La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 60

La ĉirkaŭ mil ĉaroj portintaj la predaron atendis kaj sur la stratoj kaj sur la korto de la reĝo.

Antaŭ la oficejo kuŝis surteren ĵetite kaptaĵoj kunportitaj nur de ŝarĝĉevaloj, aŭ sur muloj, kaj sur kameloj en pakumoj. Ili estis ĉefe tapiŝoj kaj diversaj ŝtofoj. Ni devis kunkalkuli kaj surpaperigi ilin. Ĝi estis laboro daŭranta multajn semajnojn kaj enuiga – por tiuj, kiuj nenom da partoj ricevis el tiuj. Mi estis malĝoja senlime.

Ni, la skribistoj, laboris en dek grupoj kaj sur la korto de la reĝo kaj sur la larĝaj verandoj.

La sklavoj malvolvadis la predojn, la taksadistoj konstatis iliajn valorojn. Sur paperoj ni devis denombri ĉiujn objektojn post ilia numerdono, poste ni aldonis ankaŭ ilian taksitan valoron. Ĉi tiun agadon ni finis ĉe la vere tre elstare valoraj aĵoj kiaj estis ekzemple la egiptodevenaj ujoj, silkoŝtofoj, brokaĵoj kun or- kaj arĝentfadenoj broditaj, templaj kazubloj, perloj kaj ceteraj juveloj. La vulgarajn aĵojn la skribistoj gravuris sur stangetojn: tiom da tapiŝoj, manteloj, sandaloj, armiloj, tolaĵoj, rimenoj, ledsaketoj, ŝaloj, rubandoj, kaj tiom... tiom. Eksterurbe okazas la nombrado de la ordinaraj objektoj, la taksado kaj la gravurado sur la stangetojn de la nombroj de la ĉevaloj.

Romiaj moneroj cirkuladis en la lando de Atilo, tial la valoron de la aĵoj ni konstatis la\d Solidusoj. La soliduso estis la plej malgranda ormonero. Ĝia nomo estis hunlingve: Ĵoldoŝ.

Kiam ĉiuj aĵoj estis skribitaj sur paperon, la predaĵoj estis disdividitaj. Ni konstatis kiom da solidusoj ricevas la unuopuloj. Por estroj kaj teamestroj el ĉiuj aĵoj 10 partoj estas la dividendo. Por la zoltanoj estas kvin partoj, por gevidvoj estas same 5 partoj. La publikordaj batalantoj laŭ la detranĉitaj kapoj ricevas sian parton. Sed ĉar nun ne estis batalo, ili ricevis nur unun parton. La bravuloj kiuj elstare batalis en la sieĝoj, tiuj povis elekti el la gesklavoj kaj ĉevaloj.

Ankaŭ la gesklavojn ni numeris kaj listigis surpapere samkiel la objektojn. La elitajn gesklavojn la hunaj elituloj gardis por si. Ankaŭ pentristo – Avzon el Napolo – estis inter tiuj.

Li gaje toleris sian sorton kaj povis prezenti sian arton. Tiu pentris sur paperon iun Hunon, sed kiam li pentris apude ankaŭ la ĉevalkapon, ekde tiam li devis pentri nur ĉevalojn. Ĉiu\d Hunoj petis de li nur bildon pri sia ĉevalo! Dum mia tuta vivo mi neniam ridis pli multe ol en tiu mia malgaja laboro. La taksadistoj ege malbone konstatis la valorojn de la aĵoj. Ekzemple en iu kesto trovita estis tre valora kolekto de kameoj. (Tre etaj reliefoj.) Tiu konsistis el konkoŝel-skulptaĵoj tre altvaloraj, el kiuj unu peco la artisto certe prilaboris dum unu jaro, do la tuta pretigo postulis multajn longajn jarojn kaj bonegajn okulojn. La taksadistoj esploris ilin, ne kapablaj scii kion ili vidas:

– Kio estas ĉi tiuj?

Poste Turzo, la ĉeftaksadisto diktas:

– Ĉiuspecaj senorelaj butonoj el rozkolora ŝtono, kiuj taŭgas por porti sur mantelo. Ilia kosto estas: po kvindek pecoj unu Ĵoldoŝ.

Ni denombris preskaŭ kvarcent pecojn el la konkoŝeloj. Poste ili trovis inter la objektoj teatrajn maskojn. Turzo, la taksadisto levas unu maskon kaj diktas:

– Ĉi tiuj estas diablovangoj, taŭgantoj dum milito por teruri la malamikon. Ĝia valoro estas dek Ĵoldoŝ.

El mi eksplodis rido. La aliaj skribistoj komprenis la kaŭzon de mia rido. Ja ili esti\d Romianoj kaj Grekoj kaj ankaŭ ili ridis. La kaduka Turzo iĝis furioza, eltiregis la glavon kaj kriis:

– Vi estas diablovangaj vermoj! Ĉu vi aŭdacas priridi min?

Se la aliaj taksadistoj ne estus bridintaj lin, li estus mortbatinta nin.

Ĝuste nun Atilo paŝis sur la verandon kaj demandante rigardis la societon.

