La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 63

Tiujare frue ekestis printempo. Jam fine de februaro bluiĝis violoj, per kiuj la hunaj fraŭlinoj ornamis la hararojn. La kampoj verdiĝis. Pri la aliancaj armeoj oni sciigis, ke ili ekiris kaj apud la riveretapo Suba Danubo atendas la armeon de Atilo.

Probable pli granda popolamaso anoncis sin, ol por la okcidenta militiro. La stelo de Atilo alte brilis, ja li estis grandpotenca, rekonata reganto. Post la batalo de Katalaŭno neniu dubis plu, ke la tuta mondo estas lia. Ni aŭdis, ke ankaŭ Marciano timas. Se ni atingos tien, li mem portos sian kronon antaŭ la reĝon Atilo. Kion ceteran li povus fari? Super ĉi tera mondo nur unu reĝo rajtas reĝi.

En la oficeja domo ni paroladis ankaŭ pri tio, ke Atilo tranametos sian rezidejon e\d Konstantinopolon. Al sinjoro de la mondo kongruas la marmorpalaco, kaj al la elitoj de la grandpotenca huna popolo la marborda urbo.

Jam nur la aranĝo de la nuptofesto sekvis. Povas esti, ke Atilo jam sekvatage kunportos la novan edzinon. Nu, dum unu printempa tago ankaŭ tio realiĝis. Tagmeze benis ilin la pastro.

Sur la ĉefplaco multegaj torĉoj lumis. Blankaj ĉevaloj estis oferitaj kaj multegaj incensoj estis bruligitaj. La urbo plenplenis je floroj. Sur la placoj oni rostis bovojn, ŝafidojn. Tuturbe estis trinkebla vino, aŭdeblis muziko, tintadoj de spronoj kaj liutistaj kantoj. En la palacon de Atilo mil gastoj estis invititaj. La granda ĉambrego estis eksterordinare ornamita. La murojn, kolonojn kovris larĝaj tapiŝoj. En la anguloj marmoraj grekaj-romiaj diostatuoj blanke brilis.

Tiujn virstatuojn la Hunoj portis el romiaj urboj. La kapojn de la statuoj hunaj peltĉapoj kovris. Rande de la ĉambrego grandaj or- kaj arĝentkandelabroj brilis. Sur la tabloj estis mil servicoj el oro kaj arĝento. Meze de la ĉambrego pendis skulptita barelo, kiu estis donaco de la romia papo. Ĝi enhavis la plej malnovan specon de „Lacryma christi” / (nomitan Larmoj d\d Kristo/Lacryma fakte estas larmo), la plej fama itala ruĝa vino, produktita el vinberoj kreskantaj sur flanko de Vezuvio.

La tagmanĝon memkompreneble mi ne ĉeestis. Ekstere la Hunoj militmanovris. Mi rigardis tion. Aliloke ŝnurdancistoj, avzonaj histrionoj, alanaj tranĉilĵetantoj, grekaj pajacoj amuzis la popolon. Per balailo inter siaj piedoj antaŭpalace Cerko imitis Eslanton rajdi kun elstreĉita ventro, Ĉaton tordanta lipharojn, Maĉan la bovkapan ebrirajdi klinitkape, Urkonon, kiu streĉinte siajn katokulojn kriadas la komandvortojn: tien kaj reen.

Mi jam konis ĉi tiujn ŝercojn kaj ankaŭ la primokatoj ridis pro tio. La popolo ridaĉis. Ĉiuj ĝojis en la urbo de Atilo. Kiam malheliĝis, lumis torĉoj. La popolo iris antaŭ la palacon d\d Atilo ĉar ĝi volis vidi la reĝon. Li ankaŭ aperis sur la balkono kune kun sia nova edzino, vestita en blanka vestaĵo kun florkrono sur la kapo. La popolo ĝojkriadis. Mi, kiu ĉion ĉiam sobre rigardas, tiuvespere ne kapablis eltiri min de sub la efiko de la ĝojo de la popolamaso.

Ankaŭ mi hurlis:

– Vivu Atilo! Benon!

