La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jinřich Šimon Baar

(1869–1925)

Katolika pastro. Bona rakontisto realisma el la vivo de pastroj kaj de vilaĝanoj en okcidenta apudlima regiono de Bohemio ”Ĥodujo”. ”Li starigis la idealon de vilaĝano katolike kredanta, humile sin dediĉinta al volo de Dio kaj ĉerpanta el sia ligo kun Dio la saman forton, kian *el la ligo kun tera grundo.” (Arne Novák) Li esprimis tre fidinde an-kaŭ la situacion de katolika paroęstro inter la katolika popolo.

LA PARUETO

Sur altaĵo super la vilaĝo sidas malnova preĝejeto de Sankta Laŭrenco. Ĝi sidas tie de multaj jarcentoj tute blanka kiel maljunulo, saĝe kaj senvorte rigardante la longan valon, la suno ĝin kisas, la vento ĝin ĉirkaŭblovetas, la pluvo ĝin vipas, sed ĝi toleras silente kaj trankvile la bonan kaj malbonan veterojn. Foje mi vidis okulon de abelo sub mikroskopo. Tuta reto da etaj okuloj tio estis – belegaj kaj regulaj. Tiajn fenestrojn havas ankaŭ la preĝejeto sur nia altaĵo. Ili estas kunmetitaj nur el etaj, zorge enplumbumitaj sesangulaj tabuletoj vitraj, kaj per tiuj ĉi strangaj fenestroj ĝi do rigardas la tutan regionon. La frosto longan tempon desegnis sur ili siajn sorĉajn florojn,ventego skuis ilin, neĝo skurĝis ilin, sed la fenestroj ĉion eltenis, ĝis fine ili ĝisatendis – printempon. Ili malklariĝis kaj kiel larmoj fluis sur ili la akviĝinta vaporo kaj gut-falis sur la mucidan, malvarman plankon. Tiam en la tombejo, sur la tomboj ĉirkaŭ la preĝejo jam ekĝermis la unua herbaro, densa kaj mola kiel delikata pelto, kaj tie kaj tie ĉi nekuraĝe elrigardis el ĝi la dolĉa okulo de blanka lekanto kun flava iriso en sia mezo. Kaj super tiuj tomboj, alte en la ĝis nun kalva branĉaro de tilioj, malpace salfetadis birdoj, ridis kaj kverelis, postflugis unu la alian kaj incitetadis sin, tiel ke tio eĉ ne estis kantado, sed tia senbrida kaj petola kriado, kian scias nur birdoj kiam la printempo estas proksima. Precipe la merlo kun la turdo, ambaŭ majstroj konkurantaj, elpensadis ĉiam novajn kaj novajn akordojn kaj vetfajfis siajn koncizajn kantfrazojn. Ŝprucmakulaj sturnoj pro envio skuis siajn flugilojn, klopodante fidele imiti ilin, sed rikoltis nur mokojn de la tuta birda ĥoro. Precipe la paseroj repepaĉis kiel senlacaj kaj severaj kritikistoj, dum la emberizoj kun la paruetoj kontentiĝis per mallonga bruska melodio – kvazaŭ moka rimarko nur – sed kompense ili ĝin ripetadis ĝis tedego. Eble du aŭ tri alaŭdoj ŝvebis tiumatene alte super la tombejo, arboj kaj preĝejo, kaj kiel etaj floroj malsuprenfalis el iliaj gorĝetoj la ludaj triloj kaj refrenoj.

La kara dia suno leviĝas malrapide pli kaj pli alten. Per siaj radioj, kvazaŭ per delikataj fingroj, ĝi tuŝas la senfolian branĉaron de l’ arboj kaj jen – tra la maljunaj korpoj de la arboj, pro delico kaj ĉarmo, ekcirkulas viva suko kaj ĉe l’ finaĵoj de la branĉetoj ekŝvelas, grandiĝas kaj krevas verdaj burĝonoj.

