La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Tagmeze la sinjoroj hejmenvenis. Kvin hunaj sklavoj akompanis ilin, pene portante iliajn pakaĵojn. Unu el ili pene portis bovidon, la alia farunsakon kaj la tria du leporojn.
La sinjoroj estis gajaj.
– Zeta – diris mia mastro dum mi transdonis la konvalojn – vi ne devas prepari la tagmanĝon – pli bone kolektu ankoraŭ konvalojn kaj posttagmeze portu tiujn al la reĝedzino.
Post unu horo mi kolektis novan korbon da konvaloj. Kolektitaj estis inter ili ankaŭ violoj kaj herberoj kaj filikoj. Mi faris el tiuj en la korbo belan bukedon. La korbo tiel fariĝis kiel ĉarradgranda fianĉina bukedo.
– Ej, kiome belas! – ĝojis mia mastro. – Portu ĉi tiun belan korbon al ŝi. La korbon mi metis sur mian kapsupron.
– Prefere Nigro portu la korbon tien – diris Maksimino. – Ja li estas pli elita, ol Zeta, ja li estas Saraceno.
Mi sentis, ke mi paliĝas.
– Mia sinjoro – mi balbutis humile – mi kolektis la florojn, pro tio mi devas porti tiujn. Ili ne batis min por tiu impertinentego. Kial? Mi ne scias. La sinjoroj estis bonhumoraj, ne okupiĝis pri mi. Nur la geservistoj gapis min, ĉefe Nigro. Sed la sinjoroj diris, ke mi pravas, ĉar kiu kolektis la florojn, tiu ricevu la trinkmonon. Kiam mi jam perpiedis, tiam ankaŭ mi ĉagreniĝis. Sed estis jam malfrue. Mi promesis, ke mi ne rigardas al la tendo de Ĉat. Inter la tendo de la familio Ĉat kaj la tendo de la reĝedzino estis kvindek paŝoj. Piedvojo kondukis al la tendo de Ĉat. La piedvojo estis kota. Min ne interesas la tendo de Ĉat! – mi pensis. Sed jam mi iris meze sur la piedvojo, kiam mi tion ekpensis, ke mi rigardos unu fojon la mortofraŭlinon.
Dum mia vivo mi certe ne povos plu vidi ŝin. Same la lunon povas rigardi ĉiu ankaŭ tiam, se oni ne povas ĝin atingi. La korbon mi demetis de mia kapo kaj metis sub mian akselon kvazaŭ mi ripozus. Kaj mi turnis min al la tendo de sinjoro Ĉat. Kaj mi vidas, ke tiu dekkvin-jara knabineto, kiu la kukon portis al la infano, nun sekan sablon ŝutas sur la piedvojon. Sed denove ŝi devis porti unu korbon da sablo. Baldaŭe ŝi portis la sablon kaj daŭrigis la laboron. Kaj nun Emeke elpaŝis de la tendo. Ŝi portis saman vestaĵon kiel pli frue.
Ŝian hararon kovris longa blanka vualo. Ŝi levis la subon de la longa jupo kaj singarde ekiras al mi. Se mi fermas miajn okulojn, tiam ankaŭ nun mi vidas ŝin paŝadi al mi kare. Kaj tiu belega vizaĝeto, tiuj belaj nigraj okuloj, tiuj belaj lipoj ... proksimiĝas al mi ... Kiam ŝi atingas la kotan parton de la piedvojo, tiam ŝi haltas kiel la kapreolo en la arbaro kaj atentas. Ŝi pro tio haltis, ĉar ŝi atendis la servistinon por riproĉi: kial tiu malfruis fini la laboron?
Kvazaŭ iu admonintus min!... Mi komencis disŝuti la florojn sur la piedvojon. Sed mi ne rigardis sur ŝin. La floroj kovris la vojon ĝis la ŝtupo de la domo de la reĝedzino. Mi ekhaltis.
Mi ege ruĝiĝis, mia koro forte batis. Mi ne kuraĝis rigardi al ŝi, kvazaŭ mi farintus iun malicon kaj mi havas rimorson. Subite mi aŭdis, ke ŝi venas sur la floroj kaj tiam mi rigardis ŝin. Ankaŭ ŝi rigardis min kaj ektuŝis min ŝiaj okuloj. La suno same iras en la arbaron. Radioj de ŝiaj okuloj penetris en mian animon. Mia animo iĝis gaja. Mi rigardis ŝin fascinite, feliĉa, sed malĝoja. Ŝi rigardis min nur momemton kaj poste jam paŝadis sur la ŝtupoj. Mi fascinate postrigardis ŝin. Kiam ŝi foriris, tiam mi pensis, ke iu Huno certe mortigos min pro mia ago.
Sed neniu batis min. La rajdistoj nur paroladis, kaj ankaŭ la kaduka pordisto ne okupiĝis pri mi. Tiu opiniis, ke mi plenumas la ordonon. Mi ekiris reen kiel iu ebriulo. Fine de la vilaĝo iu infano kriis al mi:
– He! Servisto!
Mi turnis min kaj ekvidis malgrandan sklavinon, kiu ŝutis la sablon antaŭ Emeke. Ŝi mansignis al mi:
– Ĉu vi parolas hunlingve? – ŝi anhelis.
– Mi komprenas – mi respondis.
La fraŭlino diris, ke vi venu reen! Ŝi donas al vi ion por via servo. Kaj ŝi ridis.
– Diru al via fraŭlino, ke mi ne estas servisto. Mia nomo estas Zeta.
Kaj mi foriris fierege.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.