La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Mi estis dekdu-jara, kiam mia patro vendis min. Mi fariĝis sklavo. Li vendis min kiel junkokinon, hundidon aŭ azenidon. Mi ne plendas: li faris tion plorante.
Ni loĝis en Trakio en la Orientromia Imperio. Oni postulis, ke pagu imposton mia patro.
Tiutempe la Hunoj[1] komencis kolekti imposton de la homoj. La mondo jene menciadis pri la Hunoj:
– Venas la Hunoj! Ne ploru! – la patrino silentigis siajn plorantajn infanojn.
– Mi sonĝis pri Hunoj, murmuris kiu vekiĝis malbonhumore.
Oni forpelis la bruton de la malriĉa traka homo, por ke la Hunoj ne manĝu tiujn. Tiutempe mortis mia patrino. Ses senpatrinaj infanoj restis en la domo kaj unu bovino. Mia patro povis elekti el inter du aferoj: aŭ min li portu por vendi, aŭ la bovinon. Li portis min al la foiro d\d Konstantinopolo. Mia patro kalkis miajn piedojn kaj starigis min sur dilon de la foiro inter la sklavojn. Estis tie kun mi samaĝaj knaboj ĉ. tridek. Unue iu vestaĵkomercisto, poste iu maljunulino interesiĝis pri mia kosto kaj mia patro petis por mi dek ormonerojn. Tiu ridis pro tio. Poste al la vendoplaco iris iu fiere alta sinjoro portante togon, al kiu du sklavoj faris liberan vojon inter la homoj. Mia patro petis de tiu du ormonerojn pro mi. La sinjoro pagis ilin.
Mia patro tiam ekploris kaj kisis min:
– Dio benu vin! Memoru min, se vi havos feliĉon. Mi vendis vin malmultekoste, ke vi estu ĉiam feliĉa kaj atingu vin la feliĉo!
Poste neniam plu mi vidis mian bonan patron.
La sinjoro estis dignoplena bruna homo. Liaj okuloj estis akraj, atentemaj kiel la okuloj de aglo, kiu sidas sur roko. Siajn piedojn li movis tiel fiere, kiel la traka fraŭlo movas tiujn, kiam dumpaske li portas novajn ŝaruojn[2] irante en la preĝejon. Lia nomo estis Maksimin\d (Maksiminos).
Post mia alveno oni unue banis min. Poste mi ricevis belan blankan ĉemizon, ĉirkaŭ mian talion oni metis rimenon nigran. Poste Maksimino vokis kaj venigis min en sian ĝardenon. Tie sub iu platano tri infanoj ludis.
– Nu, ĉi tie estas via sklavo, – diris sinjoro Maksimino – lia nomo estas Teofilo.
La infanoj estis samformaj kiel mi. Du infanoj estis pli aĝaj ol mi, la tria estis pli juna. Ili similis al sia patro, se povas simili grilo kaj bubalo. La infanoj akceptis min, ankaŭ mi iĝis gaja, ja mi estos ilia ludkunulo. Sed mi divenis baldaŭe, ke mi estos tia ludkunulo kiel ŝafido kaj hundo aŭ la malbonkonduta bubaĉo. Ili diris al mi, estu celtabulo kaj ĵetadis al mi citronon.
– Nu, saltu!
Mi saltis. La ludo estis amuza por mi tiel longe kiel la citrono min ne trafis. Poste la ludo estis amuza nur por ili. Pli malfrue mi ekkriegis kaj kuŝiĝis sur la gazonon. Poste ili batis miajn purajn piedojn per urtiko. Mi koleregiĝis, surkuregis la pli aĝan knabon, puŝis lin al la platano kaj lia kapo puŝiĝis al la platantrunko.
La knaboj konsterniĝis. La plej aĝa knabo turnis sin for de mi, alkuris la edukiston kaj vokis tiun. Jam tiam mi sciis, ke iomete mi estas kulpa. Sed mi pensis, ke mi diros al kiu ajn, ke la knaboj batis min.
La edukisto baldaŭ alvenis. Tiu komprenis la aferon kaj konsterniĝinte rigardis min.
– Sinjoro mia – mi diris plorante – ĉi tiuj knaboj batis min.
– Ĉu vi ne estas sklavo? – kriegis tiu.
