La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

NOTOJ

– Notoj kiel klarigoj pri la vortoj kun numeroj en la teksto –

[1] Hunoj estis unu el la aziaj popoloj, ilia lando, la lando de Atilo, estis Hunio, alinome Hun-lando, en Eŭropo nomita Hunnia (laŭ kelkuloj Avaria).

[2] Ŝaruo estas ŝuo, unu speco povas esti simila al boto, al kies kalkano estas muntebla sprono. Sed ĝenerale ĝia plandumo estas platkalkanuma kaj per rimenoj fiksebla ĝis la genuo. (Vidu la lastan specon laŭ la bildoj: http://www.majlath-saru.hu/katalogus).

[3] Soliduso, sesterco estas grekaj moneroj (kun latina nomo).

[4] Atilo (pli rare nomita Atli, Etzel, Etel, Etele) la reĝo de la Hunoj naskiĝis kiel filo de Bendeguz ĉ. 406 kaj mortis en 453. Ĉ. 445 li ekregis. Laŭ unuj li estis murdita, laŭ aliuloj la mortigantan naz-sangadon kaŭzis ezofaga flebito. Dum lia nuptonokto li asfiksiiĝis en propran sangon. Li daŭrigis landkonkeran politikon. Kvankam lia imperio disfalis post lia morto, tamen li estis legenda historia persono inter la regantoj de Eŭropo. Li estis bona politikisto rekonanta la diversajn religiojn. Li estis fortamana reganto, sed ĉiam sincere kaj saĝe prijuĝanta la diversajn aferojn. Li nomis sin: Vipo de Dio. Li estis reganto de la siaepoka plej granda imperio. https://eo.wikipedia.org/wiki/Atilo_la_Huno.

[5] Liderco, estas malbonvola figuro en la hungara fabelmondo. Ĝi similas al la marĉa lumo (brulanta metano, laŭplaĉe sur la marĉ-surfaco). La frazero: La liderco manĝu tion – aperas kiel hungara diraĵo, ja la fabela malbonvola demono – la liderc-o, similas al lumo de marĉsurfaco, ĉiam aliloke aperanta. La tn. liderca lumo estas nomata pri la demono Lidérc. Pri ĝi eblas legi angle laŭ: https://en.wikipedia.org/wiki/Lidérc.

[6] Teodozio la 2-a (en latina Flavius Theodosius Junior Augustus; 10a de aprilo 401 – 28a de julio 450), komune kromnome Teodozio la Juna: https://eo.wikipedia.org/wiki/Teodozo_la_2-a.

[7] La origina virnomo estis Csáth, nun Ĉat. La huna nomo elparoleblas sen la litero -h- tiel, kvazaŭ la vorto havus -o- finaĵon sed vi diru sen -o-. Nu, vi scios, ke en la nomo Ĉat la litero -a- estas akcenta.

[8] Pogaĉo estas malgranda, rondforma sala bakita pasto, al kiu, oni povas bone kaj trinki kaj drinki vinon, bieron. Vidu ĝin ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Pogácsa Pogaĉvizaĝa: malgranda kaj rondforma vizaĝo.

[9] La prononcon de la virina nomo Emőke ni ne povas tute bone redoni. Ĉar en la Vikipedio la simillitera nomo (ekzemple Goethe) estas klarigita jene: https://eo.wikipedia.org/wiki/ Helpo:Prononcindiko ĉe la nomo Emőke bonvolu sekvi ĝian elparolon [emøke] – Emeke = https://eo.wikipedia.org/wiki/Litero – En la teksto la originan nomon ni aperigis laŭ la proponita Emeke.

[10] Flavjo Aecjo (latina nome: Flavius Aëtius/Aetius) (391–454) estis romia militestro iranta kontraŭ la huna armeo post Kristo en 451 sur la kampo de Catalaunum (katalaŭnum) en Gaŭlujo. Li militperdis. – Tamen laŭ la okcidentaj kronikoj li venkis.

[11] Jufto: „Fortika, akvorezista sed malbonodora ledo el junaj bestoj (ĉevalo, bovo, kapro ktp), tanita en speciala rusa maniero kaj grasumita plej ofte per betula gudro sur la interna flanko.(PIV 2005a).

