La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]()
Materialoj por geliceanoj |
![]() ĈEĤA KAJ SLOVAKA ANTOLOGIOAŭtoro: diversaj aŭtoroj |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tre populara kaj fekunda rakontisto kaj romanisto pentranta sortojn komikajn, bonhumorajn, kortuŝajn, tragikajn de ”malgranda civitano” preskaŭ ekskluzive el Praha, el kies kvartaloj li dediĉas la plej atentan observemon al la kvartalo ”Sub roko” (Podskalí) situanta senpere apud la rivero Vltava. Loĝis tie antaŭ 5o-3o jaroj homoj malriĉaj trovantaj sian porvivon en laboro sur kaj apud la rivero. Ilia tiama slango estas rimarkinde konservita en la verkoj de Herrmann. ”Lia materialo estas la plej suba tavolo de la burĝa klaso, sed la tavolon proletan li tamen ne atingis. Estante mem vilaĝano la naskiĝo, li restis pli et-burĝo ol ano de socia organismo de efektive granda urbo kaj eĉ ne klopodis adekvate redoni bildon pri la unueco de Praha kiu antaŭ liaj akraj okuloj tiom rapide kaj komplele transformiĝadis.” (Arne Novák).
Nemultaj el miaj antaŭaj kunklasanoj restis tiel en mia memoro kiel tiu eta, mallarĝa, kurbeta Tureček, kun kapo iel konusa, kun miopaj, palpebrumantaj okuloj. De la momento, kiam mi mem foriris al la lernejo, li tute ne venis antaŭ miajn okulojn, kaj tiel mi lin vidas antaŭ mi ĉiam kiel knabeton, kiel infanon.
Sed, vere, ŝajnas al mi, ke Tureček eĉ neniam estis infana kaj tiel li ŝajnis al ni ĉiuj liaj kunklasanoj, jam tiam, antaŭ preskaŭ kvardek jaroj. Li ja estis el ni ĉiuj eble la plej malgranda, sed iel kuntiriĝinta, sekiĝinta kiel seka pomo, kaj lia vizaĝo havis jam tiutempe kvazaŭ sulketojn. Li ne partoprenis niajn ludojn kaj peladojn, li havis korpon malfortetan kaj malsanetan. Sole du vojojn li konis: el la hejmo al la lernejo kaj el la lernejo hejmen. Nur kelkfoje li deflankiĝis irante de la lernejo, por stari dum momenta antaŭ la montraj fenestroj de la librovendejo Pospíšil aŭ Hejcman kaj tie li, kun okuloj elirantaj el la orbitoj, kvazaŭ englutis la titolojn de la libretoj ekspoziciitaj post la vitro. Ho, kiom da ili estis tie, kiujn li tiom ŝatus posedi! Ĉar Tureček estis pasia leganto. Kaj tiam en la lernejo ankoraŭ ne estis aranĝita libropruntejo. Atingi novan, ankoraŭ ne konatan libreton – kia maloftaĵo!
Sed ĉefe la parolmaniero de Tureček ne estis knaba, infana.
Ŝajnis, ke en tiu konusforma kapo estas jam saĝo tute vira, serioza prudento. Li neniun incitis, inciton li respondis per neafabla grimaco kaj iris laŭ sia vojo senvorte. Li ne serĉadis avide pafkapsulojn kaj pulvon, li ne preparis vulkanojn, li ne ludis per ludŝtipeto, neniam li flugigis paperdrakojn. Nenio lin logis al tio, je kio ĝojis ĉiuj ceteraj tremante pro senpacienco.
Li apatie aŭskultis rakonti pri ĉiuj bubaj heroaĵoj, kun frunto sulkigita, kaj ne eksopiris la ekspediciojn sub la soldatan bakejon, sur la remparon, en la fosaĵojn remparajn. Estas ja vere, ke la kompatinda Tureček ne estus forkurinta eĉ antaŭ unu ”rempara kaporalo” kiel ni ceteraj. Kaj oni rakontis terurajn aferojn pri la nigra kelaro, kien laŭdire provoso Masslinger – maljuna, ruĝhara serĝento servinta proksimume kvardek jarojn – arestis ĉiun, kiun oni kaptis en la fosaĵo, kvankam neniu povis paroli laŭ propra sperto.
