La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 36

Post tri tagoj kvinmembra delegitaro ekiris al Ravenna al la imperiestro Valentiniano. La estro de la delegitaro estis Edekon. La membroj de la delegitaro estis la ĉefsinjoroj Madaraŝ,

Kamoĉa, Maĉa, Beteg kaj Upor.

La delegitoj leteron portis. Dum nia elrajdado Ĉat konigis al mi la enhavon de tiu letero:

Saluton al imperiestro Valentiniano!

Mi estas scianta indigniĝinte, ke mian fianĉinon: vian pli junan fratinon vi gardas enfermita kiel malliberulinon. Ĉu vi ne scias, ke ŝi antaŭ dek kvin jaroj sendis al mi fingroringon? Mi ne povas toleri, ke mian fianĉinon vi tenu en malliberejo, pro kio mi postulas liberigi ŝin kaj same sendi kune kun ŝi ankaŭ ŝian patran heredaĵon. Tiu heredaĵo estu duono de la restanta havaĵo de Konstantinos kaj same la duono de la Romia Imperio.

Atilo

Dum ĉi tiu letero iris antaŭen al Romo, du strangaj delegitaroj alvenis al Atilo. En la unua delegitaro estis du brunaj gigantuloj. Ili portis peltĉapon, sur kiu estis strutoplumoj. Ili portis malvastan ledvestaĵon, la brakoj estis nudaj. Ili estis nigra-okulaj, belaspektaj, sed havis dikajn piedojn. Ili estis Vandaloj de Afriko. La reĝo Genzerik sendis ilin kun kesto de oraĵoj.

La alia delegitaro konsistis el dek blondaj homoj. Ili havis bluajn okulojn, ilia vestaĵo estis pretigita el flava marokeno. Iliaj peltĉapoj estis kudritaj el ruĝa veluro. Iliaj armiloj estis el ŝtalo miksita kun arĝento. Sur la brustoj brilis or-fibuloj. Ili estis la Frankoj loĝantaj ĉe la bordo de la rivero Neckar. La hunaj virinoj en grupoj rajdis al ties tendoj por gapi ilian vizaĝblankecon kaj por paroli pri ilia flava hararo dissterniĝanta sur la ŝultrojn. La forpelita reĝido Hetjke gvidis la Frankojn. Li estis bela, gaskona fraŭleto. Al lia peltĉapo estis alkudrita tiom longa agloplumo, ke ĝi kliniĝis pro la supro de la pordego. Li tuj interamikiĝis ku\d Aladar, kaj poste ili kune prezentiĝis.

Ambaŭ delegitaroj venis por peti armilan helpon de Atilo. La Vandaloj iam loĝis en arbaroj de Karpatoj, kiam ili plimultiĝis ili trairis Eŭropon, kaj transirinte la pinton d\d Iberio[46], ili okupis Kartagon[47] kaj nun ilia patrujo estas la rando de Afriko. La reĝo d\d Vandaloj tion proponis al Atilo, ke ili kune ataku la Romian Imperion dum la sekva printempo. Li ataku de sudo, Atilo de nordo. La renkontiĝejo estos Romo.

– Kial mi atendu ĝis printempo? – respondis Atilo tiranta ŝultron – por miaj ĉevaloj oni falĉos jam ĉi-somere en la eŭropa duono de la Romia Imperio.

Atilo atendis nur la respondon de la Romia Imperiestro. Kune kun la respondo ankaŭ multe da perloj, oraĵoj, veluroj, silkoj alvenis. Laŭ la romia respondo, Honoria jam edziniĝis.

