La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 65

Jam estis noktomezo, kiam mi la urbon atingis. La popolo sur la strato tumultis. Ĉe la lumo de la torĉoj la popolo paroladis, kelkloke bruege. Ie liutistoj ĉevaldorse starante kantis pri la braveco de Atilo. Ĉi tiujn kantojn povis aŭdi ĉiuj homoj multfoje, sed ĉi-nokte kun alia sento aŭskultis tiujn la popolo.

Kelkloke fajro brulis kaj haruspeksoj (aŭgurantaj pastroj) parolis pri la estonteco kaj la homoj atenteme aŭkultis ilin.

Ĉirkaŭ la domoj estis pli multe da rajdantoj kaj la popolo estis pli laŭta, ol tiuj. Torĉoj lumigas la sangajn vizaĝojn. Alian fojon la domoj estis helaj. Ĉe la enirejoj aliokaze torĉoj brulis kaj fajroj de branĉfaskoj ĉirkaŭ la puto, kiuj la malhelan placon lumigis. Kial estas nun malhelaj la domoj, la palacoj kaj la placo? Alitempe se ĉefestro mortis, post la entombigo sekvis funebra bankedo, dum kiu la amantoj de la mortinto tie sidis ĉirkaŭ la tablo kaj mallaŭte paroladis pri la meritoj de la mortinto. Ĉe la ĉefloko staris unu malplena seĝo, surtable malplena servico. Tie sidis la animo de la mortinto.

Mi supozis, ke pro estimo de Atilo oni aranĝas grandiozan funebran bankedon. Kial ili ne aranĝis? Neniu sciis. Ĉu la nacio aranĝu tiun? Atilo ne havis guberniestron kaj registaron. Li estis ĉio. Ĉu la familio aranĝu tiun? Povas esti ke la familio timis ribelon. Sed povas esti, ke neniu pensis pri tio. La tragedio estis terura kaj la homoj svenetis. La trono de Atilo terure malplenis. Kiu kapablus al si preni la glavon de Atilo? Ĉi tio estis la plej grava demando.

Mi estis lacega, do mi malantaŭeniris en mian kvartiron. En mia ĉambro ne estas meĉo.

Nenian ronkadon mi aŭdis. Miaj kunuloj certe ekstere paroladas. Do, mi enlitiĝis. Iomete mi dormetis, sed la surkoridora venado-irado, parolado kaj svarmado vekis min. Mi vestis min kaj eliris. Sur la placo Almad, la maljuna liutisto kantis. Li starante sur la putrando diris la versojn. La popolamaso malĝoje aŭskultis.

Elpaŝante el la palaco mi ekvidis Maĉan. Li gapante rigardis min kaj mi ne sciis, kial li mirrigardis min.

– Ĉu vi? – li demandis.

– Ĉi tie – mi respondis mire pri la demando.

Li balbutis ion palpebrumante kvazaŭ li ekskuzus sin, sed aliaj ĉefsinjoroj alvenintaj tie kunirigis lin.

– Ĉaba estas la reĝo! – aŭdiĝis kriego de iu grupo el la malproksimo.

Mi eniris la stalon al mia ĉevalo, kie mi surĉevaliĝis nur sensele kaj rajdis inter la popolon.

Tie sur la placo Almod kantas:

Lia kadavro kuŝas en ĉerko triopa,
Tiel ni metis lin sub teron subakvan,
Arkpafaj kordoj vibras, sagoj ekflugas:
karfidelaj servistoj tie lin alfalas.

Pro la lasta frazo mia korbatado preskaŭ haltis. Ĝi haltis, kvazaŭ mia koro estus ŝtoniĝinta.

Dio de indulgo, kio okazis?

La liutisto brakon etendadante daŭrigis:

Malrapide ekfluas la Tistorento.
Brilondante ĝi superakvas la tombon.
Torĉoj nun estingiĝas, steloj subfalas,
Karaj fidelaj servistoj lin ĉirkaŭas.
Hun nacion nigra malhelec’ atakas,
Malĝoj’ de nia kor’ eĉ pli nigra estas.

Mi ĉirkaŭrigardis. Sabolĉ staras apud mi. Mi ekkaptas lian brakon.

– Kion parolas ĉi tiu pri la servistoj? – mi stertoras kvazaŭ sufokiĝante.

Li perpleksiĝante streĉas okulojn al mi.

– Ĉu vi ne estis tie?

– Ne.

– Kiel tio povas okazi?

– Mi havis ordonon. Kion diras tiu liutisto? Mi ne komprenas.

Li kantas pri la servistoj. Ĉu vi ne scias, ke oni arkpafis ĉiun karan serviston de Atilo?

– Sed ĉu vi...

– Ĉu tiujn, kiuj estis en la funebraj sakoj?

– Ankaŭ tiujn.

Mi ŝanceliĝis, kvazaŭ iu batus mian kapon per plumbokapa bastono. Mi ne scias, kiam mi deĉevaliĝis, kiu parolis al mi, kiu preteriris min. Foje mi sidiĝis kaj veis pro Emeke, poste mi pluiris. En heleto de la ektagiĝo mi ekkonsciiĝis, ke mi estas surborde de Tiso, kie oni entombigis Atilon. Mi sidas kun la stulteco de freneziĝo gapante al la flave ondanta akvo.

Kiel mi revadas tie, mano tuŝas mian ŝultron kaj alparolas milda malĝoja virina voĉo:

– Zeta!

Mi levas mian kapon kaj vidas, ke Ĝiĝia staras apud mi. Ŝi estas pala kaj malĝoja.

– Fuĝu! – ŝi balbutas. – Fuĝu! Terura masakro estas en la urbo.

Mi nun rimarkis, ke el la malproksimo jam longtempe aŭdeblas tia batala bruego, kian mi aŭdis en la batalejo de Katalaŭno.

– La popolo disiĝis en du partiojn! – balbutadas mallaŭte Ĝiĝia. – Unu la alian murdas l\d Hunoj, ĉirkaŭ la palaco.

– Fuĝu el tiu ĉi infero!

Dum ŝi diris ĉi tion, ŝi rigardis min larmokule, maltrankvile.

(Vi, benita animo, en virina korpo iranta ĉiela anĝelo! Ĉiam vi estis apud mi, sed tamen nur en tiu ĉi momento mi ekvidis vin. Ĉu ne vi estis ĉiam la min amanta, al mi destinita fidela, pro mi suferanta animo? Kaj mi tamen ne vidis vin. Miaj okuloj adheris nur al tiu, kiu kuŝas apud sia idolo tenita sekreta kun arkpafita koro sub la fundo de Tiso. Mi nur nun vidas ŝin reale.)

Mi ekstaris kiel la somnambulo kaj prenis la manon de la fraŭlino.

– Ĝiĝia.

– Fuĝu, Zeta! Fuĝu!

– Ĉu vi venos kun mi?

Ŝia kapo humile malsuprenkliniĝis:

– Se vi permesas.

Nur unu fojon mi rerigardis al la urbo. La urbo brulis. La turo de la reĝa palaco flave ardis en la purpurkolora flamomaro. Kvazaŭ ankaŭ el la direkto de Okcidento mateniĝus.

Kaj ni ekiris.

– Fino –


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.