La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 33

Dum pluva tago, kiam ne okazis militekzerco, mi vizitis la ŝamanon Bial.

La ŝamanoj tendumis malantaŭ la palacoj de Atilo. Sur bastonojn fiksitaj ĉevalkranioj montris sur ĉiuj tendoj, ke tie loĝas pastroj. Antaŭ ĉies enirejo staris kvarangula ŝtonaltareto, kaj sur ĝi fumanta fajreto. Agrablaj rostaĵodoroj estis flareblaj ĉirkaŭ la tendoj, ja la pastroj libere disponis pri la viktimbestoj. Se aliulo formanĝus tiujn, la oferoj ne havus rezultojn.

– Infano, en kiu tendo loĝas la klera ŝamano Bial?

– Tie, kontraŭe, kie tiu blanka kapridino saltadas.

– Dankon, kamaradeto!

– Mi ne estas kamaradeto de malliberulo.

En la plej alta tendo loĝis la maljuna blinda Kama, kiu ekŝamaniĝis en la tempo d\d Balamber[35] kaj estis saĝulo. Kama estis ĉiam videbla inter la ĉefsinjoroj, se temis pri gravaj aferoj. Lia griza barbo atingis lian bruston. El inter liaj longaj maldikaj lipharoj la maldekstra disetendiĝis spanolonge, la dekstra plejparte pendis malsupren ĉar li kutimis pensadi apogante sin sur la maldekstra kubuto. Li famiĝis, pro sia kapablo de vido en estontecon. Sed ne ĉion li rajtas diri, ĉar kiom da vortoj li konfesas, tiom da tagoj li perdas el siaj cent jaroj, kiom estas mezuritaj por li en ĉi tiu mondo.

La tendon kovris nur tute blankaj ĉevalledoj. Ĉiuj tendoj estis samformaj, sed la tendo d\d Kama estis pli vasta. Ĉe la enirejo situis ombron donantaj ombreloj. Antaŭ la tendo multe da infanoj ludis. Ili ĉiuj estis liaj nepoj. La blindulo tuttage aŭskultis kaj priridetis ilian gajan bruon. La pastraj tendoj ronde staris ĉirkaŭ gazona placo. Ĉiuj tendoj havis ĉiutage sian aferon, vizitanton laŭ tio, kiu scias kion. Ĉiuj pastroj sciis ion apartan.

La maljuna Kama estis la ĉefprofeto, la malpliiganto de tempesto, la benanto de armeo.

Pere de mansurmeto li kapablis vivigi la pendigitojn. Se li montris per sia bastono al la ĉielo, la tempesto silentiĝis, se ankaŭ Dio tiel volis!

La maljuna[36] ŝamano Iddar estis la pastro, sepdek-jara, grandkapa, larĝŝultra homo. Lia voĉo estis forte laŭta, lia rigardo estis tiom forta, ke li kapablis haltigi enaere la sagojn de la malamiko tiel, ke tiuj sendamaĝe surfalis la teron, se ankaŭ Dio tiel volis.

La juna Zoboganj estis la ĉefpreĝanto kaj kantanto. Lia voĉo estas fortega kiel la sono de korno, lia kanto sorĉforte atingis la profundon de la homa menso. Oni rakontis pri li, ke pere de sia preĝo li povas malakrigi armilojn de la malamiko kaj li ŝanĝas la ŝtalon al plumbo, se ankaŭ Dio tiel volas.

Bogar[37] estis ŝamano, dika, gaja, blonda homo, pastro de la fajro kaj skribisto de la popolo.

Li skribas leterojn per hunaj literoj se li estas bone pagita. Oni diris krome, ke li prenas en la manon ardan ŝtonon. Mi pensas, tio ne estas malfacila afero, ja ĉe ni la strataj magiistoj ludas per arda fero.

La ŝamano Djerhe[38] kuracis fascinadojn kaj per rigardo kaŭzitajn damaĝojn. Dum entombigo de la publikordenaj Hunoj li estis la priploranto kaj dum la geedziĝfesto li estis la feliĉon petanto. Ĉe la oferoj li detranĉis la langon de la besto, kaj metis tiun en kuleron dum la ĉefpastro preĝis.

La ŝamano Buĉa kuracis la okulmalsanojn. Ĉe ofero li senkapigis la beston kaj la kapon metis sur iun stangon por fortimigi la malbonajn spiritojn.

Bial la ŝamano kuracis la ostorompiĝojn. Ĉe la ofero li elfluigis la sangon de la besto kaj verŝis ĝin en kavon sub la altaro por Satano.

Ŝarmand, kiel sankta ŝamano, kuracis malsanojn ne facile forlasantajn homojn. Li faris magiaĵojn al la armilo, malbenis la malamikojn. Se sur bebon li spruĉigis akvogutojn, oni ne povis malsanigi tiun per malbona rigardo.

