La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Nur en la nefermitflanka ĉambrego de la tendo de Atilo flamis la torĉoj. Sur la tablo tiuj rostitaj kokidoj odorumis, al Atilo ili estis senditaj de la urbo Troa. La hunaj ĉefsinjoroj kaj ceteraj reĝoj senvorte manĝadis. Inter ili sidis ankaŭ Lupo la episkopo. Ankaŭ nun li portis kazublon kaj mitron. Arĝenta krucifikso estis ĉirkaŭ lia kolo. Li ne tre manĝis, nur karesadis sian barbon kaj kelkfoje maltrankvile rigardis al Atilo. Kelkfoje li flanken tiris la randon de sia buŝo kaj siblis. Podagro suferigis la bonhomon. Antaŭ la tendo atendis la estroj de la nacioj la ordonon de Atilo. Atilo ankaŭ dum la vespermanĝo mansignadis al Mena-Ŝag por montri la lignotabulon. Sur la nigra lignotabulo koloraj tolaĵpecetoj montris la grupojn de la du armeoj. Atilo konstante rigardis tiun mapon kaj ordonis kiu grupo kien loku sin, kiam ekbatalu la kavalerio, kiam la infanterio, se la romianoj tagiĝe komencus la atakon. Intertempe spionoj kaj antaŭgvardiaj raportoj anoncis, ke transflanke ankoraŭ nenio prepariĝas. Estis penseble, ke en malhelo nemoveblas la armeoj. Luno ne lumigas. La stellumon kovras nubaro.
Al vespermanĝo fine fromaĝo kaj en vino kuiritaj fruktoj estis altabligitaj. Kaj nun Lupo, la episkopo ekstaris kaj la pokalon antaŭ sin metis.
– Potenca reĝo! Reĝo de reĝoj! – li komencis paroli feste. – Lasu, ke parolu la servisto de servistoj. La raportoj per sangaj literoj skribas vian nomon. Surĉiele kometo anoncas vian ekiron. La tero tertremas kien ĵetiĝas via ombro, paliĝas la kuraĝuloj pro via rigardo. Oni povas nomi vin lupo de la mondo, sangon trinkanta diablo, sed se mi pli frue atingos Dion, mi rakontos al la Disinjoro, ke vi kondukis vian grandegan popolon mondtretantan tra mia urbo kaj hodiaŭnokte la loĝantoj de mia urbo tamen trankvile dormas.
En la maljunaj okuloj de la episkopo brilis larmoj de dankemo. La sinjoroj ne, nur mi, la reĝo de la Nekar-bordaj Frankoj kaj Oresto komprenis la episkopon, kies voĉo estis festa, lia parolo majesta kiel psalmo. Atilo kliniĝis malantaŭen siaseĝe. Liaj brovostoj ombroĵetis al liaj okuloj: mi ne povis vidi ĉu plaĉas al li diraĵo de la episkopo, ĉar nur liaj okuloj malkovris iom el lia animo. Lia vizaĝo estis senmova kiel tiu de ŝtonstatuo.
La maljunulo daŭrigis:
– La mondo nun maltrankvila estas kiel la ondanta maro. Ĉiu popolo estas unu ondo. La ondoj inundas nun al okcidento. Tion Dio volas.
Atilo mansignis al Oresto:
– Interpretu al miaj gastoj la parolon diritan de la maljunulo.
La episkopo atendis la finon de la interpreto kaj inspiritvizaĝe daŭrigis:
– Popolo de la malnova mondo venis por batali kontraŭ vi, sed povas esti, ke morgaŭ vi jam eltiros vian armilon por kompari vian scion kaj forton al tiuj de aliuloj. Multaj homoj mortos. Sed instruaĵo de la historio estas, ke la homa raso renoviĝas en larmo kaj sango. En ĉiuj tempestegoj okazas multaj rompiĝoj, katastrofoj, neniiĝoj. Fruktoj enkotiĝas, bestoj disŝutiĝas, arboj sekiĝas, rokoj defalegas kaj mortpremas la vivantojn. Kiom da damaĝoj, ploregoj estas sur la ruinoj! Sed post la formuĝo de la tempesto la aero pleniĝas per viviga forto. Radikaro de la arboj novajn ŝosojn estigas kaj la homo laborante daŭrigas la vivon.
Atilo, fama reĝo! Vi estas la tempesto Disendita al la homa raso. Via glavo estas fulmo. Via popolo estas uragano. Dio volas tion ĉi. Nenio povas okazi kontraŭ la volo de Dio. Sed ĉar vi estas bona homo, mi estimas vin, kvankam mi rigardas timegante vian teruran detruon. Dio feliĉigu vin por vidi post la tempestego la reviviĝon kaj kiel Dio batis la mondon viamane, ankaŭ benu ĝin viamane.
Li paŝis al Atilo. Atilo donis la manon. La maljunulo volis kisi la manon lian, sed Atilo al si brakumis la maljunulon.
– Benon! – kriis la Hunoj.
– Vivu! – kriis la fremduloj.
– Ho! – kriis la gotaj estroj.
Kaj poste ĉiuj trinkis je la sano de Atilo. Atilo en iom huneca latinlingvo respondis sidante:
– Mi kredas, ke la homa vivo ne en ĉi tero komenciĝas kaj ne en ĉi tero finiĝas. Ni migras luktas ĉi-tere, sed ne scias ties kaŭzon. Sed iu scias tion. Min sendis Dio de la Hunoj, estant\d Dio de la tuta mondo. Tiu donis al mi glavon, kiun mi ne forĵetas. Kiu povas kontraŭstari al mi?
La Hunoj entuziasme vivuadis. La okuloj de Atilo same brilis. Li dignoplene levis sian pokalon en la direkto de la episkopo, sciigante, ke li salutas je ties sano. Li ekstaris.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.