La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Hargita, Beteg, Urkon, Kamoĉa, Madaras, Balan, Vaĉar kaj Upor foriris el la tendo, sed la aliaj restis tie.
La servistoj forigis el la ĉambrego la tendarajn tablojn kaj seĝojn. Ili rapide laboris. Jam pli frue mi rimarkis ian specialan movon antaŭ la tendo. Sed ĉar min tre interesis la parolado de la sinjoroj, mi ne atentis la antaŭtendajn okazaĵojn. Nur post la vespermanĝo mi ĉirkaŭrigardis antaŭ la tendo.
Oni fosis entere betulon havantan verdan foliaron kaj ĉe ties radiko estis la tero kompaktigata per klabfrapoj. Apud ĝi je dek paŝa distanco la piuloj faris malgrandan ŝtiparon.
La ŝamanoj laboras ĉe la ŝtiparo. Djerĥe tenas perŝnure blankan eksvirŝafon kaj nigran virŝafon. Buĉa portas surkape sepangulan ŝtonon, Ŝarmand portas rondan nigran ŝtonon. Inter la manojn de la aliaj du ŝamanoj ekbrilas du kuprokaldronoj. Do, ĉi tie diservo okazos. La sinjoroj atendas tion.
La ŝtiparo ekflamiĝas kaj lumigas la ĉirkaŭ ĝi moviĝantajn pastrojn: Kama kaj Iddar portas blankajn vestaĵojn, Zoboganj, Bogar, Djerĥe ruĝajn, la aliaj nigrajn. Kelkaj piuloj portas vulgaran militvestaĵon, surkape longajn pikfinaĵajn oferajn felĉapojn.
Sub la betulo tri ĝisduone nudaj pastraj muzikistoj kaŭras: du havas tamburojn, la tria tarogaton, la 74 cm longan blovinstrumenton utiligatan kiel signala instrumento en bataloj.
La ĉefsinjoroj sidas ĉirkaŭ Atilo sur malaltaj seĝoj. Malantaŭ la ŝtiparo staras multe da spektantoj, ĉefe maljunaj estroj. La tamburistoj komencas tamburi. Alia muzikisto ludas per tarogato amaran, harhirtigan melodion.
Unu pastro lumigas vaksokandelon, la alia pastro verŝas ian likvaĵon sur la dorson de la eksvirŝafo. La besto ektremetas. Zoboganj klinas sin antaŭ la besto kaj puŝpikas ponardon en la beston. Vitoŝ, la ŝamano same agas puŝpikanta sian ponardon en la virŝafon. Ambaŭ bestoj ŝafblekas. Ilia blekado intermiksiĝas kun la muziko. Oni fluigas la blankbestan sangon en arĝentpladon. Sangon de la nigra besto en ferujon.
La pastroj fervore laboras. Bogar kaj Djerĥe refaldas la ĉemizmanikon kaj per larĝaj kurbaj tranĉiloj senhaŭtigas la bestojn. Damonog per arda hakilo forigas ambaŭ kornojn de la nigra besto. Li donas ilin al Vitoŝ, kiu metas la kornojn super la orelojn sur la randon de sia felĉapo.
La muziko ĉesas.
La maljuna Iddar grimpas sur la ŝtipoj enigitaj en la betultrunkon kaj haltas inter la arbofolioj. Li dismetas siajn manojn kaj tremetvoĉe kantas:
– Silento! Silento! Silento!
Ĉiuj demetas la felĉapojn. Ankaŭ Atilo. Zoboganj detranĉas la langon de la blanka besto, metas ĝin en grandan arĝentkuleron kaj levas super la fajron. Iddar turnas sin al oriento kaj krias al la ĉielo:
– Nia Kreinto! Nia Disinjoro! Sinjoro de Suno, Tero, Ĉielo, Steloj! Rigardu al ni! Turnu al ni vian vizaĝon! Indulgu nin! Ni oferas al vi en fajro, flagro!
Zoboganj ĵetas la langon en la fajron, la pastroj koruse krias:
– Helpu nin nia Kreanta Dio! Estu kun ni!
Iddar malsuprenvenas de la betulo. Li prenas la sanktan kuleron, en kiu estas la ruĝa koro de la blanka besto. Li altenlevante ĝin preĝas:
– Super nuboj loĝanta, al fulmoj ordonanta, teron skuanta Dio-patro! Kiel ĉi tiu koro brulas en la fajro, tiel ankaŭ nia amo brulas por vi! Estu kun ni!
