La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIO

Aŭtoro: diversaj aŭtoroj

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

Jan Karafiát

(1846 – 1929)

Protestanta paroęstro. Glora fariĝis lia porinfana libro pri ”Lampiroj” la inskarabetoj antaŭ organon, kiu produktas lumon. La libro priskribas tre detale feliĉan familian vivon de unu familio de lampiroj kaj iliaj amikoj, uzante la diversajn okazaĵojn por argumenti, ke la plej granda virto en la mondo estas obei la leĝon de Dio, kvankam *ties kaŭzoj kaj celoj ne estas konataj al kreitaĵaro. *

LAMPIROJ

Estis aŭtuno. Lumo estis malpliiĝanta kaj malvarmo estis pliiĝanta, kaj la lampiroj decidiĝis do, ke ili nenien plu flugos. Nur paĉjo devis permesi al bapto-paĉjo, ke li kun panjo kaj Lampirĉjo ankoraŭfoje vizitos ilin, nome tuj morgaŭ antaŭ ol vintro surprizos.

Do la morgaŭan tagon, post matenmanĝo, ili iros al baptopanjo. Kaj ili iris. Oni jam atendis ilin. Oni interkisadis, kaj Lampirĉjo kisis ŝian manon. Sed estis tie ankoraŭ iu: Baptopanjo prenis Lampirĉjon je mano: ”Venu Lampirĉjo, jen kisu la manon ankaŭ al Janinka.” – Kaj Lampirĉjo kisis, sed rapide sin kaŝis malantaŭ la panjo.

Ili sidiĝis ĉirkaŭ la forno kaj komencia rakonti. Sed baptopanjo iris en la antaŭĉambron, al ŝranko, kaj Lampirĉjo ŝin sekvis. Baptopanjo, kion vi havas?” – Nu, Lampirĉjo, ni bakis kukojn kun kazeo kaj papavo.” – Kaj jam la baptopanjo portis da ili plenan teleron ankoraŭ kaj ĉiu prenis po unu, kaj Lampirĉjo diris, ke li provos ankoraŭ unu kun kazeo. Kaj li prenis ankaŭ unu kun kazeo kaj ili sidis ĉirkaŭ la forno kaj babilis. Sed Lampirĉjo sidis iel nekomforte. ”Venu, Skarabinjo, mi ion diros al vi.” – Kaj Skarabinjo iris, kaj Lampirĉjo flustris al ĝi laŭte en oreleton: ”Aŭskultu, kiu do estas tiu Janinka?” ”Nu, tio estas Janinka.” ”Kies do ŝi estas?” – ”Nu, ŝi estas nenies, ŝi estas sia propra.” – ”Kaj ĉu do ŝi tute ne havas lampireton kaj paĉjon?” – ”Ne, ŝi estas sola.” – ”Kaj kie do ŝi loĝas?” – ”Ho miru, tie ĉe l’ arbaro, sur erikejo. Tian Helan kabaneton ŝi havas en musko!” – ”Sed ŝi senĉese tiom tro rigardas min!” – ”Ho, ne timu, naivuleto. Ŝi ja estas bona.

Sciu, la mielon – tiun ni ricevis de ŝi.” – ”Sed kiam ŝi…”

Sed tiam vokis baptopanjo Skarabinjon. Ili iris en la antaŭĉambron kaj Lampirĉjo rapide sekvis ilin. ”Baptopanjo, vi havas ankoraŭ ion?” – ”Mi havas. Vi ja estas nunjare la lastan fojon tie ĉi kaj venos denove nur somere.” – ”Kion do vi havas?” – ”Atendu! Vi miros. Venu, vi helpos nin.” – Kaj Lampirĉjo promesis, ke li helpos. Kaj ili iris, sed ne al la ŝranko.

Tie malantaŭe en la korto ili havis ankoraŭ provizejon, kaj en tiu provizejo – ho, tie baptopanjo havis tutan vinberon, tiel kiel ĝi deŝiriĝis de la vinberaro, tian bele, preskaŭ ruĝe bluan.

