La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 44

La sinjoroj ĝis vespero restis sur turo de la tendo de Atilo rigardantaj la tendumadon de la romia armeo. Mi rigardadis de nia tendo. Varmega vetero estis. Sur la ebeno oni povis vidi malproksimen. Dume mi aŭskultis rimarkojn de la maljunaj bravuloj.

– Rigardu – diris iu – la Romianoj starigis la Alanojn en la mezon de la armeo.

– Kaj vere videblis, ke Aecjo starigis tiun moviĝantan kanaron mezen. Ĉu li suspektas pri tiu ŝanceliĝanta homo, tial li metas lian armeon al la mezo? Ĉu povas esti, ke la longa lancaro defendos la ĉefarmeon? Kiu scias tion?

– Vidu – diris aliulo – ankaŭ la Burgundoj kaj Frankoj estas tie.

– Sed kion volas la Romianoj de maldekstro?

Nome la brilkaskaj Romianoj trovis lokon ĉe la maldekstra flanko de la armeo. Ili tiregis antaŭ la armeon la sagojn pafantajn maŝinojn. La havantoj de bonaj okuloj bone vidis tiun manovron.

– La Romianoj volas ĉirkaŭfermi la reĝon Atilo. – ridaĉis iu larĝŝultra korpgardisto.

Alrigardinta min li ekvidis sur mia kapo la kaskon de Ĉege. Li kriis al mi:

– Ĉu povas esti, ke ankaŭ vi batalos?

– Ankaŭ mi ne kuiros.

– Ĉu apud via mastro?

– Ne apud vi.

– Ĉu vi estis jam en militiro?

– En simila al ĉi tiu eĉ ankaŭ vi ne.

– Se vi donos la kaskon al mi, mi instruos al vi ion.

– Kion?

– Mi instruos kiel vi povos supervivi la batalon.

– Se mi donos al vi la kaskon, mi ne restos vivanta.

– Ne donu al mi konsilon, ĉar la kasko restos la mia.

Ili ridis. La korpgardisto gratis sin kiel porko al kolono de la tendo.

– Ĉi tiu Greko estas ruza vulpo – diris iu – vi ne kapablas superruzi lin.

La Hunoj dumvoje ĉiam paroladis pri batalaj manovroj, artifikaĵoj. Iu diris, ke la batalanto konfidu sin al sia ĉevalo. Laŭ aliaj la batalanto timu sian ĉevalon ĉar en la interbataloj multaj ĉevaloj ektimas, ekstumblas kaj rekte saltas en danĝeran situacion.

Kelkaj batalantoj havas amuletojn magifortajn. Aliulo havas magian glavon jam cent homojn mortigintan. Iu frotis per homsango la vangojn de la ĉevalo. Laŭ aliuloj bonefikas la krio:

Ho, mia Dio, diablo estas la malamiko!

Ĉi tiuj konsiloj kvankam ili stultas, tamen ankaŭ estas interesaj en batalaj tempoj. Mi sciis nur tion, ke mia ĉevalo devenas el inter la plej bonaj ĉevaloj de Ĉat. Kvankam miaj brakoj estas pli malfortaj ol tiuj de aliuloj, tamen mi ĉiam estas sobra: se mi vidas la situacion danĝera al mia sanstato, mian ĉevalon mi retiras. Se mi atingas inter Romianojn, mi detiregas la drapon kune kun la plumo de mia kasko kaj kriegas latine. Sed se mi vidas, ke ni persekutas la malamikon, tiam mi kriegas plej hune:

– Hoj! Hoj! Mordo de hundo!

Mi batalas tre fervore. Pleje gravas havi atestanton pri mia heroeco, aŭ detranĉitan kapon.

Sed tiutage mi tremis pro frosto ekvidante la multegajn malamikojn.

– Zeta! Ĉi tie restu! Multaj homoj mortfalas. Kio estas la garantio, ke vi restos vivanta?

Ankaŭ posttagmeze ankoraŭ sin lokis la Romianoj. La ledŝildaj Vizigotoj venis antaŭ la ĉefarmeon. Ankaŭ nia tendaro ekvigliĝis.

– Ĉi tien! Ĉi tien! – kriis la gotaj oficiroj. Kaj la Gotoj ekiris. Ili serpentume marŝis antaŭen en longa vico el inter la tendoj. La oficiroj venis unu post alia: la nigra Agran, la bluokula Ejsarn, la rapida Fileins, la ridetanta Fiskja, kaj la aliaj: Gilta, Nikils, Milit, Nuta,

Roiks, Savil kaj la juna Skura. La lasta hieraŭ ankoraŭ dancis akompanate de flutmuziko.

Post la fino de la lokiĝo de la Romianoj, Atilo starigis siajn Ostrogotojn kontraŭ la aliarmeaj Visigotoj. Infera penso estis: fratoj kontraŭ fratoj! La Visigotoj malamis l\d Ostrogotojn, ĉar tiuj ne aliĝis al ili, kiam ili fuĝis de Atilo. La Ostrogotoj same malamis l\d Visigotojn, ĉar laŭ ili „submetiĝi, poste fuĝi estas kanajlaĵo!” La malamiko povas paciĝi kun la malamiko en la armeo, sed fratoj kun fratoj neniam. La armilo de Kaino estas la plej fia!

Tiel same povas batali ankaŭ la Alanoj kontraŭ la Alanoj! Meze de la armeo restis la Blankaj kaj Nigraj Hunoj. Ardarik kun la Gepidoj estis sendita dekstren kaj tien estis starigitaj l\d Kazaroj, Jazigoj, Kvadoj, Rugoj, Sarmatoj. La Romianoj povos elekti el inter la popolrasoj.

– Mi ne vidas la Herulojn – diris apud mi Libera-Greko.

– Atilo sendis ilin al nordo – respondis mia mastro viŝadanta ŝviton – kune kun l\d Hungaroj ili dorsatakos la Romianojn.

Oni tiregis apud ni lancon pafantan maŝinon tre tintantan. Ses bovoj tiregis. Jam tiam ĉie oni aranĝis la maŝinojn: ŝtonĵetilojn, arkpafilajn maŝinojn. La ŝtonĵetantaj batalantoj sur la ĉaroj inter sakoj, bareloj kaj pakumaĵoj trovis lokon, tie ili laboris. Antaŭ la ĉaroj sidis la lancaj Alanoj kaj la falĉilaj Gelonoj. Tiuj nur tiam komencas batali, se la malamiko atingos la ĉarojn.

Mi pensis, ke tiutage ni komencos la batalon. Sed la grupoj nur sin lokis malantaŭ la alia, unu antaŭ la alia laŭ ordono de Atilo. Iĝis vespero kaj malhelo. La signalfajroj aperis antaŭ ambaŭ armeoj. La gardistaroj staris tiom proksime unu al alia, ke ili trankvile arkpafus unu sur la alian. La lasta ordono tiuvespera estis, ke la fajfantoj kaj klarionantoj restu silentaj, ĉiuj frue iru ripozi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.