[12] Dolmano (dolmány – dolmanj) estas vestaĵspeco el tre malnovaj epokoj, kutima en aziaj teritorioj kie iam vivis ankaŭ la prahungaroj kaj la Hunoj. La prauloj de la Hungaroj parolis ankaŭ la lingvon de la Imperio kazara: la malnovturkan lingvon. Tiuj Kazaroj partoprenis en milito de Atilo. Ili estas menciitaj en ĉi tiu libro. Ni ne scias, ĉu la origina nomo de la jakspeco estis dolmano aŭ alia, sed ĉar ĝia priskribo egalas al tiu de la dolmano, tial la verkisto nomis ĝin same. En la malnovaj tempoj ĝi estis kudrita el drapo kaj estis starant-koluma vira malloza supra-vestaĵo (simila al jako), atinganta ĝis la kokso aŭ ĝis la genuoj aŭ ĝis la duonfemuroj. En la 9a-10a jc (la epoko de la patrujkonkero de la Hungaroj) la Hungaroj preparis ĝin ankaŭ el silko aĉetita de la Hungaroj el Bizanco. En la artikolo: https://hu.wikipedia.org/wiki/Honfoglaláskori_magyar_viselet – ni povas legi hungare, ke la patrujkonkeraj Hungaroj super la ĉemizo portis manikan jakon (nomitan kazak) kaj super ĝi mantelon similan al kaftano, kiu estis butonumita. En la artikolo: http://www.kiszely.hu/istvan_dr/036.html – ni povas legi, ke „la patrujkonkeraj Hungaroj en sia vestaĵo portis aziajn trajtojn, kiujn ili poste pluevoluigis. Sekve de tio la kleraj Eŭropanoj kaj poste la aliaj homoj – vivantaj ankaŭ sur la aliaj kontinentoj – transprenis ne la uzon de togo de Bizancanoj kaj ne la peltan vestaĵon de la Gemanoj, sed la uzon de vestaĵoj de la Hungaroj. El la tn. kazak estiĝis la „zakó”: jako. El la kompleto de „zakó kaj nadrág”: el la jako kaj pantalono, estiĝis la „öltöny”: la kompleto de vestaĵo.” En la hungara lingvo la vorto: dolmano estas turkdevena el la epoko de la turka regado de Hungario (15-a-17-a jc). Interesa afero estas, ke al la dolmano similas la jakspeco nomata „atilo” el la 19-a jc, kiel modo de tiu jc. La sekva artikol-trovejo montras, ke tiun tre malnovan jakotipon ornamis turka pasamento. Povas esti, ke la jakotipo – simila al la dolmano – konata kaj de la Hunoj kaj de la Hungaroj estis turkigita per tiu pasamentspeco de Turkoj. Menciindas, ke la pasamento estis konata ne nur ĉe Turkoj, sed ankaŭ de Francoj, Germanoj kaj Rusoj. La popoloj transprenis unu de la alia tiujn aĵojn, formojn kiuj plaĉis al ili ankaŭ ĉe la vestaĵoj. Kaj tiu transpreno okazis ekde la apero de la homo sur la tero. / Ekde la turka regado de la Hungaroj la dolmano estis festa vestaĵo de sinjoroj, poste ankaŭ de husaroj. La dolmanoj de tiuj lastaj estis ornamitaj per pasamentoj (ŝnurgalonoj). Hungarajn sinjorajn dolmanojn vi povas rigardi sur la bildoj ĉe: https://www.arcanum.hu/en/online-kiadvanyok/MagyarViseletek-magyarviseletek-tortenete-2/szines-tablak-magyarazata-12/xvii-tabla-magyar-viselet-matyas-es-a-jagellokkorabol-14801526-47 /

[13] Patro nia (Dio), – estas grava preĝo de la kristanoj – komenciĝanta per la vortoj: „Patro nia, kiu estas en la ĉielo,(Z) eldirita de Jesuo. (PIV 2005).

[14] La nomvarianto de la hungarlanda rivero Tiso estas Tibisko.

[15] Sirmjo (Sirmium) estis grandprinceco aparteninta al la iama reĝlando Granda Moravio, kie regis ankaŭ Svatopluko. La loko situis ĉirkaŭ la nuna Beogrado laŭ la imperiestro (purpurnaskiĝinta) Konstanteno (Konstantinos) https://eo.wikipedia.org/wiki/Konstantino_la_7-a_ (Bizancio).

[16] La huna skribo estis same ĉizo-skribo kiel tiu de la Sikuloj kaj Hungaroj inter la jarcentoj 4-a-9-a. Tiuj tri estis parencaj popoloj (skitoj), do ilia skribmaniero preskaŭ samis. Por montri kiaj estis la literoj de tiu skribmaniero, mi montras al vi la tielnomatan „sikul-hungaran” ĉizoskriban a-bo-con, kies antaŭanto estis la huna skribmaniero: https://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_runoskribo (https://en.wikipedia.org/wiki/Old_Hungarian_alphabet).

