La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 9

La urbo svarmadis kiel abelujo svarmanta. La sklavoj akvumadis la vojojn kaj ŝutis sur tiujn herbon kaj arbofoliojn. Antaŭ la tendoj la geviroj aranĝadis belformaj siajn vestaĵojn.

Kolhararojn kaj vostojn de la ĉevaloj oni kolorigis per flava farbo. Sur la tendojn oni metis buntajn tapiŝojn. Polvonubo, sterkodoro, sekfoliarodoro estis flareblaj ĉie, tintadoj de tintiloj de ĉevaloj aŭdiĝis. Ni rapidis por atingi la palacon de la ĉefestro. Iu servisto de la ĉefestro kondukis nin sur la etaĝon en grandan ĉambron, el kies fenestro ni povis rigardi al la granda placo. Nur de malantaŭ la dorsoj de la sinjoroj mi povis rigardi tiun placon. La svarmado pli kaj pli grandiĝis. Tagmeze la rajdantoj forgalopis de la ĉefvojo, ilian lokon blankvestaĵaj virinoj okupis. La suno jam kulminis kiam el turo de la reĝa palaco sono de klariono aŭdiĝis.

01

Post kelkaj minutoj tri rajdantoj galopis de oriento sur la ĉefstrato kaj haltis antaŭ la palaco de la ĉefestro. La ĉefestro baldaŭ antaŭen rajdis. Li portis per orfadenoj broditan ruĝan mantelon kaj ruĝan peltĉapon. Sur la peltĉapo estis agloplumo. Proksimume tridek junuloj grupiĝis ĉirkaŭ li. Inter ili estis kvin junuloj, sur kies peltĉapeloj brilis orringo. La plej juna estis proksimume dekkvar-dekkvin-jara, kiu sola portis bluan silkvestaĵon.

– Filoj de la reĝo – diris Rustikjo.

La ĉefestro ekiris kun ili al Atilo. Post kvaronhoro mi aŭdis ĝojjubilon de la popolo, kiu similis al la muĝo de maro, sed poste ĉiam pli kaj pli fortiĝis. Kvazaŭ la tero muĝus pro ĝojo.

Tiam jam el la reĝa palaco proksimiĝis speciala grupo. Ĝi konstistis el virinoj portantaj blankajn silkajn vestaĵojn, sidantaj sur etaj ĉevaloj. Ĉiujn ĉevalojn kondukis paĝio.

La rajdantinoj grupiĝis ĉirkaŭ kaleŝo, kies formo similis al duonjuglando. En la kaleŝo sidis reĝa damo: pala kaj maldika sinjorino. Apud ŝi sidis unu dekjara longharara knabeto portanta blankan silkon kiel la sinjorinoj. Nur ŝia peltĉapo estis blua, kiu montris lian blondecon. Ŝi estas la ĉefa reĝedzino: sinjorino Rika – flustris Rustikjo – la nomo de la infano estas Ĉaba. La kaleŝon tiris ok belegaj blankaj ĉevaloj. Ili dancis bele! Sur la fino (malantŭo) \de la kaleŝo staris ridaĉanta nigra sklavino kaj tenis sunombrelon super la reĝedzino. Rande de la kaleŝo estis floroj, sed ankaŭ inter la stangoj de la radoj estis floroj.

Kiam ili aperis, tiam la popolo ridetante kriadis:

– Benon al vi, Ĉaba!

Nur la Hunoj uzis la vorton „Benon”. La fremduloj kriadas: „Vivu”, aliuloj: „Pacon”. La infano Ĉaba mansignadis per sia peltĉapo. Kial oni benas tiun reĝidon? Mi eksciis pli malfrue.

Tial, ĉar dum la naskiĝo de Ĉaba la pastroj aŭguris, ke la Hunoj disŝutiĝos kiel glumo en la vento post la morto de Atilo. Sed tiu ĉi reĝido savos sian popolon. Oni ne tro kredis la aŭguron, sed ĉiuj amis la reĝideton. Apud la kaleŝo de la reĝedzino inter la feinsimilaj knabinoj rajdis ankaŭ Emeke, kiun mi rekonis. Flugu mia koro en la ĉielregnon! Ĝi ankaŭ flugis al la kaleŝo ĝis tiu ne foriris. Poste la sonĝbildo malaperis. Poste sekvis marŝo de la geedziĝo-festantoj. Ĝia polvo ŝajnas esti ornebulo. Antaŭe rajdas unu liphara, flagon tenanta bravulo. La flago estas granda kaj blanka. Sur ĝi montriĝas aglo brodita per orfadenoj. Ili nomumas ĝin: kurul, aŭ turul[19].