La ŝamano Damonog preĝis ĉe naskoj kaj ĉefe benis la sagojn de homoj irantaj en fremdan landon. Li konsildonis al la geamantoj. Li forpelis la ciklonon per manmovo. Li resendis la malbenon al la malbenanto.

La ŝamano Vitoŝ estis pia, ĝiba maljunega homo. Li kuracis la malsanojn de la ĉevaloj kaj aliaj dombestoj, liaj kuracaĵoj estis bonefikaj. Li havis ŝmiraĵon, per kiu se iu batalanto ŝmiris la buŝon de la ĉevalo de la malamiko, en la batalo tiu besto deĵetis sian rajdanton de sia dorso kaj mortotretis tiun.

Ankaŭ la aliaj konis ion kaj de tio ili bone vivtenis sin. Mi pensas, ili vendis amuletojn kaj ricevis multe da mono pro tiuj. Ja, ĉe la kolo de Hunoj pendis amuleto sub la vestaĵo. Ankaŭ la novnaskitoj portis tiujn. Sur la maneton de la novnaskito estis metita ruĝa fadeno post la unua bano por ke li ne estu damaĝata de la malbonaj spiritoj.

Mi nur priridetis ĉi tiun religian kulton de la ŝamanoj. La junuloj facile ridas. Sed ĉiuj ŝipoj estantaj grandaj aŭ malgrandaj, bluaj aŭ verdaj, remboataj aŭ velbarkoj direktas sin al la sama stelo. La nomo de la stelo estas ĉe ni: Théos[39], por Gotoj: Gut kaj por Hunoj: Dio.

La ŝamano Bial estis hejme. Sub ombrelo de sia tendo li sidis kun la ĉefpastro Zoboganj.

Antaŭ ili staris tableto, sur kiu estis kukurbforma ladbotelo kaj du arĝentpokaloj. Mi haltis antaŭ ili je kvin-paŝa distanco kaj mi atendis ilian alparolon.

– Ĉu vi estas Zeta? – diris gaje Bial.

– Mi estas, mia sinjoro – mi komplimentis – mi venis al vi por esprimi mian dankon.

– Nu, tio ĉi estas brava afero. Sed envenu, ne staru sub la pluvo. He! Infanoj, – li kriis en la tendon – portu kusenon!

Mi pardonpetis, ke mi ne indas sidiĝi, sed tamen mi devis. Ankaŭ Zoboganj rigardis min bonkore, kvankam li estis riĉa pastro, estanta posedanto de dek kvin sklavoj.

– Mi aŭdis jam pri vi – li diris etendante sian manon. – Prisko sendis vin ĉi tien kaj vi estas scienculo. Memkompreneble vi estas kristana kiel la Grekoj.

– Mi estas kristana el inter tiuj – mi respondis – kiuj el Jesua vidpunkto rigardas al la aliaj religiuloj.

– Kiel?

– Lia ĉefkonsilo estas, ke ni devas ami ĉiujn homojn.

– Li estis fama kaj sankta homo – kapjesis Zoboganj. – Mi aŭdis pri li kaj ne dormis pro li kelkfoje. Sed homo ne povas vivi tiel kiel li deziris.

Zoboganj estis maldika, pendantliphara homo. Li estis proksimume tridekkvin-jara, revadanta malrapide moviĝanto. Li estis filo de la maljuna Kama.

– Ĉu jam ankaŭ ĉi tie vizitis misiistoj?

– Ĉiam venas kelkaj kun la revenanta armeo – respondis Zoboganj. – Ili akompanas la malliberulojn. Poste ili provas konverti ankaŭ la Hunojn. Sed sensukcese! Kiam la Huno aŭdas, ke li ne batalu, tiam tiu lasas la misiistojn solaj.

– Ankaŭ Bial ridetis.

– Eĉ ne unu Hunon ili konvertis. Nur la fremdaj malliberuloj iĝis kristanoj. Sed ankaŭ aliaj misiistoj venas de la orientaj landoj. De oriento la flavuloj al tio instruas la Hunojn, ke ili nenion deziru, ne volu fari ion ajn. Tiujn ankaŭ la malliberuloj ne bezonas.

– Miaj estimataj sinjoroj pastroj – mi demandis – Kiel vi opinias pri la batalo?

Nun huna sinjorino venis al ni. Ŝi pene portis surdorse okjaran knabon. Ŝi serĉis ŝamano\d Bial. Bovino paŝis sur la piedon de la knabo. El la tendo benkon estis elportita kaj sur tiun estis kuŝigita la eta suferanto. Li ne tre veis. Mi scias el sperto, ke la ostorompiĝo unue ne estas doloriga.

Zoboganj respondis mian demandon:

– Kio estas nia opinio pri la batalo? Tio estas bezonata, mia fraĉjo, se ĝi ne estus bezonata, tiukaze ni ne batalus.