La suno scivole enrigardas tra la aperturoj de la lignaj ĵaluzioj ankaŭ en la turon, – la malnova sonorilo ekbalanciĝas kaj al la homoj malsupre en la vilaĝo ŝajnas, ke jam longe ĝi ne invitis ilin tiel feste kaj majeste al la matena meso sankta, kiel hodiaŭ je la ŝatata festo de Anunciacio de Sankta Maria. Malmultaj sukcesis kontraŭstari kaj ne obei.

Plej unue alkuris la infanoj. Sian senzorgan ridon ili miksis kun la birda kantado, alvokis ĉi tien knabinojn, ilin sekvis la knaboj kaj antaŭ ol oni sonorigis por kunveni, la tuta vilaĝano amasiĝis en sia paroą preĝejo. Ĝi odoris ankoraŭ je vintra aero, ĝiaj dikaj muroj elspiris mucidaĵon kaj ĝia granita planko ŝvitis, sed ĝiaj fenestroj jam sekiĝis kaj ekbrilis ĝoje en la suna brilo abunde falanta ĉi tien… ĉiuj enirejoj de la preĝejo restis larĝe malfermitaj, la malgranda preĝejo ne povis akcepti ĉiujn kaj tial premis sin la homoj – kapo ĉe kapo – en la pordoj, eĉ antaŭ ili kaj varmeta printempa zefiro blovetis super iliaj kapoj tra la preĝeja navo ĝis la altaro en la absido.

Tie staris la pastro en mesa robo kun la evangelio en la mano kaj per simplaj vortoj klarigis la sencon de la festo ”anuncacio” ne nur sciigo pri veno de la printempo en la naturo, sed ankaŭ de la printempo idea, nome de Kristo, kies naskon ”anĝelo de Dio anoncis al la Virgulino Maria” la hodiaŭan tagon. Kiam li finis, aŭdiĝis la seriozaj sonoj de l’ orgeno kaj tuj ankaŭ la entuziasma kantado de la homamaso.

Kaj ankaŭ tiu kantado sonis hodiaŭ vigle, ĝoje, la brusto per tiu kantado vastiĝis, la vangoj ruĝiĝis, animo kun animo fandiĝis, kaj tiel la festa momento kaj printempa humoro ĉion ĉirkaŭ si estis venkanta kaj ebriiganta per pura ĝojo.

La pastro ĵus turnis sin de la altaro por saluti sian paroąnaron per la vortoj de Kristo: ”Pacon al vi”, kiam, ĉi-momente, okazis io terura. Akra sono, kvazaŭ oni svingus glavon, tranĉis la aeron, ĉiuj kvazaŭ je komando levis la okulojn supren kaj ankaŭ tuj tiris la kapon inter la ŝultrojn. La pastro ĉe l’ altaro staris kiel ŝtoniĝinta; liaj manoj rigidiĝis en la pozo, kiel li estis levinta ilin por la saluto, kaj vortoj formortis sur liaj lipoj. Kiel zigzaga nigra fulmo ekflagris en tiu momento tutproksime super la homamaso du birdoj: malgranda, angore pepanta parueto kaj post ĝi granda alaŭdfalko. La parueto flugis kiel sago rekte al la altaro, sed la alaŭdfalko turnis sin dum sia flugo meze de la navo kaj, antaŭ ol la homoj rekonsciiĝis, ĝi flugis, malalte super iliaj kapoj, tra la pordo eksteren. Kvazaŭ nevidebla mano estus ekpreminta iliajn gorĝojn, ĉiuj subite ĉesis kanti, krio de surprizo kaj teruro sonis tra la preĝejo, sinjoro ĥorestro nesciante kio okazis, ekstaris malantaŭ la orgeno, streĉis la kolon, rigardis surprizite malsupren kaj el la tuta tonludo nur la orgena pedalo muĝis profunde, timige kaj persiste, ĉar li staris sur ĝi per la tuta pezo de sia korpo.

* * *

Neniu el la tuta birda aro ĝis hodiaŭ supozis, ke el la sudo revenis ankaŭ ĝia terura malamiko – la maljuna alaŭdfalko.