Li terure draŝis min. La aliaj sklavoj de la domo alkuris min. Inter ili estis la sklavo, kiu per skurĝo tradraŝis min ĝissange tiel, ke la sango kovris mian tutan korpon.
Ekde tiam oni turmentis min konstante. Se mi ne estus plendinta, certe oni enuus pri turmentado de mi. Sed mi estis preskaŭ dek-jara kaj kapablis montri mian koleron. Mi kontraŭagis kaj tio amuzis la knabojn. Ili diris: „Nu, vidu, la sklavo koleras! Tio estas ege amuza!”
La infanoj same kutimas inciteti la hundon, kiu estas ligita per ĉeno. Ili nur tiam turmentis min, kiam ni estis solaj. En la ĉeesto de siaj gepatroj ili ne batis min. Ĉefe en ĉeesto de la sklavoj ili batis min. Mi tiam spertis, ke la sklavo forgesas la homecon. La aliaj sklavoj ne kuraĝis atentigi ilin, sed plie ankaŭ ili ridis. Ili amuziĝis tiel, ke ili kutimis bati mian vizaĝon, aŭ ili metis ŝnuregon ĉirkaŭ mian kolon kaj ludis, ke ili estas ekzekutistoj.
– Pendumu lin!
La pli aĝa knabo grimpis sur la arbon kaj tiris min supren, la pli juna prenis miajn manojn.
Mi kriis malesperiĝinte, pro kio ili ridis. Alifoje ili diris:
– Ni ludu, ke vi estos blinda almozulo.
Ili kovris miajn okulojn, portis min al la fontano, starigis sur la rando de la baseno kaj puŝis en la akvon. Aŭ alian fojon ili ligis hundon sur mian dorson kaj la hundon batis. La hundo mian kolon kaj orelojn mordadis.
Foje ili kunligis miajn piedojn kaj mi devis saltadi. Kiam mi atingis la rozojn ili puŝis en la rozujon. Alian fojon apud la maro ili ĵetis bastoneton en la maron kaj diris:
– Reportu! Mi tion facile faris, ja mi naĝis rapide kiel la lutro. Sed kiam mi volis naĝi en la maro, tiam ili ĵetadis ŝtonetojn al mi.
Hejme dum manĝado ili kraĉis en mian manĝaĵon kaj ŝutis en ĝin malpuraĵon. Alian fojon ili metis haŭton de erinaco en mian liton, aŭ sur mian hararon verŝis gluaĵon. Kaj mi devis toleri ĉion ĉi, ja mi estis sklavo. Mi multfoje petis ilin plorante:
– Sinjoretoj! Ni ludu bele, ne turmentu min. Mi konas multe da ludoj.
Mi vere konis multe da ludoj kaj ankaŭ ludis bele. Sed baldaŭe ili enuis kaj denove mia suferigo estis ilia plej ŝatata ludo.
Jam dek tagojn mi pasigis tie, kiam iutage rapide mi tagmanĝis kaj poste kaŝis min sub iun arbuston kaj ekdormis. La arbusto estis en la ĝardeno. Mi pensis, ke mi ripozos iomete. Mi ege profunde povis dormi, sed mi vekiĝis, ĉar iun mian piedon bruligis fajro. Nome ili metis ligneron sur mian piedon kaj ekbruligis tiun. La knaboj ridis forte. Mi elsaltis el la arbusto kaj kuregis al ili pro furiozo. Mi puŝis iun dekstren, la alian maldekstren. La trian mi vangofrapis kaj tirŝiris. La tri knaboj falis en tri direktoj.
Ankaŭ mi plorante rulfalis sur la gazonon kaj per salivo de mia buŝo mi ŝmiradis permane mian piedon.
Aŭdante la kriadon la domanoj aperis. La sinjoro de la domo sidis sur la balkono kun iu gasto kaj ili paroladis. Li kriis al la ĝardeno:
– Kio okazis?
Iu sklavo ekkaptis min kaj pene portis sub la balkonon kaj respondis:
– Ĉi tiu bubaĉo – diris la sklavo – draŝis la sinjoretojn.
Mi vidis, ke la orgojla sinjoro paliĝas, sed pro la gasto ne montras sian furiozon, sed mansignas por forporti kaj skurĝi min.
– Mia sinjoro – mi ploris surgenuante – ili bruligis per fajro mian piedon.