– Je kio, por la malbono, vi diras mia sinjoro, ke ĝi estas bezonata?

La pastro ŝultron tiris:

– Kio estas la malbono? La malbono estas patrino de la bono. Ĉiuj bonaĵoj naskiĝas el ia malbono. Se mi akceptus la kristanecon, ni devus ĵeti ĉiujn armilojn en la riveron Tiso. Se ni ĵetus tiujn en riveron Tiso, morgaŭ la kristanoj neniigus la hunan popolon. Kaj tiam ĉesus kaj ĉiuj bonoj kaj ĉiuj malbonoj por la Hunoj.

– Sed pripensu– mi respondis – se ĉiuj nacioj akceptus la kristanecon.

– Tio maleblas!

– Povas esti, ke tio ne estas malebla! Pardonu min, mia sinjoro, mi ne volas kontraŭdiri, sed mi nur serĉas la veron.

– Diru kuraĝe!

– Mi tion povus diri: se iuj homoj povas vivi sen interbatiĝo, kial ne povus vivi sen tio ankaŭ la nacioj? Ja la nacio estas granda grupo de la unuopaj homoj.

– Sed la homa raso vivas ankoraŭ sian infanaĝon. Ĉu vi vidis interbatalantajn infanojn?

Ĉiuj interbatalas en la tuta mondo. La forta besto venkas la pli malfortan. La tuta vivo estas lukto.

– Sed ni ne estas bestoj.

Li fermis la okulojn kaj ridetante nazvoĉe diris:

– Hm. Vi pravas. Ni ne estas bestoj. Hm. Sed eble povas esti, ke ankaŭ la bestoj estas homoj.

– Ĉu homoj?

– Jes, homoj. Ili estas homoj en alia korpa formo vivantaj.

– Mi ne komprenas, pardonu min sinjoro.

– Antaŭ ol vi estiĝis homo, vi povis esti floro, arbo, muŝo, majskarabo, lupo, ĉevalo, leono, ĉio.

– Ĉu ĉi tio certas?

– Ĉu estas certe, ke ĉio havas antaŭaĵon?

– Tio estas certa.

– Ĉu estas certe, ke ĉiu antaŭaĵo havas antaŭaĵon?

– Ankaŭ tio estas certa.

– Tio ne povas esti alia. Ĉu vi ne sentas en vi mem kelkfoje ian beston?

– Ne, mia sinjoro.

– Ĉu vi ne konas homojn predsopirantajn, aŭ kaptilonpreparantajn al iu kiel la araneo?

– Mi konas multajn.

– Ĉu vi ne konas tiujn, kiuj kolektadas kiel la hamstro, kiuj sangosoifas kiel la leono, aŭ kiuj malkuraĝaj estas kiel la leporo, aŭ kiuj estas servemaj kiel la ĉevalo, aŭ insidemaj estas kiel la serpento? Kio alia povas esti tio ol restaĵo de la pli frua vivo?

– Sed je kio bonas la veturo de la spirito tra ĉiuj korpoj?

– Kial bonas? Tion scias tiu, kiu ekirigis tion. Mi pensas, ke tio bonas por la fortosento.

Nia menso kaj racio plifortiĝas kiel lumo de la kreskanta stelo. Ĉiu morto estas deĵeto. Post tio la korpo renoviĝas kaj ekfortiĝante vivas plu ĝis la sekva deĵeto. Poste denove je unu grado pli antaŭen ni iĝos en pli perfektan korpoformon.

– Kaj poste kio okazos, se ni estis jam ankaŭ homoj?

– Nia korpo perfektiĝos, sed ne estos nenifaranto. La vivo estas movo. Ankaŭ la Kreinto ĉiam moviĝas. Ankaŭ la homo devas moviĝi, krei, lukti en ĉiuj formoj, aliloke, ĉiam inter aliaj malhelpaĵoj. Nia racio estos ĉiam pli klara, ol antaŭe, nia koro estos pli bona kaj nia mano pli nobla.

– Sed mi ne rememoras kiajn spertojn mi kolektis en mia grilepoko.

– Kial vi devus rememori tiujn? Ĉu interesas vin kial vi ploris, ridis, per kio vi ludis, kiel vi pensadis en via du-jara aĝo?

– Mi aŭdis viajn kelkajn predikojn. Ĉu vi predikos ankaŭ pri tio ĉi?

La ŝamano ŝultrotiris: – La popolo ne komprenus. Ja eĉ vi la klerulo ne komprenas. Post miloj da jaroj la popolo eble komprenos. Sed nun la popolo pretendas nur magiaĵon kaj signojn, kiuj videblas. La spirita okulo ankoraŭ ne malfermiĝis en vi.

Ni devis ĉesigi la paroladon, ĉar la ŝamano Bial surkapigis la magian ĉapon kaj el unu nigra libro li pie laŭtlegis kelkajn vortojn al la infano portita al li.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.