Atilo – laŭ mi – ne estis barbarestro, sed la forĝisto de mia feliĉo. Poste Atilo retiriĝis kaj la popolo disiĝante amuzis sin plu. Mi iris al la domo de Ĉat, kie kantistoj de Italio kantis ka\d Kvadaj dancistoj tamburis. La servistaro de Ĉat hejmestis kaj inter ili ankaŭ Ĝiĝia. Ŝi staris apud Perla, kies vizaĝon la torĉoj lumigis. Mi surpriziĝis pro la beleco de Ĝiĝia. Kiam mi ŝin unuafoje vidis, ŝi estis nematura infano. Nun ŝi havis blankan vizaĝon, kelkfoje ruĝan kaj ŝiaj okuloj similis al du nigraj papilioj. Ŝia hararo estis densa. Ŝiaj manoj kaj piedoj estis belformaj. Mi admiris ŝin.

Uzura ekvidis min. Laŭ lia invito mi volonte miksiĝis inter ilin. La kvaddevena dancisto ĝuste tiam komencis la torĉodancon. Li estis junulo, facile movis kaj turnis sin. Li la torĉojn lerte serpentumigis ĉirkaŭ sia korpo. La danco baldaŭ finiĝis.

– Iru ni aliloken! – kriis Uzura.

Li ekprenis la brakon de sinjorino Raba kaj kunirigis ŝin.

– Ni iru!

Ankaŭ Lado kunkondukis fraŭlinon Perla. Mi devis braki Ĝiĝian. Ni kune vagadis en la urbo. Ni promenis inter la amuziĝantaj homoj. Kelkfoje ni haltis ĉe dancanta grupo. Junuloj dancis kun hunaj junedzinoj, ne kun malnovaj edzinoj.

– Hej! Hej!

Alian fojon ni aŭskultis kanton pri militiro en Italujon. Unu kanto temis pri tio, ke oni serĉis lokon por la tendo de Atilo. Ili serĉis iun monteton, sed la loko ne estis taŭga.

– Ej do, la loko estos bona – diris la ĉefestro – ĉiuj portu teron per unu peltĉapo el la grundo.

Tiutage monto kreiĝis tie.

Ni promenis plu. Subite mi sentis, ke la brako de Ĝiĝia tremetas.

– Ĉu vi sentas malvarmon? – demandis mi tenere, ja tiam estis nur printempkomenco.

– Ne, – respondis ŝi.

Ŝi ĝoje rigardis al mi.

– Kiom bela vi estas, Ĝiĝia! Mi admiras vin!

Ŝi ruĝiĝis kaj ridetante tiris la ŝultrojn.

– Kial estas bone, ke mi estas bela? – balbutis ŝi. – Nenion signifas por mi.

– Nu, mi neniam aŭdis, ke oni kompatus iun pro la beleco. Ĉu vi aŭdis ion tian? Tiuokaze vi meritas grandan kompaton.

– Se Emeke ne ekzistus en la mondo – mi pensis – ĉi tiu fraŭlino povus esti ĝuste bona al mi. Sed ĉi tio estis nur fluga penso. Atinginte la domon de Ĉat, mi distriĝeme adiaŭdiris.

Sekvatage la esperfajretoj komencis vibri en mi. Morgaŭ eble jam alvenos ankaŭ mia festo.

La bela festo! Mi malfrue ellitiĝis. Ankaŭ miaj skribistkunuloj same ne rapidis. Mi kaj tri skribistoj loĝis en sama ĉambro, kiu estis apud la ĉambro de Konstantino. Tiu ĉambro estis pli bela, ol tiu de sinjorino Raba. Anstataŭ odoro de amelo, odoro de kverko-gajlo regis en ĝi. La murojn ornamis templaj bildoj. Tiuj estis oleaj pentraĵoj figurantaj rigidvizaĝajn sanktulojn kaj anĝelojn kun pufvangoj. Mi ne scias, kial ili estis portitaj ĉi tien. Neniu bezonis ilin, eĉ por uzi ilin kiel porĉevalajn grajnosaketojn, ĉar ilia tola materialo estas tro malfortika.

Mi longe ne povis ekdormi. La espero centforme projekciis siajn enigmojn antaŭ min.

