La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo ![]() Materialoj por geliceanoj |
![]() LA HOMO NEVIDEBLAAŭtoro: Géza Gárdonyi |
©2023 Geo |
La Enhavo |
La Edukada Servo |
Ni iris plu. Ĉe Atilo iras kaj venas spionoj, heroldoj, delegitoj.
– La romiaj armeoj al sudo iras – diras la spionoj en Marto.
– La Visigotoj ne aliĝas al la romia armeo – anoncas la spionoj en Aprilo – ilia reĝo,
Teodorik ne interkonsentis kun Aecjo.
– Aecjo venas jam ĉe la Alpoj. Li portas la ĉefarmeon el Romo, centmil armitojn.
– Sangiban la reĝo de Alanoj, aliĝis al la Romianoj.
– Teodorik mesaĝis al Flavjo Aecjo: se la Romianoj damaĝis al si mem, forigu la tempeston ili mem. Dubo turmentas Aecjon.
Ni alvenis al grandega kampo, kie ĉiaspecaj ostoj: ĉevalaj kaj homaj kranioj blankas. Tra la kampo malaltkvanta rivereto serpentumas kun altaj bordoj kaj larĝa baseno. En la malproksimo blankaj muroj de la urbeto Katalaŭno videblas.
Al la armeo ripozon ordonas Atilo kaj li kun la estroj trairadas la ebenon. Post multhora rajdado tien-reen kaj kelkloka restado ili revenas kaj Atilo difinas altaĵeton por sia tendo. La tendar-instalantoj jam scias la ceteron; lokojn de tendoj de la ĉefsinjoroj, tiujn al la korpgardistaro, lokojn de la diversaj popoloj. Ili finrajdas grandegan rondon, ĉar en ties linio ekster la tendaro staros la ĉaroj. Longa tempo pasas ĝis la popoloj povos okupi sian lokon en tiu ĉi tendaro.
Tiu urbeto estas senpopola kiel ĉiuj etaj urboj. Nur kelkaj hundoj bojas ekvidante nin. Atilo difinas ĉi urbeton por esti la angulo de la ĉarorondo. Tien estas trenataj la pezaj ĉaroj. Tie estas la ĉeftendaro. Tien ni revenos se la romia armeo alvenos. Ĝis tiam multaj taskoj estas plenumendaj. La ĉarojn havantaj armeoj devas kolekti furaĝon, farunon, bovojn, ŝafojn, grason, lardon, legomaĵon. Sur la rivereton la ĉarpentistoj devas fari kluzojn, ja por la ĉevaloj oni devas certigi multegan akvon.
Dum ĉi tiuj farendaĵoj longajn tagojn la estroj pritraktas: kiun urbon ataki pli frue? Ĉ\d Parizon, ĉu Orleanon[76]? Dume delegitoj iris al Sangiban, la reĝo de la Alanoj, por voki lin a\d Atilo. Kvankam promesita estis lia aliĝo ĉe Orleano, tamen li transiris al la flanko de Aecjo. Dio scias kial.
Kaj ni ekiris kontraŭ Orleano. Ni jam sciis tiam, ke Aecjo estas en Gaŭlujo kaj dumvoje ankaŭ aliaj popoloj aliĝis al ili. Lia armeo estas granda. Iutage la spionoj rakontis, ke la fiera romia estro mem iris al la Vizigotoj persvadi ilin aliĝi al li kaj ne al Atilo.
– Por tio bezonatas kvin semajnoj – diris Atilo.
Kaj li starigis ĉirkaŭ Orleano la muro-rompilojn, la katapultojn[77] kaj la feritajn trabojn pafantajn balistojn[78]. La pli lastaj pafas fertrabojn. La fortikaĵo estas mirinde fortika. Kiam sur la muroj aperis homoj, kiel nuboj flugis la hunaj sagoj, sed de tie etnombraj reflugis. Sed la muroj estis dikaj. Ni antaŭpreparas la maŝinajn ŝtonĵetilojn, kiuj ege pezajn ŝtonojn flugigas en la fortikaĵon. La murrompiloj pezajn arbotrunkojn flugigas al la tremetantaj fortikaĵmuroj dum ilia funkcio eĉ ankaŭ la tero skuiĝas kvazaŭ tertremus. La batala bruego nur vespere silentiĝas. En la nokta silento aŭdiĝas psalmo:
– Út quid Domine recessisti longe, despicis in opportunitatibus in tribulatione!
Kial, ho sinjoro, vi restas tre malproksime? Kial vi kaŝas vin en tempo de problemoj?
Murapude nur kelkaj virvoĉoj aŭdeblas, sed en la fortikaĵprofundo miloj da virinoj kantas kun juktikliga majesteco en la stela nokto:
– Vekiĝu, mia Disinjoro, levu vian manon! Vin fidas la kompatinda popolo. Estu helpanto de georfoj... por, ke ne turmentu nin plu la homo el tero estanta!