Ĝi revenis sekrete dum nokta malhelo, kaj kiam ĉiuj senzorge ripozis, lacaj pro la longa flugo, ĝi trovis en nemalproksima nigra arbaro sur alta deklivo neston por si. Fremdan neston! Perforte ĝi forpelis el ĝi du nigrajn frugilegojn kaj ekloĝis en ĝi mem kiel hejme. Ĝi dormis en ĝi malsata, kaj post sun-leviĝo ĝi flugis el la arbaro la unuan fojon en la vastajn kampojn por ĉasi. Agrabla zefiro taŭzetis ĝian krispan, molan plumaron, varma aero ĉirkaŭis ĝin kiel milda bano, alte super ĝi la suno ore brilis. Plezure ĝi direktis sin al ĝi kaj en la altego, eĉ etan sonon ne eligante, ĝi ŝvebis silente, sed mortinside.

Du longaj, mallarĝaj kaj akrapintaj flugiloj kiel du glavoj etendis sin de ĝia svelta korpo, kiel ventumilo dismetis sin duoncirkle la firmaj plumoj de ĝia vosto,– tiel jam momenton ĝi ŝvebis kaj banis sin ĝoje en la maldensa kaj pura aero, kiam subite atingis ĝian akran aŭdosenton senzorga pepado birdara de sur la tero.

Ĝi direktis la okulojn for de la suno malsupren al la tero.

De sur sia ĉiela alto ĝi ekvidis flugi super la malseketaj kampoj grizajn alaŭdetojn, sur la tombejo ĝi vidis preĝejeton kun turo ĉirkaŭitan de arboj kaj en la arbobranĉaro moviĝis kiel insektaro birdoj de ĉia speco.

Senmove, kvazaŭ alfiksita, haltis la alaŭdfalko momenton en la sfero, elserĉante por si rabaĵon. – Sed sammomente ĝin ekvidis alaŭdo. Ĝi ekkonis ĝin kaj kiel fidela kunulo kaj gardanto ĝi tuj flugis kun la terura novaĵo al la tero kaj pepis en la senzorgan birdan kriadon unusolan vorton:

”Falko! – Falko!”

”Kio do! – Kiel do! Kie ĝi estas?” premzorge, konfuzite tio elpremiĝis el la birdaj gorĝetoj kaj ĉiuj, neatendante respondon, serĉis protekton kaj savon, ĉiu laŭpove. Pro timo mutaj, la birdoj premis sin al la branĉoj, flugis en la arbustojn kaj kaŭriĝis en la nestoj.

Nur la malgranda parueto ne estis hejme, ĝi ne aŭdis la avertantan senditon kaj senzorge, trankvilfluge ĝi estis revenanta nun al sia hejmo. Surprizis ĝin la tomba silento, ĝi ekaŭdis ankaŭ la avertan vokadon de la fratinoj: ”Kaŝu vin, kaŝu vin – falko flugas,” ĝi direktis sin rapide al kava tilio, kie ĝi estis fondinta varman nesteton remburitan per musko kaj plumoj, kiam eksonis malantaŭ ĝi la bone al ĝi konata flugilsusurado kaj jam ĝi ekvidis la rabiston super si. ”Mi ne ĝisflugos – morto atendas min,” trafulmis ĝian kapon. – Jen tutproksime antaŭ ĝiaj okuloj nigris la malfermita enirejo preĝeja, plena de nekovritaj kapoj homaj, sur la altaro ĝi rimarkis brulantajn vakskandelojn, sen pripenso ĝi direktis sin al ili kaj la alaŭdfalko tuŝproksime malantaŭ ĝi.

Tiel ili enflugis kune en la preĝejon, malaperis dum momento, la preĝejo ilin ambaŭ englutis. Fringeloj kaj kardeloj, turdoj kaj merloj, sturnoj en la budetoj, kolomboj sur la turo mutiĝis de teruro, iliaj koroj senbride bategis, la okuloj direktis sin al la preĝeja pordo, kiam, sammomente, kiel sago, en bela kurba linio elflugis el la preĝejo la alaŭdfalko. Ĝi elflugis sola, ĝi ne tenis en la beko, nek en la ungegoj altiritaj al la korpo, la malgrandan parueton. Ĝi nur eligis koleran krion kaj malaperis en la alto.

