La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Antaŭen  


LA HOMO NEVIDEBLA

Aŭtoro: Géza Gárdonyi

©2023 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

ANTAŬPAROLO, KIU POVUS ESTI POSTPAROLO

Demandu en Konstantinopolo: kiu konas Zetan.

Ĉiuj diros tion:

– Ankaŭ mi.

Kaj kelkuloj aldonos:

– Li estas bibliotekisto de la imperiestro kaj amiko de la elstara Prisko. Tiu estas vera honestulo kaj bonkora homo. Li havas oran koron. Do, mi povus esti tiu Zeta kaj mi asertas, ke neniu konas min. Faktoj estas, ke mi estas bibliotekisto de la imperiestro kaj amiko de la elstara Prisko (Priskos), sed mi ne estas saĝulo. Eĉ mia honoro ne estas senmakula. Ĉu tiu homo povas paroli pri homamo, kiu murdis?

Mi murdis. Homon. Ne unu, sed centon. Mi ankaŭ ŝtelis, trompis. Ĉion mi priskribis en tiu ĉi libro kvazaŭ mi konfesus. Vi povas taksi laŭ tio mian saĝecon, nome mian frenezaĵon, ol kiu pli grandan neniu faris en tiu ĉi mondo.

Poste demandu: ĉu oni konas min? Ne, ili ne konas min! La bestoj konas unu la alian, sed la homoj ne. Eĉ mia edzino Ĝiĝia ne konas min, kiu estas mia gardanta anĝelino, antaŭ kiu egale estas malfermitaj kaj mia koro kaj la tirkesto de miaj aĵoj. Nur la vizaĝo de la homo estas konebla, sed la vizaĝo ne estas li. Malantaŭ la vizaĝo estas lia personeco. Nevidebla.

Iu knabino instruis al mi ĉi tion.


<<  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero pereos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2023 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.