– Kion mi povas atendi de Atilo? Nur tio certas, ke li liberigos min. Post ĉiuj siaj nuptofestoj li liberigas siajn elitajn sklavojn por ke oni tenu enmemore tiun tagon. La liberiĝintaj malliberuloj povis iri hejmen, se ili volis. Nur malmultaj iras hejmen, ĉar tiu manpremo per kiu la liberiĝo okazas, tie restigas la eksan malliberulon apud Atilo. Nu, li certe etendos la manon ankaŭ al mi. Tiam ankaŭ reĝoj sentas sian feliĉon. Bone, sed kio okazos poste? Ĉu povas esti, ke mi ricevos de li nur ornaman glavon kaj peltĉapon? Ne. Tio ne povas okazi. Li donos al mi tendon, havaĵon: multe da ĉevaloj, bovoj, servistoj. Ĉu li ordonos, ke mi geedziĝu? Ne. Tio ne povos okazi! Li ordonos tion nur post la militiro. Tiam jam mia parto estos el la kaptaĵo dek solidusoj. Do, pro ĉio ĉi al pro iuj solidusoj mi ne kapablis dormi.

Matene feliĉo kaj dubo miksiĝis en mi.

Mi tremetante vestis min kiel la fianĉo, kiu preparas sin por iri al la geedziĝfesto. Sur miajn sandalojn mi metis la orspronojn kaj mi parfumis mian hararon. Mi faris buklojn.

La ĉielo estis iom nubkovrita. Estis malvarmete, mi sentis preskaŭ malvarmon. En la urbo kelkloke muziko aŭdiĝis. Sur la larĝa verando de la palaco jam ariĝis la ĉefsinjoroj kaj mallaŭte paroladis. Tie staris la ĉefestro kun blua velura peltĉapo sur la kapo kaj glavo sur la dorso. Tie estis ankaŭ mia mastro tordadanta la lipharon. Ĉeestis Libera-Greko regalanta per vino el ledobotelo al Barca. Tie estis Oresto, la reĝo Ardarik, Berki, Orgovanj, Dorog, Maĉa,

Kason, Upor kaj proksimume kvindek ĉefhomoj. Ili atendis la klarionadon, ĉar nur tiam ili rajtis paŝi en la ĉambregon.

Sur la korto bovinoj blekis, ŝafidoj ŝafblekis. Tiuj estis donacbestoj kune kun la aliaj sep blankaj ĉevaloj kun orumitaj hufoj, sep blankaj ŝafidoj kun orumitaj kornoj, sep blankaj kaproj same orkornaj, sep blankaj kokinoj, sep blankaj pavoj, sep blankaj kolomboj, sep blankaj gruoj – nu, multaj aliaj blankaj bestoj estantaj el ĉiuj specoj po sep pecoj.

La koridorpordo estis jam malfermita kaj tie staris kvar dormemaj korpgardistoj. En la malhelo de la koridoro ruĝis la vestaĵo de la kapitano Edekon. Certe tra la tuta nokto li gardostaris tie, decamaniere laŭ sia ofico li volis esti la unua, por deziri feliĉon, bonan matenon, forton, sanon al la reĝo.

Libera-Greka demandis min:

– Nu, knabo, por kiom da moneroj vi vendus vian hodiaŭan tagon?

– Do, se mi povus ricevi pere de ĝi, kion la reĝo ne povas doni, sed kiun mi ne povos havigi al mi sen donaĵo de la reĝo, tiam mi ne fordonus ĝin por la Romia Imperio. Sed se mi ne povus ricevi kion mi esperas, tiam mian liberecon, ĉiujn donacojn de la reĝo kaj mian kapon mi donos senpage al la diablo.

Libera-Greko ridis.

– Mi ŝatas la enigmajn demandojn, sed mi ne entreprenas diveni ĉi tiun. Kion signifas ĉi tio?

– Se la reĝo donus al mi sian tutan oron, kaj krome sunon, lunon kaj stelojn de la ĉielo, tiuj estas bagatelaĵoj rilate al tio, kion mi atendas de ĉi tiu tago.

Libera-Greko ridis:

– Ĉi tion mi tute ne komprenas.