”Murdisto” – ”murdisto” ie kriis kornikoj.

”Kial vi ne fermis la pordon!” – ”Kial vi ne etendis la manon kaj ne kaptis ĝin – la murdiston raban!” kriis la homoj ĉe la pordo.

”Kiu supozus tion! Antaŭ ol ni rekonsciiĝis, ĝi estis jam for,” senkulpigis sin la viroj.

Malkuraĝe la timigitaj birdoj rigardis el la rifuĝejoj. Estis certe necese aranĝi interkonsiladon, elekti gardantojn, disloki ilin, interkonsenti signalon kaj signon, averti la najbaran birdan societon, sendi delegitojn kaj sciigi la malĝojan novaĵon al ĉiuj, kun kiuj la birdaro vivas de pratempo en paco kaj konkordo, precipe al perdrikoj kaj leporoj en la vasta kampo.

En la preĝejo dume la sankta meso estis daŭrigata. Plue muĝis la orgeno kaj kantis la homoj. La unuaj, kiuj rekonsciiĝis de la ĝenerala konfuzo, estis la infanoj, grupiĝintaj antaŭ la altara krado kiel floroj sur bedo. Iliaj vizaĝoj ridetis, en la okuloj ekbrulis gaja, ĝoja flameto kaj iliaj etaj fingroj montris al la altaro.

* * *

Jes, tie sur la tabernaklo, precize en la mezo inter du anĝelfiguroj, sidis kaŭre la malgranda, timigita parueto. Ĝi ripozis.

Ĝia beketo estis iom malfermita, la delikata plumaro sur la brusto videble moviĝis, ĉar ĝi ĝis nun rapide spiris kaj ĝiaj nigraj okuletoj zorgoplene, malfideme vagis tra la preĝeja spaco. Ĝi sidis silente, la kapeton ĝi klinis flanken kvazaŭ ĝi aŭskultus la majestan kanton mesan, kiun la paroąnaro kantis strofon post strofo.

Sed subite silentiĝis la orgeno, estis la kantado, kaj nur la altara sonorilaro arĝentvoĉe anoncis, ke venas la sankta momento de ”Transsubstanciĝo de Kristo”. La pastro surgenuiĝis, kaj poste li dum profunda, respektoplena silento levis la sanktan hostion super la kapon por montri ĝin al la genufleksanta kristana komunumo. Kaj jen! En tiu majesta momento aŭdigis sin la parueto. Jubile ĝi pepis sian mallongan kantfrazon unuafoje – kaj kiam la pastro estis levanta la kalikon, ĝi danke kaj ĝoje ekkantis la duan fojon. Tio sonis tiel nekutime, tio surprizis kaj kortuŝis tiom profunde kaj vere, ke la akolito forgesis sonorigi kaj en la okuloj de la pastro kaj kredantoj aperis roso de larmoj.

De tiu momento la malgranda parueto fariĝis nia birdeto en la preĝejo. Ni havis la plej bonan volon liberigi ĝin, ni lasis fenestrojn kaj pordon la tutan tagon malfermitajn por ĝi, la parueto – kvankam ĝi sidiĝis sur la fenestra krado kaj rigardis eksteren, tamen – kvazaŭ en ĝia malgranda kapo vekiĝus rememoro je la terura alaŭdfalko, ĝi eksaltis kaj revenis en la preĝejon. Ĉi tie ĝi vizitis ĉiun angulon, kornicon kaj fendon, serĉis araneojn kaj muŝojn, la preĝejservisto ekamis ĝin, kaj ekamis ĝin ankaŭ la infanoj. Ili venadis ĉiutage al la porlerneja sankta meso, alportadis por ĝi panerojn en la poŝoj, metis ilin por ĝi sur la kradon antaŭ la altaro kaj rigardis la birdeton, kiel ĝi sidiĝas sur la randon de la malprofunda benakvujo marmora kaj trinkas. Dum ludis la orgeno kaj kantis infanaj voĉoj, la birdo silente aŭskultis, sed kiam dum Transsubstanciĝo silentiĝis la orgeno, aŭdiĝis ĝia kortuŝa, delikata solkanto, tiel ke ĉiuj jam senpacience atendis ĉi tiun momenton, kaj la parueto neniam trompis ilin.

