supreniras monteton, kaj en la valo, en malhela verdaĵo, kiel bone kaŝita pomo en branĉaro, tiel montriĝas la ora kupolo de l’ preĝejo.

La nuboj en okcidento kovriĝas per ruĝa brilo. Ni proksimiĝas al la vilaĝo. Tie jam krepuskiĝas. Venas al ni renkonte rajdantoj, knaboj, knabinoj sur rondformaj malgrandaj ĉevaletoj akompanataj de ĉevalidoj. La okuloj, anstataŭ sur la ĉevalkovrilon de rajdanto, glitas sur sunbrunigitan piedon de maturiĝanta knabino, kiu, vidante soldatojn, devigas la obeeman ĉevalon iri plie ĉe la rando de la vojo, ol iras aliaj infanoj.

Ili pasigos la nokton paŝtante ĉevalojn kaj ne rakontos al ŝi legendojn kaj fablojn de Turgenev aŭ de Hviezdoslav, sed babilos pri ni. Tial ili eĉ ekstaris kaj fikse nin rigardis. Sufiĉe da soldatoj ili jam vidis, sed infanoj neniam perdas la emon observi soldatojn. Kaj ni marŝas kun kantado. Tiajn kantojn ili ankoraŭ ne aŭdis. Gajajn kantojn slovakajn kaj ĉeĥajn.

Ni eniras la vilaĝon. Homoj eliras antaŭ domojn. Je nia gaja kantado ekmoviĝas infanaj manetoj, piedoj; kriado, procesioj de junularo; edzinoj, patrinoj viŝas okulojn per antaŭtukoj kaj bedaŭras nin per malgajaj rigardoj. Ne unu patrino kaj edzino kaŝe kaj malkaŝe eklarmis, kiam ni revenadis de la disfalinta fronto tra rusaj vilaĝoj.

”Ĉu ankaŭ vi jam…? Do ni malvenkis… ”

Estas aŭdebla la bruo de kanonoj, rondflugas aeroplanoj, popolo tumultas, timigita, eĉ tute inerta, fatalisto. Ni kantis, kaj ili ploris, demandadis, ĉu estas malproksime la germanoj?

”Ne ploru, panjo, ni estas gajaj kaj la germanoj ankoraŭ malproksime,” ni konsolas molkorajn avinojn kaj kantante iras tra la vilaĝo.

Sur mallarĝa vojo kondukanta en flankan straton haltas kontraŭ ni veturilo, por ke ni povu preterpasi.

Kiu veturas malfrue vespere en kamparon? Sur la veturilo, sur la antaŭa akso sidas virino, nudpieda en brodita kitelo, juna, belega. Ŝi rigardas neniun, senmove ŝi sidas, sed mi observas ŝin: la grandaj bluaj okuloj en la plena ronda vizaĝo brilas de larmoj: Per unu mano ŝi tenas la bridon, per la alia sur la sino, proksimume dujaran knabineton kun dika, ruĝa, serena vizaĝo, tiel similan al sia panjo. La knabino estas kiel porcelana pupeto en montro-fenestro, vestita nur en mallonga kiteleto kun broditaj manikoj. Mirigite sekvas min ŝiaj okuloj, ŝi levas la manetojn, kiel juna birdo flugilojn.

La juna virino ne rigardas nin. Mi cerbumas: Kion do pensis, je kiu rememoris ĉi tiu juna patrino, kiam ŝi ekvidis la soldatojn… ? ĉu, ŝi ne serĉas lin? ĉu ŝi eble scias, ke ŝia edzo jam ne revenos… ? Sur ŝia vango ruliĝas larmoj, kelkaj ekbrilas kiel roso sur la floro.

Mi vidis plori, malesperi multajn edzinojn, patrinojn, sed neniam mi forgesos ĉi tiujn du-tri trankvilajn, sekretajn larmojn kaj la senmovan, profundan, malproksiman rigardon de la bluaj okuloj, kiuj ne rigardas ĉirkaŭen kaj ne vidas la plej proksimajn aĵojn.

Kelkaj larmoj certe ruliĝis sur la orkolorajn harojn de l’ infano. Ĝi turnas la kapeton kaj per mirigitaj okuloj ĝi rigardas supren al patrino, poste rigardas nin kaj subite ŝi infane serioziĝas, kaj ne scias kion komenci…

Ni preteriris. Mi rigardas returne: mi vidas nur la klinitan kapon de l’ patrino. La veturilo estus povinta jam forveturi, sed ŝi ankoraŭ staras…

1924 (Pavel Rosa).


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.