La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 48

Longtempe mi ne kapablis dormi. Mi pensis ĉu mi havos eĉ unu nokton plu sur la tero? Ĉu nun mi vidas lastafoje la Grandan Ursinon? Tute alian nokton mi havus nun, se mi ne estus renkontiĝinta kun Emeke. En Konstantinopolo mi dormus en la marodora somera nokto kaj ne aŭskultus – en la mezo de la infero – kiel kraketekigas la avenon maĉante la besto, kiu eble jam matene fortiregos min siadorse en la mondon de la Morto.

Noktomeze mi tamen ekdormis, sed nelonge mi povis dormi. Somere jam je la postnoktomeza tria horo mateniĝas. Mi vekiĝis pro la tintado, klakado de la tendaro. Ĉie de ĉevalaj hufbatadoj aŭdiĝas. Oni portas tiujn por trinkigi ilin al la rivereto. Mi grimpis sur kolonon de la tendo kaj rigardis la malamikon. Ankaŭ tiu preparadis sin. Ankaŭ tiu portis la bestojn trinki.

Inter la du tendaroj miloj da ĉevaloj.

– Ĉu la akvo de la rivereto sufiĉos por la bestoj? Ĉu la batalo okazos hodiaŭ?

Ankaŭ mia mastro vekiĝis. Li lavas sin el sia mankava akvo. Li viŝas la lipharojn kaj barbon per sia manplato. Mi tenas por li la ledovestaĵon. Li surmetas ĝin rapide. Poste li rapidiras al Atilo. Ĉiuj Hunoj jam surĉevaliĝis. La junuloj sidas sur senselaj ĉevaloj, nur ian kovrilon aŭ ledpecon ili ligas sub sin. La seloj de la maljunuloj havas malaltajn selarkojn.

Ĉiuj rajdantoj turnas sin al la tendo de Atilo. Kelkaj jam ankaŭ trakriadas de la pli malproksimaj kampoj:

– Kio okazos jam? Ĉu ni ekiros?

La junuloj jam brulas je batalemo. Ankaŭ laŭ la pliaĝuloj pli bone estus batali matene en sunradia seka vetero, ol dum somera varmego. Pli bone estas batali hodiaŭ, ol morgaŭ. Ankaŭ mi estis malpacienca. Dum mia mastro estis ĉe Atilo mi denove priserĉis la bukojn sur la brido, piedingo, dolmano kaj ĉevalzono. Mi akrigis miajn ponardon, glavon sur la plando de miaj ŝuoj. Kiel aliuloj sur miajn du genuojn mi ligis ledosakojn plenajn per pafaĵoj. Araba komercisto venis inter la Hunojn kaj vendis leon-grason. Multe da Hunoj aĉetis tiun kaj ŝercadis kun tiu Arabo: ĉu la leono ĉevalblekis, aŭ porkoblekis? La Arabo ĵuradis, ke li propramane elprenis la grason el la leono en Afriko.

Fine Atilo mesaĝis, ke ĉiuj manĝu, trinku kaj la ĉevalojn nutru per grajnoj. Jam aperis la fumoj de fajroj de la militiraj kuirejoj. Inter la tendoj ĉie oni kondukis bovojn, bovidojn, kaj ŝafojn.

– Ej, do! Ĉu ni ne batalas hodiaŭ? – iuj ĉagreniĝis.

– Eble posttagmeze.

– Ĉu posttagmeze? Ankaŭ mia avo ne aŭdis ion similan.

– Ĉu vi ne spertas, ke en niajn okulojn la suno brilas?

– Kial ne atakas la Romianoj? Ja sur ilian dorson brilas la Suno.

Spionoj portis la famon, ke Aecjo atendas unu kroman armeon. Sekvamatene atakos.

– Ni ekbatalos posttagmeze, – diris Ĉat demetante la batalan vestaĵon.

Varmego regis. Super la bivakfajroj sur rostostangoj turniĝis tiuj fortodonaj viandoj, kiuj igis nin esti fortaj dum la posttagmeza batalo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.