[17] La nomoriginalo estas hungare skribata Szarvas. La nomelparolo estas: sarvaŝ, ĝia signifo estas cervo.

[18] Ĉele estas ĉevalnomo.

[19] Kurul aŭ Turul estis grandflugila forta birdo, tre bone instruebla por ĉasi. Tio povis esti nizo, aŭ tartarfalko-speco aŭ grandflugila aglospecio. La surflage estanta kronita birdo estis simbolo kaj de la huna reĝo Atilo, kaj de la hungara reĝdinastio de la domo Árpád. Tiu birdo ankoraŭ nun ĉeestas en la blazono de Transilvanio, estinta iam parto de Hungario. Vidu pri tio kaj la hungaran kaj la anglalingvan vikipedian artikolon: https://hu.wikipedia.org/wiki/Turul_ (madár).

[20] Pri la muzikinstrumento tarogato, vidu plie ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Tarogato.

[21] Kial premis la hunoj la nazon de infanoj? El la libro titolita: A HÚNOK TÖRTÉNETE, ATTILA NAGYKIRÁLY, verkita de Szász Béla: /Béla Szász: Historio de la Hunoj, Atilo Granda Regnestro – eldonita de Bartha Miklós Társaság, Budapeŝto 1943, mi eksciis pri la sekvaj faktoj: Amiano Marĉelino (Ammianus Marcéllinus) (330-400) diris tion en sia historia verko pri la Hunoj, ke „vidante ilian platan nazon la okcidentanoj eltrovis, ke tio okazas tial, ĉar la Hunoj la nazon de la infano forte fiksas per tol-rubandoj, ĉar pere de tiuj la mongola tipo (karakterizo) pli bone emfaziĝas, krome, la kasko tiel pli bone estas surmetebla sur ilian kapon. Nu, tial strikte malsuprenpremita jam infanaĝe estis la nazo de la hunaj infanoj, ĉar ĉi-maniere kiam la nazo kreskis, poste la tuta vizaĝo iĝis mongol-aspekta. La priskribo de Amiano Marĉelino (Ammianus Marcéllinus) pri la aspekto de la Hunoj montras mongolid-tipan homspecon. Ol la priskribo de Amiano Marĉelino, pli grandsignifa estas la priskribo de la reĝo Atilo verkita de Jordanes, ĉar nekonfuzeble oni povas konkludi al la mongolida tipo de la reganta familio. Ĉi tiu nomada popolo ekde tiam, kiam ĝi ekiris al sia longa marŝado de la alt-ebenaĵo de Mongolujo, sendube multfoje miksiĝis kun turkaj fratpopoloj, sed gardis kaj konservis sian baztipon. Egalecon de la „hiung-nu” kaj la popolo huna, atestas ke la ŝtato hiung-nu submetigis aron de la hunaj popoloj krom la striktaj hunaj komunumoj de gentoj, kiuj ĉiuj estis nomadaj turkaj kaj mongolaj popoloj retenantaj siajn gentajn alianciĝojn kaj vivis sub la propraj popolaj estroj. Sed ankaŭ tio atestas la egalecon de la hiung-nu kaj la huna popolo: a) deveno de la popolnomoj el la sama radiko; b) en la du ŝtatodirektaj organizaĵoj kaj en la militarto troveblaj parencaj trajtoj kaj fine c) tiuj ligoj kaj kontaktoj kiujn ambaŭ popoloj havis kun la ogur-turkoj. Unu popolo ĉiam el la vidpunktoj rasa kaj kultura enfandiĝas al la plej proksime estanta parenca popolo plej facile, tiel ni devas supozi, ke la hunaj popolrestaĵoj asimiliĝis ne en la rasfremdan sudrusian sarmato-tavolon, sed inter la Bolgarojn (ne bulgarojn) kaj Hungarojn. La avara, kazara, bolgara, kumana, peĉenega, hungara, sikula kaj huna parenceco ne estas klarigebla tiel, ke unu popolo originas el la alia, aŭ estus proksima parenco de la alia. Ĉi tie ni staras antaŭ popolfamilio transprenanta du gigantajn terpecojn, kies membroj irintaj nordokcidenten, okcidenten, suden, plie perdis siajn originajn rasojn, lingvojn. Sed inter tiuj popoloj oni povas trovi la transiĝon helpe de enŝovitaj unuoj. Inter la hungara kaj la sikula kaj la mongolid-huna la transiĝon donas la popoloj eĉ nun vivantaj sur la stepoj grandrusaj kaj siberiaj. Eĉ ties homtipoj ankaŭ nun ektroveblas inter la popolo hungara. La hungararo vivas ekde pli ol mil jaroj en proksimeco de fremdrasaj popoloj, krome ĝi estas la gvidanta popolo de miksrasaj naciaj minoritatoj. Ju pli ni iras reen en la pasintaj jarcentoj, ni trovas multajn egalecojn kaj pli multajn rastipojn. La unua organizanto de la turka-mongola popolgrupo, estis la huna popolo. ...” https://en.wikipedia.org/wiki/Turul.