Poste perpieda orkestro proksimiĝas portanta sangoruĝan vestaĵon. Iliaj instrumentoj estas: \damburoj, tarogatoj[20], kun bastonoj, supre kun arĝentsonoriloj. La orkestro enhavas cent muzikistojn. Povas esti, ke ili estas Hunoj, sed al la muzikistaj Hunoj oni instruas la muzikon jam de infanaĝo, kaj pro tio oni ne premas iliajn nazojn.[21]

02

La huna muziko estas kurioza por la romiaj oreloj, sed oni povas bone marŝadi laŭ ĝia ritmo. Mi aŭdis multfoje la festan stratan melodion kaj mi certe sukcesus surpaperigi ĝiajn muziknotojn. Apud la muzikistoj kvin-ĝis-dek-jaraj sklavinfanoj saltadas, dancadas laŭ la muziko. Kelkaj uloj ankaŭ ciklosaltas.

Post la muzikistoj aperis rajdantoj brilantaj pro la survestaĵe portataj oraĵoj kaj arĝentaĵoj.

Sur ilia peltĉapo estis verda arbbranĉeto, konvalo kaj tulipo. Ĉiuj iras al la ĉefstrato. Antaŭe staras la hunaj fraŭlinoj kaj sinjorinoj. La fraŭlinoj estas vualkovritaj. Sub la vualo brilas orĉenoj, oraj brakringoj, diamantaj fruntosteloj. Sur la kapo de la junedzino estas virina felĉapo, sur tiu brodita orpapilio. Blindigas la multaj oraĵoj!

– Benon! – ĉiam pli kaj pli forte aŭdiĝas la ĝojkrio.

Nun aperas la granda blanka ĉevalo de Atilo, fiera kvazaŭ ĝi scius, kiun ĝi portas sur si.

Apud li, la reĝido Ĉaba rajdas, aliflanke rajdas la ĉefestro. Malantaŭ ili rajdas la reĝedzinaro.

Poste la reĝedzino Rika, poste la nova edzino venas en orkaleŝo. Ŝia vizaĝo ne videblas pro la densa vualo. Sur la kapo de la junedzino estas florkrono, kiu signas, ke ŝi estas la plej juna reĝedzino. Sur la florkrono videblas avelgranda diamanto. La kaleŝon ĉirkaŭstaras la reĝedzinoj kaj korteganinoj. Ili jam ne portas vualon. Mi rekonis inter ili Emeke. Ŝi estas ege bela! Ŝian ĉevalon kondukas unu paĝio. La vualon ankaŭ ŝi forigis kaj metis ĝin al sia orrimeno. La vualo tre ŝatatas de la virinoj. Okaze de festoj ili portas blankan, sed la elitaj virinoj ĉiutage portas ĝin.

Kiam Atilo atingis la vicon de la virinoj, la virinoj komencis kanti hunan kanton. Tio povis esti simila al la kantado de anĝeloj enĉielaj. Ĝi estis mirinda!

Antaŭ la domo de la ĉefestro sub senfoliigita arbo staris la granda tendo de la edzinoj de la hunaj estroj kaj de iliaj maljunaj patrinoj.

Kiam Atilo proksimiĝis al la sinjorinoj, ili antaŭiris lin. La edzino de la ĉefestro tenis enmane pladon, alia sinjorino pokalon. Atilo atinginte ilin, levis la manon al sia peltĉapo ka\d Atilo ankaŭ nun portis simplan grizan vestaĵon, nur lia peltĉapo, estis pli alta, ol tiu de aliuloj.

Sur la peltĉapo brilis diamanto. Lia ĉevaljungilaro surhavis perlojn, juvelojn, rubenon, smeraldon, kun koloro de la ĉielarko el ŝtonoj.

La plado unue estis metita sur arĝenttableton, poste du paĝioj suprendonis ĝin al Atilo. La reĝo elprenis el la plado pecon da manĝaĵo. Kio estis sur la plado? Ĉu pano? Ĉu viando? Mi ne scias. Sed la unua peco da manĝaĵoj kaj la unua gluto da trinkaĵoj havis ian gravecon.