Je tio Atilo elmetis la ruĝan flagon, signon de komenco de la militpreparado. Li sendis rajdantojn al ĉiuj monddirektoj per sia voko al armeokolektiĝo por ekmilitado. Ekde tiam la vivo ŝanĝiĝis. Kie ajn mi iris, mi vidi, ke ĉie oni briligas armilojn, glavojn riparas, akrigas, fandas madzojn, kordojn plektas, batalajn dolmanojn kirasas, per marteladoj pretigas tendojn por tendaroj. Ĉie laboris miloj da farantoj de pafarkoj, miloj da rimenfaristoj kaj ĉie sonas la ambosoj de la forĝistoj. La virinoj fumsekigis multege da viandaĵoj el bovoj kaj porkoj, kaj ŝafviandojn fumaĵis, sekigis farunaĵojn kneditajn malmolaj. La viandojn, oni pulvorigis, poste ilin ensaketigis, la farunaĵojn metis en tolsaketojn. La viroj ekzercis sin pri la lancoĵetadoj ankaŭ inter la tendoj, sed la junuloj en pluraj grupoj ekzercis sin preparinte artefaritajn montetojn sur la kampo por ĵeti la lancon al tiuj. Oni klarionadis. Unu longa signo signifis malantaŭen iri, du longaj signoj signifis, ke la rajdantoj turnu sin kaj arkpafu. Tion mi ne kapablis ellerni, sed la Hunoj jam infanaĝe ekzercas sin pri tio, ke sur la galopantaj ĉevaloj ili turnas sin kaj sur la ventro kuŝante arkpafas. Sed ili povas fari tion ankaŭ surdorse kuŝante.

Oficiroj – kiel en la romia armeo – ne estas en la huna armeo, nur militestro, aliaj estroj kaj zoltanoj[48].

La trupoj de la armeoj formiĝas laŭ familioj kaj gentoj. Ili rajtas elekti por si estron kaj flagoportanton. La flago estas nur unu longa lanco, sur kiu estas diversaj simboloj: kolora tuko, peltĉapo, nodo de kano, glavo, ĉevalvosto, bubalkapo, luno aŭ alia insigno, atributo.

Aŭtune la nordaj Alanoj[49] alvenis. Kun siaj longaj lancoj ili aspektis kiel kanaro. Ilia reĝo estas malaltstatura sed fortika homo, iom maljuna, sed temperamenta kun briletadaj okuloj. Liaj batalantoj tamen estas altstaturaj, longkolaj, arkbrovaj homoj brue venintaj. Post kelkaj tagoj komencis veni la Neŭroj[50], kaj ili venis dum tagoj. Eĉ ilia klarionsono similis al lupo bojanta. Ili portis lupoledon kaj forte klarionis. Oni rakontis, ke ili kapablas transformiĝi al lupoj.

Post ili venis la Belotonoj[51]. Ilia barbo atingis la bruston. Ili havis akrajn ŝtonetojn por la ŝtonĵetilo per kiu ili pafis anstataŭ arko kaj ili venis fajfante, kantante.

En iliaj spuroj kiam la unua neĝo subenfalis, alvenis la Gelonoj[52]. Ili havis falĉilon kaj portis surdorse vestaĵon el hom-ledo. Iliaj vangoj estis farbitaj ruĝa kaj flava. Ni volis scii kiel ili rekonas unu la alian post ŝanĝo de la ŝminkado. Poste venis sur bruaj ĉaroj la Basternoj[53] e\d Azio, kunportante ankaŭ junajn virinojn.

Ankaŭ la virinoj havis armilon. Surkape estis turforma kupropinta peltĉapo. Ĉe la maldekstra brako estis el kano plektita ŝildo. Ilia armilo estas bronzglavo larĝa kaj peza. Iliaj sagoj estas venenitaj. Mi vidis inter ili unu belegan junedzinon. Apud ŝi sidis tigrido.

Dum du tagoj venis la Kazaroj[54], antaŭajare venkitaj de Hunoj. Ilia pafarko pli longas, ol ilia staturo. Surdorse kuŝante, per piedo ili streĉas la arkon. Ili estas brunhaŭtaj kaj havas mallarĝan frunton. Sur la sagojn ne estas metataj plumoj. De la selo pendas najla ligna madzo.

