La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
La tendopordo de Atilo situis en la okcidenta direkto. Ankaŭ la aliaj ĉefsinjoroj tiel same starigis siajn tendojn. Sed jen, Aecjo ne tien alkomandis sian armeon kie ĝi estis atendata, sed li forkomandis ĝin al oriento. Lin sekvante ni rimarkis, ke la rivereto Vezle estas nun jam ne malantaŭ ni, sed antaŭ nia tendaro.
Atilo lasis la reĝon Ardarik ĉe la rivero por defendi la kolektiĝantajn armeojn, ke la sunleviĝo estu kontraŭ la malamiko. La klarigo alvenis samtempe kun apero de la unuaj romiaj rajdantoj: Aecjo ekatakis la Gepidojn kaj trarompis ilian linion orienten. Niaj dekmil batalantoj mortfalis tie.
La restintajn Gepidojn Atilo sendis al la urbo Katalaŭno por defendi ĝin. Kiam ni devis returni nin, mi rememoris monteton inter la du armeoj. Sed tiam niaj kvar grupoj kaj unu grupo de la Romianoj jam galopis tien. Ambaŭ grupoj samtempe atakis. Nia grupo estis pli malgranda, ol tiu de la Romianoj, kiuj repremis la nian.
– Malbona aŭguro. – murmuris la ŝamano Bial.
– Kial? – mi demandis malbonhumore. Se ni estus kurintaj pli frue kaj kun pli granda kavalerio ol tiuj, nun ni havus la monteton.
– Tial, ĉar ni ne atakis pli frue kaj per pli granda kavalerio.
La ŝamanoj ege ŝanĝiĝis. Mi ne sciis la kaŭzon de ilia malsereniĝo. Ili eble timis la peston, ĉar ĉiam ili preĝis, kaj portis nigran vestaĵon kvazaŭ ili estus servistoj de la morto.
– Mi timas, – diris mi ĉagrene – ke vi superstiĉaj pastroj pli rapide denombras la malbonajn aŭgurojn, ol vi devus tion denombri. Pardonu min: tio ne estas saĝa afero.
– Kio estas la superstiĉo? – li demandis tirante ŝultron – vi estas kristano. Laŭ vi nia kredo estas superstiĉo. Laŭ nia huna religio, via religio estas superstiĉo.
Li parolis gestadante kvazaŭ li primokus la Sanktan Triunuon. Ankaŭ mi ĉagreniĝis:
– Nur unu Dio estas. Tiu Dio estas ĉies Dio. Tiu ne batalas por akiri montetojn nek kun ni nek kontraŭ ni.
– Vi estas malklera malliberulo, mi ne disputas kun vi.
– Ĉar vi timas min.
– Ĉu vin?
– Miajn vortojn kaj la verecon.
Li kolere palpebrumis. Ni staris sur ĉaro de mia mastro apud nia tendo.
– Ĉu se mi pruvos al vi, – li diris mallaŭte – ke la Dio de Hunoj estas sama kiel tiu d\d Romianoj?
– Tion vi ne kapablas pruvi.
– Ĉu mi ne pruvas per tio, ke mi profetas kio okazos?
– Tio estas nur fikcio.
– Sed tio pruviĝos.
– Tiuokaze mi donacos mian kapon al vi.
– Dankon. Mi ne akceptas senvalorajn donacojn.
– Tiu ne estas senvalora por mi.
– Ĉu vi pludiros al neniu mian direndon?
– Mi promesas tion. Kio se tio ne pruviĝos?
– Tiokaze mi estos via sklavo. Vi povos bapti min. Vi povos vendi min.
– Mi aŭskultas vin.
– La signoj tion montras hodiaŭ, ke Atilo malvenkos.
Li diris tion per tiom forta konvinkiĝo, ke mi ektremetis. Mi konsterniĝis.
– Ne povas okazi! – mi diris. – Kvankam la popolon pesto dekumas, lia armeo estas tre granda. Atilo neniam malvenkis ĝis nun. Ĉu vi forgesis pri la glavo de Dio?
Li sidiĝis sur radon de la ĉaro, tordadis sian grizflavan barbon kaj sombre gapis antaŭ sin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.