La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Post tri semajnoj ankaŭ Atilo alvenis. La urbo preparis sin por festo. El la arbaroj oni portis multajn centojn da pin-branĉetoj kaj per tiuj ornamis la tendojn kaj la vojojn. La reĝedzinoj kaj iliaj akompanantoj iris antaŭ lin tute ĝis la urborando. La antaŭo de la armeo: Jazigoj,
Gotoj jam tagmeze alvenis. Ili fiere svingis siajn standardojn ŝiritajn per sagoj. Ili kondukis multe da malliberuloj. Kia malgaja vidaĵo! Junuloj, junulinoj, sinjorinoj, knabinoj. Ĉiuj estis brunaj, ĉifonaj kaj malgajaj. Hunoj kaj Gepidoj akompanis ilin.
Fruvespere stentora klariona kriado sciigis pri la proksimiĝo de Atilo. Muziko de la fajfistoj jam de malproksimo aŭdeblis. Ĉiuj estis surstrate. La viroj svingadis peltĉapojn. La virinoj svingadis vualojn. La ĝojkrioj kaj muziko intermiksiĝis.
– Benon! Benon!
La reĝo manlevante salutis la sinjorinojn. Li kisis nur siajn infanojn. Poste la ordo ĉesis.
Ĉiuj hunaj batalantoj brakumis sian edzinon. La infanoj triumfe portis antaŭen la arkojn, lancojn, ŝildojn de sia patro. De la vojo videblis, kiel oni kisas eĉ ankaŭ la ĉevalojn, kaj rigardadis kelkloke la malliberulojn starigitajn en la kortojn, se pro iu kaŭzo permesite estis servi tie.
Ankaŭ mi iris akcepti mian mastron. Mi marŝis malantaŭ la familio Ĉat, kiuokaze mi devis surmeti mian katalaŭnan vestaĵon sen la peltĉapo.
Ho, Ĉat gapegis ekvidante min. Li ne kredis al siaj okuloj vidi min tie.
– Kiel vi kuraĝis veni antaŭ min? – li kriis ŝerce, – ja vi estas mortinto!
– Ho, ve! Bona mia sinjoro! – mi komplimentis ĝentile – Ja ĉi tio pruvas mian fidelecon a\d Vi, ke ankaŭ kiel mortinto mi revenas je Via servo!
Li havis tiom da humaneco, ke li manpremis al mi. Tiuvespere en la urbo estis venadoirado.
Antaŭ la tendoj torĉoj lumis kaj tie ĉe grandaj fajroj oni bakis – kuiris. La violonistoj muzikis kaj kantis la kantojn de la gloro. La fajfistoj fajfis. La kvadaj muzikistoj sakflutis.
Spronoj tintadis. Kantis, laŭtegis la tuta urbo.
Ĉirkaŭ noktomezo ankaŭ Atilo antaŭenvenis el la palaco, kaj inter la torĉaj korpgardistoj dum gaja muziko li trarajdis la urbon. Ĉe kelkaj tendoj li haltis, kie multe da homoj festenis.
Li trinkis el la pokaloj al li prezentitaj, premis manojn de maljunuloj kaj inter la benodezirado de la popolo li galopis plu.
Sekvatage ankaŭ la meza armeo alvenis kune kun la ĉaroj predportantaj.
Ĉat vespere vokigis min. Kun bateganta koro mi pensis ke Ĉat nun certe liberigos min el la jugo de la mallibereco. Do, li parolis pri tio.
– Mia filo – li komencis. – Mi scias, ke vi batalis sur la batalejo de Katalaŭno. Post kelkaj tagoj ni parolos pri viaj meritoj, sed nun Atilo bezonas vin, ĉar estas multe da laboro. Mi donacis vin al Atilo. Kolektu viajn aĵojn kaj iru al Rusti, aŭ al Mena-Ŝag.
Kiel fulmofrapita mi staris tie. Kial estas bone por mi ne esti plu sklavo, se oni transmetas min inter la skribistojn de Atilo!
– Ho, Sinjoro – mi ĝemis malesperiĝinte – cedu al mia konfeso, ke mi malfacile foriras de tie ĉi...
– Ankaŭ mi bedaŭras, ke vi devas foriri – li respondis – je Dio, mi pli volonte elaĉetus vin, sed vane. Ankaŭ tri skribistoj de la reĝo mortis pro la pesto kaj dispartigoj de la predaĵoj bezonas multe da laboroj.
Pro mia grandgrada malesperiĝo mi nur staris tie kvazaŭ miaj piedoj ekradikiĝus. Kun larmovualaj okuloj mi turniĝis al Emeke, sed vane, ĉar la fraŭlino ne vidis min. Ŝi indiferente, revadante rigardis la kandelflamojn.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.