Nun al la grupo de la ĉefsinjoroj paŝadis Kason, la ĉefklarionisto en nekutima ornamvestaĵo kun dormemaj-ruĝaj okuloj. Li demandis, ĉu la reĝo jam vekiĝis? Li manpremis kun kelkaj sinjoroj kaj drinkis el la ledbotelo de Kamoĉa.

– Kial estas ĉe vi via klariono? – demandis Vaĉar. – Espereble vi ne pensas, ke ni ekiros por batali jam hodiaŭ.

– Ĉio povas esti, Atilo povas decidi rapidan ekiron, – respondis Kason – ja nun frue printempiĝis.

Subite rulbrulego rompis la paroladon. Edekon kuregis sur la koridoro al ni. Kasko ne estas sur lia kapo. Li perdinte la sinregnon ruĝvizaĝe stertorante diris al la korpgardistoj:

– La ĉefestron...

Li sufokiĝas, skuas manon.

– La ĉefestro!... Kuregu por la ĉefestro!... Por la ĉefpastro!... Por la kuracistoj!...

Ni konsterniĝis. La ĉefestro staras antaŭ Edekon, sed li ne vidas tiun.

– Kio malbona estas? – miregis la sinjoroj.

Edekon apogas sin al la muro kiel ebriulo. Li ploregas. Siajn pugnojn li frapas al la frunto.

– Ho, ve! Ve al ni! – krias li tiel, ke ni paraliziĝas pro liaj vortoj.

La ĉefestro prenas la ŝultrojn de Edekon:

– Mi estas ĉi tie! Kio okazis?

– Li mortis! – eksplodis el la buŝo de la homo la plorego, sed tiom hororvoĉe, kvazaŭ lia koro estus eliĝinta el la buŝo.

Kvazaŭ fulmofrapo trafus ĉiujn.

– Kiu mortis? Neniu kuraĝis demandi. Tio estis tiome nekredebla hororaĵo, ke ni ne kredis al niaj oreloj.

– Oni mortigis...

– Mi nenion scias – stertoris Edekon – la sinjorino ŝrikis kaj mi enkuregis. Atilo...tie... \duŝas li... surdorse... Mi kriis al li: Sinjoro!... Mi skuas lin... li ne respondas...

La homo al muro apogante sin ploregas. Ni ekiris kiel la somnambuloj: senvorte preskaŭ tumultante, tra la pordo, ĝis la fino de la koridoro, ĝis la fino sur la ŝtuparo al la dormoĉambro de Atilo. Sed tio okazis tiom mute kaj mekanike, kvazaŭ ni ĉiuj moviĝus sonĝante. La ĉambro ne havis pordon, nur dikan silkan kurtenon ĝis la tero falantan.

La sinjoroj pale enpuŝiĝadas. Ankaŭ min ili kuntrenas antaŭen. Malfermiĝas la duklapa pordo. Sentebla estas ia peza odoro, simila al ŝlimodoro de la kelo. En malhela angulo de la ĉambro Ildiko genuas kun taŭzita hararo, vualkovrita kaj tremetante ploregas. Sur la granda juglandligna lito kuŝas Atilo surdorse ĝis brusto kovrite, senmove, flave simile al la koloro de ŝlimo. Lia buŝo estas ĝisduone malfermita, kaj ŝajnas, kvazaŭ ĝi estus sanga.

– Sinjoro! – mallaŭte balbutadis Maĉa tremetvoĉe.

– Sinjoro! – krias la ĉefestro same kaj skuas la ŝultrojn de Atilo. – Sinjoro! – li krias kie\d Kristo povis krii al Lazaro antaŭ la tombo.

Li falis sur la kanapon, estantan proksime al la larĝa lito.

– Li mortis! Li mortis! – flustradas ĉiuj konsterniĝinte apud mi.

– Oni mortigis lin! Oni venenis lin! – hurlas la maljuna Barca.

Ĉe la hararo prenegante Ildikon, oni sovaĝe kriegas al ŝi:

– Vi mortigis lin!