Aŭrore la sieĝo rekomenciĝas. Ŝtonoj brue frapiĝas, la muroj obtuze bruas, multmiloj da mankavkvantaj fajraj stupoj flugas sursage en la fortreson samtempe el pluraj lokoj. El la fortikaĵo oni ŝtonojn repafas kaj kupro pintajn sagojn flugigas al ni. Ĉe ni la surŝilda laŭta klako montras, ke ies ledŝildo sagon haltigis. En la alto super la fumanta urbo centmiloj da korvoj rondflugas.
Dume venas la informoj:
– La Bretonoj[79] unuiĝis kun la armeo de Aecjo.
– La nigra korvo manĝu ilin! – notis mia mastro.
– La burgundaj rifuĝintoj kaj Sali-Frankoj[80] aliĝis kaj Maroveo (Maroveus) estras ilin, pliiĝis la armeo de la Romianoj.
– La nigra miraklo manĝu ilin!
– La Teŭtonoj[81] kaj Batavoj[82] de iu speciala tereno, Ŝvaboj de Mans, Frankoj de Renn,
Sarmatoj, Tajfaloj[83] aliĝis al la Romianoj.
– La nigra miraklo!...
Fine venis la famo:
– La reĝon de la Visigotoj gajnis Aecjo por esti helpanto lia.
Tiutage Atilo severe elpaŝis de sia tendo. Li sendis mesaĝon al la fortikaĵanoj por submetiĝi, ĉar se ili neas la submetiĝon, li portigos arbotrunkojn ĉirkaŭ la murojn kaj dronigos en maron de fajro la urbon: restos vivanta eĉ ne suĉinfano!
La episkopo estis la urbestro, la generalo kaj eklezigvidanto en la urbo. Sekvatage tri – membra delegitaro eliris el la fortikaĵo kunportante donacojn kaj unu leteron.
– Kio estas skribita en la letero? – demandis Atilo furioze.
– Humilaj kondiĉoj! – balbutis la delegito.
– Ne estas kondiĉo! – Atilo ĵetis la leteron al la delegito. – Mi ne volas korespondi, sed submetigi vin. Se vi ne malfermas la pordegojn, la fajro malfermos ĝin.
Jam tiam mil ĉaroj da ligno estis apud la urbo. Sed Atilo estis senpacienca ankaŭ pro alia proksimiĝo de la romiaj armeoj. Terura granda armeo! Spionoj de Atilo informis po mejlo pri ilia veno, nur sole la Orleananoj ne sciis.
– Sinjoro! – la delegitaro petpetegis surgenuante – donu al ni tri tagojn por forlasi la urbon, kaj ni submetiĝas al vi kaj donas niajn donacojn!
– Mi atendas ĝismatene – respondis Atilo.
Estis la 14-a de Junio.
La pordegoj de la fortikaĵo malfermiĝis, delegitoj de la episkopo sur velurkuseno portis a\d Atilo la ŝlosilojn de la urbo.
– Ni ne mortigas vin – diris Atilo, – sed la armeo devas manĝi.
Kaj Atilo lasis eniri la tri mil malplenajn ĉarojn en la urbon. Sur la stratoj komenciĝis la rabado. La urbanoj fuĝis sur la tegmentojn de la domoj, ĉar ne volis vidi la rabadon. Sed la barbaroj iris ankaŭ tien, se ili flaradis ankaŭ tie trezorojn kaj urĝe forrabis.
Tagmeze Gepidoj aperis sangante. Ili anoncis, ke avangardoj de la Romianoj disbatis ilian grupon. Atilo klarionigis retiriĝon kaj sendis la Alanojn por defendi la pordegojn. Sed de la urbturoj bone estis videblaj de okcidento la brilantaj agloj de la polvonubaron kaŭzantaj romiaj legioj.
Je tio la klarionoj anoncis:
– Reen! Reen!
Sur la domtegmentoj la popolo iĝis pli vigla, sentante la liberiĝon kaj ĵetadis ŝtonojn, trabojn al ni malamikoj. Ankaŭ la militkaptitoj deŝiras siajn ŝnurojn, rimenojn, katenojn kaj ĉion, kion ili povis kapti! Ankaŭ ekster la urbo iĝis granda kaoso: la armeoj senorde kaj sen ordono interbatalas kun la Romianoj. En la sanga akvo de la rivero Luaro homoj kaj ĉevaloj baraktetas dum miloj da klarionoj akre kriadas:
– Reen! Reen!
Batalas nur tiuj, kiuj ne povas lasi ĝin. La ĉefarmeo ne, ĉar tiu jam hieraŭ komencis retiriĝi al la ebeno de Katalaŭno. La batalo daŭras nur ĉirkaŭ la fortikaĵo, ĝis la Hunoj kolektas la kaptaĵojn. Poste ili lasas la Romianojn rabi.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2023 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.