La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2022 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Svetozár Hurban Vajanský

(1847-1916)

Krom Hviezdoslav la plej granda poeto slovaka. Kreinto de slovaka socia romano. Senlaca kaj kuraĝa ĵurnalisto kaj politika gvidanto de slovakoj. Liaj versoj estas forme perfektaj, oratore streĉaj, patriotaj poemoj. ”Tatro kaj maro”, ”El sub la jugo”, ”Versoj”, ”Libro de versoj”. Por siaj romanoj kaj rakontoj li prenas kun granda sperto temojn el la medio de la samtempa burĝa socio slovaka. Ofte li montras sin majstro en la pentrado de la humoroj en la naturo. Gigantan laboron li faris kiel redaktoro de la slovaka ĵurnalo Národnie noviny (Nacia ĵurnalo) en Turčansky Sv. Martin por konkaj firmigi la nacian konscion de la slovakoj. Li estis en sia ĵurnalo atenta kronikanto pri ĉiuj kulturaj manifestiĝoj inter ĉeĥoj.

AL SLOVAKOJ!

Kantoj de fremdo, deklamaĵoj glataj,
ŝmiroj, kaj mortaj romantiko-boskoj
al vi ne donos vivon nek bonstaton,
filo slovaka!

Per malpieco elpensitaj agoj,
gloro falsita falsaj de herooj
naŭza fariĝos al homaro justa,
falas idolo.

Verajn okazojn – kiujn la mensogo
kovras – malkovros mens’ de posteuloj,
Rastic vekiĝos el tomb’ nekonata,
Svätopluk venos!

Revajn Karpatojn el la nubosfero,
valojn belegajn, ondajn la riverojn
benos per sankta, per dubraka kruco
man’ de Metodo!

1890. (J. V. Dolinský)

AL LA LARMOJ!

Ho fluas strange mia viv-rivero,
ĝi turnojn, saltojn, silentejojn havas.
Jen mute koton de la ŝtonoj lavas,
jen en kaskado brilas akvo-ero.

Jen ondoj ĝiaj furiozas treme,
kaj baldaŭ ĝi sur ebenaĵ’ zigzagas,
kaj, malprofunda, senfiere vagas
por malaperi sable kaj senĝeme.

Ne tristas mi. Ja multon ĝi jam lulis:
la ombrojn de la bordoj idiliaj
kaj de montar’ libera kaj giganta.

Popolo mia en ĝi sin spegulis,
pro larmoj rapidiĝis akvoj ĝiaj,
ĝi estis fluo larmojn konsekranta.

1890. (Stan. Kamarýt.)

MORTA BRANĈO

Maria ne dormis kiam venis Karlo. Ŝi sidis ĉe libro; pli multon ŝi revis ol legis. Ŝia mieno sereniĝis, kiam li eniris. La ĉambro estis varme hejtita, litoj blanke lumis, kiel freŝfalinta neĝo, ŝirmilo sur la lampo mildigis la lumon kaj kaŭzis en la dormejo poezian helmalhelon, kiel sur bildo de Rembrandt. El apuda ĉambro estis aŭdebla la regula spirado de l’ eta Linjo.

”Kara Maria”, li diris, eksidis al ŝi kaj prenis ŝin je mano ”ĉu vi pardonos al via urso? Vintro estis por li, li eniris en sian kuŝejon kaj dormis.”

Al Maria ŝajnis, ke aperis nova, ĝis nun nesentita, malzorgita feliĉo. Eĉ en la unuaj tagoj de sia edzeco ŝi ne estis anime tiel proksima al Karlo, kiel hodiaŭ post ekscita kaj emocia sceno. Hodiaŭ ŝi vidis sian edzon pasie emociitan, ŝi eksentis la tutan pezon de lia kolero, pripensis lian volon, forton kaj samtempe ankaŭ la purecon kaj ardon de lia amo. Kaj ŝiaj sinceraj vortoj, ŝia konfeso venkis. Ŝi ja por li valoras pli multon ol greno, plugiloj, amasoj da fojno! Kiel eklarmis liaj okuloj, kiam li vidis, ke Maria estas senkulpa, tute al li apartenanta virino kaj ke la ŝajna amikeco de Rudopolský estis nur taŭga okazo por liaj malamikoj kaj por la tuta klaĉema societo. La influo de Rudopolský je la nobla virino estis fintine bonefika, ĝi vekis en ŝi virinon en la tuta profundo kaj belo de la eterna virineco.

Maria ĝoje rigardis la vizaĝon de sia edzo. ”Kredu Karlo, mi multfoje malesperis pri mi. Dio estas mia atestanto, per tuta forto de mia animo mi sopiris je vi – sed vi min nevole forpeladis. Vi zorgis pri la bieno, vi laboregis ĝis elĉerpiĝo, vi vojaĝis, horojn vi pasigis kun la estro de laboristoj en zorgema interparolo. Kiu mi estis por vi? Mi sentis, ke mi estas objekto apartenanta al la bieno, kiun oni ne bezonas mencii.

Al mi ŝajnis, ke mi estas maŝino de vi aĉetita. Ĉefafero, ke la maŝino funkciu, – ke ĝi ne ĉesu plenumi sian laboron – alimaniere ĝi vin ne koncernas. Estis al vi egale, kion mi faras, kion mi ne faras! Ŝajnis, ke vi forgesis, ke ankaŭ en mi estas animo, volo, koro; kiu sopiras je amo, ke ankaŭ sangon mi havas, junan, bolantan. Ilo, Karlo, kredu, virino ne povas ekzisti sen amo. Ŝi aŭ ŝanĝiĝos je skemo – aŭ malboniĝos kaj senmoraliĝos.” Ŝi eksilentis.