[22] La pli aĝa filo de Atilo estis nomita Aladár – laŭ la hungara skribmaniero, de la hungarlingva romano. Nomelparolo estas: aladar’ tiel, kvazaŭ la nomfinan literon: -r- sekvus la -o- finaĵo, kiun tamen vi ne elparolas. Nu la vortofina silabo estas akcenta, tiun prononcu longe.

[23] La nomo Apro nur hazarde samas kun la bestnomo apro, ilia signifo ne egalas.

[24] La „fernaza akuŝistino” estas hungara popolfabela figuro, la reprezantino de la malbonvola maljunulino fluganta ofte sur balailo. Temas tial pri akuŝistino, ĉar en la malnovaj tempoj la akuŝistinoj estis maljunaj virinoj. Ŝi aperas ankaŭ en la slavaj fabeloj laŭ la nomo Baba Jaga. Vidu la klarigon pri ŝi ĉe la: https://eo.wikipedia.org/wiki/Baba_Jaga.

[25] La klarigon pri la fiŝveziko-formaj ornamaj vitrotabuloj de la fenestro bonvolu vidi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ornamripo.

[26] Kvadoj estis malgranda popolgento el inter la Ĝermanoj, apartenantaj al la sueba (=ŝvaba) popolgrupo, vivanta sur terotorio de la Morava reĝlando en proksimeco de la limo de Panonio. En la 4-a jarcento oni menciis la Kvadojn kun la Sarmatoj. Ili multfoje batalis kontraŭ la Romia Imperio, poste aniĝis al la Longobardoj: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kvadoj.

[27] La nomoriginalo de la virina nomo Puleria estas Pulcheria. Ŝi estis fratino de la romia imperiestro Teodozio la dua.

[28] La knabonomo Ŝugárka, elparolendas laŭ la Esperanto akcento: ŝugarka. La nomsignifo estas: radieto.

[29] Klarionoj de la bovpaŝtistoj estis preparitaj el kornoj per ilia traboro. La sonoj de tiuj kavaj bovkornoj estis raŭkaj. Bonvolu vidi tiujn duspecajn kornajn instrumentojn ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Lehel_kürtje.

[30] Gatjoj estis tre larĝaj pantalonoj de la estintaj homoj loĝantaj sur herbejaj terenoj. Tiuj estis portataj de ebenaĵaj vilaĝanoj; ŝafistoj, bovpaŝtistoj, ĉevalistoj, porkistoj kaj ĉe Hunoj, kaj ĉe Hungaroj.

[31] Ekzemplon pri la refaldrandaĵa blanka pinta ĉapo el drapo – vi povas vidi (ĝian aspekton) ĉe du atingeblecoj: https://www.google.hu/search?q=csúcsos+hun+süveg+-+kép https://www.google.hu/search?q=feltűrt+szélű+fekete+báránybőr+kucsma+-+kép

[32] La monaĥejo Krizopolo (Krizopolis) apartenis al la urbo Skutan, en kiu pasigis kelkan tempon ankaŭ la konfesanta Sankta Maksimo (Maksimos) (580-662), greka monaĥo, teologo.

[33] Pri la noĉo-skribo – kiun uzis en la malnovaj tempoj kaj la Hunoj kaj la Sikuloj kaj la Hungaroj – vi povas legi ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Hungara_runoskribo. En la tre malnovaj tempoj kaj la noĉo-skribo kaj la runo-skribo okazis per literoj konsistantaj el linioj kiujn oni tranĉis=gravuris en argilon, en lignon, aŭ tiujn skribsignojn oni pentris sur paperon aŭ gravuris en la internon de kano, ks. Tiu gravurado povis okazi aŭ per speciala ilo aŭ per tranĉilo, aŭ per tiu akraĵo kiu estis ĉemane en la momento de bezono. La literformoj dependis plejparte de tio, ke ili estis gravuritaj, ĉizitaj de maldekstro dekstren. Oni tre malofte skribis vokalojn, sed ĉefe tiam, se ili signis longajn vokalojn. La malnovaj Türkoj (turkeca popolo estis) disvastigis sian potencon ĝis la Nigra Maro. Tie kreiĝis la Kazara Imperio, sur kies teritorio vivante la diversaj popoloj transprenis ĝian specialan skribmanieron. En la 10a jc. la Hungaroj jam transprenis la latinliteran skribmanieron forlasante la pli fruan.