Poste la aglookulaj Rugoj[55] venis sur larĝbrustaj ĉevaloj, inter ili estas multaj ruĝ-hararuloj.

Iliaj ŝafpeltaĵoj estas farbataj sangoruĝaj. La batalhakiloj havas duakraĵojn. Ili celtrafas per tiuj eĉ de 20-30 paŝoj. La celo estas la ĉevalkapo de la malamiko. Se la ĉevalo terenfalis, per ilia longa lanco estas atakata ĝia rajdanto.

Alvenis ankaŭ la Sciroj[56], la blankvizaĝa, sekstatura, grandosta popolo. Ankaŭ ili havas larĝajn batalhakilojn. Iliaj sagoj estas duoble kliniĝintaj. Virinojn ili ne kunportis.

Piedire venis la Turcilingoj[57] havantaj rondajn ŝildojn kaj mallongajn glavojn. Ankoraŭ alitage mi sentis ilian postrestantan fortan cepodoron. Ilia glavo estis el brila frotpurigita ruĝa kupro. Laŭ la onidiro nur tiam ili ekbatalas, kiam la huna kavalerio jam luktas intermiksiĝante kun la malamiko.

Kaj venis la plej rapidaj rajdantoj de la mondo; la Heruloj[58]. Ili indulgas neniun, sed ankaŭ ili ne petas por indulgo. Sur ilia flago estas kranio. Poste venis trupo de Kvadoj venantaj el la direkto de sunleviĝo, grandstaturaj bonegaj arkpafantoj kun densaj brovoj. Ilia arko estas tiom forta, ke ili la sagojn kapablas flugigi tra lignotabulojn. Iliajn mantelojn konsistantajn el peltspecoj eble ne peltistoj pretigis, ja de malproksimo flareblis ilia terura odoraĉo. Ŝvaboj[59] \denis nun nur kelkmilope, do malmultnombre, ĉar la plimulto aliĝos printempe – kiel ili diris.

Tiuj estis grandnazaj kaj bluokulaj. Surŝultre kuŝis kuprolameno, sur tio najla batal-draŝilo kapabla surteronfaligi ankaŭ ĉevalon. Poste venis diversaj bagatelaj popolgrupoj, fragmentoj de perdiĝintaj aŭ disŝutitaj gentoj, restaĵoj de popolspecoj. Inter aliaj venis ankaŭ vandala popolgrupo pri kiu neniu sciis kiam ili disiĝis de sia nacio, kiu vivas jam en Afriko. Sur unu ĉaro staris tre dika virino rigardanta la palacojn. De ŝia malfermita bekeŝo (ĝis kokso atinganta pelta vestaĵo mallonga) elvideblis la arkoj de ŝiaj du mamoj balanciĝantaj pro la skuado de la ĉaro. Ŝiaflanke pendis larĝa glavego.

Venis – alvenis la armeoj de ĉiuj direktoj. Venis rajdantoj, infanterianoj, bruantaj ĉaroj, grandaj ĉaroj, ĉaretoj, kaj tintegantaj ĉevaloj en senlimaj vicoj. Kaj denove venis rajdantoj, piedsoldatoj, ĉaroj, kunportante iliajn diojn kun diablaj vizaĝoj faritajn el ŝtono, ligno, kupro, oro. Oni portis ilin aŭ sur ornam-ĉaroj aŭ simple, nur sur stangoj, sed ĉiuj estis portataj estimplene por montri la fidon de la portantoj, ke la Dioj savos ilian armeon en la milito. Ili marŝis preter la alvenintojn kaj tendumadis apud la plej laste alvenantoj.

Dum multe da tagoj, semajnoj daŭris la marŝadoj de armeoj de mateno ĝis vespero. Ili venis foje kun muziko de fajfiloj, kun klarionsonoj, kun malakratona kraktintado, ĉevalhufbruo, tambursono. Ĉiu estro anoncis sin ĉe Atilo, akceptis la ordonojn kaj iris plu kun la armeo.