Karlo rimarkis, ke la vortoj de Maria ne fluas hazarde el ŝia buŝo, ke ili estas esprimo de malnovaj kaj oftaj pensoj. Li ne miris pri ŝi, ĉio ŝajnis al li natura, vera. Li konfesis sian kulpon.

Zorgi pri la edzino nur tiom, ke ŝi havu belajn vestojn, plenan provizejon kaj konfitaĵon por vizitantoj, estis modo en la regiono de Rudopolie. Ke en edzeco kuniĝas du animoj, ke la devo de la edzo estas altiri la edzinon en la rondon de siaj interesoj, en pli altajn sferojn, ke la edzo fakte transprenas ŝian pluan edukon – pri tio oni ne pensis. Karlo mem koleris je tia orienta, harema malzorgado pri virinoj, sed li mem kutimiĝis al tio kaj fariĝis oportunema. Virino neklera, kun nesentema koro, facile kutimiĝas al la neglektado de la edzo, multaj eĉ ĝojas pri sia libereco – sed virino kun pli profunda animo, virino ambicia, virino de delikataj nervoj ne eltenas longe la stultan cinismon de la edzo kaj senpripense serĉas ian trankviligon.

”Sed nun vi estas tute mia”, ŝi diris kaj metis ambaŭ manojn sur liajn fortajn ŝultrojn. Ŝia vizaĝo ekflamis pro beleco, pro feliĉtriumfo.

Al li ŝajnis, ke nur hodiaŭ vespere sur ĉi tiu loko li eksentis veran amon por ŝi. Li teruriĝis de la penso, ke li ests povinta ŝin perdi. Kaj kiel proksime estis la perdo!

”Kaj ĉu vi pardonis al mi?” ŝi demandis, havante okulojn malsekajn de larmoj.

”Kion mi pardonu? Ke vi estas belega, ke vi havas ĉielajn sunradiajn okulojn?”

Maria ekridis per laŭta, feliĉa rido. Larmoj ruliĝis sur ŝia vizaĝo.

”Eĉ amindumi vi scipovas! Dio mia – mi estas feliĉa, Karlo!

Ni jam neniam fremdiĝos, neniam ĉesos nia amo. Ĉu vi remoras je la vortoj de mia patro, kiam vi prezentis al li Rudopolskýn, kaj ’ĉu vi lin bezonas?’ li diris kaj lia vizaĝo nubkovri ĝis. Ofte mi cerbumadis pri liaj vortoj. Hodiaŭ mi konfesas, ke ni lin bezonis; en mi estis io subpremita, neevoluita.

Mi klopodis kapti vin, mi volis nomi vin la mia, per tuta animo mi sopiris, ke vi estu la mia – sed mankis al mi organo, mankis forto. La amo kaj la vivo flugis kun mi kiel balono – mi ne rimarkis, ĉu kaj kiel mi flugas. Mi etendis la manon – ĉie silente, dezerte…

Tio estis la mondo, la homoj kun kiuj mi naĝas en la sama fluo. Subite montriĝis stabila, fremda punkto… kaj mi ekvidis, ke mi gracie belege ŝvebas en la vivo. En la substanco, paroloj, sentoj de Rudopolský mi respeguliĝis kaj la spegulo estis por mi valora. Kaj vi indiferente rigardis mian flugon.

Por vi estis pli gravaj sakoj de maizo, porkoj, kalkuloj de laborestro, ludkartoj, pipo – estis por vi bagatelo, kion sentas via edzino, kiel ŝi pasigas la tempon, kiel plirapidiĝas, kiel ĉesas la batado de ŝia koro. Vidu: kaj Rudopolský estis tiel mola, ravita de mi kvazaŭ frato longe nevidita. Mi komencis taksi min mem, mi kreskis – kaj nur vi ne vidis la prezon, nek la amon, nek doloron… Kiel vin ekscitis la suspekto, tiel vin trankviligis mia rekta, fidela, vera vorto! Mi tiel sopiras je vi, Karlo, kiel infano, kiel la sopiro mem Vi estas mia fiero, mia plezuro.”

Karlo admire aŭskultis sian edzinon. Ŝi parolis per voĉo trankvila, vibranta de emocio, kaj karesis lin sur la tempioj per sia belega mano. Ŝia vizaĝo brilis per varmaj radioj de feliĉo.

”Panjo, akvon!” vokis Lili. La geedzoj iris al ŝia lito. En duonkrepusko tra krado de la lito ili vidis la orkoloran kapeton de la knabino. Karlo ĉirkaŭbrakis sian edzinon kaj ekĝojis.

Maria alpremis la kapon sur la bruston de la edzo – kaj flustris.

Kiam ili revenis en la dormejon, la edzo ridis per la tuta vizaĝo kaj ŝi ruĝiĝis de l’ feliĉo, eksidis sur divanon kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj.

”Mi trovis min mem”, li diris, ”mi ekkonis vin, Maria, mi rigardis profunden en vian animon! Vi min eltiris el marĉo de materio, de spirita letargio. Ne nur per pano vivas la homo.

Vi estas mia spirita reviviganto.”

”Mi fieriĝos, fieriĝos, Karlo!”

Li iris trarigardi la domon kaj la korton, kion li ĉiam regule faris. Blovis forta vento kaj skuis la pordegon kaj fenestrokovrilojn.

Sur la ĉielo amasiĝis densaj nuboj. Estis silento, ĉio en ordo. Kiam li revenis en la dormejon, li ne vidis sian edzinon…

El sub la litkovrilo en duonlumo brilis du grandaj, belegaj, ridantaj okuloj. Sur blanka kuseno estis disfluinta la torento de ŝiaj malhelaj haroj.

Fragmento el romano. (Pavel Rosa)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2022 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.