[34] Rulumi ŝnuron por la pafarko estas antaŭprepara agado de la farado de arko. La ŝnuro estis ĝenerale farata el tendeno de cervo. La tordo de la tendeno servas la celon, ke la arko estu necesmezure streĉkapabla. La bona tendeno devis havi la plej malaltan kvanton da graso. La tre multekosta pafarko pretiĝis en la malnovaj tempoj per la gluaĵo kuirita el huzo kaj sterledo, do el sturgo-specaj fiŝoj. La pafarko-preparo estas longa kaj tre pedante preciza laboro. Pri tio mi ne povas skribi pri longe. Nur tiom krome, ke anstataŭ tiuj fiŝaj gluaĵoj nuntempe oni uzas sintezajn rezinojn. La manmovoj de tiu rulumo de ŝnuro por la arkpafo okazas inter la dikfingro kaj la montrofingro.

[35] La unua menciita Balamber (Balamir, Balamur) estis la unua reganto de la Hunoj. La nomsignifo estas: kuraĝa, fama. Li aperis kun sia armeo en la 370-aj jaroj, en Orienta Eŭropo. Lia nomo estas menciita nur en la verko de la germana Jordanes, kiu menciis lin: Reĝo de Hunoj: https://en.wikipedia.org/wiki/Balamber.

[36] Iddar (la lasta silabo estas akcenta) estis huna nomo, samtiel nomiĝis la plej aĝa filo de la reĝo Atilo, al kiu estis aŭgurita, ke post la falo de la imperio huna, li savgardos la genton. Post la falo de la imperio li regis kaj la Hunojn kaj la Bulgarojn sur la Ebeno de Sub-Danubo.

[37] La nomoriginalon Bogar (bogar’) eldiru tiel, ke sur la lasta silabo estas la akcento. Tiu nomo estis ofta nomo de la ŝamanoj. La nomsignifo estas: skarabo.

[38] La nomoriginalo de la ŝamannomo Djerhe, estas Györhe. Ellegu ĝin: Djerĥe – sen la litero -h-. Ĉi ŝamana nomo estis ofta.

[39] La greka lingva nomoriginalo estas „Théos”, kiu en la Esperanto lingvo eldirendas: „teos”, ĝia signifo estas: Dio.

[40] Marmora Maro estas la maro inter la Maroj Nigra kaj Egea.

[41] La alplumigo de sagoj signifas, ke la sagofaranto (se temas pri metalpinta sago) al la sagotenilo tordas 3-4 „plumojn” faritajn el metalo, por certigi la konvenan flugkapablon de la sagovergo.

[42] La nomoriginalo de la nomo Barakonj, estas Barakony. Li estis la bopatro de sinjoro Ĉat.

[43] La nomoriginalo de la virnomo Ĵeged, en la hun-hungara lingvouzo estas Zsögöd.

[44] Valentiniano la 3-a (estis konata kiel Flavius Placidus Valentinianus)(naskiĝis la 2-an de julio 419, mortis la 16-an de marto 455). Li estis inter la lastaj Okcidentaj Romiaj imperiestroj. Li fariĝis imperiestro en la jaro 425, kiam li estis nur ses jarojn aĝa.

[45] Raveno /Ravenna/ estis grava havena kaj administra centro en la malfrua Romia imperio kaj en la frua Mezepoko. Post 493, Raveno estis la ĉefurbo de la ostrogota reĝlando de Italio.

[46] Iberio estas granda duoninsulo en Eŭropo sude de Pireneoj, norde de Afriko, inter Atlantiko kaj Mediteraneo.

[47] La origina nomo de Kartago estis Karthago. La tre malnova haven-urbo situas ĉe la bordo de Mediteranea maro, proksime al la nuna urbo Tuniso. La nomon elparolu sen -h- laŭ la Esperantoakcento.

[48] La zoltanoj sur rapidaj ĉevaloj estas disportadantaj la ordonojn de la estroj.

[49] Alanoj estis ĉiam pretaj por militiroj, estis nomadaj brutobredistaj homoj de diversaj devenoj, ili havis komunan lingvon el irana grupo kaj komunan kulturon.

[50] Laŭ Vikipedio Neŭroj povis esti eble la prauloj de la Slavoj Baltaj.

[51] Belotonoj estis nomadaj batalantoj.

