La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ĈAPITRO 51

Ho, benita tagiĝo de benita sunbrilo! Estas feliĉe, ke via roso denove lavas mian lacan vizaĝon! Ĉu mi vekiĝis el sonĝo, aŭ el sveno? Mi ne scias. Simple, mi nur ĝuas la belegan ĉielruĝon kaj la vivon. Mia kapo estas peza; mi apenaŭ povas ĝin levi. Ĉu pro la kasko eĉ nun estanta sur mia kapo? Sed ankaŭ miaj manoj ŝajnas esti el plumbo. Mi apenaŭ estas kapabla fortigi tiujn. Mi devas kolekti forton por depreni la kaskon. Ankaŭ mia kapo doloras. Miaj gorĝo kaj stomako estas pikataj pro stomakacido.

Mia kasko estas premita al la kapo, enŝirita eble pro glavegfrapo ricevita de malantaŭe. Pro la sango algluitaj estas al ĝi kaj mia kapo kaj mia hararo. Singarde mi ĉirkaŭrigardas kiel mia doloranta kolo lasas kaj mi konstatas, ke ĉirkaŭ mi Frankoj, Hunoj, Burgundoj kuŝas senmove surdorse kaj surventre. La hepato de la juna Franko elpendas. Transe kvar, kvin Hunoj ŝajne kadavroj, kuŝas unu sur la alia, la sesa sidas sur ili, kvazaŭ li dormus. Lanco trapikis lian korpon. Mi krias al li:

– Eĉed!

Nenia respondo. Li ne movas sin. Sur la batalejo dise – mise kuŝas multegaj homaj kaj ĉevalaj kadavroj. Ankaŭ unu nuda sed tutsanga brako detranĉita ĉe ŝultro estas videbla. Ties fingron ora fingroringo ornamas. Apud mi Romiano sidas kun kranio duontranĉita. Lia kapo kiel la konko malfermita. Jam neniu ĝemas. La aero estas malvarmeta, nur mia kapo estas varmega. Mia vestaĵo estas ĉifona kaj nigra pro la sango simile al mia brusto. Mi provas ekstari.

La maldekstra piedo estas bona, sed la dekstra ... Tre ŝvelis mia dekstra genuo. Ekstarante mi rimarkas mortintan frankan batalanton senkapan, ankoraŭ nun spasme premantan lancon.

Malfacile mi transprenas eltordante ĝin de lia mano, per kiu fine mi kapablas denove suriĝi sur la gluteon de la ĉevalo apud mi kuŝanta.

Nun jam mi vidas la batalejon. Post la malapero de la matena nebulo, antaŭ mi aperas la huna tendaro. Ĉaroj ĉirkaŭbaras la tendaron formante fortikaĵan muron kaj rajdantaj gardistoj staras ĉie. Vane mi serĉas perokule la tendaron de la Romianoj. Ili trovatas nenie.

Mia kapo estas peza, mia lango estas seka kiel tindro. Se iu donus al mi glason da akvo, mi donus pro tio la duonon de mia vivo! Post paso de kvaronhoro mi aŭdas klarionadon de la huna tendaro. Ĝi estas nur voka, ne batalsigno. Ankaŭ la muĝo estas nekutima. Rajdantoj galopas al mi. Kun grandaj saltadoj la ĉevaloj ĉiam transsaltas la mortintojn. Mi mansignadas al ili:

– Ĉi tien! Ĉi tien!

Kelkfoje ili haltas atentante la malproksimon al oriento. Iu rajdanto pretergalopas min. Li ne rigardas min. Kvazaŭ ili estus freneziĝintaj! De tempo al tempo mi aŭdas iliajn kriojn:

– Ili forfuĝis!

Ĉiam pli kaj pli multaj rajdantoj aperas. La tendaro svarmas kiel la abelujo. Klarionadoj aŭdiĝas. Jam mi komprenas: la Romianoj nokte retiriĝis.

Dank’ al Dio de la Hunoj! Fine mi havas iom da agrabla sento inter la turmentadoj. Nun jam certe estas, ke oni kolektos la vunditojn. Tamen mi vane atendas pacience, ĉar ne venas la rajdantoj. Se la fruktoj povus senti, ili certe sentus en la sensukiga fornego la saman suferegon, kian mi sentas nun. Kial ili ne venas? Certe Atilo ne lasas la vunditojn. Povas esti, ke li suspektas artifikon. Nur kelkaj rajdantoj galopas serĉadante la kaŝiĝantajn malamikojn.

Tamen post duonhoro inundas centoj da pastroj, virinoj kaj la fiŝistaj Ugoroj. Sur la batalejo centoj da manoj de vunditoj mansignas kaj kriadas:

– Venu ĉi tien! He, ĉi tien! Donu akvon!