Malgraŭ mia plendo tiu sklavo forportis kaj oni ege tradraŝis min. Pro tio apenaŭ mi kapablis movi min kaj nur ploregis. Post kvar tagoj mi kapablis min movi kaj antaŭtagmeze malfacile iris en la ĝardenon kaj ekkuŝis sur la gazonon. Mi pensis, ke neniu estas tie, ja la knaboj lernas en la domo. Ja ankaŭ la malsana besto ŝatas la sunbrilon. Mi vidis tie kuŝante, ke tiu fremda dika sinjoro, kiu hieraŭ sur la balkono paroladis kun sinjoro de la domo, promenas en la ĝardeno. Li estis sola kaj pensadis. Li portis blankan vestaĵon, kiu estis festa togo, kiun portis la senatanoj. Mi pensis, ke se mi restas kuŝanta, la fremdulo ne batos min. La dika sinjoro ekhaltis antaŭ mi kaj demandis:
– Ĉu vi estas malsana, knabeto?
Efike de tio ĉi mi ekploris.
– Ho, ve, mia sinjoro – mi respondis – kvazaŭ mi plendus al mia patro – oni tre, tre tradraŝis min. Kaj miaj kapo kaj piedo ege doloras.
Kaj tiam mi demetis mian ĉemizon kaj montris la vundojn sur mia korpo. Li rigardis min senvorte. Kaj mi plendadis plu.
– Oni batis min, kiel hundon. Oni metis fajron sur mian piedon kaj ridis. Neniu punis ilin.
Poste ili piedbatadis min kaj tradraŝis min. Ho, ve, mia sinjoro, mi mortos en tiu domo!
Dume sinjoro Maksimino aperis kaj salutis sian gaston. Ili manpremis kaj la gasto demandis:
– Ĉu vi ne vendus al mi ĉi tiun sklaveton?
– Plezure! Vi tre devontigas min, se mi povas doni lin al vi kiel donacon.
– Sed mi ne akceptas lin donace. Mi donas por li unu ormoneron.
– Estu laŭ via volo – respondis Maksimino ĝentile.
Ili iomete promenadis en la ĝardeno kaj paroladis. Poste la dika sinjoro prenis mian manon kaj irigis min al iu duetaĝa domo. Tiu estis bela duetaĝa lignodomo, kies suba triono konstruiĝis el ŝtonoj. Tiun tagon mi neniam forgesos. Mia bona savanto estis Prisko (Priskos), la retoro. Li vivis sola en subaj partoj de la domo inter siaj libroj kaj verkaĵoj. Lia sola zorgistino estis iu grizhara greka sinjorino. Ŝi venigis min sur la duan etaĝon, enlitigis min kaj ŝmiris miajn vundojn per oleo de la plando ĝis la kapo.
Kiam mi tute saniĝis, tiam Prisko farigis por mi du tutajn vestaĵojn: unu estis la festa, la alia estis la labortaga. La festa estis blanka el lano teksita kun bordero de verda silko. La labortaga estis vulgara tolvestaĵo. Ĉiumatene mi helpis al la sinjorino aĉeti kaj poste iris al la lernejo. Posttagmeze mi surmetis festan vestaĵon kaj akompanis mian mastron al la imperiestra palaco. Ĉefe mi portis papirusrulaĵojn sub mia akselo. Mi portis tiujn fiere. Mia mastro estis bona homo. Kelkfoje li karesis min kaj kare frapadis mian vizaĝon. Kelkfoje li ŝerce nomis min Zeta. Poste ankaŭ la sinjorino nomis min tiel. Ĉiel mi iĝis Zeta. Pli malfrue la sinjorino iĝis maljunulino kaj mi havis pli multe da laboroj, ol pli frue. Mi devis lavi vestaĵojn de mia mastro kaj purigi liajn sandalojn. Mi iris aĉeti en la vendejo. Mi devis lavadi la kuirvazojn, manĝilaron, telerojn kaj purigi la ĉambrojn. Mi plenigis la lanternon per oleo.
Mi faris ĉion ege volonte.