Kaj nun baptopanjo kun Skarabinjo ĝin kaptis kaj portis ĝin tutan, tiel kiel ĝi estis, en la ĉambron kaj Lampirĉjo helpis ilin.

”Starigu ĝin tie ĉi sur la tablon, tio estos plej bona,” konsilis baptopaĉjo. Kranon li jam havis preparitan, li prenis ankoraŭ marteleton, elpuŝis pedunklon, enpuŝis kraneton, kaj baptopanjo jam tenis kristalan taseton, por ke baptopaĉjo plenigu ĝin el la krano. Kaj baptopaĉjo plenigis, ke tio ruĝis kaj saltis.

Kaj mun tostis unue panjo, poste Janinka, post tio baptopanjo, post ŝi paĉjo, poste baptopaĉjo, kaj ankaŭ al Lampirĉjo kaj Skarabinjo ili donis, sed nur leketi. Kaj ĉiuj ege ĝin laŭdis, tiel dolĉa ĝi estis! – Nur ĝi ŝajnis al ili tro forta. Kaj baptopanjo do diris: ”Skarabinjo, rapide kuru al la herbejo kun kruĉo por roso.” Kaj Skarabinjo rapide kuris al la herbejo, kun kruĉo por roso.

Baptopaĉjo altiris la tablon pli proksimen al la forno, kranverŝis el vino nur duonplenan taseton, plenverŝis ĝin per roso kaj prezentis ĝin ĉirkaŭe. Kaj tiel ili sidis kaj babilis: kiel foje baptopaĉjo malbonfartis. Tio estis baldaŭ post la kiam ili kun baptopanjo geedziĝis. Li elflugis tuj post sunsubiro, la tutan nokton bele lumis kaj kiam li antaŭ tagiĝo flugis ree hejmen, subite aperis tia grandega verda pego kaj preskaŭ-preskaŭ lin englutis vivantan. Baptopaĉjo tre ektimis, sed rapidege rekonsciiĝis kaj ”frrr” al fago, sed la verda pego ”hrrr” lin sekvis. Kaj tial baptopaĉjo rapidis en truon, sed la verda pego per beko tuj lin sekvis. Kaj ĉar la truo estis malgranda, ĝi jam per beko ĝin hakis. Baptopaĉjo pro timo tute tremis kaj liaj haroj hirtiĝis. – ”Kion ja farus hejme baptopanjo, se…” – kaj li enrampis en la truon pli kaj pli profunden kaj la verda pego hakis per beko ankaŭ pli kaj pli profunden; ĝis ĝi plu ne povis kaj baptopaĉjon lasis. Kaj baptopaĉjo momenton ankoraŭ atendis kaj poste tre malrapide elgrimpis. Sed singarde, kaj bone li ĉirkaŭrigardis, ĉu eble la verda pego, tie ankoraŭ sidas. Sed ĝi ne sidis. Kaj baptopaĉjo do rapide flugis hejmen.

La suno estis jam alte sur la firmamento kaj baptopanjo estis jam tute limigita. Ŝi vokis kaj ploris, flugis kaj kuris, rigardis kaj demandis, sed ĉie nenio, pri baptopaĉjo neniu sciis.

Tiam ŝi kuris al la paĉjo de Janinka. Ankaŭ li nenion sciis, sed konsilis, ke baptopanjo nur ne ploru, ke baptopaĉjo estis obeema, kaj obeemajn lampirojn prizorgas Dio, tiel ke nenio povas okazi al ili, kaj eĉ se io okazas al ili, ke estas bone tiel, ĉar Dio tiel deziris kaj ke ne decas, ke lampiroj tre ploru kaj plendu. Baptopanjo iru nur hejmen kaj trankvile atendu. Kaj baptopanjo iris hejmen, kaj kiam ŝi revenas, jen venas baptopaĉjo al ŝi renkonte. Kiom ŝi ĝojis!