Apud mi estas ŝildo. Sur supron de mia lanco mi pikas ĝin kaj levas por montri kie mi estas.

– Ĉi tien! – mi krias. Kiam ili atingos min? Fine sinjoraj rajdantoj venas. Bone estus, se venus ankaŭ mia mastro, aŭ ia alia Huno.

Subite ankaŭ al mi rajdantoj proksimiĝas. Mi krias denove:

– Helpu!

Sirtoŝ, la huna ĉefsinjoro haltigas sian ĉevalon, rigardas min kaj la mortintojn ĉirkaŭ mi.

– Tuj oni venos ankaŭ por vi, – li kuraĝigas min bonanime.

– Ĉu vian ledbotelon...

– Mi ne havas ĝin ĉe mi.

– Kial la aliaj ne venas, ja estas multe da vunditoj?

– Atilo malpermesis. Li suspektas artifikon.

Kaj li foriris. Alia rajdanto krias al li:

– Kiun reĝon oni entombigis nokte?

– Reĝon Teodorik – respondis Sirtoŝ kaj la ĉevalo portis plu lin inter la mortintoj.

Poste longtempon neniu proksimiĝis al mi. El la tendaro venis homoj por kolekti la juvelojn de la mortintoj. Aliaj kolektis la malsanulojn kaj vunditojn. En la tendaro oni fajfis kaj sakflutis. Mi iĝis laca pro la mansignadoj kaj kredis, ke neniu venos al mi. Sed finfine alvenis la helpo. Mi ricevis akvon kaj oni metis min sur kradan portilon. Mi estis portita al la rivereto kiel la aliaj vunditoj. La akvo de la rivereto estis, kiel la herbo, same sangokolora estis. Sur la bordo de la rivereto multe da mortintoj kuŝis.

Pastroj, sarmataj virinoj kaj Ugroj lavis kaj bandaĝis nin vivantojn. La aliaj kolektis la valoraĵojn. Aliuloj kolektis selojn. La ornamitajn selojn por ekhavi iliajn ornamaĵojn la lignajn selojn por cindrigi siajn mortintojn per ilia fajro. Sed ĉio ne estis forportita. El la ne bezonataj oni faris ŝtiparon kaj sur tiu bruligis la mortintajn elitajn sinjorojn: ĉefestrojn, militajn ukazportantojn. Oni bruligis ankaŭ la rompitajn lancojn, ŝildojn kaj erojn de ĉaroj.

Malgraŭ tio, ke mi havas vundojn sur mia piedo kaj kapo, tamen mi ne plendadas, ĉar mi vidas pli danĝerajn vundojn, ol kiujn mi havas.

Benu Dio la paganajn pastrojn, ĉefe Sodoron, kiu per pansobendo ĉirkaŭligis mian piedon.

Ĉar multmiloj da homoj atendis la bandaĝon, la flegadon, neniu estis, kiu volis porti min en la tendon de Ĉat. Vane mi petis la ŝamanojn Bial kaj Buĉa pri portado tien. Oni lasis min riveretborde, metinte selon sub mian kapon kiel kusenon. Dume mi estis petita pacienciĝi ĝis mia forporto. La sanaj homoj estis gajaj, kaj kaptakiris, sed la malsanaj – kiel mi – kuŝis en la bruliga sunbrilo batalante kontraŭ muŝoj. Poste mi timpensis, ke ni restos eble sur la batalejo kiel manĝaĵoj de korakoj.

Ankaŭ la maljuna episkopo Lupo (Lupus) tuj kaj ade diligentadis inter la malsanuloj. Mi kriis al li latine:

– Mia kara sinjoro!

Li promesis, ke li portos al mi akvon kaj informos sinjoron Ĉat. Sed li ne revenis. Li dormis inter la vunditoj. Forte bruligis jam mian internon la soifego. Sekvatage Atilo fingalopis la batalejon. Li diris ankaŭ al ni konsolvortojn:

– Viaj vundoj estas viaj gloroj. Ankoraŭ survoje vi resaniĝos kaj sanaj alvenos hejmen.

Ankaŭ la agoniantoj ĝoje alrigardis lin. Sinjoro Ĉat ne estis en lia akompanantaro. Ĉu li mortis, aŭ vundiĝis? Mi ne scias. Jam tiam mi sentis en mi varmegon, la fajron de la geheno!

Kiam mi sukcesis apogi min sur unu kubuto, mi vomis sangon. Zoltano noma estas kiel milita ukazportanto sidis apud mi rompitpiede, kaj li vidante mian staton alkriis min:

– Ho, ve! Vi suferas pro pesto!

Tiam jam ankaŭ mi sciis. Miaj gorĝo kaj akseloj estis ŝvelintaj. Mi restis vivanta en la batalo sed ekhavis peston.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.