La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 42

Kompreneble estas, ke la retiriĝo al kampo Katalaŭno daŭras multajn tagojn. Polvo, malpuraĵo, pendantlangaj hundoj, nubo de muŝoj estas surĉevale kaj sur la armeanoj. Aŭdeblas ĉie tintado de la armaturoj, grincado de la ĉarradoj, kuregado, kriegadoj, klarionadoj. La armeo prirabas ĉiun urbon kiu ne estas ĉirkaŭbarita, neniigas la semaĵojn. Eĉ unu herbero vivanta ne restas post ni.

La urbo – Troa[84] – tamen estas fermitpordega. La huna armeo haltas kaj miras pro tio. Ĝi atendas ordonon de Atilo: ĉu pluiri, aŭ alporti la murrompilon? El la urbo psalmo aŭdeblas.

Sur supro de la pordego aperas la episkopo de la urbo. Li surhavas blankan silkan kazublon ornamitan de broditaj orfloroj kaj mitron. Li tenas arĝentan krucifikson.

– Kiu komprenas de inter vi la latinan lingvon? – kriis la pastroj.

Tiu estis trovita, ja inter ni estas homoj el ĉiu popolo de la mondo. Estas ankaŭ Ĉino,

Mongolo, Nigrulo, kial ne estus ankaŭ Italo?

La episkopo mesaĝas al Atilo, ke li dezirus paroli kun li. Ni konas jam ĉi tiujn scenojn. La episkopo venas antaŭ la pordegon, akompanate de siaj pastroj kaj elitoj kaj petpetegas al Atilo kiel al Dio. Sed li respondas, ke la sieĝantoj ne suferigos la urbon, se la urbo nun submetiĝas al li kaj tio certigas la nutraĵon al la armeo. Ĉion kio estas enurbe, inkluzive pajlon, fojnon, avenon kaj konvenan garantiaĵon, ke oni restos fidela al la popolo huna.

– Kio estu la konvena garantio?

– Tio, ke tri elitaj civitanoj kune kun siaj familianoj translokiĝos al la rezidejo de Atilo.

La episkopo reiras en la urbon, la pordegon oni fermas, konsiladas, preĝas, ploradas. Neniu volas loĝi en la groto de la leono. Oni elmetis la ruĝan flagon sur la domojn kaj defendas la urbon – ĝis morto.

La urbon ili ne kapablis defendi longan tempon, ĝi estis konkerita. Ĉiuj fuĝas de antaŭ l\d Hunoj, en la preĝejon. La riĉuloj tien portas siajn oron, arĝenton. Kaj ili rigardas al la ĉielo, petegante:

– Estu indulga pri ni, nia Dio!

Dio ne respondas. (Kio estas la tera vivo en la vivo de la homo? Laŭ ni tio estas ĉio. Sed verŝajne tio estas nur puno malliberiga, studvojaĝo, mallonga elveturo el la lando de la eterneco kaj feliĉa reveno.) Sed ĉe Troa okazis alie.

La episkopo kaj lia akompanantaro venis antaŭ la pordegon. Atilo ĝuste tiam preteriris, do li rajdis al la pordego. Kiam la psalmokantado ĉesis, la episkopo restis starante. Li levis sian kapon fiere kaj mute rigardis al Atilo. Subite la maljuna episkopo kriis kiel al teruranto latine:

– Kiu vi estas, kiu faligas tronojn, landojn detruas, popolojn humiligas. De kie vi havas tiun potencon? Kiu petis vin renversi la mondon? Kiu vi estas?

Ankaŭ la spiro ekfrostis en ni. Kaj mi pli bone konsterniĝis, ol la aliaj, ĉar Atilo fiere respondis latine:

– Ego sum Atilo, flagellum Dei! / Mi estas Atilo, vipo de Dio!

Tiam mi eksciis, ke Atilo komprenas latine.

– Nu, pro tio – respondis plorante la maljuna episkopo – ĉar vin Dio sendis, mi povas fari nenion. Venu, kaj ankaŭ pri ni plenumu vian laboron.

Kaj la pordego malfermiĝis. La blankan barbon havanta kaduka episkopo prenis la kondukilon de ĉevalo de Atilo kaj kondukis ilin en la urbon. Atilo emociiĝis pro la naiveco de la maljuna episkopo. Li flustris ion en la orelon de Kamoĉa, poste li kaj liaj akompanantoj alrajdis la urbon. Kamoĉa restis apud la pordego. Poste la zoltanoj ekkriadis la ordonon d\d Atilo al la armeanoj marŝantaj en la urbon.

La reĝo ordonis, neniu batu la civitanojn de la urbo! Atingante al la vendoplaco de la urb\d Atilo donigis ĉevalon al la maljuna episkopo.

– Vi estas sankta homo – diris Atilo – kiuj vivas kun vi havas feliĉon: vi devas pasigi kelktagojn kun ni. La urbon mi indulgos, sed ordonu al la pastroj doni al ni grenon kaj farunon tiom, kiom estas en la urbo. Ankaŭ furaĝon metigu sur la ĉarojn kaj donu al la Hunoj.

Ni marŝis plu. La armeo enorde marŝis tra la urbo. Nur la hufferbruoj kaj armiltintado aŭdiĝis. El la loĝantaro nur kelkaj maljunegaj viroj estis videblaj. El la domoj ne aŭdeblis bruo, povas esti, ke la urbanoj kaŝis sin en keloj, sur subtegmentoj. La zoltanoj staris sur la ĉefstrato atentante, ke neniu forgesu pri la malpermeso de la reĝo.