[52] La Gelonoj (gelónoi: Γελωνοὶ) laŭ Herodoto (IV. 108) estis reprezentantoj de la popolfragmentoj forpelitaj el la grekaj koloniigitaj urboj. Ili estis parte greka-lingvaj parte skita-lingvaj. Sian loĝlokon forlasante ili translokiĝis en la landon de la Budinoj apud Volgo kaj tie ili setliĝis en la urbon Gelonos, sed Vergilio nomis ilin: loĝantoj de la Orienta Balkano. Herodoto asertas, ke ili havis iun rolon en la militadoj inter la Persoj kaj la Reĝaj Skitoj. (Herodoto IV. 102, 120, 136, vidu la priskribon: La eŭropa milito de la Persoj): https://hu.wikipedia.org/wiki/Gelónok – kaj en la angla varianto estas menciite, ke la Gelonoj partoprenis en milito de Atilo en 451: https://en.wikipedia.org/wiki/Gelonians Laŭ odoj de Horacio la nomo de la Gelonoj reprezentas la nocion de distanco kaj malklereco. El la menciita 9-voluma verko de Herodoto pri la Greka-Persa Milito ni scias, ke la hunaj pastroj oferis blankan ĉevalon al sia Dio, dum la sarmataj kaj la gelonaj pastroj oferis homon. El la ledo de la mortintaj homoj mortfalintaj en milito ili faris siajn jakospecojn kiuj estis portataj transĵetitaj sur iliajn ŝultrojn kaj surbruste kunligitaj aŭ butonitaj. Ili tial uzis hom-ledon, ĉar ĝi estas tenaca, brila kaj pli blanke brilas ol ĉiuj aliaj ledoj. La supre menciita verko de Herodoto estas trovebla en la Hungara Elektra Biblioteko (MEK) en Budapeŝto, hungarigita de Révész Gyula, (Julio Révész, kies traduko aperis ĉe la Eldonejo OSIRIS en Budapeŝto hungarlingve en 2000.): https://www.scribd.com/document/129154423/Herodotosz-a-Gorog-Perzsa-Haboru-Hu.

[53] Povas esti, ke Basternoj estis slava tribo.

[54] Pri la Kazaroj aŭ Ĥazaroj vidu la Eo-vikipedian artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ĥazaroj.

[55] La malgranda popolo Rugi vivis laŭlonge de la suba fluo de la rivero Morva, ilia lando nomiĝis Rugilando, kiu ekzistis dum du jardekoj: http://mek.oszk.hu/01200/01267/html/04kotet/04r05f31.htm.

[56] Skiroj (aŭ Sciroj) dum la 1-5-a jarcentoj (p.K.) vivis sub la huna regado. Ili estis soldatpopolo. Pere de sia reĝo Oodaker (Odoaker) gravan rolon ili havis en la kunfalo de la Orientromia Imperio: https://hu.wikipedia.org/wiki/Szkírek.

[57] Turcilingoj estis ĝermandevena popolo: http://mek.oszk.hu/01200/01267/html/04kotet/04r05f31.htm.

[58] Heruloj estas ĝermanoj, popolo parenca kun la Rugioj, Turcilingoj...

[59] Ŝvaboj estas praa ĝermana popolfragmento kies antaŭuloj estis eble la Sueboj. Pri Sueboj vidu en: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sueboj. Loĝlokoj de Ŝvaboj etendiĝ/is/as de la rivero Rejno ĝis la teritorio de la iama granda hungara reĝlando kaj sur la tereno de ĝiaj postaj ŝtatoj.

[60] Ostrogotoj estis unu tribo de la Gotoj. La dutriban historion de la Gotoj, vidu ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gotoj.

[61] La historion de la Gepidoj vidu jene: https://eo.wikipedia.org/wiki/Gepidoj.

[62] La historion de la Sarmatoj vidu ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Sarmatoj.

[63] Roksolanoj apartenis al la Triba Alianco de Sarmatoj. Ili vivis en la ĉirkaŭaĵo de Volgo en la 3a jc a.k. Poste translokiĝis en Panonion kune kun la Jazigoj. En la 4a jc. ili submetiĝis al la Hunoj, poste malaperis: https://hu.wikipedia.org/wiki/Roxolánok.

[64] Pri la Jasoj vi povas plie legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Jasoj.

[65] La familian nomon Magyari, eldiru: madjari. El tiu estiĝis pli poste la tribonomo: Magyar, kaj fine – en la 9a jc – la landonomo: Magyarország: Lando de Magyar-oj = Lando de Hungaroj: Hungarlando.

