La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Dum unu somertago disvastiĝis la famo, ke Teodozo mortis. Sinjorino sekvas lin sur la trono: Puleria.
Atilo ne atendis, ke alvenu delegitoj de Puleria. La ventreghavanta Eslanto devis denove surĉevaliĝi por rajdi apud la Marmoran Maron[40]. Ili elektis la plej sovaĝvizaĝajn homojn: \dnter ili estis la bovkapa Maĉa, Hardo, Kesi kaj tiuj, kiujn ankaŭ la ĉevaloj timis en Grekujo.
Atilo mesaĝis:
„Se ĉi tiu delegitaro ne portos al mi la kapon de Krizafjo, mi iros por tio!”
Ankaŭ Krizafjo povis sonĝi strangaĵojn tiutempe. Ĝis nun oni ĉiam sendis oraĵojn anstataŭ la kapo de Krizafjo. La Hunoj parolis ĉie, ke ni ekiros al Konstantinopolo. La ĉefsinjoroj paroladis en grandaj grupoj – pasigante la tempon – ĉe Atilo. En la palaco sur granda tablo disfaldita estis karto de Konstantinopolo, kiu figuris ĉiujn palacojn. La marakvo estis pentrita verda, ĝin ŝipoj faris bunte varia. Sur la reĝpalaco estis orkrona bildo. Edekon, Ĉat, Berki,
Oresto klarigis, kiu palaco kiun celon servas. Mi admiris ĝian perfektecon. Tiu estis mirinda!
Ĉirkaŭ la urbo ĉiudirekte junuloj faris bruon per ekzercadoj de la militaj manovroj: arkpafoj, kuregoj kaj luktadoj. Sinjoro Ĉat liberigis min pri miaj farendaĵoj por ke ankaŭ mi povu esti ekstere inter la lernantoj. Kial li permesis tion? Mi ne scias. Povas esti, ke en tiu severa homo tamen loĝis bona animo kaj li ĝojis pro mia fido.
Ĉirkaŭ Atilo restadis ankaŭ dek elituloj, el fremdlandoj devenantaj, origine el sklavoj liberiĝintaj. Povas esti, ke ankaŭ sinjoro Ĉat volis havi iun simildevenan homon pensante, se mi sinjoriĝos, en la estonto eble mi estos utila iumaniere al li kaj al liaj familianoj.
Ĉiutage mi hejmenalvenis nur malfrue. Emeke jam estis en la dormejo kaj mi nur vespermanĝis, poste mi dormis lacega. Fraŭlinon Emeke mi ne vidis dum longaj semajnoj.
Finfine la delegitaro revenis. Jam antaŭ tri tagoj disvastiĝis la famo pri tio kion ili faris.
Tamen interesa estis ilia alveno: klarionoj sonis sur la turo de la palaco kaj rajdantoj triumfe hurlis:
– Jen la kapo de la embuskomurdisto!
La delegitaro portis tion. Ĉe la urbofino oni elprenis ĝin de la mielo, lavis, kaj sur lancopinto portis ĝin antaŭ Atilon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.