La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 58

Fruvespere Emeke hejmenalvenis. Ŝi rajdis tiutempe sur palflava ĉevalo. Ĝi estis kara kaj milda besto paŝtiĝante ĉiam ĉirkaŭ la domo kaj se iu vokis ĝin, ĝi tuj kuris al la vokinto kiel hundo.

Mi sciis, ke la fraŭlino diros al sia patrino kion mi rakontis ĉe la reĝedzino kaj vokos min post la vespermanĝo. Ĉu ŝi vokos min eble nur pro tio, ĉar ŝi volas paroli kun mi?

Antaŭ la pordo estis du tamarikarboj, kies folioj ruĝiĝis. Povas esti, ke Ĉat portis ilin e\d Italio al sia edzino. Sub tiu mi kutimis sidadi atentadante mian mastron. Ankaŭ tiuvespere mi sidis tie por iri tuj, kiam ili vokigas min. Mi ne volis malfrui. Mi ne trompiĝis. Ili ne finis la vespermanĝon kaj Ĝiĝia kriis el la etaĝa fenestro:

– Zeta! Ĉu iu ne vidis Zetan? Diru al li veni supren!

Ili ĉiuj sidis ĉe la tablo. Apud la du infanoj sidis iu fraŭlino, kiun mi ne konis. La vizaĝo de la maljuna avo similis al ruĝa drapo pro la vino.

– Zeta! – admonis min sinjorino Ĉat. – Ĉu vi rakontas nur al la reĝedzino?

– Ho, ve! Mia sinjorino – mi ekskuzis min – se vi ne ordonas rakonti, mi ne rajtas paroli.

La nomo de la sklavo estas: „Silentu!

– Vi estas eksterordinara sklavo. Via nomo estas: „Parolu!

– Mi dankas! Mi parolos ĝoje, se vi deziras tion. Sed la rakonto nur pri la batalo bezonus unu semajnon. Plie mi rakontos nur agojn de mia mastro, sed dum unu vespero certe ne atingos finon la historio.

– Ĉu vi vidis mian edzon dum la batalo?

– Mi vidis lin. Li mem estis tempesto en homa figuro.

– Sed li ne vidis vin, ĉar vi malaperis de antaŭ liaj okuloj.

– La mastro ne devas vidi sian sklavon, sed la sklavo devas vidi sian mastron. La sklavo devas esti apud la mastro. Mi batalis apud mia mastro.

Kaj kiam mi rakontis la agojn de Ĉat, tiam malĝoje pensis pri tio, ke ĉe la reĝedzino mi povis sidiĝi kaj ĉi tie mi devis stari. Sed ege doloris mia genuo, kiu estis vundita. Kaj ankaŭ nun, kiam estas ŝanĝo de vetero, mi sentas la batalejon de Katalaŭno.

Tiuvespere mi rakontis nur pri Ĉat. Sinjorino Ĉat ekscitite aŭskultis min. Ambaŭ infanoj gapis min. Kaj la maljuna Barakonj palpebrumis apud la vinkruĉo kaj levadis siajn grizajn brovojn.

– Nu – li alparolis foje – mi batalis en kvardek kvin bataloj kaj pli malmulte parolis, ol tiu ĉi bubaĉo pri ĉi tiu unu. Jam ĉiu estas heroo. Foje li diras, ke li cent homojn mortbatis.

La infanoj kaj la maljuna avo jam estis dormemaj. Sed sinjorino Ĉat kaj Emeke ankoraŭ atendis miajn vortojn.

– Atendu iomete – diris sinjorino Ĉat – la infanojn ni enlitigos.

Ili portis la infanojn en la dormejon, sed iu infano, Dedeŝ, volis reveni por aŭskulti miajn vortojn, sed ne estis permesita lia reveno. Ili entuziasmigis lin per la aŭaskultebleco de fabeloj pri la ruĝa urso kaj la fe-reĝido rakontataj de Ĝiĝia.

Ankaŭ la maljuna avo ekdormis. Emeke kaj mi restis en la ĉambro. Ŝi rigardis min senvorte, la tri arĝentmeĉoj kraketis. Mi alparolis ŝin:

– Mia fraŭlino... Ĉu vi ne havas ion direndan?

– Kiam mia patrino envenos, tiam parolu pri Atilo. Certe li estis bela aperinte antaŭ la armeo en ora kasko! Ho, kiom bela povis esti tiu homo! Bela, kiel Dio surtere iranta.

Kaj ŝi rigardis antaŭ sin. Sinjorino Ĉat revenis. Mi parolis pri Atilo, ege detale. Ĉiujn scenojn mi tiel diris kvazaŭ mi parolus al pentristo.

Emeke kubutumis sur la tablon kaj entuziasme aŭskultis min. Ŝian vizaĝon pentris rozkolora la lumo de la meĉo. Ŝiaj brakoj similis al tiuj de la marmornimfoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.