La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 57

Denove mi estis en la ĉambro de sinjorino Raba. Ŝi ne lasis, ke mi loĝu aliloke. Plie ŝi transloĝiĝis en pli malgrandan kameron.

Mi petis la maljunan ĉionfaranton, ke hodiaŭ li ne donu al mi laboron. Post la tagmanĝo mi ripozis en mia ĉambro. Tie estis agrabla malvarmeto. Sur la muro estis kiel ornamo velkinta krono, kiun Emeke havis dum iu festo. Aliloke pendis la gladitaj amelodoraj jupoj de la kuiristino. Ankoraŭ mi ne ekdormis, kiam mi aŭdis la malfermon de la pordo. Poste mi rimarkis Ĝiĝian timeme rigardi al mi.

– Ĉu vi dormas?

– Ne. Kion vi volas, Ĝiĝia?

Ŝi estis pala kaj iom serioza. Ŝi enpaŝis kaj staris antaŭ mi kiel lernantino antaŭ instruisto.

Iom granda estas ĉi tiu knabino, ja ŝi iĝis junulino. – Mi pensis. – Antaŭ la batalo ŝi estis infano kaj nun estas senedza plenkreskulino matura por edziniĝi. Ŝi estas altstatura kaj havas mamojn. La servistoj petole nomas ŝin „Fraŭlino!” Povas esti, ke tial, ĉar ŝi portas vestaĵojn de Emeke. Tio afliktis min.

– Mi ŝatus paroli kun vi – ŝi diris maltrankvile.

Ŝi staris apud la pordo timante, ke mi forpelos ŝin el la ĉambro. Mi montris al la ajloseĝo, ke ŝi sidiĝu sur tiun.

Ŝi eksidis sur ĝin.

– Mi ŝatus scii nur tion, kion mi pekis kontraŭ vi pro kio vi ofendis min? Kial vi malamas min?

– Ĉu mi?

– Vi hontigis min hieraŭ antaŭ dudek homoj. Mi kredis, ke brulas miaj vangoj pro honto.

Kial? (Ŝi ekploris.)

– Vi hontigis vin mem. Strange, ke vi prirespondigas min kiel iu juĝisto.

– Mi ne prirespondigas vin, Zeta, estis nur humila demando. Kion mi faris malbone, ĉar mi volas korekti mian eraron.

Mi surpriziĝis pro ŝia saĝa parolo.

– Mi tre ĝojas, ke vi estas bonkapabla. Ni almenaŭ povas klarigi nian aferon. Kvankam mi ĝojegis pro via tre karmaniera akcepto kiam mi hejmenalvenis, tamen ĉio havas limon. Kio okazus, se ankaŭ mi trabrakumus kaj kisus la reĝon Atilo post lia alveno?

– Vi ne estas Atilo kaj mi sentas vin... kvazaŭ vi estus mia frato.

– Mi dankas al vi, sed aliuloj ne povas scii kiel vi vin sentas kaj ja oni povus misklarigi. Ĉi tio estus malbona kaj al vi kaj al mi.

Sian vizaĝon ŝi kovris permane. Mi vidis, ke ŝi ploras.

– Mi ne volis malĝojigi vin, Ĝiĝia. Kial vi parolas pri gefrataj sentoj? Ni estas sklavoj. Ni havas malĝojan sorton. Diru prefere: kiel vi vivis dum mia foresto? Kion diris mia mastro post sia hejmenalveno?

Ĝiĝia forviŝis la larmojn per sia antaŭtuko.

– Li diris, ke batalkomence li vidis vin lastfoje.

– Ĉu li ne parolis pri miaj heroaj agoj?

– Ne. Nur tion li diris, ke vi estis vidita inter la vunditoj, sed vi estis ne vundita sed pesta.

– Ĉu Ĉat opiniis min mortinta?

– Jes.

– Ĉu li kompatis min?

– Jes.

– Kiel li kompatis min?

– Li diris, ke li preferis vian buŝon al la manoj de aliuloj kaj vi estis lerta junulo. Sur lia nova ŝildo, ornamaĵon li volis desegnigi per vi.

– Ĉu lia edzino same kompatis min?

– Ankaŭ ŝi.

– Kiel? Kion ŝi diris?

– Ŝi diris, malsaĝaĵo estas forporti tian sklavon el la domo. Neniu scias same bele klini sin, saluti, paroli. Tiu malliberulo same estas ornamo de la domo, kiel silka drapiraĵo. Ŝi riproĉis sian edzon pro via perdo.

– Kion diris la fraŭlino? – demandis mi oscedante. (Kiom bone sukcesis tiu oscedo!)

– Nenion.

– Ĉu ŝi ne kompatis?

– Sed jes.

– Kiel ŝi kompatis? Kion ŝi diris?

– Ŝi diris: „Povas esti, ke al li pli bone estas ĉi tiel.

Nun longaj minutoj pasis senvorte kaj dume mi forgesis pri Ĝiĝia. Pro la vortoj de Ĝiĝia mi ekscititĝis.

– Ĉu vi ne demandas alian? Ĉu pri mi vi ne demandas?

En la silento mi preskaŭ aŭdis la batadon de ŝia koro.

– Ne – respondis mi okulfermante. – Iru fari viajn aferojn.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.