[66] Pri la prapatrujo de Ugroj ni havas eĉ nun ne klerajn sciindaĵojn. El la rusaj teritoriaj arkeologiaj malkovroj spursekveblaj estas la unuopaj arkeologiaj kulturoj kaj identigo de la etnografiaj grupoj. Se ni supozas, ke la finnugra prapatrujo komence de la 3-a jarmilo antaŭ Kristo estis ĉe la limo de Eŭropo kaj Azio, tiam aperas la sekva bildo, se baze akcepti la rezultojn de la lingvistiko kaj la unuajn skribitajn fontojn, ekzemple ankaŭ Herodoton. Pro la tutmonda klimato-ŝanĝiĝo okazinta inter la 26a jc kaj la 22-a jc (a.K.), sur la teritorio de la urala prapatrujo la plantogeografiaj limoj puŝiĝis al nordo, tial la unuopaj uralaj popolgrupj ekmigris. La finnaj grupoj ekiris okcidenten – ankaŭ plu kiel loĝantoj de la foliaraj arbaroj – la Samojedoj al nordoriento – kaj tiel ankaŭ plu kiel loĝantoj de la tundro – ili ŝanĝis la vivlokon. La Ugroj restis samloke, sed ĉar sur ilia loĝteritorio la foliarajn arbarojn ŝanĝis la boska stepo, la Ugraj grupoj ŝanĝis sian vivmanieron. La Ugroj post ĉi tiam ek malhavis kontakton kun la supozeble irandevenaj popoloj vivantaj sude de ili sur la teritorio de la nuna Kazaĥio, kaj pli multe da tempo kun turk-etnaj popoloj. Paralele kun tiuj ili transiĝis de la arbara fiŝkaptista-ĉasista vivmaniero al la stepa brutbredista, terkulturista, metiista vivmaniero. La Ugraj grupoj ekmalhavis la kontakton ĉi tiam ankaŭ kun la aliaj finnugraj grupoj. La Ugraj grupoj konsistas el: Manjsioj, Hantioj kaj Hungaroj... – la teksto estas esperantigita laŭ la hungarlingva teksto de la vikipedia artikolo pri la /Magyar őstörténet/ Prahistorio de Hungaroj: http://www.hu.wikipedia.org.wiki/Magyar_őstörténet.

[67] Ekzistis ankaŭ ĉevalkomercistoj, kiuj aĉetis malaltkoste la malbel-aspektajn ĉevalojn, poste ili elkombis ties hirtajn kolhararojn kaj vostojn, krome frotbriligis la ĉevalhaŭtojn por pluvendi plialtkoste la jam belaspektajn ĉevalojn.

[68] La origina nomo de la huna ĉefsinjoro Mena-Ŝag en la hungara skribmaniero estas: Ména-Ságh.

[69] La origina formo de la virnomo Ĉege, hungarlitere skribite: Csege.

[70] Flavjo Aecjo (latina nome: Flavius Aëtius/Aetius) (391-454) estis romia militestro iranta kontraŭ la huna armeo p.k. en 451 en Gaŭlujo (Catalaunum) kaj militperdis, sed laŭ la okcidentaj kronikoj li venkis. Vidu ankaŭ la Noton 10-an.

[71] Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la multtavolan vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo. – La frazo estas hungara diro. La kuko estas longa kaj mallarĝa, kiu ŝajnas serpentumi, tamen ne havas „s” formon. Post la bakiĝo ĝia supraĵo montras sin fendiĝadanta, ŝajnas kiel la haŭto de serpento kaj ĝi laŭ formo kaj longeco similas serpenton antaŭ la fileigo. Pro tiuj siecoj iuj-loke en Hungarujo ĝi estas nomata kuk-serpento (serpento-kuko). Jen bildoj pri la kuko:https://www.google.hu/search?q=A+mákos+rétes+rúd+egészben+kép.

[72] Mi volas registrigi per la skribistoj almenaŭ dek malliberulojn por mi, por rekonigi mian bravecon antaŭ ŝi. – Ĉi frazo esprimas, ke: kiom da homoj murdis la batalantoj dum la interbatalo, tiom da homoj ili ricevis post la milito el inter la malliberigitoj kiel proprajn sklavojn. Pri la tranĉitaj kapoj oni devis havi atestanton, kiu vidis la tranĉadojn de la kapoj kaj atestis, konfirmis la heroajn agojn, por tio, ke poste la batalanto povu gajni sian honoron pri sia heroeco en la interbatalo. Kiu konfirmite multe mortigis el la malamikoj, pro la noblaj agoj tiu povis gajni eĉ nobelecon, kaj kun tio sklavojn kaj terbienon.

[73] Markomanoj estis – laŭ https://hu.wikipedia.org/wiki/Markomannok – la iama tribo de la okcidentaj Ĝermanoj (Sueboj), kiuj setliĝis (ĉirkaŭ la jaro 100 a.K.) ĉe la riveroj Supra kaj Meza Majno, la plej grava flankrivero de la rivero Rejno.