– Sinjoro – diras Turzo furioze – ĉi tiuj estas sklavaĉoj... ili estas pendigindaj!

Atilo demandante rigardis nin. La skribistoj tremetante silentis.

Finfine mi alparolis lin latinlingve:

– Moŝta Sinjoro! Ĉi tie estas valoraj kameoj, ilia valoro egalas al unu eta lando kaj sinjor\d Turzo diras, ke tiuj estas senvaloraj butonoj. Laŭ li ilia valoro estas po kvindek, unu Soliduso.

Kaj mi elprenis el la kesto mankavon da kameoj kaj montris al Atilo.

– Vidu Sinjoro, tie estas bildo pri Venuso kiel ŝi leviĝas el la maro. Kiom bela estas tiu skulptaĵo! Ankaŭ la akvoondoj estas skulptitaj. Preskaŭ videblas la vejnoj sur la belega korpo.

Ĉi tiu povas esti ornamo eĉ en reĝa krono!

Atilo rigardis la kameojn.

– Ĉi tiujn kameojn – Atilo diras trankvile – portu en mian trezorejon. Bubaĉo, kio estas via nomo?

– Zeta, Sinjoro.

– Zeta, helpu al la taksadistoj por konstati la valoron de la aĵoj. La elstaraj aĵoj estos miaj posedaĵoj. Kaj vi, maljuna Turzo, se iu priridas vin kiam vi koleras, instruu morojn al tiu. Vi povas fari tion ankaŭ perglave.

– La korvo manĝu tiujn – murmuris Turzo – ja, mi volis bati ilin, sed ili subpremis mian brakon.

La maljunulon poste mi repacigis:

– Vi neniam vidis samajn aĵojn, tial vi ne povas taksi tiujn malgraŭ tio, ke vi estas tre saĝa homo.

– Vi pravas – respondis la maljunulo, – sed mi ne toleras, ke vi priridu!

Iutage pluvis. Ni ne laboris. Posttagmeze mi iris en la domon de Ĉat. La servistoj nenifaris.

Emeke hejmestis. Kiam ŝi min ekvidis, ŝi vokigis min. Atilo donacis sklavinon al Ĉat anstataŭ mi. Ŝi estis la edzino de iu patricio el Milano. Ŝi estis kaptita rifuĝante. Oni povis atendi por ŝi multe da elaĉetmono. Por ricevi tion, mi devis skribi leteron al ŝia familio. En la domo ne estis skribilo, do mi devis sendi unu malliberulon por ke li portu unu el la reĝa oficejo. Mi sidis antaŭ la pordo de la ĉambro de Ĉat kaj meditis: ĉu mi povus paroli kun Emeke? Nek Ĉat estis hejme, nek sinjorino Ĉat. En la ĉambro estis nur sklavino de Emeke, mi kaj Ĝiĝia. Mi demandis la malliberulinon, kion mi skribu?

– Mia elaĉetmono estas cent funtoj da ormoneroj – ŝi ploris – sed mia edzo ne kapablos pagi tion, ja nian domon la Hunoj detruis kaj niajn vinon ka grenon forportis. En nia domo eĉ unu kuseno ne restis.

Ŝi estis iom velkanta damo, ĉiam ploranta, pro kio oni ne povis scii, ĉu iam ŝi povis esti bela.

Ĝiĝia povis paroli kun ŝi kaj iĝis bona interpretistino inter tiu virino kaj la domanoj. La malliberulino ne havis malbonan sorton, sed ĉar ŝi devis kudri vestaĵojn, ŝi ofte ploris.

– Sinjorino – mi konsolis ŝin – danku al Dio, ke vi povas esti en ĉi tiu domo. Alie vi purigus stalon de bovinoj, aŭ devus patrine varti, luli bebojn. Eksciu: ju pli multe da elaĉetmono oni atendas pro la malliberulo, des pli malfacilan laboron oni donas al tiu homo.

– Hej, vi protektas ilin! Mi ne estas fidela hundo. Mi havas nur unu mastron; mian edzon, al kiu mi ordonas.

Kaj ŝi mallaŭte malbenadis la Hunojn. Ĉefe ŝi priploris siajn perditajn perlojn.

– Sinjorino, – mi trankviligis ŝin – ne estu maljusta. – Nome viaj trezoroj estas tiel samaj akiraĵoj kiel predoj de la Hunoj. Vi, Romianoj akiris tiujn pli frue. Kiam la Hunoj ankoraŭ ne ĉeestis sur la sceno de la mondo, la Romianoj kaj Grekoj same rabis. Ĉu Aleksandro l\d Granda ne elrabis Persion, Egiption? Ĉu Julio Cezaro ne elrabis la tutan Eŭropon? Nun l\d Hunoj venkis, sed se turniĝos la rado de la fortuno, alia popolo akiros la trezorojn de Hunoj.

– Almenaŭ miajn trezorojn ili estu cedintaj al mi, aŭ mi estus enfosinta ilin – diris plorante la sinjorino.

Laŭ tio mi komprenis, ke la instruaĵojn de la historio la virinoj ne komprenas. Mi skribis la leterojn per belaj literoj, ĉar Emeke atentis miajn literojn. En la silento nur mia plumo kraketis. Hazarde Emeke ekparolis:

– Kiel vi fartas en la palaco?

