La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sekvatage tiu famo disvastiĝis en la palaco, ke delegitojn sendis Atilo al la bordo de Rejno, al la patro de Ildiko, li svatis la manon de ties fraŭlin-filino.
Vere forveturis kelkaj ĉefsinjoroj. Inter ili estis Ĉat, Dorog kaj Orgovanj, sed neniu sciis, kien ili veturas. Mi ne multe pensis pri ili, ĉar mi devis skribi leterojn al la ŝvaba, kvada, ruga, skira, turcilinga, herula kaj aliaj regnestroj vintrumantaj kun siaj armeoj sur la bordo de l\d Maro Adria, se pasos la frosto de la vintro ili tuj iru al la Suba Danubo. Tie ili atendu la reĝo\d Atilo, ĉar printempe okazos la atako kontraŭ Konstantinopolo.
Nome la nova imperiestro Marciano – la obstina naljuna soldato – antaŭ la militiro d\d Katalaŭno rifuzis la impostopagon kaj mesaĝis al Atilo:
– Oron mi donas nur al miaj amikoj. Aliuloj atendu de mi nur feron (glavon).
Je tio Atilo respondis:
– Al fero mi respondas per ŝtalo (glavo).
Sed tiutempe ni jam planis la okcidentan militiron. Marciano povis atendi. Lia tempo nur nun alvenis.
– Post unu jaro – diris Atilo iuvespere – ni tagmanĝos en la palaco de Marciano kaj pere de li mi portigos la pladojn al ni.
Ankaŭ tiutage mi laboris multe. Vespere la edzino de la patricio mesaĝis al mi iri en la domon de Ĉat. Mi iris volonte, kvankam tre laca. Ĉat vere forveturis. Emeke kaj sinjorino Ĉat estis same lacaj pro la nokta amuzo. La sinjorino iris dormi baldaŭ, sed Emeke restis en la ĉambro.
La leterojn mi skribis malrapide, por ke mi povu fanfaronadi al Emeke. Ja, ĉiutage mi ricevas du ormonerojn kaj miaj kunuloj kuraĝigas min per tio, ke certe en Konstantinopolo mi estos gvidanto. Apud Atilo mi batalos! Ĉi frazon mi diris akcentite, ĉar Emeke konas la signifon de tiu ĉi frazo. Tiu signifas la belbluan estonton: riĉecon, dignon, ĉielregnon! Mi estis bonhumora kaj ŝercadis por bonhumorigi Emeken. Mi laŭdis ŝian hieraŭan dancon kaj festan vestaĵon. Dume mi skribis la leteron al la edzo de la patriciedzino. Nu, tiu estis komika letero. Mi devis priskribi, ke ŝi multe suferas kaj se la elaĉetmonon oni ne sendos, ŝi atrofiiĝos pro la mizero.
– Sinjorino! – Ekde kiam – mi ridetis – Vi, estas ĉi tie, vi dikiĝis pro la mizero.
Ŝi oscedis.
– Mi ne komprenas, – ŝi respondis – sed ankaŭ mi spertas, ke mia vestaĵo malvastiĝas.
Fine la letero estis preta. Mi sigelis ĝin kaj la patricedzino premis en ĝin sian fingroringon.
Ĝiĝia kun torĉo akompanis ŝin en ŝian dormoĉambron. Por minuto mi restis kun Emeke. Ŝi tiom malgaje rigardis min, kiel la virino – genuanta sur la eŝafodo – lastfoje rigardas supren atendante la ekzekutiston dehaki la kapon per glavego. Kaj ŝi demandis min:
– Zeta, kio estas pli malĝoja, ol la morto?
Mi nur gapis. Kion mi respondu? Ŝi mem respondis kaj kapbalancante rigardis antaŭ sin:
– La vivo.
Mi surpriziĝis. Ŝi verŝis larmojn. Kion ŝi volis diri? – mi ne povis imagi. Mi atendis ŝian klarigon. Sed ĉar Ĝiĝia dume revenis, Emeke ekstaris, kaj sen adiaŭo aliris la alian ĉambron.
Sur la ŝtupo mi demandis Ĝiĝian:
– Kian malbonon havas via fraŭlino? Ŝi estas tre malĝoja!
– Tian, kian mi havas – respondis Ĝiĝia.
– Kian malbonon vi havas?
– Kiu okupiĝas pri tio?
– Mi ekkoleris.
– Diable! Ĉu ankaŭ vi sekretadas? Kian malbonon havas via fraŭlino?
Ŝi pensadante rigardis min, nur levadis siajn brovojn kaj tiradis la ŝultrojn. Mi ne plu pridemandis ŝin. Mi malĝoje iris hejmen kaj rememoris la vortojn de Emeke:
– Kio estas pli malĝoja, ol la morto?
Baldaŭe oni elaĉetis la edzinon de la patricio. Ŝia edzo venis por ŝi. Li vizitis min en la oficejo kaj demandis:
– Kiom estus viaj elaĉetmonoj?
– Do, – li diris – mi elaĉetus vin, se la elaĉetmono ne estas granda. Apud mi vi estos nobelo. Ankaŭ fremduloj laŭdis viajn leterojn, ĉar vi tiom bele karakterizis mian edzinon.
– Dankon – mi respondis orgojle kaj humile. – Prefere mi estas ĉi tie malliberulo, ol ĉe Vi,
Sinjoro, ĉefnobelo.
Nenikomprenante li rigardis min. Povas esti, ke eĉ hodiaŭ li kapbalancas, se li pensas pri mi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.