– Estu kun ni! – ripetas kaj la ŝamanoj kaj la popolo.
Iddar ĵetas la koron de la besto en la fajron. La sankta muziko reeksonas. Iddar denove grimpas sur la betulon. Li kunportas ankaŭ la kandelon. Li kaŝas sin inter la arbfolioj.
– Silento! Silento! Silento! – kantas Zoboganj.
La muziko denove ĉesas. Iu spektanto tusas. La ĉefŝamano Iddar silente, senmove sidas sur la arbo. Post kelkaj minutoj levas sian kapon kaj ekkrias:
– En ĉielo loĝantaj hunaj spiritoj! Noktaj fantomoj! Prenu viajn glavojn! Streĉu la arkpafilojn! Forpelu la fremdajn spiritojn! En teron! En akvon kaj en eternan malhelon!
En fajron fluigatas la sango de la blanka besto. La fajro kraketas. Vaporkolono turbulas supren. Iddar malsupreniras de la betulo. Zoboganj donas glavon al li. Per tio Zoboganj batas sepfoje inter la flamojn kaj murmuras nekompreneblajn vortojn.
Nun Vitoŝ antaŭenpaŝas. La du tamburoj obtuzvoĉe sonas. Li metas sur ferkuleron la langon kaj koron de la nigra besto. Transmondvoĉe al tero rigardante li petegas:
– Sinjoro de damaĝantaj animoj, grandpotenca Satano! Sinjoro de Diabloj! Terura Satano!
Kaŭzanto de malbono kaj malĝojo! Ne damaĝu al ni!
– Ne damaĝu al ni! – ripetas ĉiuj.
Li ĵetas la langon sub la sepangulan ŝtonon en kavon. Ankaŭ la sango verŝatas tien. La fajro jam ne flamas, nur la ardaĵo ardas. Iddar ĵetas en la ardaĵon sur ambaŭ ŝtonojn kaj metas skapolojn. Li tenas siajn manojn sur la ostoj kaj staras tie senmovo. La blinda Kama, kiu ĝis nun senvorte sidis sub la betulo, nun ekstaras. Li tenas du sangajn glavojn. Oni ĵetas sur la fajron sekan herbon. Estiĝas ruĝa flamo. Kama turnas sin al la fajro, levas la glavojn kaj krucigas tiujn.
La muziko ĉesas.
– Kliniĝu! – kantas Iddar.
Ĉiuj klinas sin. Kama oscile per maljunvoĉo kantas:
– Nia Dio! Ni vokas vin el la alto. Via volo gvidis ĉi tien la hunan popolon. Via glavo estas en la mano de Atilo. Vian forton donu al ni! Ni petegas: helpu la filon de Balamber, la kapon de Hunoj, sinjoron Atilo!
– Helpu sinjoron Atilo! – ripetas petegante la popolo kaj la ŝamanoj.
La fajrolumo ruĝe brilas sur la felĉapo de la ĉefŝamano. De sur tiu pendetas: ormoneroj, de arĝento elbatitaj etaj bestokapoj, ĉiuspeciaj dentoj kaj diamantitaj steloj. Sed la felĉapoj ankaŭ de la aliaj ŝamaĵoj same plenplenas per tiuj brilantaj etaĵoj. Mi rigardas al Atilo. Li sidas senmove. Havante nigran barbon, palan vizaĝon, okulojn enombriĝintajn, kvazaŭ li estus spirito de la nokto.
La ŝamano daŭrigas:
– Nia Disinjoro! Kiu portis nin de la malproksima oriento sur ebenojn de Tiso, de la river\d Tiso al okcidento, fortigu nian glavon, por ke ĝia ŝtalo tranĉu ŝtalon, ĝia batego estu kiel fulmo de ŝtormo!
– Estu kiel fulmo de ŝtormo! – murmuras la popolo fiere kaj pie.
Iddar elprenas la glavojn de Kama kaj du arkpafilojn donas al li. La fajro denove ekflagras.