– Tiel pasis la Palmdimanĉo kaj alvenis la Paska Vendredo.

La pregejo plenpleniĝis de homoj kaj pro la malĝojo de tiu tago oni forgesis eĉ la parueton. Tiu ĉi sidas sur la altara kornico kaj atendas, kiam aŭdiĝos la sonorilo ĉe la sakristio; la orgeno en la ĥorejo kaj la homoj en la preĝeja navo – sed vane. La sonorilo pendas kiel mortinta, la orgeno kvazaŭ mutiĝis, ankaŭ la homoj silentas, nur la malserenaj sonoj de lignaj klakiloj ekbruas de tempo al tempo tra la preĝejo.

”Kio do? Kio do? Kial vi do ne kantas?” malkviete demandas la parueto kaj flugas de sur la altaro rekte en ĥorejon, kaj eksidas sur la fermita orgeno. Ĝia koreto bategas denove tiom, ke ĝia krispa plumaro sur la delikata brusto leviĝas. Ŝajnas al ĝi, ke malbona rabisto ŝtele eniras la preĝejon, ke alproksimiĝas mem la terura kaj fantoma morto kaj eĉ la preĝejo ne malhelpos ĝian eniron.

”Kio do? Kio do?” ĝi pepis denove. Ĝi vidas la pastron malkovri la sanktan krucifikson, kisi ĝiajn vundojn, ĝi aŭdas la mallaŭtigitan de ploro kanton: ”Popolo mia, popolo mia, kion malbonan mi faris al vi?” Peza funebro plenigas la preĝejon, premas ĉies koron, kaj ankaŭ la koron de la parueto. Angoro kaj timo ekregis ĝin, ĝi sentis la premon, eksteren – eksteren en la mondon ĝi volas – eksteren, kie la suno brilas, arboj jam verdiĝas kaj kie kolorabundas bunta floraro sur verda herbejo.

Sur nigra kovraĵo sternita antaŭ la ĉefa altaro, sur la tero kuŝas krucifikso, antaŭ ĝi sur la ŝtona planko genuas la pastro, nudpieda, kun kapo nekovrita, kun manoj interfingrigitaj, kun okuloj larmantaj, ĉirkaŭ li genuas infanoj kaj maturuloj kaj kisas la vundojn de la mortinta Savinto.

”Kio okazis do?” traflugis la kapon de l’ birdeto. ”Mi fuĝos,” ĝi ekpensis kaj de la ĥorejo flugis rektlinie al la ronda fenestro super la ĉefa altaro, tra kiu la leviĝanta suno verŝis abunde sian oran lumon sur la krucifikson kuŝantan sur tero.

Obtuza frapo, kiu eĉ la vitron en plumba kadreto tremtintigis, sonis tra la preĝejo. Ĉiuj surprizite levis la kapojn. Aĥ, la parueto flugis kontraŭ la fenestro, per sia brusto ĝi ekbatis sur la malmolan vitron, forpuŝis sin kaj jam ĝi ŝanceliĝas flugante kiel ebria. Du-tri turnojn tujposte ĝi faris, malespere ĝi skuas la flugilojn por teni la ekvilibron, tamen vane! Ĝi falas – falas pli profunden – ĉiuj senintence levas la manojn por kapti ĝin en la flugo – kaj ĝi falas senviva en la etenditan manplaton de la pastro… Tiu kisis ankaŭ ĝin, metis ĝin, malvivan, al la dornkronita kapo de Kristo kaj la tuta ĉeestantaro laŭte kaj korrompe ekploris.

(Vuk Echtner)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.