Kaj tiel ili babilis kaj ĝojis, ke tio jam pasis: Sed Skarabinjo dume ekploris: ”Kio okazis al vi?” demandis ŝin Lampirĉjo.

”Ho, se la verda pego estus formanĝinta mian paĉjon… !” –

”Sed ĝi ja ne formanĝis lin.” Kaj baptopaĉjo aldonis: ”Kara Skarabinjo, tiam vi ankoraŭ ne estis naskiĝinta.” Sed Skarabinjo respondis, ke estas negrave, kaj ŝi tamen plorsingultis.

Kaj nun rakontis paĉjo: Kiam baptopaĉjo kaj paĉjo estis ankoraŭ knaboj kaj estis la unuan fojon flugontaj, kunprenis ilin paĉjo de Janinka, montris al ili vojon kaj rakontis al ili, kion, kiam kaj kiel ili devas fari. Kaj ili ĉion bone de li ellernis. Kaj foje, kiam ili jam flugis solaj, aliĝis al ili la paĉjo de Janinka kaj diris: ”Venu, knaboj, mi kondukos vin ien. Sed vi devos silenti kaj atenti.” Kaj ili konsentis, kaj flugis kaj flugis, ĝis ili alflugis al tiel belega urbo! ĉirkaŭe estis belegaj ĝardenoj, kaj tie, preskaŭ jam ekster la urbo, en unu tia ĝardeno, staris granda belega domo, fenestroj ege grandaj kaj pordo larĝe malfermita, kaj en la pordon senĉese eniradis homoj junaj kaj maljunaj, knaboj kaj knabinoj. Kaj la paĉjo de Janinka diris: ”Venu, knaboj, ni ne enflugas tien tra la pordo. Tie estas malfermita parto de fenestro.” Kaj ili enflugis tra la fenestro, sidiĝis malsupre sur la kadron kaj rigardis.

De la plafono malsupren pendis tri grandegaj lustroj kaj belege lumis. Malsupre, sur Ia tero, estis plene da benkoj.

Kiam iu venis, li eniris benkon, restis momenton staranta, rigardis en la ĉapelon kaj poste trankvile sidiĝis. Li kunhavis sub brako du librojn kaj unu el ili li malfermis. Kaj jen, unu el ili supreniris sur tian trabareton, kie estis malgranda tablo, kaj diris, ke ili kantos. Kaj ili komencis kanti kaj tiel bele kantis! Kaj kiam ili finkantis, ili leviĝis kaj tiu sur la trabareto komencis preĝi: ke ili estas hometoj malkuraĝaj kaj ke ili ne estis obeemaj, Dio ilin pardonu pro sia kara Filo kaj pere da sia Sankta Spirito ilin benu. Poste li malfermis sur la tableto egan libron kaj legis el ĝi pri fermita mano kaj pri vermeto, kaj ke oni ne timu. Kaj kiam ili ree sidiĝis, tiam li bele rakontis al ili, ke tiu, kiu timas Dion, devas timi neniun, li ja eĉ ne rajtas, ĉar Dio tion ne volas. Poste ili refoje preĝis kaj ree kantis kaj kiam ili estis jam elirantaj, ili metis ion en teleron ĉe l’ pordo, kaj tio tintis. – ”ĉu vere, knaboj, tio estis bela,” diris la paĉjo de Janinka. ”Sed nun ni devas rapide ree lumi por plenumi, kion ni malzorgis.” Kaj ili do rapide lumis. Kaj de tiu tempo paĉjo kun baptopaĉjo estis ofte tie. Kaj la preĝeton, kiun ili ĉiam preĝas antaŭ dormo, ili tie ellernis. Oni ĝin kantadis tie:

Dum vesper’, bonvola Di’,
ĉe vi ŝirmon serĉas ni
kiel eta kokidar’
sub’ patrina flugilpar’.