[74] Turingio aŭ Turingujo situas en la orienta mezo de Germanio. Ties loĝantoj estis la Turingianoj. https://eo.wikipedia.org/wiki/Turingio.

[75] Burgundoj vidu la vikipedian artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Burgundoj.

[76] Orléans aŭ Orleano estas grava urbo. Ĝi situas ĉ. cent kilometrojn sude de Parizo ĉe la norda parto de la rivero Luaro. Pri la urbo vi povas legi ĉe: https://eo.wikipedia.org/wiki/Orléans.

[77] Pri katapultoj vidu: https://eo.wikipedia.org/wiki/Katapulto_ (armilo).

[78] La balisto estis antikvaepoka pafarmilo surstabligita, kapabla ankaŭ je sinsekvaj ĵetadoj de ŝtonoj, fertraboj: http://www.kislexikon.hu/balliszta.html.

[79] Bretonoj kiel popolgrupo loĝis plejparte en Bretonio, en la nord-okcidenta parto de Francio, apud Atlantiko: https://eo.wikipedia.org/wiki/Bretonio_ (franca_regiono).

[80] Sali-Frankoj estis grupo de ĝermanaj triboj, kiuj loĝis en la unua jarcento en la suba valo de Rejno (la fontoj mencias ilin unuafoje dum la jaro 258, kiam regis la romia imperiestro Probo). Ili laŭgrade penetris Gaŭlion kaj ekloĝis sur la dekstra parto de Rejno dum la 3-a jarcento. Poste ili al du disbranĉiĝis: Salioj kaj Ripuarioj. Pri ili hungare ĉe: https://hu.wikipedia.org/wiki/Frankok.

[81] Teŭtonoj estis antikva ĝermana popolo, kiu originis el norda Jutlando. Kune kun cimbroj kaj ambronoj ili popolmigradis ĉirkaŭ 120 antaŭ Kristo de sia hejmo al sudo.

[82] Batavoj estis ĝermana popolgrupo vivanta ĉe la enfluejo de Rejno, sed poste disvastigis sian teritorion.

[83] Tajfaloj ĝermandevena popolgrupo en la Karpatbaseno 4-a jarcenta.

[84] La niataga nomo de la urbo nomita Troa, estas Troyes.

[85] Pri Dodono vidu Eo-Vikipedion: https://eo.wikipedia.org/wiki/Dodona.

[86] Pri la kornuso vi povas legi ĉe https://eo.wikipedia.org/wiki/Cornus_mas.

[87] La klafto: (1) malnova mezurunuo de longo aŭ de profundo estis vaste konata en la mondo (angla kaj germana: 1,83 metroj; franca: 1,95 metroj; rusa: 2,13 metroj), sed nun jam ĝi uzatas nur ĉe la marnavigado por mezuro de profundo. Nur unu klafto sub la akvo staris la ŝiprompitaĵo (Z); la infero falis dek mil klaftojn pli profunden (Z). (2) Mezuri per klafto.

[88] Sabolĉ estas virnomo, kies nomoriginalo estas skribita per hungaraj literoj: Szabolcs.

[89] Jen, la artikolo pri la selo: https://eo.wikipedia.org/wiki/Selo. Pri la montrita bildo de la helbruna selo, sur la antaŭa parto de la selo vi povas trovi altigitan ilon kiel parton de la selo. Ĝi ŝajnas esti kiel orelo de butono – per kio oni povis kudri ĝin al la tolo –. Tiun ilon ni Hungaroj nomas ankaŭ selbutono al kiu oni povas ĵeti la bridon, kiu havis iam globformon. La bridon tenas la selbutono, tio ne deglitu de ĝi. Sur la montrita ligila selo ĝi estas bone videbla.

[90] Eĉed estas huna kaj hungara virnomo, kies nomoriginalo estas per hungaraj literoj skribata: Öcsöd /øĉød/: https://eo.wikipedia.org/wiki/Litero/.

[91] Pri Ovidio vidu la artikolon: https://eo.wikipedia.org/wiki/Ovidio.

[92] Pri la florspecio astero, vi povos legi pli abunde ĉe. https://eo.wikipedia.org/wiki/Astero.

[93] La vakso faras la lipharojn malmolaj kaj brilaj, pere de la torda maniero la lipharfinaĵoj povas estiĝi pintaj. Bonvolu rigardi kiel ili aspektas: https://www.google.hu/search?q=Hegyes+bajusz+-+kép La klarigojn aldonis sinjorino Adrienne Pásztor


<<  |  <


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.