Mia mastro ĉiam pli kaj pli forte ŝatis min. Ĉefe pro tio li ŝatis min, ĉar mi purigadis de polvo liajn librojn kaj dokumentojn. Mia instruisto diris al li foje, ke mi havas fortan memorkapablon. Mia mastro faris unu provon: li legis al mi kelkajn versojn de Homero. Mi diris al li tiujn senerare. Eĉ mi ne scias la kaŭzon, sed la aŭditaĵojn mi neniam forgesis. Jam en la tria jaro li kopiigis tekstojn. Ĉi tio estis utila por mi. Nur kleraj homoj kopiis en la biblioteko de la imperiestro. Tiuj donis al mi multe da konsiloj kaj parolante kun ili mi iĝis pli sperta, ol pli frue.
Ili diris al mi ankaŭ, ke la sklavo iĝos libera homo post ok-jara sklaveco. Sed ekzistas ankaŭ tia sklavo, kiu ĝiseterne restas sklavo de sia mastro. Mi ne sciis, al kiu speco mi apartenas, sed ne volis disiĝi de mia mastro. Dum la ok jaroj ni tre alkutimiĝis unu al alia. Mia mastro jam ne nur pro miaj servoj ŝatis min, sed ankaŭ pro tio, ĉar li povis paroli kun mi ankaŭ pri folozofiaj kaj historiaj temoj. Mi konis Platonon, Aristotelon, Herodoton, Plutarkon,
Suetonion, kaj la gramatikistojn kaj mi konis ĉiujn sciencojn. Mia mastro ĉiam demandis min dum la skribado pri la loknomoj, la datoj kaj la jarnombroj. Ankaŭ en la imperiestra arkivejo mi iĝis la viva kalendaro, la gramatika vortaro kaj la nomlisto.
Iumatene okazis stranga afero. Li ne parolis al mi. Pli frue mi razis lin kaj portis al li la matenmanĝon dum kio li rakontis pri siaj sonĝoj kaj mi provis diveni signifon de la sonĝo.
Ĉio okazis same kiel aliajn fojojn, sed tamen li nenion diris al mi. Mi laŭkutime demandis lin:
– Kiel vi dormis, mia sinjoro? Kion vi sonĝis?
Li ne respondis, nur pensadis kaj estis malĝoja.
– Kio okazis ĉe li? – mi meditis. – Ĉu mi faris ion malbone? Mi faris ĉion tiel, kiel pli frue.
Finfine li ekparolis:
– Kiom da mono ni havas, Zeta?
– Kiel hieraŭ, mia sinjoro: 75 solidusojn kaj 303 sestercojn[3].
– Kiom da moneroj estas en la ruĝa ledsako?
– 96 solidusoj, kiuj egalas pli ol unu pundon da ormoneroj.
Tiu ledosako kaŝiĝis en aparta niĉo. Sur ĝia kovrilo estis Jesuo-kapo skulptita el ligno. Mia mastro diris, ke tiun ledosakon havas iu homo, ĉar mia mastro estas ŝuldanto de tiu homo. Mia mastro ne diris la nomon de tiu homo kaj mi ne demandis. Cetere la kasoprizorganto ĉiam estis mi.
– Donu al mi tiun ruĝan ledosakon – li diris lace – metu en ĝin kvar ormonerojn por ke estu 100 solidusoj.
Mi metis sur la tablon la monon antaŭ lin. Li pensadante promenis en la ĉambro. Mi staris apud la pordo kaj atendis maltrankvile. Ĉu mi eraris pri la kalkulo? Mi vidis, ke faltoj aperas sur lia frunto, pro io li estis malbonhumora kaj lia frunto ĉie doloris.
Subite li ekhaltis kaj rigardis min.
– Mia filo Zeta! Kia tago estas hodiaŭ?
– Sabato – mi respondis ĝentile. – La tria de Aprilo. Dum ĉi tago Seleŭko (Seleukos)
Nikator fondis la urbon de Antioĥio. Dum ĉi tiu tago komenciĝis regadoj de filoj de Herodo.
Kaj laŭ kelkuloj dum ĉi tiu tago mortis nia sinjoro, Jesuo.
– Vi pravas. – Prisko kapjesis kaj krucosignis sur sian bruston kaj denove komencis la promenadon en la ĉambro. Poste li denove haltis.
– Inter miaj jarlibroj estas la 440-a-jara. Rompu la sigelon, serĉu la trian de Aprilo kaj legu.