Sed tamen estis momentoj, kiam viviĝis la morta, griza viza ĝo de Tureček. Okazis tiel, kiam iu el ni rakontis pri libro, kiun li ricevis kaj tralegis. Tiam aŭskultis Tureček plej atente, en lia vizaĝo kvazaŭ lumiĝus, liaj okuloj rapide palpebrumis, lipoj ektremis, ĉiu vejneto ludis en lia vizaĝo. Kaj kiam estis elĉerpita la ĝenerala atento kaj la nekonstantaj pensoj knabaj turnis sin al alia direkto, tenis sin sola Tureček ĉe la rakontanto kaj avide eligis el si:
”Ĉ-ĉ-ĉ-e-ĉu vi pruntedonus al mi la libron?”
Ĉar Tureček balbutetis.
Tureček ne havis patron, eĉ en la naskolibro li ne havis lin, kaj tio eble, krom lia parta degenereco, klarigis lian tro maturan kaj pasivan karakteron. Nu, certe, se li estus fortika kiel fago, li kelkiun estus bone batinta, kiu pro knaba petolaĵemo eligis el la buŝo ofendon, montrantan lian neleĝan devenon.
Sed tiel, la bedaŭrinda Tureček sole grincis per la dentoj aŭ nubiĝis groteske, perfortante sin mem por ne ekplori. Ĉar eĉ plori li ne sciis laŭ infana maniero. La bubaĉo řehák, la plej granda sentaŭgulo en mia klaso, elkriis iam:
”Kiel Tureček, tiel ploras pavianoj!”
Ĉu li vidis iam plori pavianon, ne estas konstatite. Pavianon vidi li povis, ĉar en la Malgranda Placo ofte starigis mena ĝerio sian tendon, kiam ajn ĝi oniris en la remparon de nia citadelo. řehák estis aĉega bubo, sed iom da vero estis en tiu komparo. Al ni ĉiuj ceteraj řehák iel malfermis la okulojn, ni poste estus ŝatintaj vidi ploron de Tureček, sed Tureček des pli forte sin gardis.
Sed iam tamen Tureček denove ekploris. Esti, posttagmeza instruado, jam alproksimiĝis la kvara horo, kiam ektumultis io en la pli malantaŭaj benkoj, kie sidis Tureček.
”Kion vi tie faraĉas?” ekkriis la sinjoro instruisto.
”Tureček ploras,” anoncis kompleze iu najbaro.
”Kial vi ploras?” kriis la sinjoro instruisto la duan fojon.
”Stariĝu!”
Tureček leviĝis, muta, silgultanta. Li ne respondis.
”Kio mankas al vi?”
”Li malsatas!” sciigis alia kompleza najbaro lernanto.
”Li elspezis la monon, kiun li havis por tagmanĝo,” laŭtiĝis nun kunklasano řehák, ”kaj ne manĝas kaj nun li malsatas.”
”Kien vi donis la monon?” ektondris la sinjoro instruisto.
”Li aĉetis al si libreton anstataŭ tagmanĝo,” rakontis la denuncanto.
Tureček viŝis per maniko siajn okulojn, cetere jam sekajn, lia konusa kapto ŝovis sin dekstren, maldekstren kaj lia rigardo ektuŝis kun plej amara plendo ĉiujn denuncantojn, kiuj lian sekreton elportis en la lumon.
”Venu ĉi tien, montru ĝin!” ordonis la sinjoro instruisto.
Kiel malfacila estis tiu iro por Tureček! Faletante li ŝovis sin el la benko kiel lama, kunpremante per fingroj de la maldekstra mano la libreton. Li ne manĝis por akiri ĝin kaj nun li perdos ĝin. Ĉar ĉio, kio estis alportita de iu en la lernejon krom la instruaj helpiloj, estis konfiskita, se ĝi estis kaptita.