Kristnaske venis la Ostrogotoj[60]. Tiuj konsistis jam tute el piedirantoj. Iliaj longaj botoj superis la genuojn, surkape anstataŭ kasko ili portis kaphararan kaj kornohavan bestan kapoledon. Ilia glavo estis longa kaj rekta. Iliaj tri regnestroj estis la fratoj Elemer, Todomer,

Idamer. Terure granda estas ilia popolo. Iam ili havis la duonon de Eŭropo. De la rivero Volga ĝis la Balta maro paŝtiĝis la ostrogotaj gregoj. Sed venis la huna forto: reĝo Balamber disigis en du partojn tiun ĉi fortan popolon. Ties duono fuĝis al Gaŭlujo. Tiujn oni nomis Visigotoj aŭ okcidentaj gotoj. Ilia alia duono submetiĝis al la Hunoj. Tiuj nomiĝis Ostrogotoj, alinome orientaj gotoj. Ilia tramarŝo daŭris kvar tagojn.

Iliaspure venis en vicoj ŝajne senfinaj la Gepidoj[61], kiuj estis grandnombraj, kaj ilia reĝ\d Ardarik ĉiam loĝis ĉe Atilo. Oni nomis lin kaj Ardarik kaj Aladar – por li tio estis egale, ĉar li ne sciis skribi kaj legi. Ankaŭ ili estis infanterianoj. Ili brilis pro la oro kaj kupro. Ili same kantis marŝante ĝis fino de la urbo. Post ili venis la Sarmatoj[62] jupoportantaj kaj parolantaj hunlingve. Ili estis diktrunkaj kaj mallongkolaj. Ilia lanco estis farita el bestaj kornoj. Inter ili estis katokulaj armilhavantaj pantermuskolaj virinoj kun gaja kantado. Ties ŝildo estis farita el dorsoledo de gruo, ilia kasko el ligno. La Sarmatoj tiel trinkas la ĉevalsangon, kiel ni la vinon.

Ili estas sovaĝbest-ledodora popolo kiel la aliaj. La Roksolanoj[63], parencoj de la Sarmatoj, rajdanta kaj arkpafanta popolo sekvis post la Sarmatoj. De ilia selo pendas homkranio ŝnuretfine aŭ sur rimeno. El ĝi ili trinkas. Estante nomadoj, ili kunportis sian familion. Iliaj edzinoj scivolridetante elrigardis de la tendaj ĉaroj kovritaj per bestledoj. Iliaj infanoj rajdis apud la ĉaroj. Ili venis dum tuta semajno.

Post ili venis la armeo de la Jasoj[64], loĝantaj plej proksime de ĉi tie, apartenantaj al l\d Alanoj. Tiuj jam ne estis aparta popolo, ĉar jam delonge ili asimiliĝis al la Hunoj, nur ilia vestaĵo estas diferenca de tiuj: en batalo ili portas vestaĵon skulptitan el skvamoj de ostolamenoj. Ankaŭ la ĉevaloj portas saman kovraĵon. La skvamoj estas kudritaj sur tolojn, pro kio ili aspektas kiel fiŝoj homiĝintaj. Ili estas altkreskaj, longkolaj, belaj kun brunaj lunformaj brovoj. Ili arkpafas plej bone en la tuta mondo.