Kaj tiel ili babilis kaj tio plaĉis al Lampirĉjo. Sed Janinka tiom tre rigardis lin! Iel li kvazaŭ timis ŝin… Kaj tiam ŝi turniĝas al li: ”Nu, Lampirĉjo, kiam vi flugos?” Kaj ĉar ŝi tion tiel bele diris kaj bele ridetis al li, li do ne plu tiom timis. ”Ho, baldaŭ.”

– ”Vi estos jam baldaŭ sufiĉe granda, nur ĉu vi scias bone obei! Ni vidos. Sed espereble vi invitos min, kiam vi flugos la unuan fojon, ke ni akompanu vin?” – Kaj Lampirĉjo konsentis ilin inviti kaj panjo ĝoje aldonis, ke tio okazos eble jam dum la venonta tago de Sankta Johano.

Kaj tiel restis. Jam ili leviĝis kaj sin vestis por foriri. ”Ho ve, denove la vintro!” plendis panjo. – ”Nu, la bona Dio aranĝos, ke ree estos somero kaj ni revidos nin,” konsolis ŝin baptopanjo. Kaj komencis adiaŭado. Ili bele interkisiĝis kaj konfidis sis al Dio. Jam estis preskaŭ malvarmete. Ili do rapidis.

Janinka al la arbaro en erikejon, Lampirĉjo kun paĉjo kaj panjo al la deklivo, tien, sub juniperon. Ili estis jam meze de la herbejo, kiam Lampirĉjo ankoraŭfoje rerigardis. Janinka jam estia for, baptopatro kun Skarabinjo staris antaŭ la kabaneto sub kverko kaj rigardis al ili. – ”Adiaŭ, baptopanjo, je revido nur somere!” ekkriis Lampirĉjo. Kaj ili ne plu estis videblaj.

Jam dumvoje diris paĉjo: ”Ne, nenion ni prokrastu! Povus subite veni malvarmo kaj ni fartus malbone. Ni tuj devas eklabori.” Kaj ili tuj eklaboris. Antaŭ ĉio panjo havu ĉion preta por la vintro. Kaj ili do transportis ĉion por ŝi el la provizejo en la kuirejon: pizon kaj grion kaj miligrion kaj grieton kaj farunon, ankaŭ iom da lento kaj poste ankoraŭ eron da butero. Poste ili tuj komencis transporti lignon. Ili ĝin havis en korteto bele ordigita sur sunluma loko. Ili ĝin do transportis en la kuirejon, kiom da ĝi ili povis, kaj krome ankoraŭ plenan antaŭĉambron ĝis la pordo. Poste paĉjo grimpis sur ŝtupetaro, tra fenestreto al la subtegmento. Tie estis multe da seka, peceta musko. Per ĝi li bone kovris la plafonon, por ke ili ne sentu malvarmon de supre, la reston li ĵetis malsupren kaj la tegmento-fenestreton li alnajlis. Pasintjare ĝin la gento trarompis kaj mire, ke ĝi (la vento) la tutan tegmenton ne disŝiris. Kiel feliĉe, ke ne estis tre kruela vintro! Kaj nun ili ĉirkaŭiris la kabaneton kaj kie estis ia trueto, ili bone ĝin kalfatris, tiel ke nenie povis trapenetri vento. Poste ili fermis la pordon per kroĉanso, enpuŝis kroĉhoketon, kaj la tutan pordon kovris per ligno, por ke ĝi ne ĝenu en la ejo. Laste, post ĉio, ili ŝtopis la fenestrojn en la kuirejo kaj en la ĉambro per musko, kaj kovris ilin bone per lignotabuloj. Da lumo ili havis tre sufiĉe. Kaj nun frostu! Ekstere jam bruegis!

Ili do nur ankoraŭ preĝis:

Je l’ vesper’, bonvola Di’,
ĉe vi ŝirmon serĉas ni
kiel eta kokidar’
sub patrina flugilpar’. 

Manpreno kaj kiso, ”Dio estu kun ni kaj diabloj for de ni”, kaj ili kuŝiĝis kaj dormis kaj dormis.

1876 (Josef Kožený)


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.