Tureček sciis tion kaj lia maldika vizaĝo nun denove tute ekploris, ne plu pro malsato, sed pro tiu senpova infana malespero antaŭ la ĉiopovo de la instruisto. Li ne manĝis – kaj li estos senigita de trezoro, kiun li certe longe sopiris.
Ni nun vere vidis, ke li plora, kiel paviano, sed neniu el ni ridis. Ni kompatis lin. Tureček neniam faris al iu el ni ion malbonan.
Per tiraj paŝoj li trairis ambaŭ benkovicojn kiel ligita, por ke li laŭeble plej longe ne bezonu adiaŭi la libron, sed la vojo estis tamen nur mallonga. Nun li staris antaŭ la sinjoro instruisto kaj kvankam ĉio protestis en li, kvankam lia tuta estaĵo sin defendis kontraŭ tiu maljustaĵo, li etendis la manon kaj transdonis al la instruisto la libron. Kaj la mano falis al la flanko. Nun Tureček ŝajnis al ni ankoraŭ pli malgranda kaj pli kuntiriĝinta ol li efektive estis.
Ĝi estis dika volumo, kiun li donis al la instruisto, en niaj okuloj vera biblio. Kaj la sinjoro instruisto legis desur la kovrilo:
”Malkovro de Ameriko per Kristoforo Kolumbo.”
”Kie vi ĝin aĉetis?” li demandis la knabon.
Tureček certe en tiu momento ne vidis antaŭ si la figuron de la instruisto, sed ian nemezureblan, teruran materion, ĉar liaj okuloj estis superfluitaj de larmoj, kiujn Tureček tiel ŝparadis.
Kaj kun tremantaj makzeloj li respondis:
”Ĉe Pospíšil.”
La instruisto ekrigardis lin. Certe li kompatis la knabon en tiu momento. Eble eĉ la libro mem metis lin en alian humoron.
Estis libro bonega, nenia ”Babinský, estro de la rabistoj”, kiun li konfiskis jam ĉe kelkaj lernantoj, nek ”Historio pri Eulenspiegel” en la malnova eldono, presita per gotikaj literoj, kiu enhavis tre pipritajn detalojn pri la petolaĵoj de Eulenspiegel, kun krudaj, tre kompreneblaj lignogravuraĵoj.
Li tiel dum momento rigardis la infanon, li foliumis la libron, fermis ĝin, metis sur la katedron kaj diris:
”Iru sidiĝi, post la instruado vi ĝin rericevos.”
Al Tureček deglitis la lastaj larmoj el la okuloj. Per senmezura ĝoja miro li preskaŭ ŝanceliĝis kaj rapide sin movis en sian benkon. Ĝi estis la unuan fojon, kiam la sinjoro instruisto redonis konfiskitan objekton.
Post la instruado rapidis Tureček al la katedro.
”Atendu!” ordonis la instruisto.
Tureček komprenis. Kiam la ceteraj foriros. Kaj kiam la lernejo malpleniĝis, demandis la instruisto:
”Ĉu vi ne manĝis?”
”Ne manĝis.”
La instruisto surpaŝis la podion, malfermis la tirkeston de la katedro kaj elŝovis kaj metis sur la platon de la katedro, kion dematene li estis forpreninta de la nekvietuloj. Ian rondbulkon, pomojn kaj mielkukan figuron.
”Metu tion en viajn poŝojn, formanĝu… ”
Eble Tureček ankoraŭ malsatis, sed eble eĉ ne plu. Li enŝtopis la nutraĵojn en siajn poŝojn, sed pleje li brilis pro ĝojo, ke li havas denove sian Kolumbon. Atendis lin tiam antaŭ la lernejo kelkaj el ni kaj kiam Tureček post momento eliris el la lernejo, li aspektis vere kiel feliĉa infano.
1903 (Manka Ginzová)
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.