La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Sekvatage matene la klarionisto de Atilo, Kason, supreniris sur la tegmenton de turo de la reĝa palaco. Li levis la grandan eburan klarionon kaj per malproksimen atinganta sono li blovis la ekiron. Al tio respondis poste miloj da klarionistoj. Kvazaŭ la tero kaj ĉielo estus plenaj de bruego pro tiuj. Ĉiuj blovis la ekiron kune kun la fajfilaj orkestroj. Ĉie svarmis la militistaro. El ĉiuj kabanoj flugis fumo: la virinoj sur stangoj rostis la lastajn matenmanĝojn.
Vere, mi vidis multajn plorantajn edzinojn.
Ankaŭ nia tendo jam estis antaŭpreparita de kelkaj tagoj sur la korto. Ĝi estis forta, granda, kvarangula ledotendo, ruĝdrape subŝtofita. Sur ĝiaj flankoj flaviĝis ledkovrotukoj antaŭentireblaj.
Sub tiuj la servistoj dormas: mi, Karaĉ, la grandkapa Sabolĉ, Lado kaj Bacon. En la tendo estas la hamako de la mastro, kunfaldebla tablo kaj seĝoj same funkciantaj. En la kestoj estis du ŝtallamenaj vestaĵoj, kvin elledaj superroboj por bataloj, kiuj taŭgas en okazo de pluvo, kaj dum seka vetero kaj vintre kaj somere. Unu el ili fariĝis el ledo de hipopotamo kaj ties truetoj montris florfiguron. Krome estis en la tendo diversaj armiloj, kaseroloj, fritiloj, bakitaj argilpotoj glazuraj kaj interne kaj ekstere kaj kvin mil sagoj nur por la mastro.
La vetero estis frosta, la fojnerojn prujno kovris ĉirkaŭ la fojnostakoj, sed la ĉielo estis sennuba.
Ĉi tio bonas, tre bona signo estas – oni diris – se ni ekiras en sunbrila vetero.
Oni, aŭdante la klarionadon, jungis la ĉevalojn al la ĉaroj. Mia mastro survestiĝis. Li vokigis min en la domon kaj donis al mi du glavojn, lancon, arkpafilon kaj unu batalan vestaĵon pretigitan el porkoledo drattole subŝtofitan antaŭflanke. Mia mastro trabrakumis sian edzinon, centoble ekkisis ŝin, sian filinon, siajn pliajn infanojn kaj la bopatron.
– Gravas, ke la ĉielo sennubas, – li diris same – kvankam mi ne sonĝis bonon, ĉar ĉiu sonĝo estas stultaĵo.
Ankaŭ mi alpaŝis la mastrinon, kisis la manon kaj ankaŭ la manon de la maljuna Barakonj.
Miaj okuloj dronis en larmoj kiam mi turnis min al Emeke. Ŝi senvorte etendis la manon.
Mi klinis min kaj ekkisis ŝian manon. Mi sentis ŝian manpremon.
Ĉat malfacile adiaŭis.
Mi havis malbonan sonĝon. La barelringego de mia barelo rompiĝis. Tio estas frenezaĵo!
Atingante la sojlon li denove returnis sin:
– Donu al mi mian orĉenon estantan el dikaj eroj – li turnis sin al la mastrino – aŭ donu al mi iom da mono. Povas esti, ke io okazos pri mi. Kiu povas scii tion? Donu dek ormonerojn!
La mastrino ploris.
– Ho, ve! Kial vi returnis vin?
Mi staris meze de la ĉambro antaŭ Emeke. Ni restis inter ni.
– Ĉu mi povas esperi, – mi balbutis – se post mia reveno mi estiĝos dignulo kiel la Liber\d Greko, vi parolos kun mi volonte?
Ŝi silente rigardis min.
– Je via reveno, – ŝi respondis – mi nenion povas promesi, Zeta. Vi estas bona knabo, sed vi ĉiam estos malproksime de mi. Se entute vi revenos ...
– Tiam mi mortos por vi kaj nenio estos plu.
– Povas esti – ŝi diris pensadante kaj alpaŝis min – vi povas kisi mian vizaĝon.
– Povas esti, ke mi ne rajtis tuŝi ŝin alie nur al ŝia vizaĝo, kliniĝante tuŝi per mia buŝo.
Sed miaj brakoj ekmoviĝis kaj tenere trabrakumis ŝin. Ŝia vizaĝo ripozis momenton sur mia brusto. Mi aŭdis la batadon de ŝia koro. Mi brakumis ŝin al mi mem. Mia lipo tuŝis ŝian veluran vizaĝon. Ŝi fermis la okulojn kaj mute toleris mian kison. Mi ne kapablis diri la ceteron, nur la vorton:
– Narciso! Narciso!
– Ĉar ŝi same tia estis kiel la floro narciso: blanka, tenera kaj tuta poezio. En la najbara ĉambro paŝoj de Ĉat aŭdeblis. Ni disiĝis. Emeke ĝustigis sian hararon. Ŝiaj okuloj estis trankvilaj kiel la altmonta lago.
Nu, ĉu vere povas esti, ke la homo, la homa personeco estas nevidebla?
Kiam ni subiris de la etaĝo jam la tenda ĉaro eliris el la korto. La servistoj staris vice ĉe la pordo de la domo ĝis la pordego.
– Dio portu vin reen! – ili kriis al Ĉat.
Ĉe la pordego Ĝiĝia ploregis. Ankaŭ ŝi ekkisis la manon de Ĉat. Poste ŝi saltis al mi kaj kisis min. Mi iĝis malseka pro ŝiaj larmoj.
– Dio gardu vin! Anĝeloj de la Ĉielo defendu vin!
Alian fojon mi estus vangofrapinta ŝin, sed nun mi kaŝis mian ĉagrenon. Mi rapidis post mia mastro. Suprenirante sur la ĉielo la suno jam leviĝis je longeco de du lancoj. Ekster la urbo alta fumkolono flugis inter la nubojn. La ŝamanoj sanktan kanton hurlante blankan ĉevalon oferis. La maljuna blinda Kama enmane sangan glavon tenante staris antaŭ la ŝtiparo, poste turnis siajn manojn benante al Atilo dum liaj blindaj okuloj rigardis al la ĉielo.
Multmiloj da glavoj leviĝis al la ĉielo kaj la batalantoj kriis samtempe:
– Dio! Dio! Dio!
Kaj ili ekiris al okcidento.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.