– Mi apenaŭ vivas – mi respondis. – Mi vivas tiel longe kiel vi estos fraŭlino.

– Tiuokaze vi vivos longe.

Mi rigardis ŝin. Ŝi revadis. Kion ŝi pensis? Mi ne scias. Dio scias. Post kelkaj minutoj ŝi denove demandis min:

– Ĉu vi ofte vidas reĝon Atilo?

– Jes. Ofte. Ankaŭ hieraŭ mi parolis kun li.

– Pri kio vi parolis?

Ŝia vizaĝo iĝis vigla. El ŝiaj okuloj radiis sekreto kaj muziko. Mi rakontis al ŝi la sur la verando okazintajn aferojn. Poste mi menciis:

– Ekde kiam mi ne vidis la reĝon, li ege maljuniĝis. En lia barbo estas jam grizaj haroj.

Post tri jaroj li estos maljunega homo!

– Neniam! – ŝi ekridetis. – Se li havos kolomb-blankan barbon kaj hararon, ankaŭ tiam li restos juna. Li similas al la grekaj Dioj, eĉ al Areso, kiu videblas sur mia murtapiŝo, kiu venis el inter la nuboj kaj en kiraso luktis. Ĉu vi ne vidis tiun forton radii el liaj okuloj, kiun havas neniu alia?! Kiam li koleras, ankaŭ la arbofolioj tremetas, sed kiam li ridetas, ankaŭ la nuboj malfermiĝas!

Mi estus ŝatinta diri, ke en ĉi tiu pluva tago bone estus, se li ridetus iom. Sed mi ne diris.

Mi alkutimiĝis al tio, ke ĉiuj apoteozas la reĝon Atilo. Li estas hodiaŭ reĝo, sed morgaŭ estos polvo. Se mi aŭ alia similulo ne surpaperigus liajn nomon kaj agojn, la blovo de la jarcentoj forblovus lin kune kun ĉiuj liaj gloroj kaj ĉiuj forgesus pri li.

De tiu tempo ĉiutage mi faris viziton en la domo de Ĉat. La edzino de la patricio ofte sendis leteron en sian patrujon al ĉiuj siaj parencoj. Ankaŭ al la papo ŝi skribigis leteron.

Multfoje okazis, se ŝi forgesis pri io skribigi leteron, sekvatage mi devis denove skribi.

La leterojn delegitoj portadis. Ili portis la elaĉetmonon de la kaptitaj elituloj, aŭ portis leteron de la papo, aŭ imperiestro, sed portis ankaŭ imposton kaj donacojn. Atilo baldaŭ rekonis, ke mi estas uzebla homo. Kiam delegito alvenis oni vokis min. Baldaŭ mi rimarkis, ke mi estas la unua homo ne nur inter la malliberuloj, sed ankaŭ inter la liberaj skribistoj. Tiu tempoperiodo estis la plej feliĉa periodo de mia vivo. La sklavoj salutis min. Ĉiuj profetis, k\d Atilo liberigos min kaj donacos havaĵon. Mi estos riĉa kaj grandpotenca kiel Oresto, kiu same estis sklavo, sed kompare kun mi li estas malsaĝa, tamen paradas inter la hunaj magnatoj!

Oni vokigis min ĉiuvespere al la domo de Ĉat, kiam mi finis jam la laboron en la kontoro.

Tie ni ankaŭ paroladis pri aferoj de Atilo. Kiuj estis ĉe li? Kion oni diris? Kion li respondis?

Se mi parolis plaĉemajn aferojn pri Atilo, la okuloj de Emeke ĝojbrilis. Adiaŭante ŝi permesis mankisi. La edzino de la patricio ekvidante, ke mi volonte kisas la manon de Emeke, ankaŭ mem etendis sian manon por kisi.

Poste pro tio ni ofte ridis. Sed kun Emeke mi ne povis paroli inter ni. En la ĉambro ĉiam tie sidis panjo de Emeke aŭ Ĝiĝia, aŭ iu servistino. Ankaŭ la reĝidoj tie petolis. Mi devis esti kontenta, ke mi vidas ŝin kaj povas aŭdi la muzikon de ŝiaj vortoj.

Post mia adiaŭdiro Ĝiĝia ĉiam akompanis min eksteren kaj ŝi fermis la pordegon post mi.

Kiam mi diris „bonan nokton”, mi kisis ĉies manojn, jam ankaŭ de la edzino de la patricio. El tiu manpremo kun Emeke mi ĝoje kunportis etan varmon de ŝia gracia mano. Pro tio mi estis tiome duonsvena, ke mi ne reciprokis la adiaŭon de Ĝiĝia. Foje, ĉe la pordego ŝi subite ekparolis malĵoje:

– Zeta, vi premas ĉies manojn dum adiaŭo, sed min ne salutas.

Mi ekridetis pro tio:

– Pardonu min, mi ne volis malĝojigi vin, sed mi estas ege vagpensa.

Kaj tiam mi etendis la manon al ŝi.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.