La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 17

Bone estus, se niakape estus kluzo por flankenigi rivereton de pensoj, por ke ne turniĝu iuj radoj dum kelkaj semajnoj. Miaj radoj turnis sin pri tio, ke ankaŭ Libera-Greko estis sklavo, pli mizera sklavo ol mi. Mi havas ok orojn kaj krome cent. Libera-Greko havis nenion, li estis pli maljuna, ol mi, kaj pli mallerta, malsaĝa ol mi. Sed li militiris, batalis, oni liberigis lin, li iĝis riĉulo, li geedziĝis kun huna virino. Li edzinigis Hunan virinon!

Nun estus bone defluigi la kluzakvon, ĉesigi la pensrivereton!

Mi ne ĝuis guston de la manĝaĵo, mi ne kapablis dormi, kiam ni ekiris al nia hejmo. Kiel mi reiru? Kiel mi povus disiĝi de mia mastro? Ĉu mi povus diri al li, ke mi reiras al tiu fraŭlino, kiu estas edukita certe por unu filo de Atilo?

Mi tion pensis, ke pli bona estus se miaj cent ormoneroj restus en Konstantinopolo en la sako de Prisko: kaj ke mi ŝtele refuĝos. Mi ankaŭ tion pensis, ke mi ŝtelu miajn cent orojn el la mono de Prisko. Sed tiun penson mi tute malakceptis. Poste mi pensis, ke mi kuŝante apud la vojo povos foresti de la sinjoroj, forlasi ilin, reiri al la reĝedzino Rika. Mi proponos mian servon al ŝi. Ja ŝi scias, ke mi estas libera homo. Sed povas esti, ke ŝi forgesis tiun paroladon!

Povas esti, ke ŝi ne bezonos mian servon! Ja ŝi ne akceptis dum la lastaj tagoj! Povas esti, ke ŝi tuj pensos: mi estas fuĝanto, kaj ŝi reakompanigos min al mia mastro!

Nokton post nokto kiam mi maldormis, kiam mi dormis sonĝante, kiam mi rigardis la lunlumon, larmis kaj mi faris min bezonata en tempesto de bataloj, mi mortigis homojn. Iliajn brustojn mi deŝiris kaj trinkis ilian sangon. Aŭ oni mortigis min kaj trinkis mian sangon. Por mi la batalo estis terura penso, kiam oni mortigas homojn. Eĉ tio teruris min, kiam mia propra nazo sangis. Sed jam tiu bildo plezurigis min, kiam mi memoris pri Libera-Greko, ke mi povus esti samtia homo kiel tiu Greko! Krome la batalo certe ne estas pli danĝera ol ĝin pentras la imago. Certe la homoj batalas en movoplena amaso, kie la homoj ne ĉiam ricevas pli fortajn, pli spertajn kontraŭulojn ol ili mem estas.

Jam longan tempon ni forlasis la riveron Ister, kiam aŭditis krioj:

– Bizancanoj!

Vigilanto venis kun Eslanto kaj kun tridek fuĝantoj. Ili vojaĝis ree al Atilo. Ĉar la tagmezo estis ankoraŭ for, ili haltis nur por mallonga parolado. Ni eksciis, ke la respondo de la kolerega Atilo al la imperiestro kaŭzis timan kaoson en la imperiestra kortego. Poste ni disiĝis: ili iris al nordo, kaj ni iris sudon. Tagmeze mi devis antaŭprepari la skribilojn por noti, ke dumvoje ni vidis tri homojn palisumitajn. Prisko skribigis tion kaj kelkajn kromajn bagatelaĵojn. La sunforto jam estis somera, pro kio post la tagmanĝo la sinjoroj sternis sin surteren por ripozi.

Ni ripozis en arbaro ne tendumante, en ombra malvarmeto de kverkoarbo, kie ni tagmanĝis. Mi sidis sub alia arbo. Antaŭ mi estis papiruso kaj plumo. Mi rigardis mian mastron. Surdorse kuŝante li dormis. Liaj brakoj sub lia kapo. Tri sklavoj ventumis la sinjorojn silente. Mi prenis malplenan papiruson kaj skribis sur tiun la sekvajn vortojn:

Kun profunda estimo al sinjoro Ĉat!