Forlasante la urbon tra ĝia orienta pordego ni vidis, ke parto de la urbanoj rifuĝas sur ĉevaloj, sur ĉaroj, aŭ perpiede al la norda arbaro. La virinoj pene portis infanojn, dorsosakojn, korbojn. Ili klopodas rifuĝejon serĉi en la arbaro, en kanejoj. Ĉefe la fraŭlinoj estis kaŝataj.

Trairante la ponton sur la kampo stumbladis virino portanta ĉifonaĵojn. Ŝi trenis du infanojn permane. Surdorse bebo estas ligita en littuko. Apud ŝi kvin knabinetoj kaj du adoleskantinoj kuris. La pli lastaj estis belaj blondulinoj. Ambaŭ knabinoj pene portas pakaĵojn. Kurante la sinjorino stumbladas kaj la infanoj ploras.

– Ho, ve, mia panjo!

– Ho, ve, miaj karaj infanetoj!

Rerigardante la virino supozas, ke ili ne povos eskapi sendifekte. Ŝi larmvizaĝe rigardas kiel frenezulino. Atilo haltigas sian ĉevalon kaj ordonas al Urkon por konduki la sinjorinon al li. Urkon kaj la episkopo iras al la virino instigantaj ŝin por ne timi. La virino surgenuas al la piedoj de Atilo, sed ne kapablas paroli, nur manojn levante kun falegantaj larmoj ŝi petegas.

– Ĉu ili estas viaj infanoj? – demandas Atilo.

– Ĉiuj, Sinjoro! – ploras la virino. – Vidvino mi estas. Se vi mortigas min, sen pano restas dek orfaj infanoj.

La episkopo interpretis. Atilo mansignis al sia trezoristo Upor. Li diris ankaŭ ion. Upor elprenis de sia sako – pendanta libere ĉe lia zono – monujon kaj ĉirkaŭ tricent ormonerojn metis en ĝin.

– Reiru pace en la urbon – diris Atilo al la virino – kunportu tiun ĉi monon kaj el ĝia enhavo pleneduku viajn infanojn.

Krome li ordonis al sia korpgardisto Botar reakompani la virinon en la urbon. Jam apu\d Orleano mi spertis, ke en la armeo estas multe da malsanuloj. Multaj homoj pale ŝanceliĝis, sidis surteren kaj vomis sangon. La homoj mortis kiel la muŝoj aŭtune. La armeo fetoris. Estis terure. Unue mi pensis, ke tion kaŭzas la somera varmego. Sed ankaŭ tiam mortis la homoj, kiam nubaro kovris la ĉielon. Laŭ la kuracisto Eŭdoksjo (Eudoksius) la kaŭzo de la morto estas pesto. Laŭ la vojo estis multe da malsanuloj el ĉiuj nacioj. Ili kuŝis dise-mise. Oni forprenas glavon, sandalon, vestaĵon, armilon de la mortinto sed lin mem oni forlasas.

Atilo tiom furiozis, ke ĉiuj timis lin. Iuposttagmeze mi rajdis apud Ĉege, kiam antaŭ ni ekŝanceliĝis iu Turcilingo portanta ledodolmanon kaj kuprokaskon. Certe li akiris tiun kaskon de romia oficiro, aŭ detranĉis ĝin kune kun ties kapo. La kaskon ni vidis jam ankaŭ pli frue.

Fine la batalanto mortfalis, la kasko defalis de lia kapo. Ĉege deĉevaliĝis kaj la kaskon metis sur sian kapon.

Mi enviis lin pro ĝi. Sur la kaskokresto grenatŝtonoj ruĝis kaj la kasko havis suprenpuŝeblan ŝtalkradon por defendi la vizaĝon. Ĝi valoris du ormonerojn en pacaj tempoj. Kiom kostis ĝi en milita tempo? Se la kupron oni kovras per drapo kaj almetas du plumojn ĉiuj vidos ke ĝi estas huna kasko.

Sekvatage Ĉege plendis, ke doloras lia kapo, poste ekfluis sango el lia nazo.

– Mi mortos – li diris pale.

– Post kvin tagoj tumoroj ekestis sub lia akselo kaj gorĝo, vespere jam li agoniis. Li petis akvon de mi. En la tendaro jam ĉiuj dormis. Mi portis al li akvon kaj trinkigis lin.

– Mi dankas al vi – li anhelis – hejme mi havas bagatelajn aĵojn: kelkajn vestaĵojn, unu bonan libron, mi heredigas al vi tiujn. – Kaj li etendis sian manon. Mi rigardis lian vizaĝon ĉe la lumo de torĉo.

– Ĉege – mi diris tremetante – ĉu vi ne mesaĝas ion al Emeke?

Mi pensis pri Emeke ankaŭ en tiu funebra horo kiam Ĉege proksimiĝis al la transmondo.

Mi prenis la brakon de la ekiranto. Li rigardis min kaj respondis lace:

– Ne.

– Kial vi ne mesaĝas al ŝi?

– Kion mi mesaĝu al ŝi?

– Ĉege – mi diris ekpremante lian brakon – ne iru per mensogo al la transmondo: diru al mi, ke tiu estis mensogo, kiun vi diris pri Emeke, vi neniam parolis kun ŝi.

Li ne respondis. Liaj okuloj estis vitrecaj. Sur la frunto ŝvito aperis. Liajn fingrojn spasmo premis. Ĉiam pli kaj pli malfacile li spiradis. Lastfoje li rigardis min demandante kaj admirante sed jam nenion alparolis. Liaj okuloj fiksiĝis kiel tiuj de la mortintoj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.