Kaj Kama kantas:
– Disinjoro! Lasu flugi niajn sagojn kiel la hirundo kaj tiel dense kiel la hajlo. Malamika ravo ne faru tiujn faligeblaj antaŭ la celo, super la celo ili ne estu fortrenataj, celatinge ili ne estu kaptitaj, sed ĉiuj trafu la korpon de la malamiko. Benu niajn sagojn!
Sur la fajro ekflamas sekaj trifolioj. Kama enmanigas bridon. Li levas ĝin super la fajron kaj kantas:
– Nia Disinjoro! Donu forton al la tendenoj de niaj ĉevaloj! Ilia kurego estu kiel la tondradanta tempestego neniiganta la armeojn kirasajn, tretanta en sango de la malamiko.
Niajn ĉevalojn igu nevundeblaj. Forton donu al niaj ĉevaloj!
La lastan frazon ankaŭ la popolo ripetas. Sur la fajron el eta arĝentsitelo oni verŝas vinon.
Subite malhelo kovras ĉion por momento, sed poste la denove ekflamiĝanta kaj ŝuŝanta fajro ruĝigas altan vaporkolonon. En la lumo de la fajro Kama la glavon turnadante krias:
– Ombroj de Hunoj! Antaŭeniru! Patro Balamber! Bravulo Medjer! Tarkanj, la ĉefpastro!
Deĉe! Verboc! Bodor! Ĉalan! Buda! Rof! Ŝudar! Zap! Madoĉa! Mako! Balog! Geva! Tarĉa!
Kaloĉa! Bravuloj de bravuloj! Niaj amatoj! Venu el fajro, akvo, ĉielo, tero! Bravuloj, herooj, kuraĝuloj niaj, niaj amatoj antaŭenvenu el fajro, el tero, el akvo, el ĉielo! Venu kiel spiro de la dormanto! Venu kiel la nubo disiĝanta de la montaj arboj? Venu kiel la ombro pendolanta en la nokto! Aperu ĉiuj por helpi nin!
– Helpu nin! – ripetis la popolo.
La ĉefŝamano Iddar enpikas ambaŭ glavojn en la betulon. Super la glavojn li pikas sagon.
La bridon li pendigas de la sago. Supre de la sago li enmetas lumantan kandelon. Post la ceremonio Atilo ekstaris. La popolo foriris. La ĉefpastroj iris en la tendon de Atilo, kie bardoj sidas en la angulo. La mezo de la tendĉambrego estas tute malplena. Ĉe la malantaŭa tendomuro Atilo sidas en tronforma brakseĝo. Apud li sur malalta tendara seĝo sidas la ĉefmilitestro, maldekstraflanke sidas la reĝo Ardarik. Ĉe la piedoj de Atilo surtapiŝe sida\d Ellak kaj Aladar. Apud la muroj sidas en vico diversaj regnestroj kaj hunaj ĉefsinjoroj.
En la ĉambrego sur la kelkaj kolonoj dikaj vaksotorĉoj krepitas. Ĉirkaŭ la tendaro aŭdeblas nur profunda muĝo de la dormo kaj la paŝtiĝado de la ĉevaloj, simila kiel la monotona muĝo de la maro. Antaŭ ni la ŝtiparo krakas, kies fajro ŝvebigas la ombrojn de formoj de la ŝamanoj etendiĝantaj sur la muro de la tendo. La batoj de la du tamburoj furioze sonas. La du tamburistoj batas tiujn per la manplatoj kaj per la fingroj. La blovanto albuŝigas la tarogaton kaj blovas melodion neatingantan la finon:
La ŝamano Zoboganj staras en la mezo de la ĉambrego. Al la ĉielo la kapon turnante etendas li la brakojn kaj komencas turniĝadi ĉirkaŭ la pleje lumigita parto de la ĉambrego, poste li progresas pligrandigante la rapidecon. Post iom da tempo li kuras jam. Saltante, saltadante li kuras la rondon kvazaŭ li volus fuĝi el la tendo. La tamburbata tondrado estas ĉiam pli impeta. La kurado igas lin ĉiam pli anhelanta. Jam ankaŭ lia hararo flugadas, jam preskaŭ lia tuta korpo spiregas. Jen li malrapidiĝas, li rondiras kun senfortaj piedoj. Liaj pupiloj tiom suprenturniĝas, ke ni vidas lian okulblankaĵon. Lia vizaĝo iĝis unue tro ruĝa, poste pala. Fine li tute vertiĝas kaj kun ŝaŭmanta buŝo terenfalas ĉambregmeze pro elĉerpiĝo.