Ildiko ŝrikante forpuŝas ilin kaj kaŝas la vizaĝon en la manojn. Ŝi ne komprenas la hunajn vortojn, sed skuiĝas aŭdante la sovaĝajn voĉojn. Ŝia vizaĝo similas al tiu de frenezulino.

Ankaŭ Barca skuas la reĝon.

– Atilo! – li ploras kaj alparolas patrece Atilon – Atilo!

La manoj de la reĝo kuŝas sur la kovrilo. Barca levas la manon de Atilo, sed li tuj lasas ĝin.

Barca falas surgenuojn kaj ploras.

– Li mortis.

Ĉies vizaĝoj estas larmoplenaj. La ĉefestro ploregas apogante sin al la muro:

– Ho! Ve! Mia bona sinjoro! Mia bona reĝo!

– Ni havas finon! – diras iu ploregante. Ĉiuj falas surgenue, veas, ploregas.

– Ve al vi, malfeliĉa huna nacio! – krias la maljuna Barca.

Ankaŭ mi sufokiĝinte eliris de la ĉambro. Sur la koridoro venis-iris la veantaj homoj.

Mi iris en la turon por enspiri freŝan aeron.

Ĉirkaŭ la palaco ankoraŭ estas silento. El la malproksimo muziko aŭdiĝas. La suno elradiis el inter la nuboj kaj lumigas la orpintojn de la tendoj, kaj la kuprotegmentojn de la palacoj. El la palaco mi vidas, ke rajdantoj galopas plurdirekte. La muziko ĉesas en la foro. Ia sufoka silento regas super la urbo.

Multe da homoj venas al la palaco. La viroj venas ĉevaldorse, la sinjorinoj kaj infanoj piediras apud la ĉevaloj. Antaŭ la palaco la popolamaso pliiĝas. Ĉiuj viroj, virinoj, sinjoroj, servistoj klopodas iri en la palacon por rigardi la mortintan reĝon Atilo. Kvazaŭ tero kaj ĉielo kolapsus. La aero estas sufoka kiel antaŭ tempesto. Kvazaŭ io devigus min surĉevaliĝi, iri al la kampo por vidi, aŭdi nenion!

Kiam mi atingis la korton korpgardistoj malhelpis min pluiri. Nun kuregas la reĝedzin\d Rika ŝrikante, la hararon ŝirante al la ĉambro de Atilo.

– Oni mortigis lin! Oni mortigis lin! – ŝi ŝrikas.

Post ŝi iras malĝoje la reĝido Aladar. Li enmane prenas la peltĉapon. Li estas pala kiel la muro. Poste venas la aliaj sinjorinoj kaj infanoj.

– Mi ne kapablas aŭskulti ĉi tiun ploregon – diris mi al la korpgardisto Balaŝŝa – lasu min foriri.

– Kiu mortigis la reĝon? – demandis larmokule la korpgardisto. – Neniu estis ĉi tie krom ni.

Poste venis la pastroj kaj kuracistoj. Ĉiuj diris, ke oni mortigis la reĝon Atilo kaj certe la greka kortego kulpas. La popolo furiozis kaj malesperiĝis. La kuracistoj post kvaronhoro elvenis el la ĉambro kaj ili diris, ke sur la korpo de Atilo vundo ne estas. Li same mortis kie\d Buda. Li asfiksiiĝis en la propra sango.

Antaŭ la palaco kriisto ripetas la opinion de la kuracistoj, al tio la muĝo de la popolamaso estas la respondo. Sur la verando la ĉefsinjoroj ploras. Ĉat, ponarde fendas la vestaĵon kaj pikas la vizaĝon. Li veas, terenfalas.

– Alvenis ĉies fino!

Kason moviĝas por levi lin, sed jam oni portas la lancon de Atilo, tordata per funebra drapo por meti sur la supron de la palaco.

Poste, Kason demetas de si la grandan eburan klarionon kaj ĵetas ĝin kun tioma forto al kolono, ke la klariono disrompiĝas je mil pecoj.

Jen, mortis Atilo, la reĝo de la Hunoj. (La bildo estas el la bildserio de Julio (Gyula) Naue, titolita Popolmigrado – Fonto: http://dka.oszk.hu/html/kepoldal/index.phtml?id=51864)

<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.