Povas esti, ke la homoj diris, ke por la hejmenalvenanto la ĉi-hejmaj manĝaĵo kaj trinkaĵo estas la plej karaj.

Ĉiuj ridetis kaj ĝojis, nur la vizaĝo de Atilo estis marmorece sensanga. Dume la kantantaj fraŭlinoj kolektiĝis ĉirkaŭ la reĝedzinoj. Ankaŭ Emeke ridetis. Ŝi ne rigardis min, ĉar la tilioarbo kovris min. Sed ŝia rideto plenigis mian koron per vigleco kaj instigis min same rideti.

En tiu momento mi amis Atilon, la Hunojn, la ĉevalodoron, la feston, la sunon, la teron. Mi estus ŝatinta kisi ĉion kaj ĉiujn. Poste Atilo iris plu kaj postsekvis la geedziĝo-festantaro. Sur ĉiuj ĉevaloj estis kolora vualo kaj sur ĉies peltĉapo estis floro.

La familio Ĉat retiriĝis en la palacon kaj de la balkono rigardis la popolamason. Ni ankoraŭ restis ekstere por rigardi la okazintaĵojn: Atilon akompanis la virinoj kaj personaj gardistoj en la ornamitan palacon, dum la popolo konstante benis lin, sed la homamaso restis sur la strato. En la palaco la virinoj plu kantis. Tiu evento similis al svarmado de abeloj starantaj interne, kiam ili nur la flugilojn osciligas.

Pli malfrue la homoj intermiksiĝis. Inter ili unu maljuna Saraceno faris gajan etoson. Sur bunta mulo li galopis dise-mise kaj per lignoglavo gestadis kaj diverslingve kriadis.

– Tiu estas la arlekeno de la reĝo – diris Rustikjo – lia nomo estas Cerko.

Jam pasis tagmezo, kiam la ĉefestro sendis al ni sinjoron Ĉat kun mesaĝo, ke ĉiuj altabliĝu.

Li ne partoprenos la tagmanĝon, ĉar li devas anonci al Atilo pri la militiro kaj pri la akcidento de la reĝfilo. Sed liaj edzino kaj familio estos tie.

– Ankaŭ mi estos tie – diris Ĉat.

Ĉu ankaŭ Emeke estos tie? – demandis mi en mi.

Mia koro kunpremiĝis. Ĉu ankaŭ mi devas stari malantaŭ mia mastro? Laŭ romia kutimo mi devas stari malantaŭ li kaj en mia hararo li viŝis siajn manojn. Mi dezirus diri al li: „Mia sinjoro! Nun mi ne deziras stari malantaŭ vi!” Sed mi ne povis diri, ja la servisto de la sinjoro devas stari malantaŭ sia mastro.

Prisko kvazaŭ kompreninte mian maltrankvilon, vokis min al si mem:

– Post unu horo portu daktilojn en arĝentplado kaj iru al Maksimino. Li forprenos ĝin de vi!

Mi lerte antaŭpreparis la daktilojn metante ilin sur laŭro-foliojn kaj metante en la mezon kelkajn florojn. Poste mi lavis min, kombis min kaj ŝmiris mian hararon per odora balzamo.

De la mezo de mia kapo mi kombis mian hararon duflanken ĉar la liberaj homoj kutimis agi ĉi tiel. Plie mia mastro prefere riproĉu min pro la balzamo, pli ol viŝu sian manon al mia hararo.

Je la unua horo mi portis la etan pladon sur la etaĝon. La pordo de la manĝejo estis malfermita. Oni povis flari la odoron de rostaĵo. En la manĝejo sidis proksimume dudek homoj. Sur la ĉefloko sidis la edzino de la ĉefestro, kiu havis multe da juveloj kaj sur ŝia vizaĝo estis hepatmakuleto. Apud ŝi sidis Maksimino kaj mia mastro, poste mikse virinoj kaj viroj. Inter ili estis ankaŭ Emeke!

Mi rajtis stari nur minuton apud la pordo: atendante mian mastron. Dume mi rigardis a\d Emeke. Ŝi sidis apud lentuga fraŭlino, kiu palpebrumadis kaj babilaĉis al ŝi. Emeke provis distranĉi kokinfemuron per tranĉilo, kies prenilo estis perlamota. Emeke estis serioza. Kial?

Mi ne scias.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.