Mi elprenis la dokumenton, forigis la polvon kaj legis laŭte:
„Matene la imperiestro vokigis min al si. Mi longtempe paroladis kun li pri la packontrakto de Margo. Tiu temas nur pri ni, sed ne pri la reĝo de la Hunoj. Katastrofo estus en nia lando, se tiu barbaro atakus kontraŭ ni. Posttagmeze mi iris al Maksimino, ĉe kiu mi trovis sklaveton kiun mi aĉetis de li. Lia nomo esta\d Teofilo.”
Mia voĉo iĝis pli mallaŭta, ol antaŭe. Embarase mi rigardis mian mastron.
– Ĉi tio okazis antaŭ ok jaroj – diris Prisko plorante rigardante min – nun jam vi estas libera.
Kvazaŭ iu estus batinta mian brustomezon, sed per mano de anĝelo. Mi nur rigardis, gapis, kaj demandis min: ĉu mi estas maldormanta? Dume Prisko levis la ledsakon kaj diris:
– Ĉi tiun monon mi kolektis por vi. Ekde nun vi rajtas porti pintan felĉapon, edziĝi, agi libere, aŭ vi rajtas soldatiĝi. De nun vi rajtas saluti nur tiun, kiun vi volas.
Mi eklarmis.
– Ho, ve, mia bona sinjoro! – mi balbutis falante surgenuen – ne forsendu min. Ne donu al mi monon. Mi ŝatus resti kun vi kiel ĝis nun.
– Nu, stariĝu – palpebrumis la maljunulo emociiĝinte – ĉio estos enorde, nu....
Li volis diri ion belan – mi vidis laŭ liaj rigardo kaj buŝmovo – sed li nur ridetis, palpebrumis kaj kapbalancis:
– Ĉu vi estas tia freneza homo?
Mi respondis larmante:
– Al vi mi devas danki, mia sinjoro, ke vi levis min el la besta vico por iĝi homo, ne sklavo! Al vi mi dankemas, ke mia menso ekheliĝis. Vi edukis min ne per skurĝo, sed per bona koro. Vi donis belajn vestaĵojn kaj mi povis sidi ĉe via tablo. Ĉu ne vi instruis al mi, ke la homo nur per sia koro meritas la nomon homo?
Prisko kapjesis.
– Tio estas en ordo, mia kara infano – respondis li ridetante.
– Ĉu vi venos kun mi al la barbaroj?
– Ĉu al la barbaroj? – mi diris konsterniĝinte. – Ĉu al Atilo[4]?
– Jes, tien, ke la liderco[5] manĝu – respondis Prisko kapbalancante. – Post kelkaj tagoj ni devas veturi tien.
– Li sidiĝis kaj gapis antaŭ sin.
– Ĉu al Atilo? – mi rediris, kvazaŭ mi sonĝus.
Ĉi tiu novaĵo estis nekredebla al mi. La imperiestro ankaŭ aliajn fojojn sendadis mian mastron al gravaj lokoj, kie li bezonis saĝan homon. Kial tiu sendas lin ĝuste inter la barbarojn? Sed baldaŭ lumiĝis por mi la vorto de mia mastro. Iutage delegitoj alvenis al nia imperiestro, al Teodozio[6] (Theodozius). Ili portis grandajn peltĉapojn kaj estis malbonvizaĝaj brunaj homoj. Iliajn dorsojn kovris tigro- kaj panter-ledoj. Iliajn vizaĝojn multe da cikatroj malbeligis, kvazaŭ ili interkisadintus kun tigro. Sed sur iliaj brustoj multe da orĉenoj brilis.
Ĉeestis kvin delegitoj. Mia mastro devis iri ofte al la kortego. Iuokaze Krizafjo (Krizafios), la kaponvoĉa (kastrita) homo venis al ni, alian fojon Maksimino venis, la konsilanto ka\d Vigilanto, la interpretisto. Nia domo estis simila al frenezulejo. Sed la imperiestra palaco estis multe pli tia. La granddignaj sinjoroj ĉie maltrankvile flustradis, sed multfoje ruzeco brilis en iliaj okuloj.