La ŝamanoj genuiĝas ĉirkaŭ lin. La muziko ĉesas. Li konvulsie balbutas la vortojn:
– Kampo... floro... ĉevaloj... baniĝas...
Atilo sidas en sia brakseĝo. La brovojn kuntirante li atentas. La pastro Kama turnas sin a\d Atilo:
– Sangofloron produktas la kampa polvo. Ĉevaloj kaj agloj banas sin en sama polvo.
Ĉiuj silentas. Kelkaj tiras ŝultron, aliaj pensadas plu. Ankaŭ Atilo rigardas antaŭ sin. La ŝamanon Zoboganj du homoj levas kaj forportas. Laŭ mi, li povis esti trinkinta antaŭ la ceremonio dekoktaĵon de iu venena planto ĉar nun li kondutis kiel frenezulo. La muziko denove komenciĝas.
En funebra vualo ĝisplande vestita alandevena pastro paŝas al la mezo de la tapiŝo. Li kolorajn vergojn skuadas sur blanka drapo. Ĉirkaŭ li unu tutnuda homo kolorigita blankkolora, per zigzagaj saltadoj, ciklosaltadante vokas la spiritojn, dum la pastro nomon d\d Dio kriadante provas diveni la profetaĵon laŭ la formo de la kunesto de la vergoj. La orakolo de la alandevena pastro pli bele sonas:
– Mi vidas la malamikon estanta sepkapa drako. Ties plej kolerega kapo defalas, falas en polvon. La romia glavo estas blanka. La huna glavo estas ruĝa.
La hunaj ĉefsinjoroj meditante susuras:
– Aecjo...
Poste venis la gotaj pastroj. Ili metis sian manon en la fenditajn bestojn, siajn okulojn al la ĉielo turnante ili aŭguris malklare, dodone[85]. La ĉeestantoj atentis ilin, spiron retenante. Laste la hunaj ŝamanoj pene enportis per iu ferprenilo ambaŭ ardajn ŝtonojn metante ilin sur ardaĵsupron en la mezo de la ĉambrego. Pia silento sekvis. Poste Iddar per orumitfinaĵa pinĉprenilo levis la nigriĝintan oston de la ronda ŝtono kaj tenis ĝin ĉe la torĉo. Maltrankvile li ekzamenis la krevojn de la osto. Lia vizaĝo foje sereniĝis foje malsereniĝis. Anka\d Zoboganj esploris la oston.
– Estas neniom komprenebla – diris Zoboganj turnante sin al la blinda ĉefpastro. – Nur unu granda krevo videblas.
– Komprenebla. – Respondis la ĉefpastro.
Kaj li turnis sin al Atilo:
– La estro de la malamiko mortfalos.
Ĉiuj ekmoviĝis, nur Atilo restis senmova.
– Rigardu la alian. – diris Atilo.
Sur la alia ŝtono la osto ankoraŭ fumis. La muziko denove aŭdiĝis. La ŝamanoj sur kalkanoj pendoligante sian korpon mallaŭte muĝetis la bestvokantajn vortojn.
Fine la pastro Iddar levis ankaŭ tiun oston. Granda silento. La pastro Iddar legas po unu silabo:
– La hu...naj ani...moj....kun....vi....ba...ta...las.
Ĉiuj stariĝis. Ĉiuj rapidis al la ostoj. Ankaŭ Atilo. Krevoj de la nigra skapolosto, kiel Bial desegnis al mi pli poste, huna-litere donis la legitan frazon. Ĉiuj gajiĝis. Nur la maljuna episkopo sidis trankvile kaj dormeme. Atilo turnis sin al li:
– Ĉu vi ne profetas al mi? Ĉu vi ne havas potencon por demandi la kristanajn animojn?
La episkopo ekstaris kaj humile respondis:
– Mi ne havas tiun, Sinjoro. Nia religio konas nur unu profetaĵon.
– Diru.
– Kiel Dio volas.
– Nu, bone – batis Atilo sur sian glavon – se Dio volis, ke ĉi tiu glavo estu mia, ankaŭ tion li volas, ke ĝi tranĉu!
La sinjorojn per kapmovo salutis Atilo kaj alsupris la etaĝon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.