Dum la tuta vojo mi pensas ĉiam pri tio, kia honesta, brava, bonvola homo vi estas, kaj ke mi devus reciproki vian bonecon. Vi donis al mi tiom belan, noblan ĉevalon, pro kiu la imperiestro povos envii min. Mi donacas al vi unu sklavon, pro kiu Atilo povos envii vin. Tiu devas servi min ankoraŭ duonan jaron, do estu tiu duona jaro Via.

Ĉi tiu sklavo valoras trezoron. Lia memorkapablo estas kiel vakso. Vi povas diri antaŭ li cent fremdajn nomojn, li tenos ilin siacerbe. Li scias greke, latine kaj hune. Li konas la historion, filozofion, geografion, gramatikon, retorikon kaj la kaligrafion. Lia nomo estas Teofilo, mi nomis lin Zeta. Li alkutimiĝis al tiu ĉi nomo.

Bonvolu akcepti tiun donace.

Via estimanto:
retoro Prisko.

La sigelo de mia mastro estis en la eta tenda skribotablo. Mi sigelis la leteron kaj kaŝis ĝin en mian poŝon. La sinjoroj dormis tre dolĉe. La sklavoj dormetis. Mi skribis ankaŭ alian leteron:

Al sinjoro retoro Prisko, al mia mastro kaj patro!

Kiom ajn mi amas vin sinjoro mia, mi devas disiĝi de vi. Ties kaŭzon mi ne povas diri, sed mi petas vin ne akuzi min pri maldankemo. Ĉar ĉiam mi pensas larmokule pri via bonkoreco, kaj mi benas vian nomon. Vi degnis donaci al mi cent solidusojn. Mi tiujn elprenis el via monujo, escepte de unu. Mi petas vin ne koleri min pro ĉi tiu ago mia. La unu soliduso estas kosto de unu ĉevalo kiun mi uzis ĝis nun, sen kio mi ne povas foriri nun.

Adiaŭ! Vivu feliĉe!
Via ĝismorte amanta humila servisto,

Zeta

Ĉi tiun leteron mi enkestigis en la skribotablo, la ŝlosilon mi kaŝis en la festan togon de mia mastro. Li ektrovos ĝin hejme. Mi ne devis grimacadi antaŭ la sklavoj, kiam mi diris al ili, ke mia mono perdiĝis.

Certe la mono elfalis de mia poŝo matene dum trinkigo de la ĉevaloj, aŭ tagmeze. Mi vidis, ke ili ĝojas pro mia malbono. Mi havis multe da enviemuloj. Mi ne koleras ilin.

– Diru al mia mastro, – mi diris al ili ĉe la eksido sur mian ĉevalon – ne maltrankviliĝu se ĝis morgaŭ mi ne revenos. Mi ie loĝos kaj morgaŭ, aŭ postmorgaŭ postatingos vin.

Poste mi fortrotis. Kiam mi forlasis la vojkurbiĝon, tiam mi spronigis mian ĉevalon kaj forgalopegis.

– Galopegu tiel, kiel vi kapablas!

La grupon de Vigilanto mi postatingis pase de du horoj. Mi diris al Vigilanto, ke mia mastro resendis min por porti iun gravan leteron kaj petas lin rigardi min kiel sian sklavon kvankam mi ne estas sklavo.

Vigilanto veturis kun sia filo por vidi la mondon. Nome lia filo estis maldika, malklera knabo. Infanaĝe li ofte estis malsana, ankaŭ balbutis, sed estis honesta serioza fraŭleto.

Vigilanto surpriziĝis, ke mi alvenis al ili. Li longtempe pridemandadis min, kian aferon havas mia mastro kun Ĉat. Sed ĉar li vidis, ke mi nenion scias pri tio, poste meditante li reiris al la oficiro, akompananta la fuĝantojn.

Mi iris antaŭ la grupo sed ofte mi rigardadis malantaŭen. Mia vizaĝo ruĝbrulis. Mi tremetis kiel la galantino. Ho, sed ja ne: mi ŝtelis, trompis, mi faris friponaĵon! Mi estus neniam pensinta pri mi mem, ke mi tiujn agojn faros!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.