Plej fine enverŝiĝis la tuta popolo huna, ili ĉiuj: la Nigraj kaj la Blankaj Hunoj. La pli lastaj estas nomataj Hunogoroj(hunugoroj), Hungaroj, sed duonparte ili nomas sin Magyari[65], ĉar inter ili la familia nomo Magyari (madjari) jam tre plimultiĝis. Mi vidis tiam, ke l\d Blankaj Hunoj portas ne nur pro sia vestaĵo ĉi tiun nomon, sed ankaŭ ilia vizaĝo estas pli blanka, ol tiu de la Nigraj Hunoj. Ilia hararo estas kaŝtankolora, kelkfoje preskaŭ blonda. La hararo de la Nigraj Hunoj estas nigra kiel fulgo. La unua edzino de Ĉat certe estis Hunogoro, ĉar la hararo ankaŭ de Emeke estas kaŝtankolora. Ho, mia karulino, kie estas via kaŝtankolora hararo! ... Ĉi tiuj Hunogoroj alvenis armitaj samtempe per du glavoj. Dekstraflanke unuakraĵa, maldekstraflanke duakraĵa glavo estis ligita al la zonrimeno. Inter la Hungaroj ĉe kelkaj anstataŭ lanco hakilbastono brilas enmane, pli utila batalilo ol la lanco. Sur kelkaj seloj oni povis vidi el vilo plektitan ŝnureton por detiri subite la malamikon el la selo. Ili inundis kantante, dancante, kvazaŭ ili venus por nuptofesto.

La fojnajn, avenajn ĉarojn de la Hungaroj sekvis la Ugroj[66]. Tiuj estis piedirantoj vivantaj el fiŝhokado. Ili estis pli taŭgaj por defendi la multĉaran tendaron, ol lukti en aperta batalo. Ili fiŝhokis dumvoje, ĉar la armeanoj devis manĝi!

La kolektiĝo de Hunoj daŭris ĝis la fino de Januaro. La tuto ŝajnis, kvazaŭ la tero estus vomanta armeojn post armeoj. Ilia nombro eble ankaŭ tial ŝajnis grandega, ĉar preskaŭ ĉiu\d Hunoj kunportis ankaŭ alian ĉevalon krom la sia. La trupestroj, zoltanoj havis tri ĉevalojn, la regnestroj kunkondukis en la tendaron dek ĉevalojn. Sed, kiaj ĉevaloj estis tiuj! Vi pensus, ke ili flugilojn havas dum sia galopego.

Januarfine la ĉefmilitestro surĉevaliĝinte rigardis la alvenintajn armeojn kaj registrigis ilian nombron. La nombrado daŭris multajn tagojn. Jen dekmil, tie dudekmil, mem la Jazigoj kvindekmil, la Gepidoj okdekmil, la Gotoj sesdekmil. Kiam la nombro superis la duonmilionon, ni ĉesigis la nombradon. Kiom da homoj venis ĉi tien? Mi ne scias. Se mi kalkulas, ke venis ankaŭ centmiloj da virinoj, ĉe la tendarfinoj tendumantaj komercistoj, eĉ la tielnomataj ĉevalkomercistoj[67], kaj almozuloj, kanajlaro ĉionriskanta, ĉeestis pli ol unu miliono da ĉevaloj, multaj miloj da ĉaroj krom la batalantoj. Estis granda svarmado en la regiono de la rivero Tiso.

Kaj la multegaj homoj eĉ tion ne sciis kiun celon havas la marŝado.

En la unua parto de Februaro, kiam la vetero komencis varmiĝi, la glacipendaĵoj ekdegelis,

Atilo kune kun la ĉefestroj kaj estroj iris por ekzameni la armeojn.

La tendoj de Atilo jam estis metitaj sur ĉarojn atendantajn antaŭ la palaco. Dudek du tendoj estis en lia tendaro. Unu lian malgrandan tendon oni metis sur grandradan orumitan ĉaron, ĉar tiu servis por liaj dumtagaj mallongaj ripozoj kaj ununoktaj dormoj dumvojaj. Nokte frostis denove. La ĉielo estis sennuba, post la sunsubiro, oriente multegaj kometoj leviĝis. Komence ili ŝajnis krei tritikgarbon, poste tio malvastiĝis, estiĝis tia, kia estas huna glavo.

Ni mirrevante rigardis tiun spektaklon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.