La delegitoj de la Hunoj portis leteron al la imperiestro. Atilo repostulis en la letero tiujn fuĝantojn, kiuj sin kaŝas en la Romia Imperio. Krome li postulis, ke laŭ la rivero Iste\d (Danubo) ne plugu-semu popolanoj de la imperiestro, ĉar tiun terenon li akiris armile, kaj same defendos perarmile. Fine ankaŭ tio estis dezirata, ke la foiro ne okazu sur la bordo d\d Ister en Ilirio, sed en Najso (Naisos), ĉe limo de la du imperioj, je malproksimeco de kvintaga perpieda marŝado de Ilirio. Ankaŭ mi estis en la palaco, kiam la delegitoj la leteron transdonis. Mi staris malantaŭ mia mastro kaj vidis, ke la korteganoj havas palan vizaĝon, kiam Vigilanto la interpretisto tradukis la leteron de frazo al frazo. La imperiestro trankviliĝinte ekspiris kiam la interpretisto atingis la leterfinon kie Atilo bonsanon deziris al la imperiestro. Iom saĝumante oni povus supozi ian satanan humuron, sed la korteganoj ne okupiĝis pri tio. Gravaĵo estis, ke Atilo ne atakos. La imperiestro levante sian kapon preskaŭ humile rigardis al la kvin severaj hunaj delegitoj:
– Ĉu estas ankoraŭ kroma mesaĝo de la Majesta Moŝto?
La ĉefdelegito, Edekon, portanta bonformajn lipharojn, levante la kapon alparolis:
– Jes, estas ĝi. Li mesaĝas, se alian fojon vi sendos delegitojn al Li, ne monaĥojn togojn portantajn vi sendu kiel delegitojn, sed ili estu elstaraj reprezentantoj de via lando: senatanoj, aŭ almenaŭ konsuloj.
Li parolis, kvazaŭ imperiestro, dum la alparolita Teodozio kvazaŭ estis piedingpuriganto de Atilo. La imperiestro afable kapjesis kaj la delegitojn komisiis al Krizafjo, por ke, ĝis la respondo pretiĝos, Krizafjo prizorgu kaj dorlotu la delegitojn. La respondo pretiĝis dum multaj tagoj, dum kiuj la hararo de mia mastro griziĝis pli forte. Mi vidis kion li enleterigis, ja mi reskribis nete. Se la literoj kapablus movi sin, la literoj de nia respondo surgenue glitus antaŭ la okulojn de Atilo. Infamio, via nomo estas Humilo! La klera Eŭropo riverencas antaŭ la barbara Azio!
La imperiestro humile petpetegis Atilon, ke li malpermesu al sia popolo la foj-fojan atakon al la Romia Imperio kaj sendu sian ĉefan estron por ligi definitivan packontrakton.
Ĉion ĉi mi rememoris kaj poste demandis mian mastron:
– Kiun vi kunportas, se mi povas demandi? Kiun sendas la imperiestro? Ĉu Krizafjon?
– Ne. Mi kunportos iun pli bonvizaĝan homon, Maksiminon – diris li kapskuante.
– Do, mian unuan mastron. Mi iras kun vi ĉien, kien vi iros. – Mi komplimentis purakore, menciante ke eblas, ke la Huno ne estas tiom nigra, kiel oni pentras lin.
– Pripensu! Jam nun vi estas libera homo, Zeta, mi ne ordonas al vi.
– Mi decidis, Sinjoro.
– Tiuj homoj trinkas sangon, sangon de homoj! Dum bataloj ili disfendas la bruston de la mortfalinta homo kaj manĝas lian eĉ tiam ankoraŭ batantan koron!
Mi paliĝis. Mi timis la sangon ankaŭ tiam, se oni nur menciadis. Sed mi treege amis mian mastron kaj se li estus ordoninta restadon al mi, ankaŭ tiam mi estus irinta post li.
– Mia sinjoro! Mi iras kun vi! Mi sekvas vin ĝis la fino de la mondo!
– Nu, tio ĉi estas brava afero. – Ridetis li – tiuokaze kunpaku tiujn aĵojn, kiujn ni devas kunporti. Miajn florojn donu al la sinjorino. Ni fermos la ĉambron. Por ĉi tiuj dek ormoneroj aĉetu spicaĵojn, kiujn vendas egiptaj komercistoj, kaj kelkajn krokodilledojn, ruĝan marokenon, kuprajn fingro-ringojn, orelringojn kaj ĉion, kio eble utila estos inter la barbaroj.
Ĉu tutcertas, ke vi venos kun mi?
– Ho, Sinjoro – mi respondis kuname – via ombro povos forlasi vin, sed mi ne.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.