La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Reveninte sinjoro Ĉat haltis ĉe la pordego kaj donis sian felĉapon al mi.
– Portu ĝin en la domon – li diris anhelante – kaj diru al mia edzino, ke ŝi donu al vi mian palacan peltĉapon. Mi kuregis supren sur la etaĝon. Sur la koridoro Emeke venis kontraŭ mi.
Ŝi portis festan vestaĵon por vizito: tio estas blanka vestaĵo, ruĝaj sandaloj kaj vualo sur ŝia hararo. Ŝi prenis rajdbastoneton. Ekvidinte min ŝi alkuregis min kaj kolere flustris:
– Kiel vi atingis nin? Kial vi revenis?
Mi sentis fajnan odoron de ŝia vestaĵo. Tiun vestaĵon mi jam vidis en la palaco de la reĝedzino Rika. Ŝi fiksrigardis min kiel furioza kato. Mi nur balbutis. Kion mi respondu? Mi ne sciis. Ŝi ekkaptis mian brakon kaj kondukis min en unu ĉambron.
Tiu estis la ĉambro por vestaĵoj. Surmure ĉie peltoj pendis, ĉambromeze tablo kaj seĝo.
Sur unu stango pendis tri kompletoj da romiaj kirasoj.
– Kial vi revenis? – ŝi demandis kolere denove kaj klinis sin al mi tiom proksimen, ke ŝi preskaŭ tuŝis mian nazon, kvazaŭ ŝi estus scivola pri miaj okuloj. Mia koro laŭtbatis kiel muelilo. Mi respondis senhezite, ĉioriske:
– Mi volis reveni.
– Ĉu vi volis reveni? Ĉu vi mem?
– Mi.
– Kial? Vi estis libera. Mia patro diris, ke Prisko donacis vin al li. Kial vi volis esti sklavo?
– Mi faris min sklavo. Eksciu, mia fraŭlino, mi forfuĝis de Prisko. Mi skribis leteron nome de li, ĉar mi volis reveni.
Ŝi severe fiksrigardis min.
– Mi ne komprenas vin. Kial vi faris tion?
– Nur tial, – mi respondis – ke mi eksciu: Ĉu vi donis al mi ĉi tiun rozon? – kaj mi montris al ŝi la rozon.
Ŝi surprizite rigardis min kuntirante la brovojn.
– Ĝin ne mi donis – respondis kaj ŝi rapide foriris el la ĉambro.
Mi ŝancelpaŝis el la ĉambro. La mondo konfuziĝis en mia kapo.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.